oth vodka and beer? O'kay...» ---

Cxu fiki kaj vodkon kaj bieron? O kej... (angle)


la kamparana reformo ---

Temas pri liberigo de kamparanoj el servuto, komencigxinta en 1861.


Aleksandro ---

Aleksandro II (1818--1881), rusa imperiestro (1855--1881).


Tocqueville ---

Alexis Tocqueville (1805--1859), franca historiisto kaj politikisto.


aleno trapikis sakon ---

Aludo al rusa proverbo: «Ne eblas kasxi alenon en sako» (t.e. ne eblas kasxi veron, gxi tutegale iam malkovrigxos, kiel la aleno nepre trapikos la sakon).


Elio Muromano ---

Heroo de antikvaj rusaj legendoj.


«Sanka sklafikanto!» ---

T. e. «sanga sklaviganto», prononcita kun afekta balta misprononco.


sonorilejo de Ivano la Granda ---

Fama belega sonorilejo en Moskvo, sur Rugxa Placo.


la Krimea katastrofo ---

Temas pri Krimea milito, kiam Rusio malvenkis al Britio kaj Francio.


Wittelsbach-oj ---

Sudgermana familio, reginta en Bavario en 1180--1918.


Bismarck ---

Otto von Bismarck (1815--1898), politikisto kaj diplomato de Prusio kaj Germanio, ministro-prezidento de Prusio (1862--1871), kanceliero de Germania Imperio (1871--1890). [ Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]


 * Alvico *  1

Cxe disvojigxo, tie, kie auxtosxoseo Munhxeno -- flughaveno sendas mallongan apendicon al eksterurba rezidejo de Wittelsbach-oj, mi eksentis «voston». Rigardante en malantauxvidan speguleton, mi mole bremsis luitan en la haveno «BMW» --- cxi-tieaj patriotoj jam dum tria jaro acxetadis eksklude produktojn de «Bavariaj masxinkonstruaj uzinoj», kaj al alvenintoj ludonis eksklude nur ilin; sekvinta min «Opel» iomete proksimigxis, kaj poste same komencis malrapidigxi. Mi deveturis al vojrando kaj, iomete klinigxinte, knarinte per dekstraj pneuxmatikoj laux sablo, haltis. Mi eliris el la auxto, movante la sxultrojn kaj kubutojn, kvazaux ekzercante sin post longa sidado cxe stirrado, kaj ekstaris je tri pasxoj de la «BMW», kun gxua turisma aspekto admirante velkintan novembran pejzagxon de Bavaria platajxo, randita sude per foraj stakoj de Alpoj, kovrita per malvarma bluo de cxielo kaj blindigaj, malklare fibraj strioj de cirusoj. La «Opel» nedecideme preteris min; en gxi sidis duopo, kaj al mia flanko ili kun evidenta peno ecx ne rigardis, kvankam kio povas esti pli natura --- gliti per indiferente scivolema rigardo laux tiu, kiu veturis antauxe kaj subite malantauxigxis. La knaboj, sxajne, estis fortikaj. Do, tio komencigxis. Ili haltis antauxe, ne malproksimigxinte ecx je cent metroj. Nu, kaj kio plu? Pretere kun mallonga siblo de tempo al tempo veturadis tien kaj reen diverskoloraj auxtoj; dominis, certe, «BMW». Estas strange, ke ili ne prenis tiun markon.

Konscie konfuzante miajn pasxtistojn, mi aroge eksidis rekte sur sekan herbon cxe la vojrando kaj, ne hastante, kun plezuro ekfumis, plu malrapide movante la rigardon dekstren-maldekstren. Vere, estis bele, sen disputoj. Antauxaj pordoj de la «Opel», kiel flugiloj de papilio, malfermigxis samtempe, kaj la pasxtistoj, pri io konversaciante, eliris el la auxto. Tiu, kiu sidis cxe la stirrado, entute estis atleto. Mia flanko, vundita en Simbirsko, iel tuj ekdoloris. Gxi delonge ne rememorigis pri si. Cxu gxi auxtunon sentas, aux sxangxon de vetero, sxercis mi kun mi mem, cxagrenite taksante ampleksojn kaj kapablojn de la sxoforo. La alia pasagxero estas evidenta intelektulo, «generatoro de ideoj». Li estas vestita prude, ecx iomete ceremonie, portas testudajn okulvitrojn. Naskita en Konigsbergo, ne alie. Aux en ia bieno apude. La sxoforo kelkfoje batis per sxupinto laux maldekstra malantauxa pneuxmatiko, montrante al gxi per ambaux manoj kaj ion klarigante al la pasagxero; la pasagxero kun malplezuro kapjesis. Kompatinduloj. Iajn paneojn ili havas, vidu. Spektaklo. Aux mi havas persekutmanion? Tia vosto malcxifreblas dum tridek sekundoj. Bone, ni ludu. Mi finfumis, forjxetis la cigaredstumpon, revenis en la auxton kaj ekruligxis pluen. Kun fajfo mi preterflugis ilin --- la sxoforo, kiu estis fosonta en la pakajxejo, tuj gxin batfermis, ne rigardante al mi kun sama peno, kaj la intelektulo indiferente rigardetis. Senaferaj, bonhumoraj homoj nemalofte inklinas nemalice moketi siajn proksimulojn, kiuj havas malgrandajn, nedangxerajn, sed cxagrenajn malagrablajxojn --- gxuste tion mi montris: kun gaja rideto svingis la manon al la intelektulo kaj lauxte kriis ruslingve en duonmalfermitan fenestron: «Ne cxagrenigxu, knaboj!». Abrupte altigis rapidon gxis cent sepdek. La «Opel», tremetante, rapide sxrumpis en la speguleto. Do, tamen estis persekutmanio.

Ne. Ili preterlasis pompan «Nissan», metinte gxin antaux si, kaj same ekveturis. Infanaj trukoj. Ili ecx ne tre kasxas sin. Simple montras elementan maskigxon por ordo, por ne aspekti tute stulte, aux ecx por mi pli bone ilin rimarku. Kaj kion ili deziras? Cxu premas miajn nervojn? Stultuloj vi estas, knaboj. Post la alterna dejxorado de la edzinoj mi entute ne plu havas nervojn.

Bone, ni ludu plu.

Mi enveturis en Schwabing. Stratoj estis plenaj de auxtoj, observi la voston igxis pli malfacile --- sed de tempo al tempo aperis malantauxe dekliva verda dorso, jam konata gxisnauxze. Mi turnis orienten kaj rapide transsaltis al Bogenhausen. Kaj mia marmoto kun mi. Mi haltis sur ronda placo antaux katedralo Frauenkirche --- bonega specimeno, sendispute, gxi simple kantas per cxiuj linioj; sed, dirante sincere, min gxi tiumomente ne interesis. Gxustatempe rememorinte, ke mi estas korespondanto kaj, kaptinte de sur la malantauxa benko «Canon»-on, mi elrampis el la auxto. La kara amiko bremsis sur transa flanko de la placo. Dum eble dudek minutoj mi vantkuradis cxirkaux la katedralo, rigardante en la objektivon kaj cxagrenite balancante la kapon --- ne, ne konvenas direkto; ne, trancxigxas la bildo... Mi klakis kvar fojon kaj tiel, kaj cxi tiel. La verda dorso obeeme kaj silente, kiel orienta virino, enuis en malforta, truita ombro sub preskaux senfoliigxintaj ulmoj.

Mi ekinteresigxis, tio estis almenaux ia utilo de tiu cxi ludo. Mi plongxis en la «BMW»-on kaj malrapide ekruligxis al Izaro, elsaltante tuj kiam antaux la okuloj aperis io pitoreska --- kaj tuj komencis turni la fotilon, mallevigxi sur genuon, klaki... Sentante sur la nuko pezajn, ecx por momento ne degluigxantajn rigardojn. Kaj mi ankaux sukcesis amuzi min --- ecx, sincere dirante, trankviligi, tiu cxi aroga kaj malkasxa persekutado tamen premis miajn neekzistantajn nervojn --- imagante dolcxan bildon: sidas mi en la mallumigita gastocxambro kun Stanja knabo sur genuo, la fratinetoj kiel du komfortaj kokinetoj instaligxis sur la divano, Pauxlinjo, kiel sxi tion sxatas, mem enmetas en la projekciilon fotojn, kaj mi komentas, iomete balancante la varman etulon per la kruro: «Nu, Pauxlinjo, nun cxi tiun... Jen, karulinoj miaj, Frauenkirche, la dekkvina jarcento, gotiko. Jen, buletoj miaj, Teatina pregxejo, la deksepa jarcento. Jen Gliptoteko, tio estas klasikismo. Jen hotelo "Otton", nomita tiel omagxe al imperiestro Otton Wittelsbach, cxi tie mi logxis... Interese, cxu? Cxu mi estas interesa viro?»

Estas vere interese --- kiu el ili unua batos mian vizagxacxon?

Mi esperas, ke almenaux ne Pauxlinjo.

Mi parkigxis sur duonmalplena haltejo cxe «Otton», en kiu jam en la flughaveno mi mendis apartamenton. La hotelo staris en luksa loko, sur bordo mem de Izaro, cxe meandro, kaj mi denove klakumis du fotojn. Somere «Otton», versxajne, dronis en verdo, sed nun folioj sur kverkoj estis ecx ne oraj, sed lauxnovembre morte-brunaj, kaj pro ventoblovoj skrapis unu la alian, kiel ladaj. Mia pakajxo, versxajne, estis jam en la apartamento --- se oni gxin ne esploras ie; cxio povas esti, se tiel komencigxis. Jen ili, miaj karuloj, kien do mi iros sen ili --- haltis je dekkvin pasxoj de mi, cxe gazeta auxtomato; gazeton ili ekdeziris acxeti, buletoj miaj...

Mi denove movis la sxultrojn, ekzercigxante, kaj cxirkauxrigardis. Amuze. Preskaux sur tiu cxi loko antaux cent tridek jaroj gxibis hoteleto, kie logxis dum lasta deko da jaroj de sia mallonga vivo kompatinda Raschke. Sed, verdire, kial kompatinda? Toksinon de amanito li, vidu, bezonis. Por obtuzigi senton de timo cxe luktantaj por prava afero batalantoj... Mi opinias, ke tiu batalanto, kiu frapis la hxemiiston laux la nuko, prenis cxe la pantalono kaj jxetis trans parapeto de la kajo en glacie malvarman Izaron, estis absolute konvinkita pri praveco de sia afero.

Tamen li estis ne Lapinski, ne Tkacxov, ne imperiestro Nikolao Pavlovicx. Kompatindulo, unuvorte.

Kaj la domo, kie logxis kaj skribis sian taglibron, tiel helpintan al mi, Gerta Büchner, ankaux malestas. Oni gxin delonge malkonstruis. Por gxardeneto antaux «Otton». Kaj la kverkoj jen kiel jam elkreskis.

Mi ekiris al la hotelo, preskaux auxtomate jxetinte vican rigardon al la pasxtistoj --- kaj preskaux stumblis; kaj afekta gapo, kiun mi komencis montri por plia versimileco, simple klakfermigxis per si mem.

La intelektulo estis koncentrigxinte elprenanta el la auxtomato «Pravda»-n. Kaj sur lia rekta dorso, direktita miaflanken, kvazaux neona reklamo flamis: «Cxu vi vidas? Mi acxetas "Pravda"-n!» Plue --- plie. Li tuj malfermis la gazeton, kaj, kvazaux plene absorbita de legado, nenion rimarkante cxirkauxe, malrapide ekiris miaflanken. Estis groteska spektaklo: largxaj, kiel veloj, konataj folioj kun rekonebla de versta distanco tiparo de la titolo, ricevis subite maldikajn prusajn krurojn kaj iris al mi. La intelektulo preskaux tusxis mian sxultron per papera rando --- mi konsternite deflankigxis; kaj li, plu sorcxite rigardante al la dua gazetstrio, ien inter artikolaj titoloj «Grimacoj de merkato» kaj «Hidroponiko en Tajmiro --- estos!», malrapide, strecxite preteriris kaj malproksimigxis en unu el aleoj de la gxardeneto. Li evidente montris al mi ian signon --- sed kian? Ke mi estas malcxifrita? Sed por kio? Aux tio estas vica etapo de psihxologia premado? Kvazaux sekvante en turista malstrecxiteco flugon de pigo, mi movis la rigardon maldekstren, al la ronda dorso de «Opel» --- la atleto, kruciginte la manojn sur la stirrado kaj metinte sur gxin la kapon per nuko al mi, demonstre dormetis. Mi decidigxis.

La intelektulo, obstine sxajnigante, ke de la Tajmira hidroponiko dependas tuta lia estonteco, sukcesis foriri je sepdek pasxoj antauxen kaj preskaux trairis la gxardeneton survoje al aleo sur transa flanko de la cxirkauxanta «Otton»-on verda zono. En la gxardeneto mankis homoj; la nuboj, kiujn mi kun tia plezuro kontemplis du horojn antauxe, igxis kontinua bula maso, sxtopinta la firmamenton --- pro tio igxis krepuske kaj iel malvarme... Ahx, dio mia, ja ne pro la nuboj al vi estas malvarme, diris mi al mi mem, kaj tiu konjekto min kuragxigis. Mi ekiris post la intelektulo. Kaj kiam li, ne gxisirinte dek pasxojn gxis Tirpitz-aleo, haltis, mallevis la gazeton kaj turnigxis, rigardante tra la testudaj okulvitroj rekte al mi, mi cxirkauxglatigis min per la manplatoj --- tute senkulpa gesto, mi kvazaux kontrolas, cxu ne cxifigxis la kostumo, cxu ne estas ie neatenditaj faltoj, sed profesia okulo tuj komprenos, ke mi demonstras maleston de armiloj kaj en la posxoj, kaj sub la akseloj, kaj kie ajn. Li, evidente hastante, faldis «Pravda»-n --- preskaux cxifis, por sukcesi, dum mi iras --- kaj ripetis mian movon. Mia animo iomete malpezigxis. Ja mi jam estis preta al io ajn --- cxu plongxi en arbustojn, cxu balanci pendolon sur paca vojeto, supersxutita de seka foliaro... Aliflanke, kion li timu, li ja estas sur sia tero, kaj li ne estas sola --- oni facilege povas pafi en mian dorson, aux el la samaj arbustoj elsalti kaj sxpruci en mian vizagxon iun acxajxon; aux entute... enblovi iel noblan fajron de malakcepto de simplulaj gxojoj kaj malestimon al edzinoj-bovinoj...

Versxajne, mirindan senton de libero kaj sendependeco devas havi homo, por kiu cxio cxi vere nenion signifas kompare kun la propra persono kaj zorgeme vartita manio de nepacigebla lukto por ia bucxa idealo. Sxajne, gxuste tian staton de libero en pasintaj tempoj oni nomis heroeco. Ne imageblas...

Kaj kiel, versxajne, abomene kaj triste estas por tia homo, libera, vivanta nur por si mem kaj por la lukto, se almenaux unu tago lia pasos sen kvaronumo, sen perforto, sen perfido de iu normalulo por la idealo... Ja tiuj kvaronumoj kaj perfidoj estas la sola afero, per kiu li firmigas sian pozicion en la mondo. Alia spuro ne restas.

