---------------------------------------------------------------
 © Copyright Вячеслав Рыбаков
 © Copyright 1999 Jurij Finkel, перевод на эсперанто
 Origin: http://www.esperanto.mv.ru/Gravitavio/Lat1/index.html
---------------------------------------------------------------
                Traduko el la rusa

La patro ne sentis inferan odoron
kaj ellasis Satanon al mond'.
Alberto Haushoffer,
Moabito, 1944

Elasta maso de varma vento nehaste ruligxis renkonte al ni. Cxio brilis, kvazaux jubilante: blua cxielo, arbaraj bedoj de montetoj, disflugantaj en nebulan foron, helverdaj rubandoj de du riveroj malproksime malsupre, ludila, anguloze sxvebanta akutpinta bloko de majesta Svetichxoveli. Kaj --- silento. Viva silento. Nur fajfetas en la oreloj vastajxo, saturita per dolcxa ebrio de genisto, kaj impete ekplauxdas, ondigxante pro ventoblovoj, longa blanka robo de Stanjo.

--- Kia belo, --- afekciite diris Stanjo. --- Dio, kia belo! Cxi tie eblas stari dum horoj...

Iraklo kontente gruntis en sian barbon. Stanjo turnigxis, gardeme movis la fingropintojn laux kruda, flav-okra muro de la pregxejo.

--- Varma...

--- Suno, --- diris mi.

--- Suno... Kaj en Peterburgo nun estas pluvo, vento, --- sxi denove karesis la muron. --- Mil kvincent jarojn staras gxi kaj varmigxas cxi tie.

--- Kelkfoje gxi estis forte detruita, --- diris Iraklo malgaje. --- Persoj, araboj... Sed ni rekonstruadis, --- kaj en lia vocxo auxdigxis sama fiero, kiel en la diskreta grunteto antaux minuto, kvazaux li mem, kun siaj proksimaj kamaradoj, rekonstruadis tiujn belajxojn, projektis komplikajn parafojn de riveroj, starigis montan palisaron laux maldekstra bordo de Kurao.

--- Iraklo Georgievicx, cxu estas vere, ke alto de pregxejo Gxvari, --- kaj sxi denove, salutante la grandsxtonan aspran muron jam kiel malnovan amikon, movis laux gxi la manplaton, --- rilatas al alto de la monto, sur kiu gxi staras, kiel kapo de homo al ties korpo? Mi ie legis, ke gxuste tial gxi aspektas tiel harmonie el ajna punkto de la valo.

--- Mi ne mezuris, Stanislava Solomonovna, --- digne respondis Iraklo. --- Artosciencistoj asertas, ke estas tiel.

Sxi ete kapjesis, jam denove rigardante en malproksimon, kaj pasxis antauxen, forte ektirinte post si preskaux nigran sur sunversxita pavimo makulon de sia stumpigita ombro. «Gar!..» --- nevole komencis mi, sed gxustatempe haltis. Se mi sukcesus diri «Gardu vin!», aux, des pli, «Gardu vin, Stanjo», sxi tute povus aliri la randon mem de la deklivo kaj balanci la piedon super tricentmetra abismo. Eble, ecx saltus, kiu scias.

--- Iraklo Georgievicx, --- ne turnigxante al ni, sxi montris per la mano dekstren, kontraux fluo de Aragvo, --- kaj je-en tie, post riverturno... estas iuj ruinoj, cxu?

--- Ruinoj de fortikajxo Bebriscihxe. Tie estas tre bele, Stanislava Solomonovna. Kaj estas vera inundo de tiom sxatata de vi genisto, aero estas miela. Ankaux tien ni nepre veturos, sed alian fojon. Post tagmangxo, aux ecx morgaux.

--- Apenaux post la tagmangxo, --- vocxis mi. --- Stanjo ja estas jxus post la vojagxo.

Al Gxvari ni veturis survoje de la flughaveno.

Stanjo turnigxetis kaj el sub la frunto rigardis min per vaste malfermitaj, mirigitaj okuloj.

--- Mi neniom lacigxis.

Deturnigxinte, sxi aldonis neglekte:

--- Nur se por la dua tagduono vi havas aliajn planojn...

Kaj denove, kiel cxiam pli kaj pli ofte dum lastaj semajnoj, mi eksentis min kvazaux je mil verstoj for de sxi; kvazaux je mil jaroj for de sxi. Kvazaux en tombo for de sxi.

Sxi nehaste ekiris laux rando de la placeto; ni, vole-nevole, sekvis sxin.

--- Kaj tute ili ne bruas, kunfluigxante, --- diris sxi, rigardante malsupren. --- Kaj ne brakumas. Oni brakumas jen kiel, --- sxi momente montris. Kiel angulozaj serpentoj ekflugis la brakoj, sxi mem fleksigxis, kurbigxis malsupren risorte --- kaj mia koro stumblis, la korpo memoris. --- Sed tiuj cxi pace, sensone, ecx sen plauxdeto eniras unu la alian. Kiel maljunaj, dum tuta vivo fidelaj geedzoj. Strange li vidis...

--- Kaj Gxvari neniam estis monahxejo, --- subridetante, aldonis Iraklo.

--- La poeto bezonis --- do, li pravis, --- tuj respondis Stanjo, ne rimarkante, ke atakas ne tiom la replikon de Iraklo, kiom sian propran antauxan. --- Se poeto en apudvoja sxtono ekvidis vespermangxon --- li faros el gxi vespermangxon, estu certa.

--- Sed ja la vespermangxo estos papera, Stanislava Solomonovna!

--- Unu tiu papera transvivos milon da viandaj.

Kun gaja indulgemo Iraklo disigis la manojn, agnoskante sian malvenkon --- kvazaux lin konfuzus infano per argumento kiel «Sed ja feoj cxiam venas gxustatempe».

--- Cxu mi ordonu hodiaux paperan sacivon, --- mediteme diris li poste, --- paperan ahxasxenon... --- kaj palpebrumis al mi.

Stanjo, iranta je pasxo antauxe, ecx ne turnigxis. Iraklo iom konfuzite cxirkauxglatigis la barbon.

--- Tamen, mi timas, ke mia kuiristo min ne komprenos, --- balbutis li.

Iel nekonvene komencigxas tiu longe atendita semajno, pensis mi. Tiu suna, tiu libera, tiu senzorga... Mi alflugis hieraux vespere, kaj mi kaj Iraklo preskaux ne dormis; babilis, ridis, trinketis junan vinon kaj kalkulis stelojn, kaj mi ankaux horojn kalkulis --- kaj matene rapidege veturis de Saguramo al la aerodromo, kaj mi kalkulis jam minutojn, kaj diradis: «Jen nun Stanjo ekmovis aleronojn», «Jen nun sxi eligis cxasion»; dum Iraklo, sibarite kusxante sur la benko kaj per unu mano neglekte balancante la stirradon, sincere ridegis kaj per libera manplato montris cxiujn tiujn aviajn manovrojn. Kaj jen --- interpikado. Iraklo videble same sentis strecxon.

--- Mi pensas foje, --- diris li, evidente penante forigi la strecxon kaj paroligi Stanjon, --- ke la Rusia kulturo de la antauxa jarcento multon perdus sen Kauxkazo. Se oni fortrancxus gxin, aperus tia vundo... Elfluus tuta sango.

--- Ne elfluus, --- neglekte respondis Stanjo. --- Mickiewicz, ekzemple, restus, kia estis. Lin malmulte interesis palmoj kaj gazavat-oj.

--- Ahx, nu eble Mickiewicz, --- kun troigite heligita mieno ekkapjesis Iraklo. Senteblis, ke li estis incitita. --- Kiel mi povis forgesi!

--- Certe, gxi eniris en karnon kaj sangon, --- pacige diris mi. --- Kaj ne nur en la antauxa jarcento, --- ankaux en la nuna... Eblas opinii, ke cxi tie estas unu el koroj de Rusio.

--- Dio, kiaj floroj! --- ekkriis Stanjo kaj impetis de la placeto malsupren laux malkruta deklivo; kaj la longa blanka robo kiel senpeza nubo ekbolis malantaux sxi, kvazaux sxi levis dum kurado lanugon de milionoj da leontodoj. Sxiros sxi la modan cxifonon, pensis mi, cxi tie estas ja ne polaj veluraj herbejoj... Sed tion mi ne diris lauxte, certe.

--- Cxamo, --- sekvante sxin per rigardo, diris Iraklo --- cxu kun ironio, cxu kun admiro. Plej versxajne, kun ambaux.

Certe, sxi krocxigxis. Sxi abrupte haltis tiel, ke preskaux falis. Sed jam momenton poste iu ajn dirus, ke sxi haltis gxuste tie, kie deziris.

--- Konfesu, Stanislava Solomonovna, --- kriis Iraklo, --- en vi fluas ankaux guto da kartvela sango!

Sxi turnigxis al ni --- preskaux gxis la zono en malmola herbo kaj flamantaj floroj.

--- En mi estas miksita tiom da cxio --- ne eblas memori! --- la vocxo sonoris. --- Sed naskigxis mi en Varsovio. Kaj tute fieras pri tio!

--- Vere, --- vocxis mi. --- Kaj la nazeto estas tia... kun gxibeto.

--- Ordinara juda nazacxo! --- firme objxetis sxi kaj forturnigxis, brilante, kvazaux negxa, meze de varmega cxielarka sxauxmo de sunigita deklivo.

--- Cxu ne estas tie iuj venenajxoj? --- demandis mi, penante ne montri maltrankvilon per la vocxo. Iraklo oblikve rigardis al mi per bruna okulo kaj komencis kalkuli:

--- Kobroj, tarantuloj, karakurtoj...

--- Mi komprenis, --- suspiris mi.

Dum ioma tempo ni silentis. La tago arde spiris, fajfetis vento. Iraklo prenis cigaredojn, proponis al mi.

--- Dankon, mi ne fumas dum ripozo.

--- Mi memoras. Simple al mi sxajnis, ke nun vi deziros, --- li eltiris longan, kun ora cirklo cxe filtrilo, «Mtkvari». Kaptinte gxin per la lipoj, li klakis per fajrigilo. Varmega vento forblovadis la flamon. Tamen, li fajrigis.

--- Pro kio ni vere povas perdi la tutan sangon, --- diris mi, --- tio estas pro impetemo.

--- Kiel do?

--- Mi ecx mem ne tre bone komprenas. Ekokupigxi kune, atingi rapide kaj ekdormi sur lauxroj. Nur cxe ni povus aperi proverbo: «Laboro farita --- ripozo merita». Ja laboron, se gxi estas vera laboro, okupigxo, sed ne mallongdauxra glorago, finfari ne eblas, gxi dauxras kaj dauxras. Sed ne!

Iraklo kun dubo balancis la kapon.

--- Ne, ne, ecx la lingvo tion fiksas. Prenu ilian «millioner» (milionisto) kaj nian «millionsxcxik» (milionulo). Milionisto, jugxante laux la finajxo, estas tiu, kiu faras ion kun milionoj. Sed milionulo estas tiu, kiu havas milionojn, kaj fino. En la centro de la atento estas ne agado, sed atingita senmova posedo.

Iraklo enspiris fumon, mediteme per duonfermitaj okuloj rigardante al la ok-edra tamburo de la pregxejo. Sxajnis, la tamburo fandigxas en ora fajro. Deskuante cindron, li frapetis la cigaredon per meza fingro. Denove balancis la kapon.

--- Unue, ni parolis pri Rusia kulturo, sed vi parolas pri rusa nacia karaktero. Jam tio estas substituo. Kaj due, pro kio tiu karaktero vere povas perdi la tutan sangon --- tio estas, pardonu, pro ia ekstaza emo al memvipado. Vi ecx pretekstojn elpensas, kiel speciale, kvankam ili eltenas nenian kritikon. Se sekvi vian logikon --- eblas pensi, ke «pogonsxcxik» («bruto-pelulo») estas tiu, kiu havas epoletojn («pogony») sur sxultroj, --- li facile frapis min je la sxultro, tegita per senmanika cxemizo, --- sed tute ne tiu, kiu pelas brutaron.

--- Kaptis, --- diris mi, silentinte. --- Cxi tie vi min kaptis, --- ridetis mi. --- Kaj kie! En la medio de mia lingvo!

--- La propra lingvo estas tro kutima. Dio scias, kion eblas elpensi, se rongxas minuskomplekso. De ekstere pli videblas, --- li denove enspiris fumon kaj denove oblikve rigardis al mi, cxi-foje singarde: cxu li ne ofendis. --- Kvankam kion signifas de ekstere... Per unu piedo --- de ekstere, per alia --- de interne. Kiel multaj en tiu cxi lando.

Nun jam mi tusxis per la manplato lian sxultron.

--- Auxskultu, Iraklo. Jen tiuj montoj...

--- Cxu maldekstre?