Mi aliris proksime al la intelektulo kaj haltis. Klare demandis ruslingve:

--- Vi, sxajne, volas ion diri al mi?

Li kapjesis.

--- Jes, --- same ruslingve respondis li. --- Mi gxojas, ke vi tiel rapide kaj tiel gxuste min komprenis.

La lingvon li posedis bonege. Misprononco estis ne pli forta, ol, ekzemple, de Kruus.

--- Mi vin auxskultas, --- diris mi.

Li iomete silentis.

--- Cxu mi havas honoron paroli kun korespondanto de gazeto «Pravda» Alekseo Nikodimovicx Cxernysxov?

--- Vere tiel.

Li denove silentetis.

--- Sed, eble, kun kolonelo Aleksandro Lvovicx Trubeckoj?

--- Eble, --- indiferente respondis mi, sed mia koro fakte stumblis. Kie do mi tiel eraris?

Li etendis la manon kaj konsole tusxis mian kubuton.

Kaj subite li ridetis al mi. Sur osteca mallargxa vizagxo, preskaux duone kasxita sub la okulvitroj, la rideto montrigxis neatendite milda kaj hela.

--- Ne cxagrenigxu, kolonelo. Vi ne faris profesiajn erarojn. En tio, ke ni malcxifris vin, ne estas ecx peceto da via kulpo, --- li suspiris. --- Vi neniel povis scii, same kiel ne povis tion scii ankaux tiuj, kiuj vin sendis, ke vilao Alvico delonge vokas nian atentan intereson, kaj la Munhxena nodo de IRU antaux multaj jaroj estis ekipita per malgranda auxtomata aldonajxo.

Li denove suspiris, kaj en tiu suspiro evidente montrigxis faciligxo. Sxajne, vokante kaj atendante min, li same tro nervozigxis, kaj nun estis poiomete malstrecxigxanta. Versxajne, li gxojis, ke cxio finigxis sen miskomprenoj.

--- Tuj kiam de ie ajn venas demando, en kiu figuras «Alvico» aux «Haushoffer», al respektiva terminalo en Berlino tuj iras informo pri tio, kia demando venis, de kie, kio estas sendita responde. La unuan signalon ni ricevis antaux pli ol monato. Kvin semajnoj suficxis por kompreni, kio estas tiu Cxernysxov, tiom interesigxanta pri Alvico. Des pli, ke karaktero de viaj demandoj praktike ne lasis ajnajn dubojn pri tio, rilate de kiu enketo ili venas. Interesigxi pri sektoj de komunistoj-murdistoj povus, plej probable, homo, okupigxanta pri iu terorisma ago en sfero de moderna komunismo.

Lerte, diable. Vere, supozi, ke ili cxi tie interesigxas pri nuna Haushoffer, estis neeble.

Sed kiuj, fakte, estas tiuj ili?

--- Se vi deziris nur konversacii, por kio estis tiu observado? --- singarde demandis mi. --- Mi nervozigis vin, vi --- min...

Li iomete kunpremis la lipojn, poste respondis:

--- Jes, versxajne, mi kulpas antaux vi. Sed mi simple ne trovis alian manieron komprenigi vin, ke mi scias, kio vi estas, kaj deziras renkonti kun vi, sed pri la renkonto tute ne insistas. Se vi opinius pli konvena por vi eviti tiun konversacion --- mi ne trudus gxin. Mi jxuras per honoro, ni ne havas ajnan deziron enmiksigxi vian laboron, aux, des pli, obstakli gxin. Se miaj agoj sxajnis al vi sentaktaj --- mi elkore petas vin min pardoni.

Li iomete klinis la kapon, poste relevis. Preskaux sen hezitoj mi etendis al li la manon.

Poste li montris al mi legitimilon kun imperia aglo sur la kovrilo, kaj, jam ne tiom strecxite, diris:

--- Mi estas laboranto de kvara sekcio de Departemento de imperia sekureco Heinrich von Kreuwitz. Laux rango mi egalas al vi. Laux titolo mi estas iomete malpli alta, barono.

--- Cxu Orienta Prusio? --- demandis mi.

--- Cxu rimarkeblas? --- respondis li per demando, kaj en lia vocxo sonis trankvila fiero. --- Jes, vi divenis. Do... Cxu ni, eble, trinku po krucxo da biero? Cxi tie estas tute proksime...

--- Pardonu, barono, sed mi tiom longe ne satdormis en Stokholmo, kaj tre lacigxis en la vojo. Mi timas, ke ecx biero nun estas malutila al mi. Ne opiniu, pro dio, mian rifuzon demonstra.

--- Tiuokaze, estas mi, kiu ankorauxfoje petas pardonon de vi, princo. Tiu maldeca hasto, kun kiu mi provokis nian renkontigxon, klarigeblas nur per timo, ke vi jam hodiaux provos viziti Alvicon, sed mi tute ne volis perdi eblon konversacii kun vi anticipe. Cxu vi ne estas kontraux promeno laux la parko?

--- Tute ne.

--- Mi forprenos de vi ne pli ol duonhoron.

--- Mi estas en via dispono, barono.

Ni malrapide ekiris laux unu el flankaj vojetoj.

--- Vi, sendube, pli ol mi scias pri tio, kio okazis kaj okazas en Alvico, --- komencis la barono. Mi interrompis lin:

--- Mi donas al vi vorton de komunisto... vorton de nobelo, se vi preferas --- mi nenion scias pri tio!

Li iomete macxis per maldikaj lipoj. Subita ventoblovo de lia flanko surprize alportis al mi delikatan odoron de bona kolonjakvo.

--- Kiel vi deziras, sed tiuokaze mi formulu tiel: vi konjektas pri pli multa. En mia dispono estas nur tiu informo, kiun vi ricevis laux IRU --- sed en la via estas ankaux tiu, kiun vi ricevis en la arkivo de Socialisma Internacio, kaj tiu, kiu, nesciate kiel, entute direktis vian enketon al vojo de historiaj esploroj. Mi ja tute ne imagas, kiaj strangaj motivoj vin direktis al tio. Kaj mi demandas vin pri nenio. Kiam kaj pri kio sciigi min, kaj cxu sciigi entute --- dependas nur de vi.

--- Mi timas, ke mi ne povos tion decidi, dum ne finos la enketon.

--- Mi estis certa, ke vi respondos gxuste tiel. Por ni, tamen, sxajnas nedisputebla, ke en vilao Alvico antaux cent tridek jaroj estis farita iu malkovro. Siatempe mi skrupulege analizis cxiujn fakturojn de Klauxso Haushoffer, cxiujn mendojn, faritaj de li en diversaj uzinoj de tiama Germanio, sed venis al nenia konkludo. Aux li estis konstruanta ian hermetikan bunkron, plej probable, subteran. Aux li estis konstruanta laboratorion, kie li povus sintezi batalajn venenajxojn --- jam en tiu okazo li tre superis sian tempon, kvankam, vidas dio, tute ne en tia afero, kiun mi povus admiri. Aux... sed mi ne lacigu vin, cxiuj cxi supozoj ne kostas ecx rompitan grosxon, kiel oni diras en via lando. Tiel aux alie, iu treege grava rezulto estis atingita, cxar, se gxi ne estus atingita, Haushoffer ne liberigxus de siaj sciencistoj... Ja ankaux vi estas konvinkita, princo, ke kaj Raschke, kaj Stupak estis likviditaj laux ordono de Haushoffer, kiam ili donis al li cxion, kion povis, cxu?

--- Jes, --- konfesis mi, --- mi estas konvinkita.

--- La rolo de Stupak, tamen, por mi estas tute malklara, --- diris von Kreuwitz. --- Raschke, jugxante laux cxio, jam de la fino de la kvindekaj jaroj gxuis favoron de Haushoffer, plene dependis de lia financa subteno kaj laboris por li.

--- Sed tamen gxuste Stupak estis inspirinto de tiu projekto, kiu igxis tiom serioza laux siaj rezultoj, ke devigis Haushoffer-on murdi la sciencistojn. Pardonu, barono, sed mi malsxatas tiujn euxfemismojn: «liberigxi», «likvidi»... Murdisto --- murdas, kaj fino.

--- Vi pravas.

--- Kronologio de la eventoj aspektas jene. Unue Haushoffer trovas Raschke-n, prenas lin sub sian protekton, kaj izolas de la scienca mondo. Kion donas Raschke al Haushoffer? Li, sxajne, penas sintezi drogon, kiu senigus homon je timo.

--- Jes, jes, gxuste tiu temo altiris la atenton de Haushoffer al Raschke.

--- Kaj gxi same altiris al li Stupak-on. Stupak, obsedita de mania ideo elvoki revolucion per altigo de agresemo de homo...

--- Ahx, jen kiel? --- ne detenis sin von Kreuwitz.

--- Cxu vi tion ne sciis?

Li mallonge ridetis:

--- De kie? Estu singarda, princo. Se vi ne deziras rakonti al mi ion, pli bone rakontu nenion. Mi tre malmulte scias.

--- Bagateloj, barono, bagateloj. Ni estas kolegoj. Kaj, kiel mi komprenas, timas la samon. Stupak esperis je tio, ke Raschke provizos lin per necesa drogo, sed Stupak havis ian sian planon, la hxemio de Raschke estis nur gxia parto. Ja gxuste renkontigxo de Stupak kun Raschke donis la fajreron! Gxuste post tio, kiam ili ambaux komencis viziti Haushoffer-on, al Alvico ekiris mendoj, pri kiuj vi menciis!

--- Jes, versxajne, tiel, --- penseme konsentis von Kreuwitz. --- Kaj gxuste post la murdo de ambaux sciencistoj Haushoffer tute serioze komencas paroli pri potenco super la mondo.

--- Ahx, cxu ankaux vian atenton altiris tiu frazo?

--- Sendube!

--- Kio estas tiu kesteto, kiel vi opinias, barono?

--- Mi ne havas ecx plej etan ideon.

Ni silentis iom. Vento estis plifortigxanta; folioj skrapis unu la alian sur arboj kaj kun rata susuro rampis laux tero.

--- Unuvorte, --- revenis al la interrompita linio de la konversacio la barono, --- kvankam cxe Haushoffer, jugxante laux cxio, io ne rezultis, aux rezultis ne tiel, kiel li kalkulis, ni timas, ke la kreitajxo de Raschke kaj Stupak, kio ajn gxi estu, prezentas minacon por la moderna mondo.

--- Kolektitaj de mi faktoj, --- respondis mi, --- kvankam mi ne povas, bedauxrinde, diri, kian karakteron ili havas, konfirmas viajn timojn.

--- Jen kio, --- iom pauxzinte, diris von Kreuwitz. --- Des pli. Tiuokaze, ni vere faras saman aferon, princo. Sed, kun cxiuj cxi abstraktaj --- cxiuokaze, laux mia amplekso de informoj --- timoj, ni havas nenian pretekston, por skrupule trasercxi Alvicon aux pridemandi logxantan tie senelire Alberton Haushoffer-on, kiu, sendube, estas malsana... cxiuokaze, tre stranga homo.

--- Cxu li estas pranepo?

--- Imagu --- nepo... Antaux du jaroj ni, plene malesperigxinte, decidigxis al tia malnoblajxo, kiel sekreta sendo en la vilaon de niaj homoj en aspekto de elektromuntistoj, sxangxantaj en la bieno elektrodrataron.

--- Cxu nenio?

--- Nenio. Ordinara bieno. Kadukigxanta.

--- Cxu la subtera bunkro?

--- Estas neniaj spuroj. Tio ne signifas, certe, ke gxi tie malestas. Signifas nur, ke ni trovis neniajn gxiajn spurojn. La agentoj havis tre malmultan tempon... Sed foje al mi sxajnas, ke mi, dum multaj jaroj okupigxanta pri tiu problemo, estas simple maniulo. Paranojulo.

--- Mi ne povas tuj dispeli tiujn viajn dubojn, barono, sed, mi ripetas, la materialo, kolektita de ni, viajn delongajn timojn pli konfirmas, ol kontestas.

--- Mi dankas. Do... Mi iris al la renkontigxo kun vi kun unu propono, nun mi havas du. Mi komencu de la unua. Kiel mi komprenas, vi havas necesan pretekston, por penetri en Alvicon, cxu?

--- Ne la plej bonan, sed, se oni malhavas fiskpaperon, oni skribas sur la simpla.

--- Pardonu... ha, tio estas proverbo. Mi komprenis. Okaze de bona fluo de eventoj vi, ni esperu, eliros el la pordego de Alvico multe pli informita, ol enirante tien.

--- Mi deziras tion kredi.

--- Cxu mi rajtas peti vin pri afablajxo konatigi min kun tio, kion vi sukcesos ekscii?

--- Barono, mi bonege komprenas viajn sentojn. Sed nun mi povas diri nek jes, nek ne. Cxio dependos de tio, kion mi ekscios tie.

Von Kreuwitz, rigardante sub siajn piedojn, mallauxte fajfetis tra la dentoj. Batis per la piedo iun brancxeton.

--- Sxajne, mi komprenis. Al Alvico vin kondukis enketo de unu murdo kaj de unu murdatenco. Kaj la unua, kaj la dua aspektas, kiel politikaj agoj. Vi venis cxi tien tra biografio de ano de frukomunisma sekto de murdistoj. Vi mem estas komunisto. Vi timas, ke ricevita en Alvico informo faros baton kontraux via religio.

--- Mi ne nur timas --- mi treege maltrankvilas pro tia ebleco.

--- Bone. Tio estas sankta afero... Ne eblas ion ajn kontrauxdiri. Krom tio, ke, se post la reveno vi opinios necesa konatigi la imperian sekurecon kun la ricevitaj informoj, aux almenaux kun ia parto de ili, ni estos treege dankaj al vi.

--- Mi promesas al vi atenti interesojn de la imperia sekureco laux miaj fortoj, barono.

--- Dankon. Nun la dua. Mi konfesu, gxis mi ne konatigxis kun vi, princo, tiun varianton mi ecx ne intencis pripensi, gxi min ne maltrankviligis. Ni supozu, ke vi ne eliros el la pordego de Alvico.

Al li mi ne povis diri: «Ne malbonauxguru, ne kreu stabilan vibradon...» Mi nur kapjesis:

--- Ni supozu.

--- Kiaj instrukcioj estas donitaj al viaj homoj por tiu okazo?

--- Mi havas cxi tie neniajn homojn.

Io tremeris en la vizagxo de von Kreuwitz.

--- Cxu vi iras sen sekurigo? --- singarde demandis li.

--- Jxurnalisto Cxernysxov, kiel privata persono, sercxante materialon por siaj skizoj, tute povus viziti Alvicon je propra risko, --- mi kuntiris la sxultrojn. --- Entrepreni ion pli grandskalan sen skrupula diplomatia preparo estus treege maletike rilate al Germanio kaj al germana krono. Tra mia atasxeo en Stokholmo mi tion kategorie malpermesis. Oficiala interkonsentado okupus tro longan tempon, dum cxiu tago, eble, minacas per nova krimo.

Von Kreuwitz glitis laux mi per rapida atenta rigardo kaj senemocie jxetis:

--- Vi estas nobelo.

--- Ne gravas.

--- Sed, en tiu okazo, mia dua propono ricevas ecx pli grandan sencon. Ni povus opinii vin samtempe kvazaux ankaux nia sendito. Tiuokaze, se vi ne informos pri vi dum, ni diru, kvin...

--- Dek.

--- Cxu ne tro longe?

--- Al mi sxajnas, ke tio estas ne tiu okazo, en kiu necesas hasti, kalkulante horojn.

--- Estu laux via deziro. Dum dek tagoj, ni, unue, ricevus deziratan pretekston bone trasercxi Alvicon --- ja tio estas ne sxerco, malaperis homo, ecx alilandano, ecx jxurnalisto; kaj due... aux... --- kaj li subite konfuzigxis, ecx iomete rozkolorigxis, --- pli gxuste, unue... eble sukcesus helpi al vi en embarasa situacio.

Mi nevole ridetis --- kaj li ridetis per sia neklara hela rideto responde al mi.

--- Mi dankas kaj estas flatita, --- diris mi. --- Se viaj plenrajtoj suficxas por fari tiajn interkonsentojn, ni opiniu, ke tio estas nia komuna operacio.

Sur lia vizagxo respeguligxis faciligita kontento.

--- Tiuokaze, mi faris cxion, --- diris li. --- Mi tre gxojas pro la renkontigxo.

--- Mi same. Kaj mi tre dankas vin.

--- Dek tagojn ni kalkulu...

--- De la hodiauxa vespero.

--- Bone. Trovi min al vi estos facile kaj persone, kaj telefone. Hotelo «Otton», numero 236.

--- Kaj la mia estas 235! --- ne sukcesis mi deteni min.

Kun absolute senemocia aspekto von Kreuwitz diris:

--- Kia neatendita koincido.

Mi, subridinte, nur balancis la kapon.

--- Kaj nun, princo, mi havas honoron adiauxi. Vi, versxajne, jam delonge deziras ripozi. Kaj mi devas senprokraste raporti al Berlino pri la rezultoj de la renkontigxo, tie oni senpacience atendas. Mi tutkore deziras al vi sukceson.

--- Mi penos plenumi la deziron, barono.

Ni forte manpremis nin reciproke; poste von Kreuwitz turnigxis kaj, rekta kiel najlo, ekiris al sia verddorsa auxto kun mallerte cxifita «Pravda» en la maldekstra mano. Ni kelkfoje iris preter rubujoj, sed al li, eble, sxajnis maldece forjxeti la gazeton en mia cxeesto. Sekaj brunaj folioj, supersxutantaj la vojeton, disflugadis el sub liaj piedoj. Mi bedauxris, ke mi nun ne havas fotilon cxe la mano.

Kaj jen, buletoj miaj, kontrauxspionisto de Germana Imperio, tre digna kaj afabla homo. Cxu vere, estas interese? 2

La bieno Alvico trovigxis je tridek kvin verstoj for de Munhxeno, en komforta, izolita valo. Kiam mi alveturis, estis jam preskaux nokto. Vento kuris en la valo, kiel en tubo; gxi cxifis kaj skuis sekajn balailetojn de herboj, bruis, trasxirigxante preskaux nudajn kronojn de arboj de malnova neprizorgita parko. Kaj la domo mem de la bieno ecx en densa krepusko de novembra vespero ne povis kasxi sian kadukecon, maljunecon kaj, sxajnis, ian nerazitecon. Kvankam iam gxi estis, versxajne, luksa.

Maljuna virhundo, lamante per malantauxa maldekstra piedo, kalvigxinta kaj malgaja, eliris el mallumo al la lumo de auxtolanternoj kaj silente flaris antauxan radon. Mi gardeme, por hazarde ne kontuzi gxin, malfermis la pordeton kaj eliris. Miaj piedoj iomete sxvelis. Gxenerale mi lacigxis dum tiuj cxi monatoj. Pasigis duonhoron cxe stirrado --- kaj jam la muskoloj spasmas. Mi bezonus ripozon. Domagxe, somero jam finigxis, sed al maro ni ne trafis. Kaj ien en alian duonglobon veturi estus por ni, plej probable, tro multekoste. Fu, kia maro --- ja sxi baldaux naskos! Nur cxio estu bonsukcesa... La hundo, levante nudajn orelojn, brilante per malsekaj okuloj, flaris mian piedon kaj ekgrumblis. Bruis vento.

--- Nu, ne insultu min, ne insultu, --- diris mi paceme.

La hundo levis la kapon kaj rauxke bojis unu fojon. Sen ajna kolero --- simple, versxajne, informis la mastron pri mia apero.

Sur dua etagxo eklumis fenestro. Mi staris senmove, kaj la hundo staris senmove. Tute mallumigxis, kaj la mallumo elaste premis al la vizagxo per vento; de tempo al tempo auxdigxis osteca frapado de nevideblaj brancxoj. La hela fenestro malfermigxis, kaj sur kadukan balkonon --- mi neniam decidigxus ekstari sur gxin, gxi povus fali en ajna minuto --- eliris longa nigra silueto.

--- Kiu estas cxi tie? --- kriis li. Mi sciis la germanan malpli bone, ol von Kreuwitz --- la rusan, sed ne estis alia eliro.

--- Mi dezirus vidi sinjoron Alberton Haushoffer! --- lauxte respondis mi, levinte la vizagxon kaj alportinte unu manplaton kiel sontubon al la busxo. --- Mi venis el Svedio, por lin vidi. En la bieno ne estas telefono, kaj tial mi...

--- Ne estas kaj neniam estos, --- respondis la silueto de la balkono. --- Atendu, mi tuj mallevigxos. Himmler, tio ne estas fremduloj.

La lasta frazo evidente estis por la hundo. Stranga nomo, pensis mi, kasxante la manojn en la posxojn. La manplatoj malvarmigxis pro vento.

Eklumis lampo super la enirejo, priluminte fendigxintan cxizitan pordon kaj kondukantajn al gxi sulketigxintajn sxtupojn, baritajn per klinigxinta metala balustrado. Ekknaris interne riglilo, kaj unu pordoklapo pene malfermigxis. La hundo nehaste levigxis laux la sxtupoj kaj, haltinte, turnis sin al mi. En blanka, morteca lumo de pendigxinta lampo estis videble, kiel ventoblovoj tauxzas restajxon de senkolorigxinta hararo sur gxia dorso. En la kalvajxoj malagrable, internece, videblis rozkolora hauxto.

La homo elpasxis el la pordo.

--- Kial vi staras? --- demandis li. --- Levigxu cxi tien. Mi malvarmigxas.

Mi haste ekiris post la hundo.

La homo estis alta, maldika kaj gxibeta. Kaj tre maljuna. Kaj tre similis iun, mi neniel sukcesis rememori, kiun. Tralasante min en la domon, li iomete desxovigxis, krocxigxis al io per la piedo aux simple mallerte mispasxis, kaj preskaux falis. Mi sukcesis subteni lin cxe la kubuto.

--- Dankon, --- seke diris li. La hundo peteme rigardis al la mastro, la elsxovita lango facile tremetis. --- Cxu vi deziras scii, pri kio ni parolos? --- demandis la maljunulo la hundon. --- Malnova kutimo, cxu?

La hundo mallonge, pete jelpetis.

--- Venu, --- decidis la maljunulo, kaj la hundo tuj transiris la sojlon. --- Mi estas Alberto Haushoffer. Kion vi deziras?

En pli mola lumo de la antauxcxambro mi subite komprenis, kiun similis la posedanto de Alvico, kaj pro tiu malkovro mia dorso malvarmigxis.

La maljunulo havis vizagxon de Kislenko.

Ne, ne en tiu senco, ke ili estis similaj. Tute ne similaj. Sed mi ne povis liberigxi de sento, ke la sama kruela kaj longa malfelicxo, kies brulvundo sxajnis al mi sur la renversita vizagxo de la mortanta tehxnikisto en la fora, restinta en la junio, Tjuratama malsanulejo, lasis siajn spurojn ankaux sur la longa vizagxo de Haushoffer. Nur la maljunulo sukcesis trapasi gxin, konservinte sanan menson.

Aux almenaux gxian parton. Mi rememoris la vortojn de Kreuwitz. Jes, la posedanto de la bieno vere estis stranga homo, tio videblis per unua rigardo. Sed nigra cindro de sufero, enigxinta cxiujn liajn porojn, kunpremigis mian koron.

Al tiu homo mi ne povis mensogi.

--- Via prononco ne estas sveda, --- diris Haushoffer.

--- Rusa, --- respondis mi.

--- Jam tio estas interesa.

La hundo staris cxe la piedo de la mastro kaj esploreme rigardis min. Kaj la maljunulo rigardis. Cxiu de sia alto: la hundo de malsupre, la maljunulo de supre.

--- Mi estas kolonelo de MSxS de Rusio Trubeckoj, --- trankvile diris mi, ial precize sciante, ke de tio, cxu mi diros nun veron aux ne, dependos cxio. Inklude mian vivon. Kaj eble, ne nur mian. --- Mi enketas vicon de misteraj krimoj. Lige kun tio mi havas por vi, sinjoro Haushoffer, kelkajn demandojn. La germania registaro pri mia vizito al vi estas informita.

La hundo denove malfermis la busxegon, elsxovis la langon kaj brue, ofte ekspiris. La maljunulo tre longe rigardis al mi silente, kaj mi neniel povis kompreni, kion signifas lia rigardo, kaj estis preta al cxio.

Cxu sukcesos li cxi tie, en hejmaj muroj, murdi min tiel, ke mi ne sukcesos ion ajn kompreni?

Plej probable, jes.

Ekdoloris la flanko.

--- Ni iru, --- diris la maljunulo.

Ni iris profunden de la domo tra kvar cxambroj, lokitaj unu post la alia, kaj en cxiu el ili la maljunulo por momento haltis cxe pordo, estingante lumon. La hundo, klakante per ungegoj laux pargeto kaj de tempo al tempo iomete glitante, kuretis apude. En kiu el tiuj cxambroj forpasinta Klauxso donacis al la unujara patro de tiu cxi maljunulo misteran sceptron de nerealigxinta regxeco? Luksa kaduko... kaduka lukso...

Laux terure blekanta, skuigxanta spirala sxtuparo ni levigxis sur la duan etagxon.

--- Cxu vi ne timas iri cxi tie? --- demandis mi.

--- Mi jam nenion timas.

--- Sed se falos ne vi, sed iu el tiuj, kiuj venas cxi tien?

--- Cxi tien neniu venas.

--- Sed se falos via hundo?

La maljunulo haltis. Tiu penso, evidente, ne venis en lian kapon antauxe. Li turnis la kapon al la hundo: kompatinda Himmler, jelpetante pro strecxo, kun peno pusxadis la maljunan korpon de sxtupo al sxtupo kaj rigardis al la posedanto petege kaj riprocxe.

--- Cxu vi bedauxrus mian hundon?

--- Certe.

--- Kiel gxi rilatas al vi?

--- Neniel. Mi simple bedauxrus.

La maljunulo ekiris plu, grumblinte:

--- Gxi iras cxi tie unuan fojon dum tri jaroj.

Ni venis en tiun cxambron kun balkono, el kiu li aperis komence. Tie estis finbrulanta kameno. Cxe granda ovala tablo peze lokigxis trivitaj plusxaj foteloj, ili agxis ne malpli ol cent jarojn. La maljunulo movis la manon:

--- Sidigxu en iun ajn. Cxu portovinon, konjakon? Vodkon?

--- Glaseton da konjako, se eblas.

La maljunulo turnigxis al mi de malhela sxranko, kiu kun malfermita klapo sxajnis senfunda, kaj subite ruze, junule duonfermis la okulojn.

--- Por bona homo mi nenion sxparas, --- diris li en la terura, sed tute komprenebla rusa. Versxajne, tiel mi diris al Iraklo «didad gmadlobt».

La glaseto da konjako vere necesis al mi. Mi lacigxis kaj ial frostotremis. Kaj tre nervozigxis. Tiu cxi maljunulo similis al estro de subplanka bando de teroristoj, kiel mi --- al azteka imperiestro.

Ni gustumis la konjakon. Milda, rozkolora lumo de staranta sur tablorando eksmoda lampo estis miksigxanta, sed ne povis finmiksigxi kun etendigxanta orangxkolora lumo de la kameno. Duoblaj ombroj kusxis sur la muroj, unu estis senmova, alia malagrable pulsis kaj dancis.

--- Mi estos kun vi absolute sincera, kaj se mi ion preterlasos, tio estos nur por koncizeco, --- diris mi. --- La krimoj, kiujn mi enketas, havas vicon da apartigaj trajtoj. Tio estas, unue, nemotiviteco aux pseuxdomotiviteco. Due, ili cxiam estas ligitaj kun abrupta, per nenio klarigebla levigxo de agresemo de la kriminto, gxi lauxlitere similas frenezigxon. Trie...

Tre koncize, menciante neniujn nomojn, kaj donante neniujn faktojn, mi eksplikis al la maljunulo kauxzojn, pro kiuj mi venis. Li longe silentis, turnante en la fingroj la delonge malplenigitan glaseton. Poste balbutis, rigardante en vakuon:

--- Do, ili tamen eliradas... Kiel stulte!

Mi silentis, sed interne de mi kvazaux turnigxis viandmuelilo. Haushoffer prenis la botelon kaj plenigis sian glaseton gxis randoj.

--- Je via sano, sinjoro Trubeckoj.

--- Kaj je vi, sinjoro Ha...

--- Ne, ne! Mi ne rilatas al tio. Je vi, --- li eltrinkis unuglute. --- Vi estas unua honesta laboranto de speciala servo, kiun mi renkontas en mia vivo, --- li visxis la anguletojn de la eklarmintaj okuloj per la eta fingro. --- Ja venadas cxi tien iuj --- ripari drataron. Aux, anstataux la maljunulo, kiu alveturigas nutrajxojn, venas brava oficiro, kiu ecx la veston de veturigisto ekvidis unuan fojon je kvin minutoj antaux tio, kiam venis al mi por maskobalo... «Via veturigisto ekmalsanis, sendis min»... Kaj mem, dum mi dismetas la pakajxojn, rapide trarigardas la alojn. Ridinde kaj abomene. Kaj ofende. Por homo, kiu dum naux jaroj interrilatis kun gestapo, tiuj grimacoj de paradiza polico...

--- Kio? --- ne komprenis mi.

Li pauxzis, rigardante el sub la frunto.

--- Pardonu. Mi kutimis konversacii kun mi mem. Uzante vortojn, konatajn nur al mi mem.

--- Kial paradiza?

Li versxis por si ankoraux. Mi faris gluton. Tenante la glaseton cxe la vizagxo mem, li diris:

--- Certe, paradiza. Ja vi ecx ne scias, ke vi vivas en paradizo. Vi havas proprajn malfacilajxojn, proprajn malfelicxojn, proprajn malsanojn, ecx proprajn krimulojn --- kaj vi ecx ne imagas, ke cxio cxi estas... paradizo.