--- Jes, tiuj, kien la Tiflisa tunelo foriras...

--- Auxskultu, Aleksandro, --- samtone diris li. --- Kiam caro Vahxtango Gorgasal, lacigxinte dum cxasado, decxevaligxis apud nekonata fonto kaj decidis lavi la vizagxon, li mergis la manojn en akvon kaj mirigite ekkriis: «Tbili»! «Varma»! De tio venis la nomo de la urbo. Memoru, mi petas.

--- Pardonu. Bone, sed kial vi al mi plendas, sed en Peterburgo kaj kie ajn auxdas dekfoje dum tago «Tifliso» kaj ne kontrauxdiras ecx vorton?

Li jxetis la cigaredstumpon kaj zorgeme enbatis gxin per kalkanumo en sekan teron, por ke ne restu ecx gxia spuro.

--- Cxar fremduloj gxin ecx Pnom-Peno nomu. Vi ja ne estas fremda. Cxu vi komprenis?

--- Komprenis.

--- Cxu vi diros ankoraux «Tifliso»?

--- Amaze laparakic ki ar sxendzleba!

--- Pri tio ne indas ecx paroli... --- auxtomate tradukis li; li ekhavis tian afekciitan aspekton, ke mi ekridis. --- Ba! Cxu vi, kara, la kartvelan lernas? Kaj kiel vi trejnis prononcon!

--- Ho ve, nur fragmentojn, --- konfesis mi. --- Foliumis frazaron antaux la flugo. Sed se mi havus tempon kaj kapablojn --- cxiujn lingvojn ellernus, honestan vorton. Venu cxu al Revelo, cxu al Vernyj --- kaj al mi estus plezuro, kaj al homoj estus respekto. Sed...

--- Krevos via kapo pro tia skalo, --- subridis Iraklo. --- Jen vere rusa karaktero. Se lerni lingvojn --- do cxiujn samtempe. Kaj se ne cxiujn --- do neniun. En plej bona okazo --- de cxiu po frazo. Imperia animo via... Indulgu vin.

--- Didad gmadlobt.

--- Ne dankinde.

--- Mi jen kion intencis demandi. En tiujn montojn --- cxu eblas iri promeni? Cxu estas vojetoj? Aux tie estas tro krute?

Iraklo nehaste movis rigardon al Stanjo. Sxi estis jam je kvindek pasxoj.

--- Jes, jes, mi parolas pri sxi.

--- Nu, Stanislava Solomonovna ja, kiel mi vidas, cxie trairos, --- li deiris de mi je pasxo kaj kun afekta skeptiko cxirkauxrigardis min de la kapo gxis la piedoj. Mi ekridetis.

--- Vi ofendas min, amiko Iraklo. Certe, post mia tridekjarigxo mi iom dikigxis, sed en juna agxo mi iradis kaj laux spegulo de Usxbo, kaj sur la pinton de Komunismo...

--- Ho, nu certe! Kiel mi povis forgesi! Ne eblas, ke ortodoksa komunisto ne grimpus sur sian Fugxi-monton!

--- Kara, kiel cxi tie rilatas Fugxi-monto! --- ekbolis mi. --- Simple malfacila interesa itinero! Simple tiel okazis, ke plejmulto da knaboj, grimpintaj tien unuafoje kaj donintaj en la dudek oka jaro la nomon, apartenis al nia konfesio!

Li ekridis, brilante per blankaj dentoj el la nigra barbo.

--- Evidentigxas, ke ankaux vin eblas kolerigi, --- diris li. --- Sincere dirante, rigardante, kiel kun vi kondutas iuj cxeestantoj, mi pensis, ke vi estas angxelo de kvieteco.

Mi forturnigxis, rigardante al Mchxeto. Kuntiris la sxultrojn.

--- Ja al vi estas tiel malfacile, cxar vi cxion perceptas serioze, --- nelauxte diris Iraklo. --- Kaj por tiuj, kiuj estas kun vi --- same cxio estas serioze.

Mi kuntiris la sxultrojn denove.

--- Kaj kiel fartas Liza? --- demandis li.

--- Cxio estas bona. Sxi kondukis min hieraux preskaux gxis la avisxtuparo.

--- Cxu vi tial flugis en malsamaj avioj?

--- Nu, ni ne parolis pri tio entute, sed, eble, Stanjo estis certa, ke mi estos kondukata. Sxi mem elpensis ian prokraston, por flugi hodiaux... ecx ne diris, kian.

--- Kaj Pauxlinjo?

--- Kaj Pauxlinjo kondukis. Dum tuta vojo rakontis fabelon pri sia insulo, jam ne fabelon, sed tutan novelon. Sur unu duono logxas homoj, kiuj ankoraux scipovas iomete pensi, sed nur pri tio, kie trovi mangxajxon, kaj sur la alia --- kiuj pensi jam tute ne scipovas. «Kial?!» --- «Pacxjo, nu kiel vi ne komprenas? Ja Merlin donis al ili suficxe da pano, kaj nun ili tute forgesis pensi, cxar la tuta insulo longe malsatis kaj la homoj komencis pensi nur pri mangxajxo!». Jen, vidu... Tio jam estas ne fabelo, tio jam estas filozofia traktajxo.

--- Cxu sxi agxas dek unu?

--- Baldaux estos dek tri, Iraklo.

--- Sankta Georgo, kiel flugas tempo. Kaj cxu Liza... scias?

--- Foje al mi sxajnas, ke sxi konjektas pri cxio kaj decidis ignori, ja mi ne foriras. Hieraux sxi tiel rigardis... Kaj diris tiel trankvile: «Ripozu tie bone, nin ne forgesu... Al Iraklo transdonu riverencon. Angxelo gardu vin en la vojo». Foje sxajnas, ke sxi konjektas, sed pelas tiujn pensojn, ne kredas. Kaj foje --- ke sxi ecx pensi pri tielajxo ne povas, kaj se sxi ekscios, sxi simple murdos min tuj, kaj pra...

--- Sx-sx.

Alvenis Stanjo --- nehaste, kontentigite: grandega brakpleno da floroj kusxis kiel bebo sur brakoj. Di-patrino. Kaj unu floron sxi, certe, enpikis super la orelo --- delikata blank-roza pafo de lumo en nigraj, iomete krispaj haroj. Cxapelon al sxi, pensis mi. Sub tia suno trovarmigxos la kapo...

--- Kia bela floro. Kaj kiel konvenas al vi, Stanjo. Kiel gxi nomigxas?

--- Vi tutegale ne memoros, --- respondis sxi kaj, ne haltante, preteriris nin, laux ombra muro de la pregxejo al vojeto, kondukanta al demontigxo. Iraklo, oblikve rigardante al mi, malaprobe, sed sensone klakis per la lango. Mi kun pena indulgemo ridetis: kion fari, se sxi havas tian humoron. Sed en la animo estis tristo.

--- Cxiu virino estas prokrastita mino, --- klinigxinte al mi, mallauxte konsolis Iraklo. --- Oni neniam scias, en kiu momento sxi enuos demonstri fidelon kaj ekdeziros demonstri sendependecon. Sed tio nenion signifas. Nur... --- li subridis. --- Nur eble kruron forsxiros eksplodo, ne pli.

Mi silentis.

Fidelon antaux aliuloj Stanjo neniam demonstris.

Antaux la demontigxo sxi turnigxis, mirigite rigardis al ni iomete el sub la frunto.

--- Kion do vi?.. Ni iru.

Ni ekiris. La bebo balancis centon da diverskoloraj kapetoj.

Adiauxe mi cxirkauxrigardis la diafane belan vastajxon malsupre --- ankoraux unu pasxo, kaj la pinto, sur kiu staris Gxvari, konveksante malantaux niaj dorsoj, sxirmus la valon. La koro ekdoloris pro amo al tiuj lokoj. Cxu amo povas esti senresponda? Iraklo... liaj amikoj... «Miaj amikoj estas viaj amikoj!» De kie do venas tiu nigra sento, ombranta blindigan lumon de suda tago --- sento, ke tiu cxi belo jam ne estas mia, ke mi vidas gxin lastan fojon? Kiu sendis al mi tiun mallumon? Strange, sed mi estas certa: gxi venis el ekstere, el nekonataj al mi malvastajxoj, gxi estas fremda...

Ni komencis mallevigxi. Renkonte al ni, elfalante el grandega turista auxtobuso, per densa vico levigxis homoj, sur kiuj pendis amaso da vidaparataro, auxdigxis multevocxa hispana parolo, kaj mi ekgxojis, kiel ni bone sukcesis --- ni estis cxe Gxvari nur triope.

La auxto de Iraklo atendis nin cxe vojrando, tie, kie ni lasis gxin antaux horo, --- luksa, negxblanka kabrioleto «Russo-Balt», kun forigebla supro. La supro estis forigita, la pordoj --- malfermitaj, sxlosilo kun sukcena breloko, montranta kapeton de Egle la Kolubra Regxino --- sendube donaco de iu balta belulino --- defie fideme elstaris el la regpanelo. En tio estas la tuta Iraklo. Kvankam, versxajne lian auxton oni konas en la regiono.

--- Iraklo Georgievicx, permesu, ke mi sidu apud vi, antauxe?

--- Mi opinios tion honoro, Stanislava Solomonovna.

Sxi donis al mi la bebon.

--- Tenu vi, bonvolu. Cxi tie gxi ne lokigxas, sxirmas la stirradon. Se simple jxeti sur la benkon, gxi disfalos.

--- Certe, mi tenos, ne dubu.

Neniun homon eblas renkonti dufoje, pensis mi, solece eksidante sur vastan malantauxan benkon. Dum homo vivas, li sxangxigxadas cxiusekunde, ecx se li mem tion ne rimarkas gxis iu tempo --- kaj jen pasas semajno, ecx eble kvin tagoj, kaj li estas alia, vi renkontas jam ne tiun, kiun adiauxis; saman alton li havas, samajn kutimojn kaj emojn, sed li mem estas alia, li vin ne memoras; kaj --- cxio rekomencigxas. Kaj kun mi ja okazas sama inferajxo; ja ankaux mi vivas kaj, sekve, sxangxigxas cxiusekunde. Tiel estas malhoneste! Mi ne deziras!

Sed sxajnigi sin antauxa, por ne vundi tiun, kiun renkontis post kvintaga disigxo --- cxu estas honeste?

Do, digna homo devas esti malhonesta, por kompensi malhonestecon de la mondo. Ja gxi estas fia, fia mondo, se gxi estas konstruita tiel: gardema --- mensogas, honesta --- tuj vundas per vero...

Varmega jubilanta vento, cxirkauxante ventosxirmilon, blovis en la vizagxon. Disversxajxoj de floroj cxe vojrandoj kuradis kaj anstatauxis unu alian. Siblante, la vojo dancis renkonten, kiel serpento.

Bela malhonesta mondo.

Iraklo brave bremsis gxuste apud pordego de sia Sagurama vilao. Elsaltis el la auxto, galante malfermis pordeton flanke de Stanjo.

--- Mi petas.

Poste, subridante, malfermis pordeton por mi. Kun la bukedo mi estis tute senhelpa.

--- Mi petas ankaux vin.

Premante per ambaux manoj, li mem malfermis antaux ni klapon de la ajxura pordego. Malkrute supren en la malluman profundon de la gxardeno estis foriranta vojeto.

--- Bonvenon al la azilo de suomo povra.

Amuze, li jam ne unuan fojon nomas tiel sian familian neston. Mi neniam kuragxis demandi, pri kio temas. Mi suspektas, ke la ludo aperis jam antauxlonge, danke al multjara familia amikeco de princoj Cxavcxavadze kun baronoj Mannerheim. Gxiaj radikoj foriras en, versxajne, tridekajn jarojn. Ankaux Iraklo siatempe longe servis kune kun Urho. Mi neniam estis aparte proksima al Urho, kaj neniam havis okazon viziti lian palaceton apud Viipuri, sed, mi opinias, se tio okazus, cxe pordego li nepre invitus eniri en malricxan kabanon, alkrocxigxintan al kruta deklivo de alianca montaro. Aux ion similan.

Finfine ombro. Nur en la gxardeno mi komprenis, kiel, malgraux tuta mia amo al suno, pro malkutimo mi lacigxis de gxi. Vera malvarmo ne estis, tamen, ecx cxi tie --- seka varmigita aero langvore ludis per foliaro, blovetis inter arboj, bizare jxetante ondojn de odoroj de unu al alia, tiel, ke, pasante preter oleandro aux jasmeno, ni subite sentis aromon de glicino, kaj apud la glicino subite traflugis strieto de viskoza melaso de genisto. Aperis deziro sidigxi sur teron, apogi sian dorson kontraux trunko de ekzemple jen tiu pistakarbo, fermi la okulojn kaj spiri, spiri...