--- Dume mi ne komprenas vin, sinjoro Haushoffer, --- singarde diris mi.

--- Certe. Sed tamen vi, sxajne, atingis vian celon. La patro multajn fojojn avertis: se Ivano komencas ion fari, vere forgesinte pri dangxero --- jen kiel vi prezentigxis al mi --- li cxiam atingos sukceson. Cxiam. Sed Hitler... --- li ne findiris, kaj nur neglekte, ecx malestime, svingis la manplaton en aero. Pauxzis. --- Finfine, mi baldaux mortos, kaj infanojn mi ne havas. Kaj se tiu ajxo, --- penseme aldonis li, --- vere estas tiom dangxera... Pri gxia sorto decidu vi. Mi jam ne kuragxas.

Mi silentis. Mi simple ne havis, kion diri, mi ne komprenis lin, ecx kiam komprenis cxiujn vortojn. Kaj li subite rektigxis en la fotelo kaj senpasie demandis:

--- Cxu vi amas vian landon?

Tiam rektigxis mi.

--- Mi estas rusa oficiro! --- mi timas, mia vocxo estis tro akra. Kun malsana homo oni ne devas tiel paroli. Sed Haushoffer nur amare ekridis.

--- Brave! --- li glutis konjakon. --- Jen tiajn oficiretojn Bela Kun centope dronigis en Krimeo, vivajn...

En Krimeo? Rusajn?

Li evidente deliris.

--- Cxu al vi estus malagrable vidi vian patrujon en, mole dirante, malbela aspekto?

Mi detenis min. Diris:

--- Certe, malagrable.

--- Mi konsolu vin: ni ankaux estas gxisorele en merdo. Sed ni havis pli da felicxo: vi nin venkis. Kvankam, se vi nin venkus solaj, tio estus fino. Felicxe, ekzistis ankaux aliancanoj... Tamen en la purgatorio cxiuj estas egalaj.

--- Mi vin ne komprenas, --- mallauxte rememorigis mi. Li rekonsciigxis --- kaj tuj glutis konjakon. Mi demetis duone malplenan glaseton. Li diris:

--- Jes, per du vortoj cxi tion ne eblas rakonti, --- li pauxzis, kvazaux ion rememorante, kaj poste prononcis en la terura rusa: --- Estas pli bone unu fojon vidi, ol sep fojojn auxdi, --- kaj, preninte la botelon cxe gorgxeto, levigxis.

La hundo, kusxinta cxe liaj piedoj, ekstaris. Klare klakis la ungegoj.

--- Kusxu, Himmler! --- kriis la maljunulo. La hundo mallonge jelpetis, kaj poste obeeme kusxigxis. Kaj denove --- nur gxemis la vitroj pro vento, kaj de tempo al tempo hurlis ie, turmentante animon, fumtubo. La maljunulo mizere ridetis.

--- Kompatinda hundo. Gxi ecx ne suspektas, kian acxan nomon gxi havas. Sed al mi estas agrable. Kvazaux mi finfine estras tiun vampiron, sed ne li min... Ni iru, Trubeckoj, --- kaj li tuj ekiris reen al la sxtuparo. Himmler nelauxte bojetis, lastan fojon penante rememorigi pri si, sed la maljunulo ecx ne turnigxis. --- Ni iru! --- ripetis li.

Laux la sama kaduka sxtuparo ni mallevigxis sub la unuan etagxon, en subteretagxon. La maljunulo malsxlosis unu el pezaj pordoj, tusxis sxaltilon, kaj cxeno de malhele-flavaj lampoj eklumis, forkondukante rigardon malproksimen, laux tuta longo de senfina, sxtopita per kaduka meblaro koridoro. Foje necesis ecx trapusxigxi, iri flanke, por ne krocxigxi al elstarantaj piedoj de fotelo, renversita sur trivitan sofon, aux al rusta sxlosilo, senforte pendanta el serurtruo de kesto de grandega komodo, sub kiun, anstataux unu el piedoj, estis metitaj libroj de agxo ne malpli ol cent kvindek jaroj... Ni iris gxis fina muro. La maljunulo iomete staris senmove; sxajne, li ankoraux hezitis. Poste li skuis la kapon --- kaj mi subite komprenis, ke gxuste nun li fine decidis lasi min viva.

--- Ankaux mi scipovas esti nobla kaj honesta, --- diris li. --- Krome, mi opinias, ke gxuste vin mi atendis dum cxiuj cxi jaroj.

Li strange, kvazaux dancetante surloke, kelkajn fojojn malritme premis al granda malhela ovalo --- spuro de brancxero --- ornamanta randon de unu el plankaj tabuloj, limantaj la finan muron. Prem'-prem'... prem'-prem'-prem'-prem'... prem'... prem'-prem'-prem'... La muro kun neatendita facileco movigxis kaj derampis dekstren. Malfermigxis malgranda kuba ejo, en kies plafono apenaux flagretis duonsfera blanka lampo. La muroj estis, sxajne, krudferaj; antauxhistorie sovagxe etendigxis per vertikalaj vicoj sxvelajxoj de nitoj.

--- En la antauxa jarcento oni ne scipovis multon, kion oni scipovas nun, sed unu aferon ne eblas kontesti. Tion, kion ili scipovis, ili faris fidinde, por jarcentoj. Mi petas, --- kaj la maljunulo faris per la mano geston, tralasantan min antauxen.

Mi eniris la feran kubon.

La maljunulo sekvis min kaj denove faris dancon per unu piedo. La muro preskaux sensone reekstaris sur sian lokon, kaj nia peza krudfera lifto malrapide, iomete tremetante, akompanate de obtuza bruo, subite auxdigxinta deekstere, ekmovigxis malsupren.

Ni mallevigxis, eble, sub sepdek aux okdek metroj. La lifto abrupte haltis. Dum sekundo nenio okazis, kaj poste unu el gxiaj muroj vaste malfermigxis, kun abomena metala knaro turnigxinte sur angula akso.

Kaj ekstere jam brulis lumo. Vasta subtera halo malkovrigxis antaux miaj okuloj; post la subridetanta maljunulo mi pasxis antauxen kaj trovis min sur mallargxa metala kornico, cxirkauxanta la halon laux perimetro sur duono de alto de la planko gxis la plafono.

Preskaux tutan volumenon de la halo okupis staranta meze krudfera monstro --- absurde kaj mallerte grandega, same trastebita per vertikalaj linioj de nitoj, cxirkauxitaj per disirantaj plektajxoj de dikaj kaj maldikaj, rektaj kaj artikaj tuboj.

Pleje gxi similis al nekredeble granda vaporkaldrono. Gxi tuj rememorigis pri mirakloj de scienco de tempoj de Jules Verne. Cxi tie, cxe la lifta muro, la kornico iris je dek metroj de gxi, sed cxe aliaj tri flankoj gxi kontaktis, igxante pli largxa, kaj tie gxin sxtopis iaj nekredeblaj, prahistoriaj regaparatoj: manometroj, stangoj, radoj, teniloj, prismaj periskopoj, ecx pli aldonante al la giganto aspekton de ia monstra vapormotoro. Kaj mi iel tuj komprenis, ke --- jen gxi, tiu «kesteto pli granda kaj pli komplika», pri kiu antaux la gastoj menciis, sxvelante pro gloramo kaj fiero, Klauxso Haushoffer.

La maljunulo kun bondezira scivolemo rigardis al mi.

--- Vi bone vin tenas, Trubeckoj, --- diris li. --- Sed, mi vetas, vi ecx ne konjektas, kio estas tio.

Min subite brogis konjekto.

--- En cxi tiu ajxo oni faras homojn agresemaj.

--- Diable, vi preskaux divenis. Sed ecx vi ne imagas ilian skalon. En cxi tiu ajxo oni FARIS homojn agresemaj. Por cxiam. Ni iru, --- kaj li ekiris laux kornico, iomete balancigxanta, iomete zumanta pro pasxoj. Mi sekvis lin.

«Trovu ilin kaj mortigu».

Kiun? Cxu jen tiun, muelitan de la vivo, duonfrenezan maljunulon? Kiun?

Ni aliris al densa mallonga tubo de unua periskopo. Haushoffer kun rimarkebla peno desxovis feran sxirmilon, kaj sur kontrauxan brikan muron versxigxis blindiga luma makulo; en radio, trabatinta krepuskan aeron, nagxis, kiel steloj, polveroj. Sur rongxita vizagxo de Haushoffer pli akre desegnigxis faltoj, blankaj rebriloj kusxigxis sur la antikvajn aparatojn. Duonfermante la okulojn, Haushoffer tiris al si pendantan sur krada dissxovebla konzolo diskan kasedon kun sxangxeblaj lumfiltriloj; iomete turnis gxin, elektante, kaj per la manplato forte frape surmetis unu el la filtriloj sur la periskopon. La furioza radio, impetanta el infera fajrujo de la «kaldrono», estingigxis.

--- Bonvolu, --- diris Haushoffer, iomete depasxinte flanken de la periskopo, levis al la busxo la botelon kaj faris gluton.

En nigra senfunda abismo pendis ronda, iomete hirtita bulo de fajro. Dum kelkaj sekundoj mi afekciite palpebrumis --- la okulo malrapide adaptigxis al trancxa lumo --- kaj la memoro senorde jxetigxis de unu asociajxo al alia, penante kompreni, al kio tio similas...

--- Kaj se pli largxe --- do jen tiel, --- diris Haushoffer kaj, mallerte alpreminte la konjakon sub la akselo, per ambaux manoj iomete turnis largxan gradigitan radon, cxirkauxintan la korpon de la periskopo.

La bulo fulmorapide sxrumpis, igxis guto. Kaj malproksime flanke de gxi, en densa, nekredeble densa kaj, sxajne, senlima mallumo al la okulo subite sxajnis apenaux rimarkeblaj fajreroj. Du... tri...

En plena konfuzego mi rigardis al Haushoffer.

--- Tio... tio...

--- La Suna sistemo, malgranda kristalo, --- rauxke diris Haushoffer kaj denove glutis el la botelgorgxeto.

Interne de mi cxio sxirigxis. Sekundon poste kvazaux paralizanta veneno ekfluis laux miaj vejnoj, unu mia mano, kusxinta sur la tubo de la periskopo, senforte deglitis de gxi kaj ekpendis. Post ankoraux momento gxin sekvis la alia. Mi freneze ekdeziris sidigxi.

--- Do, cxu li tamen sukcesis?..

--- Jes. Stupak kreskigadis tion de la sesdek sesa gxis la sesdek nauxa. Kaj poste cxio estis tute simpla. Entute la ideo simplas, kiel a-bo-co. Por prepari necesan por venenigo de almenaux unu miliono da homoj kvanton da drogo de Raschke, la tuta hxemia industrio de tiama Germanio devus labori dum pli ol sepcent jaroj. Sed se tuta planedo Tero havas radiuson dek ok milimetroj, --- Haushoffer sxancelis la gluglintan botelon al la kaldrono, kaj poste, por la movo ne malsxparigxu vane, en revena sxancelo alportis la botelon al la busxo kaj faris gluton, --- suficxas per ordinara friza dissxprucigilo dispolvigi en la atmosfero unu solan laboratorian guteton, kaj la afero estas farita. Cxar Stupak pleje revis pri forigo de rusia carismo, do li, nature, sxprucigis rekte super euxropa Rusio. Nu, kaj poste ventoj, pluvoj kaj tajdoj disportis laux la tuta planedo, certe, laux Euxropo --- unuavice... Komenca potenca rezulto de la ensxprucigo, disiginta ilian historion disde la nia, estis Franci-Prusia milito kaj Pariza komunumo, gxuste ili donis komencan eksplodon de via statistiko... Ahx jes, ja cxiuj cxi nomoj por vi estas sensencaj sonoj. Nu, ne gravas, mi konatigos vin kun ilia historio.

Li eksilentis, iel tre kompreneme kaj tre malgaje rigardante en mian vizagxon. Mi penis kolekti pensojn. Jen al vi sekreta sekto. Sed tamen...

--- Tamen mi ne komprenas.

--- Atendu, Trubeckoj, atendu. Mi simple ne scias, kiel mi rakontu al vi pli koncize kaj pli simple. Cxu vi deziras? --- li subite etendis al mi la botelon. Mi preskaux rifuzis, sed neatendite komprenis, ke mi sovagxe deziras. Mi silente prenis de li la botelon kaj faris grandan gluton. Post momento varmega ondo batis mian stomakon, kiel mara ondego apudbordan sxtonon, kaj la kruroj preskaux tuj cxesis tremi.

--- Tio estis ne simple kreo de alternativa mondo. Pro tia celo ili ne malsxparus fortojn kaj monon. Ili kreis stablon, sur kiu ili intencis refari nian mondon. Sed, kiel tio kutime okazas, post la kreo de la stablo cxiu ekdeziris torni sur gxi ion sian.

Li postuleme etendis la manon; mi fordonis al li la botelon, kaj li faris gluton. Kaj mi, komencinte post la unua konsternego rimarki detalojn, ekvidis subite sub la regpanelo tutan monton da malplenaj boteloj.

--- Do, kiam Gorbiger en Germanio komencis en la dudekaj jaroj instrui, ke Tero kaj Suno trovigxas interne de glacia sfero, kaj ekzistas neniu kosmo, kaj steloj kun galaksioj estas elpensitaj de judaj astronomoj kun celo trompi popolon kaj ricxigxi, li estis ne tiom malprava. Versxajne iajn pecetojn da informo li elpremis el la patro... Por ili, --- li denove sxancelis la botelon en direkto de la kaldrono, kaj la botelo denove alvoke gluglis; li pensis dum momento, sed poste decidis ne trinki cxi-foje, --- la kosmo vere ne ekzistas. Simple tiu infera ajxo transsendas al ili en respektiva skalo bildon de tio, kio cxirkauxas nin cxi tie. Ho, Trubeckoj, kiel mi ridegis, kiam usona «Pioneer» --- tiuj stultuletoj sendis gxin en profundan kosmon kun mesagxo, vidu, al aliaj civilizoj! --- komencis, kvazaux musxo kontraux vitron, batigxi kontraux muron de la kaldrono. Nur ne zumis... Mi devis meti sur min cxiujn zorgojn pri tio, kion gxi sendas al Houston... --- Haushoffer, rememorinte, ankaux cxi-foje ekridis; sed liaj konveksaj maljunulaj okuloj ploris.

--- Cxu Teron eblas vidi grandskale?

--- Certe. Nur filtrilon sxangxu. La periskopoj estas moveblaj... sed poste, poste! --- senpacience kriis li, vidinte, ke mi penas movi dikan pezan tubon. --- Vi ankoraux sukcesos satvidi. Auxskultu, Trubeckoj, ja mi baldaux mortos. Cxu vi volas, mi testamentu al vi Alvicon? Se vi deziros --- fordonu al Rusio, aux donacu al UNo, aux vi mem ludu cxi tie, kiel mi ludas jam dum duonjarcento. Tio allogas... --- mediteme aldonis li.

Mi ne respondis. Li movetis hauxton de la frunto, sulkigante kaj malsulkigante gxin; la brovoj tirigxis, kiel sur gumfadenoj. Versxajne li jam iomete ebriigxis.

--- Ili ecx kreivan menson havas tute alian, --- plendis li. --- Ekzemple, gravitilojn ili povus malkovri samtempe kun ni --- post la laboroj de Einstein pri kampo. Sed en iliajn kapojn ecx ne venis ideo fosi en tiu direkto. Kaj mi diros al vi, kial. Tial, ke tiuokaze cxiuj landoj dum flugoj devas uzi komunan reton, gxi estas unu por cxiuj. Ecx dum konfliktoj en nenies kapo venus penso malutili al gxi --- cxar li mem suferos gxuste en sama grado, kiel la malamiko. Sed tie oni konstruas grandegajn mugxantajn flugilhavajn sxtipojn, pli kaj pli grandajn kaj terurajn, ili forbruligas amason da brulajxo, de tempo al tempo falas kaj pereigas amason da senkulpaj homoj, trabrulas per cxiu flugo je-en tiajn, --- li dismovis la manojn kaj preskaux faligis la botelon, --- mortajn koridorojn en oksigena parto de la atmosfero, ne atingas, krom maloftaj esceptoj, ecx mil kilometrojn dum horo, --- sed cxiu el ili flugas memstare! Dependante de neniu! Suverene!!

Li etendis al mi la botelon; mi negative balancis la kapon. Li tuj glutis mem.

--- Mi povas multe trinki, --- sciigis li kaj apogigxis per libera mano sur la regpanelon, rekte sur iajn muze-aspektajn ciferplatojn --- precize, kiel horlogxoj de epoko de Ludoviko XIV. --- Ne maltrankvilu pri mi.

Ni silentis iom. Per la okulrando mi rigardis en la periskopon. La guto flamis. Haushoffer iomete turnis la kapon kaj longe rigardis per haltintaj okuloj al brile-nigra, nitita muro de la kaldrono. Mi ne komprenis lian rigardon.

Sxajne, por ioma tempo li forgesis pri mi.

--- Kaj viaj krimoj... Mi timas, Trubeckoj, ke cxi tie nenion eblas fari, --- mallauxte diris li subite, plu rigardante al la kaldrono. La duone malplenigxinta botelo oblikve pendis en lia senforte mallevita mano. --- Nur forbruligi tiun cimujon al la diablo, je-en gxi, la rado de ventolado, kial mi gxin ankoraux ne turnis...

Mi silentis. Mi ne volis interrompi fluon de liaj pensoj, kiom ajn gxi estu senorda. Li sciis respondojn al cxiuj miaj demandoj, sed mi ne sciis, kiajn demandojn fari.

--- Homo estas nur parto de kristala strukturo. Relative negranda kaj plej dinamika. Kiam tia kristaleto komencas speciale forte vibri, preskaux certe gxi vokos resonancan vibradon en izomorfa al gxi kristalo. Stupak tion teorie antauxdiris, gxuste pri tio li kalkulis. En ekstreme stresa stato --- cxefe temas pri stresa pereo --- se por la vibranta kristaleto trovigxas analogo, proksima laux vico da bazaj psihxaj parametroj, la kristaleto, iniciatinta la vibradon, transjxetas cxiujn siajn trajtojn al tiu, kun kiu gxi resonancas. Cxar la ensxprucigo de la drogo de Raschke provizis la homojn en la kaldrono per preskaux konstanta estado sur limo de streso, la transjxeto de individuoj devus iri preskaux eksklude de ili al ni. Genia plano.

Li subite rememoris pri la botelo. Takte, sed tre netrudeme etendis gxin al mi. Mi negative turnis la kapon. Kaj li tuj faris grandan gluton.

--- Principa skemo estas tia! --- deklaris li kaj iomete sxanceligxis. --- En la kovilo estas kreskigata homaro, trovigxanta, rezulte de totala psihxohxemia prilaboro, en stato de seninterrompa lukto de cxiu kontraux cxiu kaj cxiuj kontraux cxiuj. Kun ajna preteksto, sur ajna nivelo! Neniaj, ecx la plej konvinkaj, alvokoj al paco kaj kunlaboro, kiujn eldiras kelkaj neinflueblaj de la prilaboro personoj --- cxiam ekzistas frakcio de homoj, ne influeblaj de iu drogo --- restas vanaj, cxar la medikamenta influo paralizis certajn centrojn en cerboj de la plimulto. La plej sukcesaj el tiuj alvokoj, male, estas tuj uzataj por provokado de novaj konfliktoj. Ekzemple: ni vivu pace. Konsentite! Cxiujn, kiuj malhelpas al ni vivi pace --- al pendumilo! Cxu vi, kiel mi vidas, ne volas vivi pace? Kaj vi? Al pendumilo! --- li eksilentis, malfacile spirante. Sur lia frunto aperis gutoj de sxvito. Li evidente malkutimigxis multe paroli. Kaj --- evidente volis.

--- En tiaj kondicxoj stresa vibrado de pereantaj kristaloj cxiam plioftigxas, kaj, sekve, plioftigxas transjxeto de kripligitaj individuecoj al ni, cxi tien. Kaj cxi tie ili, nature, dauxras sian lukton, cxar ilia konscio jam estas formita. Lukton kontraux jam tute nekompreneble kiu. Almenaux kontraux iu, kiu similas tiean malamikon, --- li haste glutis. --- Tamen, eblas kontrauxa efekto. Stupak pri gxi ne konjektis. Mi trovis gxin nur antauxnelonge, legante iliajn artikolojn... Post ekzemplo de tiea usonano Moudy igxis mode pridemandi homojn, travivintan klinikan morton, pri iliaj sentoj. Kaj, imagu, multaj rememoris staton de resonanco kun sia cxi-tiea psihxogxemelo. La plej ridinda... --- li ekridis kaj tuj glutis, --- la plej ridinda estas tio, ke ili pensas, ke renkontas dion! Ili nomas gxin «lumporta estajxo», «radia densajxo de bonkoreco», kaj tiel plu. Ni tiom diferencas de ili, imagu! Ili ecx imagi ne povas, ke ili por iaj momentoj nur kunigxas kun si mem, renkontas sin mem, nur normalajn, ne venenitajn! Jen vi --- ordinara... rusa oficiro, --- patose prononcis li, kun evidenta ironio imitante min, --- kun viaj zorgoj, klopodoj kaj malsanoj. Sed se via tiea gxemelo, mortante, resonancus kun vi, kaj kuracistoj sukcesus revenigi lin al vivo, li estus certa, ke cxi tie li intervidigxis preskaux kun Kristo mem! En pala krono el rozoj... --- kun terura sarkasmo aldonis li en la terura rusa, kaj mi denove, jam pluran fojon, ne komprenis, al kio li aludas. --- Oni diras, post tiaj renkontigxoj homoj tie igxas pli bonkoraj... elportas ion el cxi tie, --- li suspiris. --- Entute cxio evidentigxis multe pli komplika, ol opiniis la patroj-fondintoj. Kaj laux viaj vortoj, Trubeckoj, laux via statistiko, povas okazi neplena subpremo, kaj nekunigxo, kaj, cxefe, elpremado fare de normala kristalo de valorsistemo de la nenormala en la subkonscion... Cxi tie mi malmulton povas diri. Gxis hodiauxa vespero mi estis certa, ke mi estas la sola, kiu eliris el tie.

Li malgaje kaj iel konfuzite ridetis.

--- Mi estis ekzekutita en la kvardek-kvara, --- konfesis li. Tiel singxenema knabino povus konfesi pri sia amo. Mi ne interrompis. Li pauxzis. --- Himmler decidis, ke la patro estas tro sendependa, tro influas al Hitler... La patron li ne kuragxis atenci, sed oni prenis min, por bridi la patron, se aperos neceso... Kaj poste la masxino ekfunkciis per si mem. La patro ecx ne sciis, li eksciis nur en la kvardek-sesa! Kaj mortigis sin... Sed cxi tie li ne aperis. Versxajne, ne trovigxis analogo. Amuze, ja li estis ankaux cxi tie, li mem ankoraux estis en Alvico, naskita en la mil-okcent-sesdek-nauxa Karlo Haushoffer, cxi tie li mortis je tri jaroj poste, ol tie --- sed ne estis analogo por si mem. Kaj ecx la morton de sia malgranda kristalo li ne sentis. Eble, mortigante sin, la patro estis tro trankvila. Li cxion jam delonge travivis.

Mi silentis.

--- Ili ne dividis la stablon, Trubeckoj! --- elkriis li, kaj desxirinte la manon de la regpanelo, kaptis min cxe la sxultro. --- Tiel cxiam okazas al banditoj! Iajn ajn belajn vortojn ili diru! Tio estas kriterio! --- li, hastante, glutis el la botelo. --- Kiam du homoj luktas por altaj celoj, kaj tiuj celoj estas diversaj... se la celoj vere estas direktitaj al bono, tiuj homoj cxiam trovos kompromison. Strebo ne malutili ilin devigos! Sed se ili komencas bucxi unu la alian, cxar cxiu gxuste sian celon opinias la sole alta --- do, ilia celo estas mensogo, trompo de homoj, kaj vera celo estas, kiel de trogloditoj: depreni fremdan mangxajxon kaj sxtopi per gxi sian ventron, --- li pauxzis por restarigi spiron. --- Rascke decidis, ke li ricevis idealan eksperimentan standon. Li ecx ne komprenis, ke tiuj polveroj malsupre estas homoj, ke ili revas kaj suferas same kiel ni. Li volis provi sur tuta planedo jen unu drogon, jen alian... Stupak decidis, ke li ricevis bienon por kreskigo de neflekseblaj revoluciuloj, ecx je grosxo ne taksantaj kaj vivojn de malamikoj, kaj vivojn de amikoj. Li estis certa, ke pereante tie sur barikadoj, ili venos cxi tien kaj tiam arangxos inferon por ekspluatantoj. Nu, kaj la avo... Li decidis, ke la sorto donacis al li sxancon igxi regxo de la mondo. Necesas nur arangxi masakron. Necesas nur, ke kiel eble plej multe da homoj tie, --- li montris al la kaldrono, kaj, perdinte balancon, denove kaptis mian sxultron; ni ambaux iomete sxanceligxis, --- mortu kun krio «Vivu Haushoffer!» Tiam ili rekonsciigxos cxi tie kun la sama krio. Estas tre simple, havante kontakton kun gxemelo cxe jen tiu regpanelo! Jam en la dekkvara jaro la juna generalo, ricevinta iam malgrandan kesteton donace de la patro, famigxis per siaj militaj kaj politikaj antauxdiroj. Germanio malvenkis. Sed Haushoffer jam famigxis kiel granda mago. Li trovis kaj trejnis Hitler-on. Li elpensis por li svastikon, cetere... Ha, vi ja ne scias, kio estas svastiko...

--- Budhisma simbolo, --- singarde diris mi. --- Kiom mi scias, ecx budhismaj monahxejoj sur mapoj estas signataj per svastiko.

--- Jes, --- mediteme diris Haushoffer. --- La patro trompis ilin per Tibeto, Sxambalo... Ja ne povis li diri, de kie li reale ricevas informon! Tio sxajnis ecx pli oportuna --- gxis certa tempo riskigi en politika ludo peonon Adolfon, dum li mem tenas cxiujn fadenojn. Sed denove cxio malsukcesis. La informo estis, sed la reala potenco elglitis...

Li finfine desxirigxis de mia sxultro kaj, necerte turnigxinte sur kalkanumoj, turnis sin al la kaldrono kaj denove apogigxis sur la regpanelon. Li ebriigxis. Sed mi jam sciis la cxefan: li ne deliris.

--- Kaj ja ne nur la informo, --- balbutis li, kaj tiam mi kun teruro kaj kompato komprenis, ke li gxis nun suferas pro la malsukceso de la patro, kaj sekve, ankaux de si; kaj se li havus fortojn, se li scius, kiel --- li rekomencus cxion. --- Ankaux rimedoj de influo ekzistis... nu, almenaux la sondiloj, per kiuj oni observas eventojn tie. Dum lasta tempo ili komencis ilin rimarki, tamen... ili atribuas ilin, --- li malgaje subridis, --- al aliplanedanoj. Ni-fo! --- nekompreneble elkriis li kun plena triumfo. --- Kaj cxu vi scias, kial? --- li malfelicxe ekskuis la kapon. --- Malsukcesis ili --- kial? Tial, ke la drogo de Raschke efikis tro bone. Vi ecx ne povas imagi, ruso, kiaj nun ili tie estas bastardoj, kiel maldigne kaj fie tiras cxion nur al si, al si, al si... Ecx Hitler ne sukcesis vere unuigi ilin, ecx Stalin, cxiuj nur sercxis, kie akapari por si... ha, vi ecx ne scias, kio estas Stalin, --- li per jam nefirma mano sxovis en la busxon la gorgxeton de la botelo, sed iomete mistrafis, kaj strieto de konjako ekfluis laux lia mentono. --- Rusa oficiro! --- patose kriis li kaj ekridegis. Kaj poste, jxetinte la balancigxantan kapon malantauxen, denove glutis, cxi-foje pli sukcese. Visxis la lipojn per maniko de jxerzo.

--- Kaj tial mi nun nur petolas, --- diris li, subridinte kaj palpebruminte al mi kun ebria ruzeco. Li almetis unu manplaton al la busxo kiel duonon de sontubo, same kiel mi antauxnelonge cxe la enirejo, kaj balbutis per tomba vocxo: --- Ne movigxu. Ne timu. Kun vi parolas reprezentanto de galaksia humanoida centro...

La mallevis la manon. Denove konfuzite kaj kulpe rigardis al mi tra floko de maldensaj grizaj haroj, pendigxinta sub la nazon.

--- Kaj foje... --- kaj subite kun malamego li piedbatis la amason da malplenaj boteloj, kaj gxi disruligxis kun surdiga vitra sonoro, --- foje mi tiom ebriigxacxas cxe la regpanelo... Poste ecx ne povas rememori, kion faris. Nur el gazetaj sensacioj foje sukcesas elkalkuli. Ber-r-rmuda triangulo! --- nekompreneble diris li, kvazaux sakris. Kaj eksilentis.

Nun li eksilentis por longe. Mi rigardis al lia moligxinta vizagxo kun larmaj okuloj, kaj mi kompatis lin, kaj devus foririgi lin dormi. Sed li staris gxibetigxinte kaj foje iomete sxanceligxante.

--- Ruso. Prenu gxin. Eble, vi ion elpensos. Kaj min tiu kovilo de flamaj luktantoj por netusxebleco de di-donita potenco, por liberigo de laborista klaso, por afero de Lenin-Stalin, por pureco de arja raso, por sindetermino de malgrandaj, sed fieraj popoloj, por demokratio, por usona revo... jam nauxzas.

En mian kapon, elaste serpentumante, enrampis glacimalvarma penso, pro kiu mia spiro haltis kaj mi denove ekdeziris eksidi.