--- Mi volas atentigi vin, Stanislava Solomonovna, --- jen antikva fonto. Gxi estas sorcxa. Jam antaux pli ol tricent jaroj homoj rimarkis, ke cxiu gluto forigas unu pekon.

--- Ho-o! Mi gxuste nun havas tian soifon! Necesas trinki kaj trinki!

Sxi rapide alkuris altan blokon el rugxaj brikoj, en kies nicxo apenaux auxdeble lirlis kristale pura akvo. Penante stari malproksime de gxi, por ne malsekigi la robon, kaj ecx metinte unu manon malantaux la dorson, per manplato de la alia sxi cxerpis kaj trinkis, trinkis. Nur sxi ne malvarmumu... Tuj post sunardo, kaj sxia gorgxo estas malforta, mi sciis.

Sxi forturnigxis, rektigxis, forskuante akvon de la mano. La vizagxo estas felicxa, la okuloj brilas, kaj tremetas sennoma floro en nigraj bukloj. Kaj humide briletas la mentono.

--- Bongusta! Kaj dudek sep pekoj estas for! Cxu mi povas ankoraux, gxi ne sekigxos?

--- Kiom via animo deziras, Stanislava Solomonovna. Mi vidas, vi estas granda pekulino. Aux vi decidis rezervi por estonteco? Nur ne malvarmumu.

Li kvazaux legis miajn pensojn.

Eble, li vere legis iomete. Amiko.

--- Aleksandro hieraux same komencis trinkegi, --- Iraklo ruze rigardis al mi kaj denove palpebrumis. --- Sed poste rapide komprenis, ke ekzistas trinkajxoj multe pli kuracaj.

Stanjo tute infanece tiris la kolon, por ke de la mentono ne falu gutoj sur la robon.

--- Ankoraux dek kvin, --- sxi denove turnigxis al ni, visxante la ridetantajn lipojn per malantauxa flanko de la manplato. --- Cxu? Ne, pli kuracaj ne ekzistas.

--- Sed cxu junaj vinoj? --- evidente ofendigxis Iraklo.

--- Dankon, Iraklo Georgievicx, sed tio estas ne por mi.

Cxu io okazis al sxi?

Sxi subite aliris min. Rigardis iomete el sub la frunto.

--- Cxu cxi tie eblas preni dusxon, Sacxjo? Cxu mi sukcesos antaux la tagmangxo?

--- Sendube. Mi tuj vin kondukos.

Finfine aperis io konata en intonacioj. Kaj tuj forflugis la tristo, restis nur miro: pri kia mallumo mi deliris, el kia kesto de Pandora? Ja cxio estas bona, cxio estas mirakla. Trankvilo, suno. Spiri...

--- Kiel bele estas cxi tie, --- diris sxi.

--- Jes. Mi sciis, ke al vi placxos. Ni iru.

--- Cxu vi scias, kion mi pensis tie, cxe Gxvari? Estas absolute necese foje vidi per propraj okuloj tiujn belajn lokojn, pri kiuj antaux tio oni nur legis kaj nur de poetoj sciis, kiel ili estas belaj. Konvinkigxi, ke ili ne estas elpensitaj. Tiam tuj igxas klare, ke ankaux ceteraj belajxoj, pri kiuj ni legas --- konscienco, fidelo, amo --- ankaux ne estas elpensajxo.

--- Cxu al vi foje sxajnas, ke ili estas elpensajxo?

Sxi kuntiris la sxultrojn.

--- Same kiel al vi.

--- Nu, ne-e...

Sxi subridis kun malgaja cxionindulga supereco.

--- Rakontu al iu alia. Mi ja scias.

Maljuna ocxjo Revaz', kvazaux elsaltinta el pentrajxoj de Pirosmani, sidis en plektita fotelo apud enirejo, en ombro, svingante por ventumo per lasta numero de «Apolono», kaj evidente atendis nin --- ekvidis kaj tuj ekstaris.

--- Gamargxobat, sinjorino! Gamargxobat, batono knjaz!

--- Saluton, ocxjo Revaz'.

«Revaz» kaj «knjaz», danke al lia prononco, konsistigis, laux mi, idealan rimon. Mi oblikve rigardetis al Stanjo --- cxu sxi rimarkis? Cxu ne naskos cxi tiu detalo, ekzemple, epigramon? Al mi cxiam estis treege agrable kaj ecx flate, se en sxiaj versoj mi divenis ehxojn de impresoj, de kiuj mi estis se ne kauxzanto, do almenaux atestanto. Ne, sxia vizagxo restis malatenta.

--- Tio estas Stanislava Solomonovna, granda talento, --- diris mi. --- Tio estas Revazo Vahxtangovicx, granda animo.

--- Saluton, Revazo Vahxtangovicx.

--- Eniru dom', mi petas. Dom' estas malvarme, --- li parolis kun forta misprononco, sed al mi ecx la misprononco placxis, ecx la misprononco estis saturita je suno. Li faris pasxon flanken, preterlasante Stanjon al sxtupetoj, kaj, kiam sxi trairis, klinigxis al mi. Diris duonvocxe: --- Al vi depesxo venis, batono. En kovert', --- kaj, sxovinte la manon en posxon de vasta pantalono, trovis la koverton. Donis al mi.

--- Dankon, ocxjo Revaz', --- mi desxovis la dekstran kubuton, kaj ocxjo Revaz' metis la koverton sub mian akselon --- mi alpremis gxin al la flanko kaj, plu portante la centkapan bebon, enmanigitan al mi de Stanjo, eniris en la domon.

Cxi tie, en vere malvarmeta antauxcxambro, Stanjo kaj princineto Tamriko jam turtumis, sukcesinte konatigxi sen mi.

--- Viroj cxiam hastas ne tie, kie necesas, kaj cxiam malfruigxas ne tie, kie necesas, --- diris la princineto, ekvidinte min. --- Mi jam cxion scias --- kaj kiel nomigxas nia gastino, kaj pri Gxvari, kaj ke necesas dusxo. Vi estas libera, Sacxjo.

Jes. Stanjo scipovis esti fulmorapida, mi ja havis okazon tion sperti.

--- Tiam mi vere levigxos en mian cxambron por minuto kaj almenaux liberigos la manojn.

--- Mi ordonos porti al vi vazon kun akvo, --- la princineto per rigardo de sperta eksperto mezuris la bukedon. --- Du vazojn.

--- Metu gxin dume singarde, --- diris Stanjo, starante dorse al mi. --- Mi venos --- arangxos.

Mi faligis la bukedon sur tablon, sxiris la koverton laux rando. Certe, la papero sxirigxis ne tie, kie necesas, --- la fingroj hastis kaj senpaciencis; saltanta en la okulojn surtajpo «Al princo Trubeckoj A. L. en proprajn manojn» kun krako duonigxis.

Kiel mi suspektis, nura ciferajxo. Dum kelkaj sekundoj, mordante la lipojn, mi sensence okulumis elfalintan el la koverto malgrandan malmolan folieton kun ses kolumnoj de kvinciferaj nombroj, poste ekstaris. Mi malfermis sxrankon; el flanka posxo de la jako prenis komp-cxifrilon, arangxitan kiel notlibreto. Enmetis en la fendon la folieton kaj premis per la fingroj sur nerimarkeblaj punktoj de jxakoj de la rekonilo; dum du sekundoj la rekonilo legis miajn fingrospurojn, indekson de sxvito... Poste sur malhela ekraneto eksxprucis saltantaj sensencaj literoj kaj, treminte dum momento, envicigxis en stabilan linion: «Ricevinte cxi tion vi devas senprokraste reveni cxefurbon partopreni enketon treega graveco. Vicministro sxtata sekureco Rusio I. V. Lamsdorf».

Mi demetis la cxifrilon. Ekster kontakto kun mia mano gxi tuj estingis la tekston.

Mi levigxis kaj malrapide aliris al malfermita fenestro, kondukanta en la gxardenon. Apogigxis per ambaux manoj je largxa fenestrobreto. Sunlumo foriris de gxi, eble, antaux duonhoro, la suno kasxigxis malantaux domangulo, sed la fenestrobreto gxis nun estis pli varma, ol la manoj. De cxi tie, de sur dua etagxo, super brilanta foliaro la valo videblis je dekoj da verstoj --- tio estis preskaux cxiuj cxefaj teroj de antikva Kartli.

Jen, ripozis mi.

Jen, restis mi kun la amatino en paradizo.

La ebriiga odoro de pitosporo, kiu floris sub la fenestro, tuj igxis ne mia. Fora, kiel rememoro.

Ne, tamen necesas ekfumi. Mi ekturnigxis laux la cxambro, sercxante cigaredojn; trovis. Denove venis al la fenestro kaj blovis acxan fumon en bonodorantan vastajxon. Estis auxdeble kiel malsupre, malantaux angulo, sxercas kartvele knaboj, trenantaj pakajxon de Stanjo el la auxto en la domon.

Afablega Ivano Volfovicx! Por ke li sendu al mi tian cxifrajxon, devus okazi io vere eksterordinara. Ja mi intervidigxis kun li nur hieraux matene, kaj li, tirante siajn eksmodajn vangoharojn, pufigante ilin per la montrofingro, tiel sincere, tiel hejmece enviis al mi. «Kiaj lokoj! Kia lingvo! Cinandali, kvareli, kindzmarauli... cxiu vorto estas plena je profundega senco! Ripozu, kara, ripozu. Vi havas plenan rajton. La afero de Tarbagatajaj narkobaronoj forvoris de vi duonjaron da vivo».

Kaj jen, bonvolu. «Ricevinte cxi tion...»

Ne, suficxas. Ja povus ni plu promeni gxis la vespero! Kaj ocxjo Revaz' povus, ekzemple, ekdormi, ne atendinte nin. Ja cxiel povus esti! Gxis la mateno mi ne movigxos el cxi tie!

Sed --- kio do okazis?

Mi ne volas, ne deziras pensi pri tio! Jam forgesis!

Sed ja io terura... Kaj cxu morgaux, cxu postmorgaux --- mi denove plongxos en tion kun la kapo.

--- Amiko Aleksandro! --- lauxte kriis Iraklo de malsupre. --- La tablo estas arangxita!

--- Vi lacigxis, amata.

--- Ne.

--- Ja lacigxis. Kisas jam sen forto.

--- Ne, Stanjo, ne.

--- Mi ja sentas.

--- Cxu vi jam ne deziras?

--- Mi cxiam deziras. Cxiam kusxus cxi tiel. Sed vi ripozu iomete.

Kiel karese sxi prononcis tiun «cx-t». Varsovio.

--- Mi ja nenien malaperos, Sacxjo.

--- Mi malaperos.

--- Vi malaperos. Sed mi ne. Kiam mi necesos --- mi cxiam estos apude.

Sxi ne mensogis. Sed ankaux ne diris veron. Sxi simple --- diris.

Sxi eksidis. Mallevis la piedojn al lanugeca, vasta je la tuta planko, tapisxo. Zorgeme rigardis al la fenestro. La vastajxo kovrigxis per miela nebulo.

--- Kiel vi pensas, cxu ne estis auxdeble, kiel mi cxi tie jelpetis?

--- Estas mole dirite... --- balbutis mi.

--- Ja mi sopiris pri vi, --- klarigis sxi kaj ekstaris. Malrapide aliris la fenestron. Mi rigardis. Sxi sentis mian rigardon, certe, kaj ne turnigxis --- malhaste iris kaj permesis al mi admiri sxin. Preskaux dancis. Elasta, fleksema, brunhauxta --- por momento mi sxajnis al mi fakiro kun fluto, sorcxanta... kiun?

--- Vesperigxas, --- diris sxi. Silentis iom; mi admire rigardis. --- Nun ni al Bebriscihxe jam ne veturos, certe.

--- Al mi vere aperis aliaj planoj por dua tagduono.

Sxi ne respondis. Versxajne, sxi jam ne memoris tiujn siajn vortojn.

--- Sed morgaux matene, --- reve prononcis sxi post pauxzo. --- Imagu, dum tuta semajno ni estos cxi tie! Mi tiel dankas vin.

Kaj subite, levinte manojn, sxi ekturnigxis laux la cxambro. Nigraj haroj disflugis per rapida karuselo, la mamoj tente tremis. Jam denove aperis deziro premi ilin per la manplato.

--- Kiel bone! Kiel bone! Mi estas fe-li-cxa!

«Ricevinte cxi tion...»

Mi jam ne memoras! Ne memoras!

--- Belegajn bukedojn vi faris.

--- Jes, tion mi scipovas, --- sxi turnigxis al mi kaj iom mirigite jxetis rigardon el sub la frunto. Kvazaux por sxi estis surprizo: mi rigardas al sxi, sed ne al la bukedoj. --- Kiel vi rigardas...

--- Kiel?

--- Bone. Cxu mi similas al Liza?

La gorgxo spasmis. Mi glutis.

--- Tute ne similas.

--- Kaj cxu en lito similas?

--- Tute ne similas.