--- Auxskultu, Alberto, --- mi penis paroli trankvile kaj tre klare, --- sed cxu ekzistas garantio, ke ni ne estas en kaldrono?

Li ne movigxis.

--- Vi nomis ilin purgatorio, kaj nin --- paradizo. Sed ie do devas esti ankaux infero. Aux infero estas ili, kaj purgatorio --- ni, sed tiam... estas io ankoraux pli alte? Kaj entute, kial nur tri sxtupoj?

Li ne movigxis. Mi jam komencis pensi, ke li ne auxdas, ke li ekdormis, starante. Sed li subite abrupte, preskaux falinte sur la dorson, levis la gorgxeton, sxovis en la busxon, kaj, lauxte glutante, fintrinkis la konjakon --- kaj poste, largxe levinte la manon, kun tuta forto jxetis la botelon al la kaldrono. Kun sonoro, surdiga en fermita silento de la subtera halo, la botelo eksplodis, kaj vitropecoj, malmole frapante kontraux baroj, disflugis en diversajn flankojn.

--- Ekzistas abismoj, --- rauxke diris Haushoffer, kun teruro fiksrigardante min per sangozaj okuloj, --- en kiujn estas pli bone ne rigardi. Cxu vi komprenis, ruso? Se vi ne volas frenezigxi. 3

La enketo estis finita.

Mi ne trovis ilin kaj ne murdis. Kaj mi ne sciis, kiel preventi novajn krimojn de elirantoj el la infero. Sed decidi sorton de la kaldrono devis ne mi. Mi devis urgxe reveni kaj alarmi...

Sed mi ne revenis.

Mi havis dek tagojn.

Sub gvido de Alberto mi sidis cxe la periskopoj, cxe translaciilo de sondiloj, lernante nekomplikan sistemon de regado, kaj rigardis, rigardis en tiun abismon. Mi devis almenaux iomete koni gxin --- por havi propran opinion en estontaj disputoj. Gxi signifos nemulte --- ne pli, ol ajna alia. Sed gxi devas esti.

Mi eksentis nauxzon dum la tria tago.

Sed mi ne povis min desxiri. Mi timas, ke tieaj logxantoj notis dum tiuj tagoj abruptan kreskon de aktiveco de aliplanedanoj.

Mi hontas konfesi: mi, ne sciante mem, por kio, sercxis min.


[ Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]

Notoj pri la cxapitro


«voston» ---

T. e. kasxobservadon (en slango de specialaj servoj).


Kaj mia marmoto kun mi ---

Citajxo el fama kanzono de van Beethoven kun vortoj de von Goethe.


Tkacxov ---

Petro Nikiticx Tkacxov (1844--1885), rusa revoluciulo, publicisto.


balanci pendolon ---

Termino el slango de specialaj servoj, signifanta rapidajn balancajn movojn de la korpo por eviti trafan pafon de kontrauxulo.


Bela Kun ---

Bela Kun (1886--1938), hungara komunisto, partoprenis rusian civitanan militon.


En pala krono el rozoj ---

Citajxo el poemo de granda rusa poeto Aleksandro Blok (1880--1921) «Dek du» (1918): «En pala krono el rozoj antaux ili iras Jesuo Kristo». (Ili estas dek du revoluciaj rugxgvardianoj).


[ Antauxa cxapitro ]
 * Epilogo *  1

Avo Bazilo, en cxiama sia flikita vesto kun sola butono sur vata, ia gulag-aspekta pantalono, kiel cxiam, sidis sur benketo antaux la lernejo, fumis memfaritan cigaredon kaj auxskultis pepantan transistoran ricevilon.

--- Nu, fino, fek'! --- kun infaneca gxojo salutis li min. --- Fino venis al Kauxkazo!

--- Kio okazis? --- demandis mi, rigardinte al la horlogxo. Gxis komenco de la leciono restis ankoraux iomete pli ol kvaronhoro; mi eksidis apud la avo, prenis el la posxo sxparitan antauxhieraux, cxifitan kaj dissxutantan tabakajn pecetojn cigaredon, kaj la avo gasteme permesis al mi bruligi gxin de la sia, por mi ne malsxparu alumeton. Bona animo.

--- Do, kio ja, fik', --- klarigis li, kiam mi ekfumis. --- Irako, sxajne, al Azerbajgxano kiel humanitaran helpon vendis atoman bombon. La armenacxoj, klara afero, ekkriis. La diasporo kolektis monon kaj de Kravcxuk acxetis submarinon kun raketoj. Per helikopteroj transportis gxin, fek', al Vorotano. Navigi tie gxi ne povas, malprofunde, sed kusxas meze de la rivereto kaj lukojn movas, jen tuj, fek', pafos. Sxevardnadze diris, ke cxio cxi, merde, estas intrigoj de Rusio...

Mi penis enspiri la fumon pli profunde, sed tabako sxutigxis en la busxon el tuj malsekigxinta kaj disfalinta malforta papera cigaredpinto. Mi devis kelkajn fojojn kracxi.

--- Per la fingro korektu, --- konsilis la avo, interesite observanta miajn agojn. El la ricevilo sxutigxis obtuza rapidparolado: «Saraevo... Bosnio... vica sanga akcio de kolumbia mafio... "rugxaj kmeroj" rompis interpacigxon... novaj pereintoj en Somalio... Angolo... kunpusxigxo sur limdifina linio inter Cxehxio kaj Slovakio, estas pereintoj... nepacigebla opozicio... vica eksplodo de rasaj popolekscitoj en Florido... batado de turkaj elmigrintoj en Munhxeno... eksplodita auxtobuso kun israelaj civitanoj... eksplodita ankoraux unu supermerkato en Londono...»

Novajxoj.

Alvenis Dimcxjo, sxoforo de lasta en Virico sxargxauxto.

--- Saluton, inteligencio! --- diris li.

--- Saluton! --- hxore respondis mi kaj la avo.

--- Kaj mi hieraux aliplanedan flugteleron vidis, --- sciigis Dimcxjo, diligente korektante multenombrajn zipojn sur sia jako. --- Jen tiel super Oredejxo gxi trairis malalte kaj al Peterburgo forfajfis.

--- Ne mensogu, fikulo, --- severe diris la avo. Liaj okuloj haltis, li ecx etendis la kolon. --- Jen, putino, denove flugas.

Ni turnigxis. Flanke de lensovetaj pozicioj, malrapide irante kontraux vento, glitis malgranda bela blanka disko. Ecx ne disko, sed io simila al duflanke konveksa lenso. Laux rando de supera konveksajxo, proksime unu al alia, iris vico de malhelaj rondoj --- cxu vidlukoj, cxu simple ornamajxo.

--- Ehx! --- domagxe diris Dimcxjo. --- Se mi povus gxin per «Stinger» fiki!

--- Do, pro kia kaco vi gapas, fek'?

Dimcxjo cxagrenite grimacis.

--- Antaux du tagoj mi la mian en Tosno intersxangxis al du boteloj da «Agdamo». Drinki deziregis --- ne povis rezisti!

--- Nu, cxu trinkis? --- kun vigla intereso demandis avo Bazilo.

--- Unu eltrinkis, sed en la alia, fik', trovigxis akvo! Mi tiun komerciston se renkontos --- la testikojn desxiros!

--- Ne renkontos vi lin, --- grumblis la maljunulo. --- Ili dufoje sur sama loko ne komercas.

La flugtelero foriris malantaux arbareton.

La radiricevilo informis: «...pridiskuto de tagordo de la kongreso. Laux vico da demandoj evidentigxis seriozaj malkonsentoj, kaj la deputitoj disiris por tagmangxo, ne veninte al unueca opinio...»

Eksonis sonorilo kaj mi, dejxetinte la cigaredstumpon, ekstaris.

--- Semu racian, bonkoran fervore, --- tuj diris Dimcxjo, --- semu, vin dankos la blatoj elkore... Sukceson, Aleksandro Petrovicx.

--- Kaj al vi ses futojn sub antauxaj radoj, --- respondis mi per afablajxo al afablajxo.

En la lernejo estis malmultaj homoj. Nur etuloj kuradis ie, akre kriante en anguloj --- sed pli agxaj geknaboj estis maloftaj. Estas strange, ke entute ankoraux iu frekventas. Ja abundas aferoj. Unuj trapenetras en Pusxkinon, en Tosnon, ecx en Lubanjon al bazaroj. Aliaj --- jam tute spertaj --- faras noktajn rajdojn laux fremdaj teritorioj en Pulkovo, por sxteli ion el stokejoj aux el deponejoj, aux kapti panan sxargxauxton, finfine. Triaj honeste perlaboras sian panon sur Oredejxa limo. Mankas tempo por lernado...

El necesejo auxdigxis sovagxa tintado de gitaro kaj hxora kantado --- la knaboj provludis, preparigxis festi Tagon de sendependeco. Mi iomete stumblis sur sxtupo, fiksauxskultante. A ha, mi konas tiun kanton, gxi estas amatora. Nomigxas «Smolnyj». Gxi ne tute aktualas, certe --- sed kion eblas postuli de la knaboj, se ecx la granda literaturo ne movigxis plu ol insultado de komunistacxoj? La knaboj honeste, malespere penante superkrii unu alian, sed kvazaux speciale ne trafante ecx unu noton, kantacxis laux motivo de «Cxe via peronet'» de Malinin:

Cxe via palacet'
Mi pensis pri marksismo,
Cxe via palacet'
Mi rememoris gxin,
Cxe via palacet'
La rev' pri komunismo
Reekflamigxis, sed
Vi forfikigis gxin!

Mi ekiris plu. Necesas ankoraux provludi kaj provludi.

Hodiaux mia oka «a» klaso konsistis el kvin homoj. Tri knabinoj kaj du knaboj.

Manjo Mjakisxeva, belulino, nacia fiero de Virico. Dum lastaj monatoj sxi paradis en tute kapturniga kompleto --- bonega importa pantalono, jaketo, cxiam butonumita tiel, ke gxi tegis sxian korpon; cxiuj sciis, ke sxi ne malsxparis ecx kopekon. Al petolaj demandoj pri deveno de la kompleto Manjo, modeste ridetante, respondadis: «Trovis». Vere, sxi gxin trovis en auxgusto sur plagxo --- iu stultulino-peterburganino, el lastaj frenezaj turistoj, ne sciantaj, kioma jaro nun estas, decidis bani sin en romantika soleco, komprenu, en matenigxa nebulo... Manjo komencis almezuri la pantalonon, kaj la stultulinon, kiam tiu komencis tro indignigxi, ofendigxinte dronigis; volumeton de krimromanoj de Chase, kusxintan sub la jaketo, sxi intersxangxis en Pavlovsko kontraux paro da higienaj tamponoj, kaj la vestajxojn prenis por si.

Tanjo Kokovceva, la plej gaja homo en la klaso. Mi subrigardis antauxnelonge, kiel dum lasta kontrollaboro pri algebro sxi elesploradis cxe najbaroj, kiom estos kvinoble sep, kaj ne kredis, ke ecx tridek kvin. Nur informigxinte cxe la tria --- pli gxuste, cxe la kvara, cxar la tria mem ekdubis kaj, montrinte maloftan en niaj tempoj honeston, ne prenis sur sin respondecon suflori --- sxi, balancante la kapon kun miro, enskribis en la kajeron la rezulton. Sed tri abortojn sxi eltenis, sxajne, sen ajna malutilo por la sano. Tre fidinda kamarado.

Stella Jesxko --- mi nenion povas diri pri sxi, simple nenion. Mi ne auxdis de sxi ecx unu vorton. Laux mi, sxi estas kretenino, infano de alkohola koncipo. El unu klaso al alia sxin oni transigas, indikante en atestoj egalmezuran, homogenan, se eblas tiel diri, vicon da trioj. Ja ne decus indiki duojn; kien sxi poste kun duoj trafos? Kvankam, tamen, ankaux kun trioj? Cxu ne estas tutegale?

Nu, kaj fratoj Gusev. Seriozaj batalantoj. Unu el ili --- mi jam ne memoras, kiu --- en antauxa jaro venis al leciono kun pistolo «Makarov».

Mi estis malfermonta la busxon, sed Vencxjo Gusev, komforte duonkusxanta cxe unua tablo el maldekstra vico --- la brakoj apogigxis per kubutoj al la malantauxa tablo, la piedoj, unu super la alia, estis elstarigitaj en trairejon inter la tabloj, la jako estis malbutonumita kaj distirita de potenca brusto --- pigre antauxis min.

--- Ni, Aleksandro Petrovicx, venis diri, ke ni ne plu intencas frekventi viajn lecionojn.

Mi silentis iom. Poste sidigxis cxe mian instruistan tablon kaj diris:

--- Bone, geknaboj. Donu tiuokaze al mi viajn poent-kajerojn, mi tuj enskribos triojn por la duonsemestro, kaj ni finu kun tio.

--- Kia vi estas placxulo, --- diris Tanjo. --- Permesu al mi vin kisi!

--- Iomete pli poste, --- respondis mi. --- Unue ni faru niajn aferojn.

Jugxante laux cxio, ili estis agrable mirigitaj de mia konsentemo. Sxajne, ili preparigxis al serioza batalo.

Mi enskribis triojn, kaj indikis ilin ankaux en klasa libro. Tanjo, honesta knabino, prenante de mi sian poent-kajeron, klinigxis, amike alpremigxis per la busteto al mia sxultro, kaj sxmace kisis mian vangon.

--- Nur la lipsxminkon visxu poste, --- diris sxi, revenante al sia loko.

--- Dume gxi restu, --- respondis mi. --- Al mi tiel pli placxas.

Ili komencis nehaste kolekti siajn ajxojn. Kocxjo Gusev jxetis sur la sxultron rimenon de sia eluzita cilindra «Pumo».

--- Atendu minuton, geknaboj, --- diris mi. --- Nun, kiam cxiuj formalajxoj estas ordigitaj, kaj vi ne povas atendi ian ajn insidon de mi, mi simple volas demandi: kial?

--- Ahx, ja por kio al ni... --- komencis Kocxjo, sed Vencxjo interrompis la fraton.

--- Atendu, Kocxjo, cxu vi estas pugo aux viro, --- diris li. --- Ja la instruisto homan konversacion proponas.

Li residigxis. Tiam eksidis ankaux ceteraj.

--- Iu el granduloj, kiu gxuste, vi devas pli bone scii, diris: historio instruas nur pri tio, ke gxi pri nenio instruas. Ni inklinas opinii tiun aserton vera. Aparte por tiu cxi feka lando, en kiu instruistoj de historio kaj de ceteraj sciencaj komunismoj de generacio al generacio ricevis salajron eksklude por tio, ke nenion sciis, nenion povis, kaj nur perfortis infanajn cerbojn per sensencajxo.

--- Penson nebuligadis! --- konfirmis Kocxjo.

--- Cxu la solan? --- demandis mi.

Manjo, la plej inteligenta, komprenis, kaj ekridis.