--- Cxu vi diverse sentas kun mi kaj kun sxi?

--- Tute diverse.

--- Cxu ne tutegalas?

--- Ne.

--- Cxu vi estis felicxa kun sxi, gxis ni ne kunpusxigxis?

--- Mi ecx nun kun sxi felicxas. Kaj kun vi felicxas.

Sxi ridetis iom malestime.

--- Vi devus akcepti islamon, sed ne komunismon.

--- Tiam mi ne povus trinki vinon.

--- Oj, stultulino mi estas! --- sxi svingis la manojn. --- Molestas per paroloj, sed la viro, nature, volas ankoraux drinki! Cxu vi volas, mi surmetu ion kaj kuru malsupren, tie sur la tablo restis botelo.

--- Vi estas tro zorgema.

--- Ne ekzistas «tro». Jam antikvuloj diris: nobla virino post kunigxo devas zorgi pri amato, kiel patrino pri infano --- cxar virino en kunigxo naskigxas, sed viro mortas. Kaj sportistoj rimarkis: post tiu afero rezultoj de virinoj plibonigxas, sed de viroj --- fi!

--- Mi penu elvivi, --- respondis mi kaj, etendinte la manon en fendon inter la litkapo kaj la muro, eltiris preskaux plenan botelon da «ahxasxeno». Pardonu, Ivano Volfovicx, mi nenion memoras. Stanjo ekridis. --- Cxu vi trinkos?

--- Ne. Mi de vi estas ebria, tio suficxas.

Mi versxis por mi du glutojn en pokalon, trinkis. Demandis singarde:

--- Cxu vi estas en ordo?

--- En absoluta. Ja ne maltrankviligxu vi, simple estas sana vivmaniero. Mi ankaux fumi cxesis.

--- Sed kio okazis?

Sxi ekridis ruze. Karesis unu el bukedoj. Al sxi vere placxis, kiel mi rigardas al sxi, kaj sxi pasxadis, promenis laux la cxambro --- de la sxranko al muro kun ponardoj kaj sabroj, de la sabroj al muro kun familiaj fotoj, poste al grandega surplanka vazo... El la haroj super la orelo, tremante, plu elstaris forgesita trunketo de anonima floro, nuda kaj orfa, al gxi ne konvenis nudeco; cxiujn gxiajn petalojn ni fordrasxis je la kuseno.

--- Ja vi min tiel petegis! Tian konvinkan argumenton donis!

--- Kian?

--- Mi ne diros.

--- Jam antaux duonjaro mi rezignis petegi...

--- Min argumentoj atingas, kiel gxirafon. Ne maltrankviligxu, Sacxjo. Simple mi pensis: mi estas je kvar jaroj pli agxa, ol sxi, mi devas tre-e observi min. Almenaux subteni egalecon, --- kaj subite sxi montretis dum momento la langopinton. --- Ja mi ecx ne scias, kiel sxi aspektas. Kaj Pauxlinjo. Vi almenaux fotojn montru.

--- Por kio?

--- Ja parencaj homoj.

--- Se tio ne estus vi, mi decidus, ke virino senlime paradas.

--- Tio signifas, ke mi senlime bele sentas. Kaj sentas mi, ke mi senlime amas vin.

--- Kun vi estas malfacile paroli. Vi tiel posedas vortojn...

--- Vi posedas min, kaj mi posedas vortojn. Do, vi posedas vortojn prokure. Regxu silente, kaj parolos mi.

Sxi eksidis sur la fenestrobreto, per nuda dorso al la gxardeno, superversxita per flav-roza lumo.

--- Vortoj... Ili, damnitaj, estas kreitaj gxuste por trompo. Homoj estas diversaj, cxiu havas sian amon, sian malamon, sian timon. Kaj vorto estas unu sama por cxiuj. Tiu, kiu parolas, subkomprenas tute ne tiun amon kaj ne tiun timon, kiun subkomprenas, auxdinte, la alparolato. Tial estas pli bone silenti pri tiuj temoj... aux paroli nur por gxojigi tiun, kiu estas apude... aux, se diri serioze, klarigadi gxuste sian amon. Ja nur por tiu sola vorto necesas tutan romanon, tutan poemon verki. Mi jen, dum flugis, --- sxi ridetis, --- du versajxojn pri vi verkis. Tamen, tion, ke ili estas pri vi, neniu komprenos.

--- Kaj cxu mi? --- stulte fierante, demandis mi.

--- Kaj vi, --- sxi denove ridetis, --- des pli.

--- Legu.

--- Ne.

--- Legu.

--- Ne, ne. Mi ne deziras nun. Ja ju pli oni macxas sian komprenon, des pli oni foriras de la aliula. Por kio vi foriru de mi? Jen vi, apude. Tio ne tre ofte okazas. Baldaux vi denove forveturos ien, kaj mi dume publikigos --- tiam legu, --- sxi metis unu kruron al la fenestrobreto, cxirkauxvolvis gxin per la brakoj. --- Kia mirakla aero iras de ekstere, --- profunde enspiris sxi. --- Ni ankoraux promenos antaux vespermangxo, cxu? El la fonto trinkos.

--- Nepre. Kaj antaux vespermangxo. Kaj antaux dormo.

--- Antaux dormo tio estas aparte necesa.

«...Senprokraste reveni cxefurbon...»

Mi versxis plenan pokalon kaj eltrinkis, ne desxirante. El la pokalo ekscite venis odoro de vinbergxardenoj, nagxantaj en suna oceano.

--- Cxu al la aerodromo vi veturis el la hejmo?

--- Hejmo... --- la suna oceano ekversxigxis en la sangon. --- Hejmo estas loko, kie eblas ne adaptigxi. Ne kontroli vortojn. Esti laca, kiam lacigxis, silenti, kiam silentemas --- kaj dum tio ne timi, ke ofendos. Ne sxajnigi sin ecx je momento --- nek per gesto, nek per rigardo...

--- Tiel neniam estas.

--- Eble. Tial mi neniam havis hejmon.

--- Sed eble, simple vi neniam estis hejme?

--- Sukcesa bato.

--- Sacxjo, mi ne volis ofendi! Vi estas la plej bona, mi ja scias! Simple mi tre volas esti via hejmo... kaj al mi sxajnas, mi povus. Sed kiam mi pensas, ke vi vizitos la hejmon du-tri-foje monate, kaj ceteran tempon estos en la alia... kaj eble, ecx en la tria --- jen tie, jen tie hejmoj aperados kaj defalados de vi, kiel folioj, sekigxantaj pro manko de vi... Ho ne, ne. Cxiam mi diras stultajxojn. Kapricas. Ne auxskultu. Tio estas, cxar mi malstrecxigxis, ja mi nun tro bone fartas. Kaj se mi subite naskus de vi, cxu vi min forlasus?

--- Ne, certe, --- malrapide diris mi.

--- Ne? Cxu vere ne? --- sxia vocxo eksonoris, kaj eklumis la vizagxo.

--- Stulta vorto --- forlasus... Ja vi estas mia familio. Mi estus kun vi, kiom povus. Sed, vidu... jam rompita. Cxar neniam plu sentus min digna homo.

--- Sed cxu nun vi sentas?

Tio estis vangofrapo. Vangofrapo sub la zonon, tiel scipovas nur virinoj. Jes, ne mi parolu pri honesteco. Kun peno, kvazaux boateto, naviganta kontraux forta fluo, mi demetis la pokalon malproksimen; en paradiza silento abrupte ektintis vitro.

--- Ne tre. Sed dum mi donas al vi pli da gxojo ol da malgxojo --- ja vi mem tiel diras...

--- Jes, certe jes! Do --- kio?

--- Do tio havas almenaux ian sencon.

--- Sed tiam mi havus ecx pli da gxojo, Sacxjo!

--- Sed li? Ja mi ne povos doni al li tiom da atento, kiom... li meritas.

--- Al mi vi same ne cxiam donas tiom da atento, kiom mi meritas. Sed kiu diros, ke mi al vi kreskas malbona?

Uragano. Vortoj estas ne pli, ol flugantaj laux vento folioj. Se venis uragano --- la folioj devas desxirigxi kaj flugi, sed ilia flugo nenion signifas. Gxi signifas nur, ke venis uragano. La uragano foriros --- kaj ili falos. Kaj stultulo, ne, sadisto estos tiu, kiu, veninte al nagxanta en koto folieto, ekriprocxos gxin: «Ja vi jam flugis, nu, ek, ankoraux, ja tio estas tiel bela!»

Do, cxu vere estas pli honeste silenti, ne jxetante al vento vortojn, kaj silente fari tion, kion oni deziras; simple penante lauxeble ne malutili dum tio al aliuloj, same silente?

--- Stanjo, vi mem ne komprenas, kion vi parolas.

--- Certe, ne komprenas, mia afero estas virina. Sed vi, masklo, diru sincere - cxu vi ne estus almenaux flatita?

Mi nur balancis la kapon.

--- Nature, se sen kvereloj kaj skandaloj --- mi treege fierus.

Sxi ekstaris de la fenestrobreto, ridetante. Nehaste alvenis min.

--- Kontraux via volo mi neniam ion ajn faros.

Sidigxinte cxe miaj piedoj, sxi klinigxis. Hipnotigite rigardis, kiel mi, tremetante, sxvelas sub sxia rigardo --- kaj mem senkonscie tremetis kun mi.

--- Nu jen, --- diris sxi preskaux adore, --- vi denove min deziras.

Sxi tusxis per la fingropintoj. Poste, ekstarinte super mi sur genuoj, tusxis per la brusto. Poste per la lipoj. Denove desxovigxis, enrigardante. La disvolvitaj haroj pendis preskaux gxis la littuko.

--- Gxi rememorigas al mi idon de iu raba birdo. Postulema kaj sendefenda. Iomete kreskis --- kaj jam emas beki! Sed mem, sola --- nenion povas, necesas alflugi, el ajna foro alflugi al gxi kaj nutri, nutri...

Sxi levis la vizagxon. La okuloj brilis.

--- Mi amas vin, Stanjo, --- diris mi.

--- Mi alflugos. El ajna foro, almenaux por tago, por horo, por kiom vi diros. Alflugos, alflugos! --- sxi movis la fingropintojn laux la duonmalfermitaj, sekigxintaj pro kisoj lipoj. --- Cxu vi deziras cxi tien?

--- Ne. Prefere donacu al la masklo inon.

Per rapida elasta fulmo sxi turnigxis al mi per la dorso, falis sur la flankon --- nur risorte ektremis la matraco. Pikanta kirlo de haroj brulvundis mian vangon.

--- Cxu tiel?

Al la programo «Tempo» ni malfruigxis gxuste je minuto. Kiam, petole finridante kaj finflustrante, ni mallevigxis en la salonon, Iraklo kaj Tamriko jam sidis antaux la televidilo, kaj mi tuj komprenis, ke okazis io terurega. Iraklo turnigxis al la sono de la pasxoj, lia vizagxo estis tute griza.

--- ... Je la deka kaj dek sep laux Peterburga tempo, --- per morta vocxo informis la anoncisto. --- Gravitavio «Carido» iris de bazo Tjuratamo, kie grandprinco Aleksandro Petrovicx trovigxis kun inspekta vojagxo, al flughaveno Pulkovo. Cirkonstancoj de la katastrofo sendube atestas pri tio, ke okazis atenco...

--- Dio! --- ne sukcesis reteni ekkrion la princineto.

Mi malvarmigxis. Mi cxion ekkonsciis momente --- ecx tion, ke ekzistas nek savo, nek prokrasto por mi kaj Stanjo. Mi rigardis al sxi --- sxi auxskultis, etendinte la kolon, kiel antauxe cxe la fonto, kaj sxia frunto estis sufere faldita. Mi prenis el la posxo la cxifrilon kun la depesxo, tusxis per la fingroj la jxakojn kaj montris al sxi la ekraneton. Dum sekundo sxi nekomprenante legis, poste kun teruro ekrigardis en miajn okulojn.

--- Tion mi ricevis tage, --- diris mi. --- Intencis prokrasti gxis morgaux.

Sxi prenis mian manon kun la cxifrilo, alportis al la lipoj kaj kisis.

--- Dankon pro la hodiauxo.

Mi ekiris al la telefono. Prenis la parolilon, ekklavumis numeron. Malantaux mia dorso Stanjo ion klarigadis al la gastigantoj --- mi ne auxdis.

--- Frauxlino, kiam vi havas la plej proksiman flugon al Peterburgo? Je la dudek dua kaj kvindek?

--- Ni sukcesos, --- abrupte prononcis Iraklo. --- Mi veturigos.

--- Rezervu unu lokon...

--- Du! --- despere ekkriis Stanjo.

Mi konfuze turnigxis al sxi.

--- Stanjo, eble vi ankoraux iom ripozu sub la suno...

Sxi ecx ne donis al mi respondon. Ecx forturnigxis.

--- Du lokojn. Kajxinskaja Stanislava Solomonovna, Trubeckoj Aleksandro Lvovicx. Ne, ne Levonovicx, simple Lvovicx. Jes, je duonhoro pli frue, mi komprenis. Gmadlobt dahxmarebisatvis.

Mi surmetis la parolilon. Gxi preskaux elglitis el sxvitaj fingroj.

Iraklo aliris min. Peze mallevis la manplatojn sur miajn sxultrojn kaj forte skuis. Li iel tuj malaltigxis.

--- Trovu ilin kaj mortigu, --- kun firma rauxko diris li.

--- Mi penos, --- respondis mi.

--- Mi kafon kuiros al vi, --- mallauxte diris Tamriko.

Jam en la auxto, meze de stela aroma nokto --- maldiketa lunarko nagxis tiel trankvile --- Stanjo demandis, kiam Iraklo deiris por fermi la pordegon:

--- Cxu Liza vin renkontos?

--- Ne. Ili ecx ne scias.

--- Bone. Do, ni sukcesos tie interkisi por adiauxo.

--- Mi venos, Stanjo! --- mia gorgxo spasmis pro tenero kaj kompato. Mi sciis, tio estas malvero, neniu povas veni al iu ajn dufoje. --- Mi venos!

--- Mi estas via hejmo, --- respondis sxi.

En karesa mallumo jen tie, jen cxi tie pulse sonoretis cikadoj.


[ Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]

Notoj pri la cxapitro


versto ---

Malnova rusa mezurunuo de distanco (1066.8 metroj, t.e. proksimume 1 kilometro).


bruas, kunfluigxante ---

Temas pri priskribo de tiu cxi loko fare de granda rusa poeto Mihxailo Jurjevicx Lermontov (1814--1841) en komenco de poemo «Mciri» (en traduko de B. Tornado):

Nemultajn jarojn antaux nun,
kie brakumas sin sub sun'
kiel fratinoj kun la bru'
Kura' kaj de Aragvo flu' ---
situis monahxej'. Post mont'
ecx vidos nun preteriront'
ruinojn de l' pregxeja mur',
de l' volbo kaj de l' garda tur'...

sacivo ---

Kartvela mangxajxo el kokajxo.


ahxasxeno ---

Kartvela vino.


Mickiewicz ---

Adamo Mickiewicz (1798--1855), granda pola poeto.


gazavat ---

Sankta milito cxe islamanoj.


pelulo ... pelas brutaron ---

La tradukinto petas pardonon de leganto pro tio, ke li ne sukcesis traduki la kalemburon en Esperanton; sed espereble tio estas pardoninda, cxar la kalemburo montras gxuste neregulecon de rusa vortoderivado, kio nature apenaux tradukeblas en regulecan Esperanton.


Didad gmadlobt ---

Grandan dankon (en la kartvela).


Usxbo ---

Monto en Kauxkazo, sudoriente de Elbruso; havas glaciriverojn.


pinto de Komunismo ---

La plej alta pinto de Pamira montaro.


azilo de suomo povra ---

Citajxo el fama poemo de la granda rusa poeto Aleksandro Pusxkin «Kupra rajdanto».


alianca montaro ---

Citajxo el poemo de M. Ju. Lermontov «Disputo» pri Kauxkazo.


Gamargxobat ---

Saluton (en la kartvela).


Gamargxobat, batono knjaz ---

Saluton, sinjoro (en la kartvela) princo (kripligita rusa «knjazj»).


pitosporo ---

Dekoracia planto (latina nomo: pittosporum, t.e. «pecxosemulo»).


kiel gxirafon ---

Aludo al rusa anekdoto pri gxirafo, kiun sxercoj atingas prokraste pro longa kolo.


programo «Tempo» ---

Vespera televida novajxprogramo je 21:00.


Gmadlobt dahxmarebisatvis ---

Dankon pro la helpo (en la kartvela).


[ Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]

La reto de orbitaj gravitiloj, nutrataj de sunbaterioj, en nura horo trenis la sepcentlokan gigantan linisxipon laux balistika kurbo de Tbiliso gxis Peterburgo.

Dum la vojo ni preskaux ne parolis, nur intersxangxis iujn negravajn replikojn. «Cxu vi deziras al la fenestro?» --- «Tutegale estas mallume». «Via vizagxo sukcesis iomete sunbrunigxi, la vangoj brulas» --- «Ili pro vi brulas, Sacxjo». --- «Cxu ni trinku ankoraux kafon?» Pri la afero, atendanta min, mi penis ne pensi; estas stulte konstrui apriorajn versiojn, nenion sciante, --- ties multajn fragmentojn mi auxdis kaj en la vico por registrigxo, kaj en la vico al la avisxtuparo, cxiuj estis stultegaj. Najbaroj susuris per gazetoj, jen tie, jen cxi tie ekflamadis obtuzaj konversacioj, turnigxantaj cxirkaux la katastrofo --- mi ne penis kapti rigardon de Stanjo, mi rigardis al sxi deflanke, sed sxi sidis, fiksrigardante antauxen kaj kvazaux sxtonigxinte, kaj nur per ambaux manoj glatigadis, karesis, trankviligadis mian manplaton, senespere alpremigxintan tra nesentebla blanka sxtofo al la varma rondajxo de sxia femuro. Nur kiam la piloto dekrocxigxis de la gravita tiro, kaj, korektante la kurson en aerodinamika regximo, komencis preparon al la alterigxo, Stanjo, gxis nun ne deziranta renkonti mian rigardon, subite komencis deklami. Ecx sxia vocxo sxangxigxadis pro versoj --- igxis malalta, iomete rauxka. Pasia. Kvazaux de aglino. Tio estis vocxo de sxia naturo, tiel sxi gxemis en lito, kaj mi fieris: al mi sxajnis, ke tio signifis, ke mi povas doni al sxi saman felicxon, kian donas al sxi la fundamento de sxia vivo, la akso de turnigxo de la ekstera vantajxo --- sxia talento. «Kvazaux la devon mi plenumas. Kvazaux de l' koro mi forflugas de la amitoj, de l' amatoj». Sxi havis plurajn tekstojn, verkitajn kvazaux de viraj personoj. Versxajne, de tiuj, kun kiuj sxi estis; mi konjektis, ke da viroj sxi havis pli, ol mi da virinoj. Se tiu cxi teksto estis el tiuj, kiujn sxi verkis dum la vojo cxi tien, do, tiel sxi imagis min. La animo pli pezigxis --- sxi eraris. Kun sxi mi ne plenumis ian ajn devon; versxajne mi simple timigis sxin, tro ofte kaj kun tro granda pieco uzante vortojn «devo», «devas»... Kiel sxi koleris, kiam mi, anstataux ol diri «Vespere mi volas veturi al vi» diris «Vespere mi devas veturi al vi»; dum por mi tio estis sinonimoj. De sxia koro mi nenien forflugis kaj ne povis forflugi. Mi simple tion ne scipovis. De viraj personoj sxi ankaux verkis pri si mem.

La cxefurbo renkontis nin per malbona vetero. La avio haltis; Stanjo, levigxinte, surmetis pluvmantelon. Gxi ankoraux estis malseketa. Kaj sxia pakajxo ankoraux estis malseketa --- la sama oblikva, malvarma pluvo, kiu malsekigis gxin matene, versxigxis sur gxin nun, vespere, kiam portisto, grakgxemante kaj kriante: «Atenton!», rulis gxin al taksia haltejo. La pluvo jen cxesis, jen, obeante koleran frenezon de ventoblovoj, denove jxetigxis el malvarma mallumo, gxi versxigxis onde, kaj la jxusa kartvela sunbrilo jam sxajnis efemera cxielarka ekbrilo, vidita en songxo. Sxovinte la manojn en la posxojn de la grosxkosta cxina pluvmanteleto, neglekte surmetinte la kapucxon, kaj ecx ne peninte butonumi sin, Stanjo en malpezaj sxuetoj pasxis rekte laux la glacia bolo de nigraj flakoj.

--- Ne malvarmumu, Stanjo.

Sxi kvazaux ne auxdis. En freneza lumo de alterigaj lumiloj sxia vizagxo fantome fajreris. Sxi gxis la fino ne turnis sin al mi. Ni ne interkisis por adiauxo. Kvankam min neniu renkontis. Super ni de tempo al tempo kun longa sibla bruo glisis alterigxantaj sxipoj, iliaj poziciaj lumoj apenaux penetris tra aero, saturita per akvo. Mi kun la portisto transsxargxis la pakajxon de Stanjo, mi donis al la ulo rublon («Multajn dankojn, sinjoro...»), Stanjo silente pasxis en la auxton, silente batfermis la pordeton kaj la taksio ekveturigis sxin en la modestan logxejon, kiun sxi jam duan jaron luis en la tria etagxo de deca domo en Kamennoostrovskij; kaj mi, per la manplato forigante akvon de la vizagxo, revenis en flughavendomon, fordonis en deponejon mian vojagxsakon --- mi sentis, ke mi baldaux denove flugos, kaj el auxtomata telefono vokis la ministrejon.

--- Ha lo?

--- Ivano Volfovicx!

De la lango preskaux elflugis kutima «Bonan vesperon!». Mi sukcesis kapti gxin cxe la vosto.

--- Jes, estas mi. Parolu!

--- Tio estas Trubeckoj. Mi estas en Pulkovo.

--- Ahx, kara mia, ni vin longe atendas!

--- Cxu mi tuj venu?

--- Ja nature tuj. Ne konvena estas tago por prokrastoj.

Finfine ankaux mi kasxigxis de la pluvo en auxto. El la posxo de la tute malseka jako mi prenis tute malsekan tukon, komencis froti la vizagxon, la kolon, la harojn. Lumo de lanternoj flagretis sur kurantaj laux la vitroj akvostrietoj, la tegmento de la auxto tondris kiel tamburo.

--- Al la Palaca placo, sxoforo.

Kaj same kiel mi dum lastaj du horoj pelis for pensojn pri la afero, atendanta min, diligente ne auxskultante atingantajn min fragmentojn de konversacioj, turnigxantaj cxirkaux la malfelicxo, samtiel nun mi, kvazaux polvon el tapisxo, komencis batforigi el la memoro la febre karesajn manojn de Stanjo kaj sxian mortan, forflugintan en vakuon rigardon.

Grandprinco Aleksandro Petrovicx. Tridek kvar jaroj... estis. Skrupule digna homo, talenta matematikisto kaj bona organizanto. Revulo. Oficiale li estis estro de Rusia parto de Rusi-Nordamerika projekto «Ares-97», fakte --- dekstra mano de la maljuna Koroljov; li kaptis cxiun vorton de la granda ingxeniero, cxiam estis preta helpi al la afero kaj per sia morala auxtoritato, kaj per sia sxtata influo. Mi havis okazojn kelkfoje renkonti lin en diversspecaj oficialaj kaj neoficialaj arangxoj, kaj post tiuj renkontoj cxiam restis varma sento; li estis rare agrabla homo. Ne eblis imagi, ke li havis malamikojn. Tiajn malamikojn.

La taksio turnigxis al Transbalkana avenuo. La juna sxoforo neglekte turnadis la stirradon kaj ion apenaux auxdeble, morne fajfetis. Brilanta kacxo de gutoj faladis tra la lumo de la auxtolanternoj. De tempo al tempo sub la pneuxmatikoj mallonge kaj sovagxe grauxlis flakoj.