Mi cxirkauxrigardis ilin. Kion mi povis respondi? Li pravis kaj ne pravis. Mi povus diri, ke historio instruas pri multaj veraj aferoj tiujn, kiuj kapablas lerni; ekzemple, pri tio, ke la okazantan nun oni devus ne allasi per ajna prezo, ja tio okazis ankaux antauxe, kaj cxiam finigxis same --- gxuste terura malalfabeteco de politikistoj, komparebla, eble, nur kun ilia sintrotakso «Mi ja estas pli sagxa, ol tiuj, kiuj estis antauxe», malligas iliajn petolemajn manojn. Sed por dekkvinjaruloj la okazanto dum lastaj kvin--sep jaroj estis la sola konata de ili formo de ekzistado, iele ili adaptigxis al gxi; se detrui tiun adaptitecon, ili, junaj, pereos. Mi povus skribi sur la nigra tabulo plej elementajn formulojn, priskribantajn dinamikon de socia entropio, kaj ili pruvus, kiel duoble du: ju malplia estas socio, des malpli da variantoj de evoluo gxi havas kaj des malpliajn, sekve, gxi havas sxancojn elvivi --- sed la geknaboj malbone memoras, kiom estas duoble du. Kaj mi demandis nur:

--- Kion vi deziras lerni?

--- Manbatalon, --- tuj komencis kalkuli per fingroj Vencxjo. --- Tion ni faras, sed necesas pli. Jen, antauxnelonge ni unu afganiulon dungis, li nin dresas...

Vi diris. Ne «instruas», ne «trejnas» --- «dresas». Ho, historio. Kiu diris «Vi diris»?

--- Pafadon, --- fleksis duan fingron Vencxjo, --- tion ni ankaux penas, sed katastrofe mankas municio.

--- Eksplodan metion necesas studi, --- vocxis Kocxjo.

--- Midzadon bone ellerni, --- zorgeme diris Kokovceva. Kocxjo subridis kaj degne diris:

--- Vi, Tanjo, nur pri fikado pensas.

Sxi, rapide turninte sin al li, ekbrilis per venka rideto.

--- Algebro necesas, bedauxrinde, --- diris Mjakisxeva, --- alie en vendejoj ajna kanajlo trompos --- vi ne sukcesos ecx furzi.

--- Jes, eble, --- penseme konsentis Vencxjo.

--- Kaj cxu vi opinias, ke tio suficxas por vivo? --- demandis mi.

--- Por vivo gxuste tio necesas.

--- Tio suficxas por morto, Vencxjo, --- diris mi. --- Nur por morto. Unue, eble, ne via. Poste, tutegale, cxu pli, cxu malpli frue, --- por via. Tio suficxas nur por mallongtempa elvivado.

--- Scienca komunismo estas cxio cxi, Aleksandro Petrovicx, --- respondis Vencxjo. --- En la realo cxio estas simpla. Kiu elvivas --- tiu vivas. Alian manieron vivi ankoraux neniu elpensis.

Li ekstaris, kaj tuj, kun bruo desxovante segxojn, levigxis cxiuj. Kiel vera gvidanto, li tralasis cxiujn ceterajn antauxen, kaj kiam la cxambro, iel adaptita por klaso, malplenigxis, li denove rigardis al mi kaj kuragxige ridetis.

--- Ne cxagrenigxu, Aleksandro Petrovicx, --- diris li. --- Ni persone vin ecx estimas. Sed via fako nin nauxzas. Antauxe almenaux unufoje dum gxenerala sekretario sxangxigxis programo, sed nun --- entute cxiu la sian propagandas. Kaj ja al cxiuj jam delonge estas klare, ke aliajn li insultas, cxar por si, amata, lokon purigas. Jen, dum Micxjo kiel oni Stalin-on damnis. Diris al la popolo longe atenditan veron! Kaj kio rezultis? Denove por tiu Stalin homoj pereas. Patro mia somere iris al demonstracio por tiu feka USSR --- do, batis oni lin per «demokratigilo» al la kolo mallerte --- li tuj mortis, nur sukcesis diri: flagon nian, rugxan, levu pli alte, ili vidu... Kiu vidu, por kio --- diablo lin scias. Eble, al Dio sur cxieloj li rakontos, sed ecx tio --- apenaux.

Li ankoraux iomete staris apud la pordo --- mirinde, sed li min kompatis! Bonega tamen knabo kreskas.

--- Gxis revido, --- diris li.

--- Gxis revido, Vencxjo, --- kun simpatio diris mi. --- Se en estonta duonsemestro vi sxangxos vian opinion --- mi, kiel juna pioniro, cxiam pretas.

--- Kion vi diras, Aleksandro Petrovicx! Vintre cxi tie tiaj aferoj komencigxos! --- kaj li eliris.

Tio, jugxante laux cxio, estis vero. Metinte la manojn malantaux la dorson, mi nehaste aliris fenestron. En griza lumo de malhela malfrua mateno tra nudaj brancxoj de betuloj el la dua etagxo klare videblis plumba strio de Oredejxo kaj laborantaj homoj sur nia bordo. La bildo klare rememorigis pri konataj laux kronikfilmoj bildoj de sindonema laboro de sovetiaj malfrontaj virinoj en la kvardek unua jaro. Fosajxoj, kontrauxtankaj bariloj, pafaj punktoj...

Dum la somero feraj kohortoj de sovhxozo «Lensoveta», fortigitaj per du dekoj da cxecxenaj profesiaj murdistoj, kiujn la direktoro de la sovhxozo dungis en tiel nomata Sankt-Peterburgo, promesinte fordoni al regataj de Cxecxenio brokantistoj tutan rikolton de sovhxoza brasiko, premis kaj premis niajn gvardianojn, gxis tiuj ne deiris al la rivero. Granda estas Rusio, sed mankas loko por malofensivo --- jen gxi, la vilagxo, la hejmoj malantaux la dorsoj. Sed estis klare, ke, tuj kiam Oredejxo kovrigxos per glacio, lensovetanoj penos konkeri la riverlimon.

Unue dolcxe kantanta Gorbacxov dum unua Karabahxa pusxo anstataux peni defendi tiujn, kiuj, sendepende de politika orientigxo, bezonis defendon, komencis ludon, kalkulante, ke tiu osto en gorgxo de du landoj devigos ilin eterne turni sin al Moskvo, kiel al arbitraciulo --- kaj per tio demonstris, ke la centro, komencinte perdi sencon kun forigo de milita timigilo, definitive degeneris, kaj «kiu kuragxos, tiu cxion mangxos». Poste igxis klare, ke la sxtato ecx en plej eta grado ne respondecas pri siaj impostopagantoj, kaj sekve --- politike ne ekzistas, zorgante nur pri si, kiel ajna strata spekulisto, kaj lasante ceterajn savi sin, kiel ili povas; tio nomigxis longe atendita disponigo de ekonomia memstareco. Poste, dum Bocxjo, elpremante Micxjon, petegis cxiujn preni tiom da suvereneco, kiom ili povos, fine krevis la ekonomio, kaj evidentigxis, ke ricevi ion necesan eblas nur sxangxinte tion kontraux io, necesa al aliaj; kaj por tia natura intersxangxado minimume necesas ion posedi. Kaj la plej mallonga vojo al plena posedo de tio, kio estas cxe viaj manoj, jam estis montrita --- sindetermino gxis plena apartigxo. Kaj kiam cxiuj samtempe akaparis, kion sukcesis, kun infanece sadista malica gxojo penante ankoraux pli dolorigi najbarojn kaj demonstri al ili sian neceson: Jen, provu vivi sen niaj terpomoj! kaj jen, veturu sen benzino! kacon en vian busxon, anstataux nia ligno, se vi malbone kondutos! Sebastopolon konstruis ukrainaj kozakoj, kaj fino! --- sur cxiuj niveloj komencigxis, disvolvigxante de tago al tago cxiam pli furioze, senfina, pure imperiisma redivido de la mondo.

Historio...

Tremetante kaj ecx frapante per la dentoj pro humida trapenetranta vento, mi ekiris hejmen. Evidente estis falonta negxo. Ja gxi jam falis kelkajn fojojn, kaj denove degelis. Koto, koto, koto...

Kaj hejme mi ne povis trovi varmon. Nur eble gxistrinki sxparitajn antauxhieraux cent kvindek gramojn da surogata spekulista vodko.

Malrapide pasxante tien-reen laux la cxambreto kaj rigardante al sxvelintaj, defalintaj en anguloj tapetoj, mi sucxetis gxin el glaso. La likvajxo estis dolcxeta kaj nauxza. Kaj tute ne varmigis.

Tro malplene estis hejme. La filo, unuajara soldato, en antauxa auxtuno pereis en Uglicxo, kiam partio «Carido Dimitro» deklaris cxefurbigon de la urbo kaj provis arangxi pucxon; eksa instrukciisto de Jaroslavla urba komitato de komunisma partio Roberto Necxiporenko, nun prezidento de Jaroslavla regiono, rilatanta treege negative al cxiuj elmontroj de naciismo kaj separatismo sur sia teritorio, decideme dronigis la pucxon en sango, per unua ondo sendinte al pereo junajn soldatojn. Kaj la edzino foriris jam antaux kvar jaroj. Kiam cxe sxi oni trovis trihxomonadojn, sxi deklaris, ke mi sxin infektis; dio scias, en tiu somero mi vere fikadis kleran senedzan somerlogxantinon, enuantan cxi tie duope kun filo, sxaka miraklinfano, iel tiel okazis, sed fakte, kiam mi vizitis kuraciston, kun granda peno ne vominte pro konversacioj de atendantaj sian vicon gejunuloj, oni nenion trovis cxe mi --- tamen mi obeeme glutadis trihxopolon, pro kiu mi ial terure deziregis dormi, kaj ankaux la edzino sxajne elkuracigxis, sed post tri monatoj cxio, krom la somerlogxantino, ripetigxis; tiam sxi, dirinte al mi cxion, kion oni diras en tiaj okazoj, kolektis miajn ajxojn, kaj elpelis el la logxejo...

Gxuste tiam malaperis cxiuj paperoj, rilataj al la lasta scienca laboro, kiun mi penis fari, --- hastante, mi ilin ne kunprenis, kaj poste, esperante, ke cxio iel normaligxos kaj donante al la edzino tempon resobrigxi, ne hastis veni por forpreni ilin. Al mi, tromemfida stultulo, sxajnis, ke dum tie konservigxas io mia, almenaux paperujo, almenaux raza sxmirilo, ne cxiuj fadenoj estas sxiritaj, kaj kiam mi decidis, ke atendis suficxe, evidentigxis, ke tie jam estas alia viro kaj cxiuj miaj restajxoj jam delonge estas forjxetitaj... Kvankam tio estas tro lauxte nomita: scienca laboro. Ne por scienco --- por mi mem mi penis respondi al la demando, dum jaroj turmentanta min: kial evoluo de Euxropo kaj Rusio, pli-malpli egalmezure iranta en direkto de gxenerala humanigxo, subite en la sepdekaj jaroj de la antauxa jarcento abrupte rompigxis, komencinte doni cxiam pli kaj pli kriplajn eksplodojn de krueleco, kiuj kronigxis poste per la milito, kaj pro gxi --- per la Oktobra Revolucio, kaj pro gxi --- per la Tria Imperio, kaj pro gxi --- per la termonuklea kontrauxstarado kaj tiel plu? Ecx militojn oni nun faras tute alie, ecx politikaj murdoj igxis aliaj --- ne por io konkreta, sed pro gxeneralaj, principaj ideoj, ne en vivan homon ni pafas, sed en simbolon de tio aux cxi tio... Kvazaux la diablo elcxenigxis.

Cxu gxuste tiam trovis unu la alian, kiel du nudaj elektrodratoj, elpensita, spekulacia perforto el teoriaj marksismaj libroj kaj praktika, volupta perforto de duonkrimuloj, duonfrenezuloj --- trovis kaj komencis dissxuti fajrerojn, bruligante cxion cxirkauxe? Cxu pro evoluo de demokratioj gxuste tiam unuafoje en historio igxis socie gravaj vastaj amasoj de malsupraj tavoloj, kresko de kies graveco evidente antauxis kreskon de ilia kultureco; sentinte sian novan pezon, ili, malsame de antauxaj tempoj, cxesis peni imiti la eliton kaj primokis gxiajn cxefajn valorojn kaj zorgeme elsarkis ilin el propra konscio, kaj inter tiuj valoroj estis tiaj dum jarcentoj kultivataj nocioj, kiel honoro kaj estimo al kontrauxulo... Mi ne scias. Da respondoj estis dekoj --- kaj neniu. Historio...

En la pordon oni memfide frapis. Ne fintrinkinte, mi metis la glason sur la tablon kaj ekiris por malfermi.

Tie staris du fortikaj viroj en jakoj de metalistoj kaj kun frizajxoj de pankoj.

Interne de mi cxio sxirigxis. Kaj, tre stulte, --- mi gxislarme domagxis nefintrinkitan vodkon.

Sed fintrinkos jam ili.

--- Sinjoro Trubnikov? --- seke kaj tre korekte demandis unu el la metankoj.

--- Jes, tio estas mi, --- senvive konfirmis mi. La dua metanko ekridis:

--- Estis Trubnikov, igxis Truikov!

La unua ne atentis lin. Desxovinte min, ili eniris. La unua komencis ion sercxi en siaj posxoj, la dua kiel mastro cxirkauxiris mian cxambreton. Ekvidis la glason; prenis, kirlis, flaris abomene, kaj per unu movo renversis en sian busxon. La unua ecx tion tute ne atentis. Li finfine trovis sian notlibreton kaj foliumis kelkajn pagxojn.

--- En la lecionoj vi kelkajn fojojn asertis, ke en plenumo de la oktobra renverso de la mil-nauxcent-deksepa jaro krom judoj, kartveloj kaj latvoj partoprenis ankaux kelkaj reprezentantoj de la rusa nacio?

--- Jes, --- diris mi. --- Tio estas historia fakto.

Li cxagrenigite balancis la kapon. Kracxis al la fingro kaj foliumis ankoraux unu pagxon. Ili foliumigxis ne flanken, sed supren.

--- Vi ankaux eldiris dubon pri ebleco konstrui justan socian ordon en unu aparta Virico?

Tiel damni bolsxevistojn kaj tiel ripeti la plej frenezajn iliajn idiotajxojn...

--- Eldiris, --- kiel Giordano Bruno, konfirmis mi.

Li ensxovis la notlibreton reen en la posxon kaj faris per la mano senesperan geston: se tiel, nenion eblas fari.

--- Vi atencas al cxefaj sanktajxoj de la popolo, --- diris li kun mola riprocxo. --- Vi subfosas gxian kredon je denaska bonkoreco de rusa nacia karaktero kaj gxia certeco pri morgauxo. Vi devos veturi kun ni.

Ni eliris el la domo. El fenestroj oni gapis, kelkaj ecx platigis nazojn je vitroj. Juna patrino, montrante al mi per la fingro, ion arde klarigis al sia knabeto, tuj forgesinta pri sia ludila lokomotivo: se vi malbone kondutos, al vi okazos samo. Ni aliris la sxargxauxton. Dimcxjo kun plezuro fumis, sidante sur sxtupeto; ekvidinte nin, li forturnigxis kaj, penante ne rigardi al mi, ekstaris, per fingroklako forjxetis cigaredstumpon kaj ekrampis en la kajuton.