«Ares-97». De la momento, kiam igxis klare, ke termonuklea motoro estas afero malproksima, oni decidis movigxi laux tiu provita vojo, laux kiu ekde fino de la kvindekaj jaroj oni iris cxi tie, sur la planedo. Sur stabilajn suncentrajn orbitojn en spaco inter la orbitoj de Tero kaj Marso estis proponite per ordinaraj senpilotaj aparatoj kun likvajxaj motoroj jxeti du seriojn da potencaj gravitiloj, kiuj, en certa pozicio --- gxi ripetigxus nur fojon dum jaro kaj duono --- provizus movigxon de sxipo kun praktike ajna tunaro kun konstanta akcelo dek metrojn dum sekundo je sekundo. La inercia fazo de la flugo tiamaniere estus tute likvidita, kosmonauxtoj renkontus nek la senpezecon, nek gxiajn malagrablajn konsekvencojn, kaj dauxro de la flugo malplilongigxus de pluraj monatoj gxis --- en la plej malbona okazo --- semajnoj. Krome, unufoje pendiginte en la kosmo cxenon de tiraj gravitiloj, la problemon de trafiko inter Tero kaj Marso eblus solvi unufoje por cxiam --- cxiuokaze, gxis aperos iaj principe novaj eblecoj kiel, ekzemple, trapikado de tridimensia metriko. Cxiun jaron kaj duono, sen ajnaj ekstraj elspezoj, ne trabruligante la multesuferantan atmosferon per novaj eliggasoj de duzoj kaj minimume influante ankoraux ne tute esploritajn, sed jam tre timigajn geofizikajn efektojn de flama trabatado de la cxielo, igxos eble, se aperos deziro, sendi al Marso sxipon cxu kun dudek, cxu kun tridek homoj, aux ecx tutajn eskadrojn po ok aux dek sxipoj kun kvinhoraj intervaloj; kaj fervoruloj jam revis pri koloniigo de la rugxa planedo. La tira cxeno devis konsisti el dudek cxeneroj --- dek gravitiloj provizus akceladon for de Tero kaj kontrauxan bremsadon survoje al Tero, aliaj dek --- bremsadon survoje al Marso kaj kontrauxan akceladon for de Marso. Se atenti, krome, ke dum tridek jaroj da ekspluatado de la orbita cxeno de gravitiloj neniu sxipo averiis dum la tira fazo de flugo, tia varianto de ekspedicio aspektis ne nur pli ekologiema, ne nur malpli multekosta, sed ankaux multege pli fidinda, ol ajna reakcia --- ecx se Livermoro aux Novosibirsko donus, finfine, la termonuklean motoron. La flugo estis planita por septembro de la nauxdek sepa jaro. La realigo de la projekto okazis kun cxiuj eblaj reciprokaj riverencoj kaj respektosignoj de la gvidaj landoj; kun ceremonia, vera azia gxentileco oni sekvis plenan egalecon. Kapon al kapo, gravitilon al gravitilo --- ni faris unu, kaj ili faris unu, proksimume foje dum duonjaro, sed ne nepre je unu sama tago. Ni la akcelan, kaj ili la akcelan. Ni la bremsan, kaj ili la bremsan. Por la unua duono de julio estis planita vica lancxo --- de la kvina kaj la sesa el la apudtera dekopo; la dato estis ankoraux precizigota kaj konsentigota kun la usonanoj. Restinte du monatojn senvojagxe en la Tjuratama kosmodromo, la grandprinco liberigxis por du tagoj kaj ekveturis al la cxefurbo, por raporti pri preteco de la afero antaux la caro, Dumo kaj ministraro. Necesas tuj komunikigxi kun la usonanoj kaj ekscii, cxu ne okazis cxe ili provoj de diversioj aux atencoj.

Aux tio estis iu ilia patrioto skizofrenia...

Deliro.

Cxu triaj landoj... Estas fragmentaj informoj pri ekzisto de rondoj en Japanio, en Germanio, ofenditaj pri malgranda, laux ilia vidpunkto, partopreno de iliaj sxtatoj en la internacia projekto de la jarcento. Laux ilia opinio, tio mallevas prestigxon de iliaj nacioj. Fi-naciistoj, hundo ilin formangxu. Estas bone, ke ili estas malmultaj, kaj ke ilin kutime neniu auxskultas. La germanoj siatempe tre insistis, ke «cele de plena balanco de partopreno de la cxefaj flankoj» cxiuj lancxoj plenumigxu de unu sama kosmodromo, kaj tiu estu de iu tria lando, kaj tuj kun sengxena insisto proponis sian kosman bazon en maro de Bismarck --- ne proksime estas veturigi tien trans la oceano cxiujn materialoj kaj por la usonanoj, kaj por ni!

Ne, ne. Estas sensence nun konstruadi versiojn. Mi nun neniel diferencas de kretenoj, posedantaj nulan informon, balbutantaj pri frankmasona komploto kaj pri tio, ke di-sinjoro punis orgojlon de la homo, ekdezirinta grimpi sur la cxielon. Auxdis mi hodiaux tielajxojn --- rigardis al Stanjo, sentis Stanjon, sed auxdis pretere.

Cxio. Stanjo jam estas hejme, en varmo, jam sendube prenis banon, kusxigxis sub litkovrilon kun iu libro aux manuskripto, aux televida ekrano flagretas per io distra kontraux la lito --- tiel bone estas kusxi apude, brakuminte unu la alian, vangon cxe vango kaj senpense-gxoje spekti cxian sensencajxon... Suficxas! Kion sxi nun pensas pri mi --- mi tion de cxi tie ne sxangxus, ecx se forrongxus mian pugnon.

Aux mi tro fierigxas, kaj sxi nun tute ne pri mi pensas?

Sed nur antaux iuj kvin horoj sxi gorgxe, longe ekkriadis sub mi... kaj dancis: mi estas felicxa!

Sed --- matene? Kiel malestime sxi kondutis matene, cxe Gxvari!

Dio, cxu tio estis? Cxu tio estis hodiaux --- varmego, cxirpado, blua vastajxo? Kaj la plej granda tragedio estis tio, ke la kara virino kondutas fremdece.

Cxio, suficxas.

Ni alveturis.

La Ministrejo de Sxtata Sekureco trovigxis en maldekstra alo de malnova domo de la Gxenerala Stabo. Montrinte al kozako, iomete mirigita de mia aspekto, la malsekigxintan paspermesilon, mi surkuris laux largxa sxtuparo sur la trian etagxon --- blanka jako, helblua cxemizo kun malfermita kolumo, blanka pantalono, blankaj someraj sxuoj; tipa milionulo sur ferdeko de propra jahxto. En la sxuoj plauxdetis akvo. Ne, ne milionulo, certe --- pelulo. Servodeva oficiro.

La koridoroj estis malplenaj, kaj, sxajnis, la domo dormas, kiel devus esti en tiu cxi horo. Sed laux apenaux kapteblaj signoj, kiujn, certe, ne rimarkus fremdulo, mi sentis, ke tie, malantaux cxiu fermita pordo, estas dissxovita formikejo. Nature. Tielajxoj ne okazis en Rusujo ekde tempoj de grafo Palen. Kvankam, estis ankoraux Karakozov --- tute malsana homo... Kaj ankaux minuskompleksa Pestel rezonadis, sxvebante en nuboj, pri murdo de caro por popolaj liberoj. Interese, se lasi lin kun Aleksandro Pavlovicx solaj --- cxu vere li kuragxus? Aux li al servutuloj prokurus --- vi, Ivacxjo, unue laux mia ordono per falcxilo sentripigu la cezaron, kaj poste vi ricevos liberon... La revemaj antauxuloj timigis Nikolaon Pavlovicxon tiel, ke li dum la tuta cetera vivo singultadis pro vorto «libero» --- nu, kaj li kondutis adekvate, forbalais pensulojn el la sxtataparato, lasis nur solajn nekontrauxdiremajn sxtelulojn; preskaux forfekis Rusion...

La sekretario estis bravulo; ecx la brovon ne movis, ekvidinte inter cxi tiuj severaj muroj tian ekzotaspektan miraklon, kiel nuna mi.

--- Ivano Volfovicx atendas vin, sinjoro kolonelo. Mi petas.

Kaj malfermis antaux mi pezajn pordoklapojn.

Lamsdorf ekstaris malantaux tablo kaj, auxdeble krakante per densa sxtofo de gladita uniformo, ekiris renkonte al mi, etendis ambaux manojn. Lia osteca baltgermana vizagxo malgaje longigxis.

--- Kia via estas suda, kara mia, kia vi estas malseka... Pardonu min, maljunulon, ke mi tiel senceremonie plukis vin el la kartvelaj florajxoj en nian marcxon. Vi estros la enketon. Kaj tion difinis ne mi, --- li pikis per la fingro supren. --- Estas faktoroj... Sed ne pensu, je Kristo, --- li serioze ektimis, ke diris sentakte, --- ke mi al vi ne konfidus... Sed ja lacigxis vi dum la printempo, kiel diablo cxe fajrujo, ja mi scias!...

» Cxi tien, kara, sidigxu. Ni tuj varmigilon sxaltos, vi sekigxos, --- grakgxemante, li elrulis olean varmigilon el malantaux de malnovega cxina ekrano, sxirmanta ripozanguleton --- tableto, elektra tekrucxo, skatoletoj kun dolcxajxoj; la generalo estis fama dolcxemulo. Li enpikis la kontaktilon en la kontaktingon. --- Cxu vi deziras teon?

--- Dankon, Ivano Volfovicx, mi tiel tagmangxis cxe princo Iraklo, ke nun dum du tagoj povos nek mangxi, nek trinki. Pli bone ni turnu nin rekte al la afero.

--- Ahx, bone, ahx, bravaj knaboj! Almenaux tagon sukcesis akapari. Kia bedauxro, ke princo Iraklo tiel frue demisiis!

--- Por li suficxas aferoj en la kartvela parlamento.

--- Jes, mi ja povas imagi... Cxu tie estas varme?

--- Varme, Ivano Volfovicx.

--- Cxu cxio floras?

--- Ohx, floras.

Li malgxoje suspiris, eksidis ne cxe la tablon, sed en la fotelon kontraux mi. Metis la kruron sur la kruron, senkompate tirante la maldekstran vangoharajxon tiel, ke gxi preskaux atingis la epoleton. En nigran, duonkovritan per pezaj kurtenoj fenestron frapadis pluvo.

--- Al la afero, vi diras... Terura afero, kara Aleksandro Lvovicx, terura... Mi ecx ne scias, kiel komenci.

Mi atendis. De la varmigilo komencis poiomete flui polv-odora varmo.

--- Je la oka kaj kvardek tri elflugis la carido el Tjuratamo. Kun li estis sekretario, profesoro Korcxagin, vi lin konis...

--- Ne proksime. Konsultis dufoje.

--- Nu jes, nu jes. Kiam vi reprezentis nin en la sxtata komisiono pri la averio en la Kramatorska gravitmotora uzino. Mi memoras, certe, --- li ekfrapadis sin per la montrofingro laux la vangoharajxoj, poste denove ektiris la maldekstran al la sxultro. --- La kuracisto, du gardaj oficiroj kaj du pilotoj, cxiuj homoj estas niaj, kontrolitaj, konstantaj, estis dum pluraj jaroj kun la carido...

--- Cxu neniu savigxis? --- stulte demandis mi. Ankoraux vivis iu freneza espero, malgraux cxio auxdita. Ivano Volfovicx ecx grakis. Ofendite strabis al mi. Ekstaris, kunmetis la manojn malantaux la dorso, kaj ekiris diagonale laux la kabineto. Knaretis la pargeto sub eluzita tapisxo.

--- Kara mia, --- sufere ekkriis la generalo, haltinte apud la tablo, --- ili ja de tri verstoj faladis! De tri verstoj! Komprenu do!

Kun bruo eltirinte unu el la kestoj, li prenis staketon da fotoj kaj revenis al mi.

--- Jen rigardu la rompajxojn! Aerfotoj...

Jes. Mi rapide trarigardis la fotojn. Vere. Per iuj fragmentoj tero estis plugita je kvin metroj profunde.

--- La disjxeteco de la rompajxoj proksimas al elipsa, je unu versto kaj duono laux la granda akso. Kaj ili ja ne simple faladis, ja okazis eksplodo, kara mia! La tuta motora sekcio estis detruita!

--- Cxu mino kun horlogxa mehxanismo aux simple kunigita kun iu manovro? Ekzemple, je unua movo de alerono --- ekfunkci...

--- Ahx, kara mia, --- suspirinte, Lamsdorf forprenis de mi la fotojn kaj, ebenigante la staketon, kvazaux kartaron, kelkfoje frapis gxian egxon je malfermita manplato. --- Cxu eblas nun kompreni? Tamen, la rompajxoj, certe, estos ankoraux skrupule esploritaj. Sed, dirante honeste, cxu tio tiel gravas?

--- Gravus difini por komenco, kia estis la mino, kies produkto, ekzemple.

--- Jen, gxuste vi okupigxu... Ohx, kio do mi, idioto maljuna! --- subite ekvigligxis li. Svingante per la staketo, kvazaux per aldona nagxilo-akcelilo, li preskaux saltante revenis al la tablo, levis parolilon de unu el la telefonoj kaj rapide klakumis triciferan numeron. Do, la internan.

--- Lamsdorf vokas, kiel vi ordonis, --- balbutis li kulpe. --- Jes, venis nia princo, jam antaux dudek minutoj. Mi enkondukas lin en la aferon poiomete. Jes, ni atendas.

Li surmetis la parolilon kaj suspiris faciligite.

--- Nu, kion ankoraux pri tio... Eksplodis ili jam alflugante, nemalproksime de Lodejnoje Pole ili estis disjxetitaj. Post ses minutoj ili devis malkrocxigxi de la gravita tiro kaj transiri al la aerodinamika regximo... Do, pri aleronoj, aux pri kio vi deziris --- ne konvenas, Aleksandro Lvovicx. Aliflanke --- ankaux en Tjuratamo oni jam iomete trovis. De la momento de antauxfluga tehxnika kontrolo gxis la momento de la starto --- tio estas intervalo je dudek minutoj --- al la sxipo teorie havis alireblon kvar homoj. Cxiuj estas aerodromaj tehxnikistoj, homoj ne hazardaj. Unu estis ekskludita tuj --- teorie li havis alireblon, sed tiun eblon, se eblas tiel diri, ne uzis --- laboris en alia loko. Tio estas konfirmita samtempe de kvin atestantoj. Dum la tuta mateno li finriparadis post gxenerala riparo lokan sercxan avieton. Kio koncernas tri ceterajn...

Mole malfermigxis pordo en fino de la kabineto. Ne tiu, tra kiu oni enlasis min. Eniris nealta, tre rekte tenanta sin, tre pala homo en civila, funebra vestajxo; en profundo de liaj okuloj glaciigxis silenta doloro. Mi abrupte ekstaris, penis klaki per la kalkanumoj de la plauxdantaj sxuoj. Gxislarme mi hontis pri mia maldeca ripoza vestajxo.

--- Saluton, princo, --- mallauxte diris la enirinto, etendante al mi la manon. Mi gardeme premis gxin. La koro doloris pro kompato.

--- Siro, --- diris mi, --- hodiaux kune kun vi funebras tuta Rusio.

--- Tio estas perdo por tuta Rusio, ne nur por mi, --- auxdigxis nelauxta respondo. --- Aleks estis talenta kaj bonkora knabo, via samnomulo, princo...

--- Jes, Siro, --- nenion alian mi trovis por respondo.

--- Ivano Volfovicx, --- diris la imperiestro, iomete turnigxinte al Lamsdorf, --- cxu vi permesos al mi kaj Aleksandro Lvovicx resti solaj dum duonhoro?

--- Sendube, via cara mosxto. Cxu mi eliru?

--- Ne necesas, --- la imperiestro ridetis per solaj lipoj. La okuloj tutegale restis, kiel de batita hundo. --- Ni uzos vian malantauxan akceptejon, --- kaj li faris al mi invitan geston al la pordo, tra kiu li eniris antaux minuto.

Tie okazis prokrasteto; li tralasis min antauxen --- mi, konfuzigxinte, preskaux stumblis. Li milde prenis min je la kubuto kaj insiste pusxis en la pordon unua.

En tiu cxi cxambro mi neniam estis. Gxi sxajnis negranda --- estis pli cxeleto, ol cxambro; malklare flagretis laux la muroj vitrizitaj bretaroj kun libroj; en la angulo, malproksima de la kovrita per kurtenoj, tremigata de la pluvo fenestro, staris malalta ronda tableto kun du molaj foteloj kaj orfa, virge pura cindrujo meze. Lampo, mediteme klininte super la tableto sian klosxon, jxetis malsupren flavan faskon de kasxiga lumo. La imperiestro okupis unu el la foteloj, per gesto proponis al mi eksidi en la alia. Li silentis iom, kolektante pensojn. Prenis el la pantalona posxo pezan argxentan cigaredujon, malfermis kaj proponis al mi.

--- Fumu, princo, mi petas.

Fumi mi ne deziris, sed rifuzi estus sentakte. Mi prenis, ankaux li prenis; kasxinte la cigaredujon, li proponis al mi fajron. Ekfumis mem. Liaj fingroj tremetis. Li alsxovis la cindrujon --- pli proksime al mi, ol al si.

--- Cxu bonfartas princino Elizabeta Nikolavna? --- subite demandis li.

--- Dankon, Siro, bone, danke al dio.

--- Kaj la filino... Pauxlinjo, se mi ne eraras?

--- Vi ne eraras, Siro. Mi estas bonstata.

--- Cxu vi ankoraux ne informis ilin pri via reveno el Tifliso?

--- Mi ne sukcesis, Siro.

--- Eble, dume ne necesas por ajna okazo... A! --- kun cxagreno pri si mem li svingis per la mano kun la cigaredo kaj rompis la frazon. --- Tio estas ne mia afero. Kiel pli bone atingi sukceson, pensu vi, profesiuloj, --- li silentetis. --- Mi proponis, ke vi, princo, estru la enketon, pro kelkaj rezonoj, mi ilin malkovros iom pli poste. Kaj dume...

Li profunde enspiris fumon, penseme rigardante al mia vizagxo per konveksaj, tristaj okuloj. Tra luma konuso super la tableto, dormeme sxangxante formojn, vojagxis fumaj ameboj.

--- Diru, princo. Vi ja estas komunisto?

--- Mi havas tian honoron, Siro.

--- Cxu donas via kredo al vi kontentecon?

--- Jes.

--- Cxu gxi donas al vi fortojn por vivo?

--- Donas, Siro.

--- Kiel vi rilatas al aliaj konfesioj?

--- Kun maksimuma bonkoreco. Ni opinias, ke sen kredo je iu valoro, supera rilate de la propra persono, homo ankoraux ne meritas nomon de homo, li estas nur treege ruza kaj tre vorema besto. Ecx pli, ju pli multenombraj estas kredoj, des pli diversa kaj ricxa estas paletro de la Homaro. Estas alia afero --- kiel tiu supera valoro influas ilian konduton. Se kredo je via dio, je via popolo, je via komunismo aux je ankoraux io sublimas vin, donas fortojn tutanime donaci kaj pardoni --- estu glora via dio, via popolo, via komunismo. Sed se la kredo tiel malsuperigas vin, ke igas vin perforti kaj forpreni --- nur grosxon kostas via dio, via popolo, via komunismo.

--- Jes, digne. Cxu ne tro gxenos vin en malmultaj vortoj rakonti al mi, en kio, propre, konsistas via instruo?

Por tio mi neniel estis preta. Mi devis serioze alsucxigxi al la cigaredo, poste nehaste forskui en la cindrujon negxblankan cindron.

--- Siro, mi estas ne teoriisto, ne skolasto...

--- Vi estas bonega laboranto kaj sendube fidela al Rusio homo --- tio suficxas. Rezonadoj de teologoj min cxiam tre malmulte interesis, senrilate al ilia konfesia aparteno. Teoriumi eblas longe, se teorio estas via profesio; sed en cxiutaga korbatado ajna kredo redukteblas al kelkaj simplaj kaj plej gravaj vortoj. Mi auxskultas, princo.

Mi ankoraux prokrastis, sercxante vortojn. Li rigardis kuragxige.

--- Cxiuj gregaj bestoj, Siro, havas certajn normojn de konduto, direktitajn al tio, ke oni ne malutilu senpravigite unu al la alia, kaj al elementa unuigo de penoj en komunaj agoj. Tiuj normoj aperas tute spontane --- tiel laboras en kolektivo la instinkto de memkonservado. La homa etiko, cxiuj gxiaj specoj, estas ne pli ol vica stadio de komplikigxo de tiuj normoj tiugrade, kiugrade la homo estas vica stadio de komplikigxo de la animala regno. Tamen individuisma, ambicia racio, aperinta al la homo laux volo de la naturo, ekstaris sur la vojo de tiuj normoj. Gxuste pro tio igxis necese apogi ilin per diversaj elpensitaj sanktaj auxtoritatoj, kusxantaj kvazaux ekster la specio Homo Sapiens, kvazaux super gxi. Kaj tamen, kiom ajn estu auxtoritata tiu aux alia dieca fonto de alvokoj al bonkoreco kaj kompato, cxiam troveblis homoj, por kiuj tiuj alvokoj estis nura vana sono, rita ludo. Aliflanke, cxiam troveblis homoj, kiuj bezonis nek sanktigon, nek ritigon de etiko; en sia simpleco ili entute ne povas konduti maletike, ili organe abomenas trompon, por ili fia kaj fremda estas perforto... Kaj tio, kaj alio estas ludo de genoj. Unu homo estas talenta en violonludado, alia --- en malkovrado de sekretoj de atomaj nukleoj, tria --- en trompado, kvara --- en bonfarado. Sed nur per la kvaraj plene riveligxas genetike programita strebo de la specio konservi sin. Ni estas konvinkitaj, ke cxiuj kreintoj de etikaj religioj, inklude la mondajn --- budhismon, kristismon, islamon --- apartenis al tiuj kvaraj. Ja, esence, iliaj postuloj redukteblas al unu integra postulato: bono por proksimulo estas super la mia. Cxar «mi», «mia» signifas individuajn, egoismajn ambiciojn, kaj «proksimulo», ajna, tutegale kiu, personigas la specion Homo. Divergxoj komencigxas jam sur rita nivelo, tie, kie tiun cxi bazan biologian dogmon necesas enskribi en kuntekston de konkreta civilizo, konkreta socia strukturo. Sed malfelicxo de la etikaj religioj estis en tio, ke ili, por firmigxi kaj konkeri amasojn, devis tiel aux alie kunfandigxi kun aparato de perforto --- sxtato, kaj komencante inkludi en siajn ordonojn postulojn de perforto, en tiu aux alia grado transformigxis en sian malon. Cxiu religio strebis igxi sxtata, cxar en tiu situacio cxiuj gxiaj malamikoj igxis malamikoj de la sxtato kun gxia potenca aparato de premado, armeo kaj kasxesplorado. Sed en tiu sama situacio cxiujn malamikojn de la sxtato la religio devis deklari siaj malamikoj --- kaj okazis nekorektebla etika rompo. Tion bone konfirmas tio, ke ju pli poste aperis religio, tio estas, ju pli evoluintaj, rigidaj kaj fortaj sxtataj strukturoj ekzistis en la mondo en la momento de gxia apero --- des plian sxtatecon demonstras la religio. De la suficxe fremda al sxtato budhismo, tra la kristismo, pretendinta al supereco super mondaj cezaroj, al la islamo, kreinta tutan vicon da rektaj teokratioj.

--- Tre logike, --- diris la imperiestro. Li auxskultis atente, iom sxovigxinte antauxen kaj ne movante atentan rigardon for de mia vizagxo. Malvigle fumis la forgesitaj cigaredoj.

--- Ni plene rezignis ajnan ritaron. Ni tute ne strebas al organizita interagado kun monda potenco. Ni apelas, esence, nur al tiuj, kiujn mi nomis la kvaraj --- al homoj kun etika dominanto en la konduto. Ilia vivo dum cxiuj tempoj estis malfacila, gxi restas malfacila ankaux nun. Ili tute neintence ricevas por si la unuan baton en ajnaj sociaj skuoj, gxis la fino penante stari inter tiuj, kiuj strebas bucxi unuj la aliajn --- kaj tial, nemalofte, ilin bucxas kaj unuj kaj la aliaj. Ili ofte aspektas kaj montrigxas malpli fortaj en cxiutagaj peripetioj... Ni kolektas ilin, armas per scioj, klarigas al ili ilian rolon en vivo de la specio, hardas kapablon manifesti abstraktan bonkorecon de sentoj en konkreta bonkoreco de konduto. Ni ankaux penas faciligi kaj fari honora similigxon al tiuj homoj por tiuj, kiuj ne havas klare esprimitan etikan dominanton, sed pro tiuj aux aliaj kauxzoj inklinas al gxi. Tio estas nemalmulte.

--- Pri kio do okupigxas viaj... mi jam ne scias, kiel diri... teoriistoj?

--- Ho, por ili suficxas aferoj. Nu, ekzemple, diri: «Bono de proksimulo pli gravas» --- tio estas simple. Simple ankaux estas realigi tiujn vortojn, kiam vi kaj la proksimulo estas sur nelogxata insulo. Sed en nia vanta mondo, kie da proksimuloj estas sendube pli ol unu, cxiuhore antaux homo ekstaras problemoj multe pli komplikaj ol tiuj, kiujn solvadas matematikistoj en taskoj pri pluraj korpoj.

--- Cxu ankaux tie vi opinias ebla ellabori iujn regulojn?

--- Regulojn --- neniaokaze, Siro. Sed psihxologiajn rekomendojn --- sendube. Certaj trejnadoj, meditaj praktikoj... sed mi ne kompetentas pri tio, Siro, mi petas pardoni.

--- Bone, --- li finfine forskuis en la cigaredujon longan blankan vosteton de cindro, jam kurbigxintan sub propra pezo. --- Mi iel preterlasis... Ja la komunismo komencigxis kiel ekonomika teorio.

--- Ho! --- mi neglekte svingis la manon. --- Euxropo, frenezigxinta de ricxeco! Sxajne, komence en la kapon de Markso nenio venis, krom aliulaj vaporkaldronoj kaj milionaj havajxoj! «Batas horo de kapitalisma proprajxo. Senproprigantoj estas senproprigataj»! En tio, ke komunistoj rezignis la vulgaran ideon de komunigo de proprajxo kaj levigxis al la ideo de komunigo de interesoj, estas granda merito de komunistoj de via regno, Siro.

--- Lenin... --- singarde, kvazaux gustumante la vorton, prononcis la imperiestro.

--- Jes.

--- Komunigo de interesoj --- tio sonas iel... timige dubsence.