--- En la karoserion, --- nelauxte ordonis la unua metanko.

En la karoserio mi lokigxis kun la dua --- tiu, kiu sxercis. La unua eksidis al Dimcxjo, en la kajuton.

Freneze mugxante pro strecxo, la sxargxauxto ekskuigxis laux vojsulko, sxprucante fontanojn de koto kaj preskaux renversigxante sur aparte krutaj terbuloj. Cxe vojturno ni malavare superversxis onklinon Avdotjan, kiu strecxege trenis laux bula kota vojrando plenan je mono gxardenan cxareton --- jugxante laux la direkto, sxi iris en la panvendejon, tute vane iris. Likva koto per sxmacaj bovaj platkukoj falis sur senorde faligitajn unu sur alian paketojn da monbiletoj.

--- Avdotja! --- kriis mi, duon-sontube almetinte unu manplaton al la busxo. --- Pano jam antaux horo kaj duono finigxis!

Sxi eksvingis la manojn, kaj, kvazaux subhakita, sidigxis sur teron.

Ni veturis preter sensxeligxinta, klinigxinta domo de milicio; sidigxinte sur sxtupeton antaux la enirejo, pri io vigle disputis sergxento en nova, sed jam cxifita kaj eluzita uniformo de Fortoj de Gardado de Socia Ordo de Rusio, malavare cxirkauxsxutita per dukapaj agloj, sxultrornamoj, trikoloraj flagetoj --- kaj maldika popeto el pregxejeto, antauxnelonge remalfermita post okdek jaroj da bolsxevista regximo. Sur tero apud la sergxentaj piedoj staris botelo --- sxajne, de viskio. Sendube, el novembraj donacoj. Iel tre simile ekrigardinte al la pretersaltanta sxargxauxto, kaj poste ankaux al mi en la karoserio, la konversaciantoj, tamen, reagis diverse: la sergxento ekridetacxis, lerte transjxetis glason el la dekstra mano en la maldekstran kaj minacis al mi per la fingro de la dekstra; la popeto, kompate kuntirinte la lipojn, balancis la kapon, kvazaux cxagrenigite, zorgeme metis glason sur la sxtupon kaj per largxa gesto faris al mi krucosignon.

Ni alveturis al korto malantaux granda porkobreda bieno, kaj mi komprenis, ke espero malestas.

Ni haltis. Mi aliris randon de la karoserio, kaptis la barilon, sed la sxerculo nelauxte vokis el malantauxe:

--- Hej!

Mi lasis la barilon kaj rektigxis, turnigxinte al li. Li, subridinte, batis mian vizagxon. Per piedoj supren mi elfalis trans la randon de la karoserio kaj por sekundo, versxajne, perdis konscion pro kontuzo de la nuko.

Mi rekonsciigxis. Ekmovigxis, penis turnigxi sur la ventron. Sukcesis. Kracxante sangon, mi komencis ekstari sur la manojn kaj la piedojn; la manoj glitis en glacimalvarma koto. Mi klare memoras, kiel koto elpremigxadis inter disigitaj fingroj. Cxio fluis kaj sxanceligxis. Tiam mi ricevis baton sub la ripojn. Per boto, versxajne. Lumo estingigxis, kaj aero en la mondo denove por ia momento finigxis. Kaj kiam mi denove povis spiri kaj vidi, ili jam estis ensxovantaj min en sakon. Ne dirinte ecx vorton, ecx ne plu batante, ili dronigis min en fekejo.

Kaj, jam sufokigxinte en malluma malvasto de la sako, superversxita de abomena likvajxo, ekfluinta internen, mi komprenis finfine, kial la mondo, kie mi pasigis preskaux duonjarcenton, dum cxiuj regximoj kaj virinoj estis por mi fremda. 2

Ankoraux unu senkapigita ansero ekflugis finfine en sian cxielon. 3

Tristo estis tia...

Tia...

Tia tristo.

Plauxd'-plauxd'-plauxd'. Sed kien plu? Aux --- jam?

En la busxo sxvelis neelteneble abomena miksita gusto de putra vodko kaj likva merdo.

Mi eksidis sur la lito, mallevis la piedojn sur tapisxon. El la spasme ektreminta stomako io elversxigxis en la busxon; mi apenaux retenis, glutis reen.

En la dormocxambro estis krepuske kaj senkolore. Malantaux largxa venecia fenestro, duonkasxita de kurtenoj, flagris grize decembra tago.

Mi revenis al «Otton» frumatene. Telegrafis necxifritan depesxon al MSxS: «La enketo estas finita. La antauxtimoj ne konfirmigxis. Cxio estas ecx pli komplika. Serioza problemo por tuta monda komunumo. Mi postulas senprokrastan kunvokon de la Sekureca Konsilio de UNo. Por plirapidigo de la proceduro mi petas klopodi antaux la caro pri kunhelpo. Trubeckoj. Hotelo "Otton", Munhxeno, Germana Imperio».

Poste mi sendis analogian mesagxon al la patriarko.

Poste mi levigxis al von Kreuwitz kaj, preninte de li vorton de honoro, ke li silentos, gxis mi ne faros raporton al SK, rakontis pri cxio.

Von Kreuwitz fajfetadis tra la dentoj, poste kun forta misprononco diris «Tio estas ter-rura» --- kaj, danke preminte mian manon, tuj foriris, por komunikigxi kun Berlino kaj proponi subteni la iniciativon de Rusio pri urgxa kunvoko de SK.

Atinginte finfine mian apartamenton, mi prenis dusxon --- unue tre varmegan, poste tre malvarman --- kaj kusxigxis dormi.

En Alvico mi preskaux ne dormis, mankis tempo.

Kaj, dum kelkaj momentoj vere estadinte por Trubnikov lumporta estajxo, mi vekigxis en malespero kaj tristo.

Homoj, homoj, kion do vi faras...

Oni frapis la pordon, kaj mi eksaltis. Por ia momento sxajnis, ke tio estas la metankoj.

Pro abrupta movo la stomako denove faris sovagxan kapriolon.

Mi surjxetis hxalaton kaj eliris el la dormocxambro en la gastocxambron. Diris:

--- Bonvolu!

La pordo takte malfermigxis duone, kaj oficisto de la hotelo, ridetante gxis la oreloj, diris, sxovinte en la fendon la kapon kaj pladeton:

--- Korespondajxo al via princa mosxto!

Cxiuj jam sciis. Mi largxe subskribis la depesxojn per vera familinomo, kaj dum tri horoj, kiam mi dormis, pro penoj de, versxajne, vestibla posxtistino, la tuta etato estis informita, ke en ilia hotelo logxas nekonate, en aspekto de korespondanto de «Pravda», rusa princo.

--- Dankon. Metu sur la tablon, --- diris mi, ekfumante. Sed la fumo min ecx pli nauxzis. Mi haste estingis la cigaredon. Ne sidigxante, komencis trarigardi la posxtajxon.

Jes, la hotelaj oficistoj havis kauxzojn ekscitigxi. La caro mem informis min, ke estas subskribita la ordono pri ordenado de mi per Andreo Unuevokita. Kaj aldonis kelkajn varmajn gratulajn frazojn. Kaj aldonis, ke, tute fidante mian senton de respondeco, li, ne atendante rakonton pri detaloj de la afero, jam interparolis kun la cxefministro kaj la prezidanto de Dumo, kaj ili triope, komunikigxinte kun la gxenerala sekretario de UNo, tiel konvinke konversaciis kun li, ke tiu promesis organizi kunsidon de SK jam postmorgaux.

«Mi gxojas pro vi, --- skribis la patriarko, --- kaj aligxas al cxiuj gratuloj, per kiuj oni vin jam versxajne supersxutis. Mi senpacience atendas vian elpasxon en UNo. Mi esperas, ke cxiuj viaj agoj, inklude estontajn, servos kiel ekzemplo de komunisma etiko. Mi esperas pri baldauxa persona renkontigxo».

Kaj poste estis vasta fakso de Liza; sxi preferis neglekti konvenciojn, kaj sendi la tekston malfermite, anstataux ol skribi leteron, kiu irus al Munhxeno dum ne malpli ol tagnokto kaj sendube jam ne trovus min cxi tie. Mi pensas, la fakso vokis specialan intereson de la hotelaj oficistoj. Sed ni jam nenion timis.

«Sacxjo, kara mia, saluton, kiel mi gxojas! Finfine venis de vi mesagxo, ja ni cxi tie tute elturmentigxis. Dankon al Ivano Volfovicx, li tuj al mi telefonis. Kaj ni cxi tie same havas okazajxojn. Stanislava naskis iomete tro frue, ja estas unua nasko, kaj ecx en tia agxo (nur ne komprenu kiel aludon, ke sxi por vi estas tro maljuna), --- kvazaux pro simpleco ensxovis sxi, --- do, antauxhieraux sxi naskis du gxemelojn, knabon kaj knabinon. Gxoju kaj fieru. Estis suficxe malfacile, sed cxio bonsukcesis. Kaj kiel mi pregxis por vi cxiuj! Hieraux mi kun Pauxlinjo ilin vizitis. Ili estas tiaj bonaj! Kaj, honestan vorton, tiom similas al vi, ke mi ecx envias. Sacxjo, cxu, eble, ankaux ni iun nasku? Mi estas preta. Oni konstruas domon sur kvar anguloj, do, estu kvar. Aux cxu vi jam la kvaran havas, nur mi kaj Stanislava ne scias? Mi sxercas. Vi ja cxion-cxion al mi rakontis, cxu? Pauxlinjo tiel serioze penis varti la etulojn, kaj ludi kun ili, kaj rigardis, kiel Stanislava mamnutras ilin. Sed ni, certe, dume ne diras al sxi, ke ili estas viaj. Cxi tie necesos ankoraux ion elpensi. Same kiel kun ilia familinomo. Kaj tiu strangulino, cxu vi scias, kion sxi elpensis? Sxi nomis ilin per mia kaj via nomoj. Mi deziras, sxi diris, ke vi ankaux en sekva generacio estu nedisigeblaj. Morgaux ili eliras hejmen. Kaj nun, pardonu, mi ne povas skribi plu --- mi kuru al sxi diri, ke vi retrovigxis, ja sxi same maltrankvilis, kaj eble ankaux sxi deziros skribi al vi du liniojn. Mi vin kisas, Sacxjo. Mi atendas vin. Mankas iu por konversacii, kaj mi vin cxiam vidas en songxoj, mi ecx vekigxas pro tio, ke komencas gxemi. Revenu plej baldaux. La edzino. P. S. Vin jam dum semajno atendas letero el Brazilo. Mi metis gxin meze de la tablo, kaj cxiun tagon forblovas polvon. Mi esperas, ke tio ne estas bombo?» Kaj tuj, en sekva linio, sed per alia skribmaniero --- iomete neegala, evidente la mano ankoraux estas malforta: «Sacxjo, amata, saluton. Mi cxiam sciis, ke al vi cxio estos bone kaj sukcese, tial foje al mi estis ecx abomene vidi, kiel vi cxiuj maltrankvilas kaj sekretas. Tamen, mi vin gratulas --- kaj vi gratulu min. Mi tiom dankas vin pro ili. Por tuta vivo. Tia felicxa mi neniam estis. Nu, eble nur kiam vi min unuafoje brakumis-kisis, sed ecx tiam malpli, pardonu. Ni vin atendas». Unue sxi skribis «Mi», poste forstrekis grase, per du strekoj, sed gxuste tiel, ke estu facile legebla tiu «Mi», kaj supre skribis «Ni». Mi subridis, sentante, ke mi preskaux ploras pro troa emocio. Tamen sxi estas iomete afektema.

Mi legis --- kaj la nauxzo trankviligxis, kaj morta Trubnikov poiomete revivigxis kaj igxis mi.

Kion vi faras, homoj. Amikoj... sinjoroj, kamaradoj... fratoj kaj fratinoj... Ho dio, ecx unu vorto en tiu kesto ne restis ne malhonorigita, ne sanganta!

Kun la letero en la manoj mi aliris la fenestron.

Randita de kajoj, envolvita de gxardenoj, fluis Izaro. Altis Alpoj malproksime. Kaj delikata lunarketo apenaux rimarkeble flagris en pala cxielo de vintra tago. Baldaux aperos steloj.

Bela, senlima, vokanta mondo --- kaj vi, ne auxdante la vokon, mortadas en tiu damnita kesto! Venu al ni! Ja vi ne estas kreajxoj de infero --- vi estas bonkoraj, zorgemaj, kuragxaj, ecx honestaj foje, mi vidis, nur vi cxiuj estas venenitaj, ho dio, de nordamerika prezidento gxis afgana dusxmano, cxio cxe vi estas desxovita, miscelita; kaj tial cxio funkcias vane, ecx malutile. Sed ja ne solaj maniuloj alflugas cxi tien --- jen Haushoffer, jen Trubnikov, jen sennombraj aliaj, pri kiuj ni ne scias gxuste tial, ke ili ne komencis murdi, sed komencis vivi kun ni, kiel ni. Do, en tio estas nenio neebla!

Mi denove komencis relegi la leteron, kaj pro sindonemaj vortoj, tiaj diversaj cxe diversaj homoj, en mi pli kaj pli firmigxis certeco, kiu sola donas fortojn vivi --- dieca certeco pri tio, ke cxiuj ni, cxiuj, estos kune longe-longe. Ni vivos longe-longe. Eble, kiel cxiam asertas Liza, --- eterne.

Morgaux ili eliras el la akusxejo. La kunsido de SK en la plej bona okazo estos postmorgaux. Mi sukcesos tragliti. Mi dezirus hodiaux, certe, konversacii cxe vinglaseto kun von Kreuwitz, li evidentigxis bonega viro. Sed, kiel oni diras, tie estas pli forta magneto.

La peza tapisxo obtuzigis pasxojn. Sensone, kiel dia angxelo, mi aliris al telefono kaj levis la parolilon.

--- Frauxli... pardonu, Fräulein! Kiam vi havas la plej proksiman flugon al Peterburgo?

Mi amas.


Komarovo,
decembro de 1992


[ Antauxa cxapitro ]

Notoj pri la cxapitro


Kravcxuk ---

Tiama prezidento de Ukrainio.


Sxevardnadze ---

Prezidento de Kartvelio.


Virico ---

Virico (Vyrica) --- vilagxo apud Peterburgo.


«Stinger» ---

Portebla kontrauxavia raketa pafilo.


«Agdamo» ---

Malmultekosta vino, simila al portovino.


Semu racian, bonkoran fervore,
semu, vin dankos la blatoj elkore...
---

Ironia parafrazo de famaj versoj de granda rusa poeto Nikolao Alekseevicx Nekrasov (1821--1878):

Semu racian, bonkoran fervore,
Semu, vin dankos pro tio elkore
Rusa popol'!...

Smolnyj ---

Tiel nomigxas pa