--- Pardonu, Siro, sed ecx vorto «arkangxelo» igxas insulta, kiam gxin prononcas satano. Temas, certe, ne pri tio, ke oni al cxiuj altrudu unu komunan intereson, sed pri tio, ke cxiu individua intereso atentu interesojn de cxirkauxantoj kaj, aliflanke, ke cxiu individua intereso, tuta ilia spektro, estu egale grava kaj estiminda por cxiuj. Tio estas idealo, certe... kiel cxiu religia idealo.

--- En junagxo mi legis iujn verkojn de Lenin, sed mi konfesu, princo, ili ne interesis min, ne absorbis.

Mi silentis iom.

--- Mi riskos supozi, Siro, ke tiutempe vi estis juna kaj memfida. La vivo sxajnis al vi gaja hazardludo, en kiu vi havas cxiujn asojn.

--- Eble, --- la imperiestro ridetis per anguletoj de la lipoj. --- En aliaj cirkonstancoj mi kun plezuro konversacius kun vi pri tio, vi estas bona interparolanto. Sed unue ni finu tion, kion ni komencis. En la eksponita de vi mi ne vidas religian elementon. Tute prudenta, tute materiisma, treege humaneca etika instruo, kaj ne pli. Post kelkaj minutoj vi komprenos, kial mi tiel interesigxas pri tio. Diru al mi jen kion. Cxu eblas religia fanatikismo en la komunismo, kaj kiajn formojn gxi povus havi, se la komunismo mem religian elementon, kiel al mi sxajnas, ne havas?

--- Via cara mosxto, per kio diferencas etika religio de etika instruo? Nur per tio, ke gxiaj dogmoj apogigxas je iu sankta auxtoritato, je iu nefindirita vero, kiu, esence, gxuste estas objekto de la kredo --- kaj cxiuj ceteraj ordonoj tute materiisme sekvas el gxi. Sankta auxtoritato por ni estas la specio Homo. Nepruvita vero, je kiu necesas kredi tutkore, estas tio, ke tiu specio meritas ekziston. Ja tio el nenio sekvas logike. Neniu skribis tion per kometoj sur cxieloj. Homoj kondutis kaj kondutas ofte tiel, kvazaux por ili estas tutegale, cxu naskigxos sekva generacio aux ne. Malestimo al homoj kusxas en fundamento de tia konduto --- subkonscie enradikigxinta, speciale, ankaux pro tio, ke cxiuj religioj rigardas nian ekzistadon nur kiel preparan kaj pekan etapon de la eterna ekzistado. Ekkredi je tio, ke tiu cxi peka formikejo estas supera valoro, estas malfacile, kaj por kelkaj ecx abomene. Tio, kion mi rakontis antauxe, estis de racio --- kaj jen tio mallonga kaj cxefa el la koro, pri kio vi petis, Siro, siaspeca simbolo de kredo. La homa gento bezonas ekziston, do, cxiu mia konscia ago devas porti al iu utilon. Kaj temas ne nur pri filantropeco aux senpensa memoferado. Se nia komplika socio por sia plenvalora vivo postulas milojn da diversaj aferoj, plej bone helpi al homoj mi povas, farante kiel eble plej bone mian aferon. Do, cxiu mia sukceso estas por homoj, sed neniuokaze --- homoj por mia sukceso.

--- Digna kredo, --- diris la imperiestro, --- mi povus, tamen, disputi pri la peka formikejo kiel supera valoro --- sed disputo pri vereco de nepruveblaj verajxoj... aux ni diru ecx tiel --- egale pruveblaj verajxoj, estas okupigxo por koleraj stultuloj, sercxantaj pretekston por interbatado.

--- Vere tiel.

--- Kaj entute vi tiom alloge kaj konvinke tion eksponis... cxio sxajnas tiel natura kaj evidenta, ke mi pretus akcepti viajn votojn.

--- Mi estus felicxa, via cara mosxto, --- diris mi. --- Sed mi timas, ke por Rusia caro tio estas nepermeseble formala.

Li denove subridetis.

--- Mi multe auxdis pri tio, ke plejmultaj viaj kamaradoj estas bonegaj homoj kaj treege fidindaj laborantoj. Mi gxojas vidi, ke influo de via konfesio ade kreskas, cxar gxia bona influo al cxiuj sferoj de vivo de la lando estas nedisputebla. Kaj nun mi pli bone komprenas, kial. Sed jen en kio estas la afero...

Liaj okuloj mallevigxis, nun li evitis renkonti mian rigardon. Silentinte, li denove prenis kaj malfermis la cigaredujon. Etendis gxin al mi. Mi negative balancis la kapon. La imperiestro, pensinte, klakfermis la cigaredujon kaj formetis gxin.

--- Ivano Volfovicx jam diris al vi, ke en la rondon de la suspektatoj ekde la komenco trafis nur kvar homoj. Unu estus tuj ekskludita. Du aliaj estas jam trovitaj, pridemanditaj kaj liberigitaj: estas evidente, ke ili ne estas kulpaj. Kelkaj strangajxoj, kiel oni al mi diris, estis rimarkitaj antaux nelonge de la katastrofo en konduto de la kvara... vidu, kia koincido --- en mia kalkulo, samkiel en la via, li estas kvara. Kaj tiu kvara malaperis.

--- Kiel malaperis?

--- Li estas nenie. Lin oni trovis nek en laborejo, nek hejme, nek en klubo... Li ne forveturis el Tjuratamo. Kaj, sxajnas, li ne estas en Tjuratamo. Kaj li... li estas komunisto, Aleksandro Lvovicx. Via kamarado.

Mi kunplektis la fingrojn.

--- Nun mi komprenas.

--- Mi proponas al vi, gxuste al vi, okupigxi pri tiu afero, cxar al mi sxajnas, ke vi plej bone povos kompreni psihxologion de tiu homo, analizi liajn ligojn, imagi motivojn... Dio scias, kion ankoraux. Sed gxuste tial mi donas al vi ankaux rajton tuj rezigni la aferon. Neniuj mallauxdoj sekvos. Revenu al Kartvelio, revenu hejmen, kien vi volas, vi meritas ripozon. Se la konscienco ne permesas al vi estri la enketon, kie la cxefa suspektato tuj igxis ano de via konfesio...

--- Permesas, --- iom pli akre, ol mi volis, diris mi. --- Ecx pli, mi devas esplori tion. Cxi tie estas io stranga. Mi ne kredas, ke komunisto povus atenci la princon-heredonton... ecx simple homon! Mi ekokupigxas.

--- Mi dankas vin, --- diris la imperiestro kaj ekstaris. Mi tuj eksaltis. --- Kiel orfigxinta patro dankas, --- li silentis iom. --- Pro la Tarbagataja afero, atentante antauxajn meritojn, la ministro prezentis vin al ordeno de sankta Andreo Unuevokita. Dumon la ordono jam trapasis, kaj gxi estas jam sur mia tablo.

--- Tio estas nemeritita honoro por mi, --- decideme diris mi. --- La unua kavaliro de la ordeno estis generalo-admiralo grafo Golovin, unu el la unuaj --- caro Petro... --- mi permesis al mi iomete rideti. --- Cxiuj miaj antauxaj, kaj ecx estontaj meritoj estas apenaux kompareblaj kun agoj de Petro la Granda.

--- Kiu scias, --- jxetis la imperiestro. --- Sed mi atendos subskribi la ordonon gxis fino de tiu cxi enketo. --- Li afekte prokrastis. --- Por ne foratentigi vin per ceremonio de dekoraciado... Kaj nun --- Dio estu kun vi, princo. Iru.

Estis cxirkaux la tria, kiam mi eniris mian kabineton. Laco jam montris sin, kaj turnigxis la kapo --- preskaux sendorma gaja antauxa nokto, Gxvari kaj Saguramo, Iraklo kaj Stanjo, kindzmaraulo kaj ahxasxeno; kaj poste, spasmimpete, kvazaux iu per kozaka sabro hakis buntan teatran dekoracion, denove MSxS kaj tiu stranga auxdienco... Kiom da cxio lokigxis en unu tagnokto!

Sed mi dankis la sorton, ke tiun aferon ricevis mi.

En gxi estis io stranga.

Mi boligis iomete da akvo, faris densegan kafon, metinte en la tason pro malbona humoro tutajn kvar kulerojn. Dum la bolanta densa likvajxo estis malvarmigxanta gxis tiu stato, ke eblus trinki, ne bruligxante, mi malgraux cxio elfumis ankoraux unu cigaredon. Trinkacxante, mi obtuze kontemplis, kiel rampas en aero, serpentumante, diafane-grizaj rubandoj. Mia vestajxo jam sekigxis, pro la kafo mi finfine varmigxis tute.

Vata silento sxvelis en la kabineto. Ecx la pluvo cxesis kaj el la placo, de la fenestro, ne auxdigxis ecx sono.

Stanjo, versxajne, jam dormas. Se nur sxi ne suferas, kompatinda, pro sendormeco denove. Tamen, apenaux, ja sxi hodiaux tiel lacigxis. Min oni kvazaux denove jxetis en bolajxon: antaux la elturmentitaj, trosekigxintaj okuloj subite blindige ekflamis pli reale, ol la realo mem: en miela lumo de suda vespero sxi movas la fingron laux la cxerizaj, iomete sxvelintaj lipoj: cxu vi deziras cxi tien? La telegramo jam kusxis en la cxifrilo --- sed mi pensis, ke estas tuta nokto antauxe. Jen gxi, tiu nokto. Verda tempo sur ekraneto de surtabla elektronika horlogxo egalmezure transflugadis de unu cifero al alia. La tria kaj dek du.

Kaj Liza dormas, certe.

Aux mi nenion komprenas, kaj sxi, jam delonge kompreninte cxion, solece kusxas sen dormo kaj pense vidas min tie, en cipresa paradizo, brakumanta ne sxin?

Mi ecx timas telefoni matene.

Jen gxi, mia cipresa paradizo. Ne deteninte min, mi forte batis per la manplatoj la tablon. La sono estis nenature lauxta.

Kaj Pauxlinjo, sendube, dormegas. Se nur ne enrampis sub litkovrilon kun lampo kaj libro, se nur ne malutilas denove al la okuloj, fiulino. Kiomfoje mi kaj Liza kaptis sxin je tio, klarigis, admonis --- ne, cxio vanas.

Mi subite komprenis, ke mi jam sopiras pri ili. Cxu mi veturu hejmen tuj? Cxi tie estas proksime. Eble, ili gxojos.

Ja tutegale gxis la mateno labori ne eblas.

Ne eblas. Ne eblas, ke komunisto igxis murdinto. Mi ne kredas. Cxi tie estas io stranga.

Prove mi premis per la fingroj butonojn de interna komunikilo. Kaj, tute kontraux cxiaj atendoj, rauxketa vocxo de Kurakin tuj respondis:

--- Mi auxskultas.

--- Teodoro Vikenticx, kara! Mi neniel atendis trovi vin nun cxi tie...

--- Aleksandro Lvovicx! Kiel do ne atendis, cxu Lamsdorf ne diris al vi? Li ja kategorie malpermesis al mi foriri, jam fine de la tago telefonis kaj diris, ke vi estos tre baldaux, kaj ke mi nepre estos necesa al vi. Dormu, diris, se estos tre necese, cxe la tablo.

--- Kaj cxu vi dormis?

--- Jxus dormetis dum horo, --- li tuse purigis la gorgxon.

--- Bonege. Venu al mi.

Post minuto mia anstatauxanto jam eniris en la kabineton; la vizagxo estis vigla, kvazaux li ne dormis jxus, kurbigxinte en oficeja braksegxo --- kiu diris, ke servuto estas abolita?

La uniformo estis kvazaux jxus el sub gladilo, estis agrable rigardi. Ne tiel, kiel cxe mi. Kurakin eniris kaj, ne deteninte sin, familiare ekridis.

--- Jes, eltiris vin oni, evidente, el klimato multe pli bona, ol la nia.

--- Tamen tiel por cxiuj estas tuj videble, kiel mi hastis. Ni kune enketos la katastrofon de «Carido», mi gratulas vin.

--- Do, vi prenis la aferon, Volfovicx diris, ke tio estis ankoraux ne decidita.

--- Jam decidita. Ja eksidu, Teodoro Vikenticx, vi lacigxos stari. Des pli en tia tempo. Cxu vi parolis kun la sxtatsekureca sekcio de Lodejnoe Pole?

--- Plurfoje.

--- Cxu ili finis kolektadon de fragmentoj?

--- En momento de la lasta interparolo --- tio estis je la dudek unua kaj nul du...

Gxuste kiam mi kaj Stanjo, intermurmurante, estis mallevigxantaj en la salonon.

--- ...ne finis. Estas tro multe da malgrandaj fragmentoj, la grundon foje necesas lauxlitere kribri. Kaj tie ankoraux estas riveretoj, marcxoj...

--- Bone. Tio estas, malbone, certe, sed pli vaste ol pantalono ne eblas pasxi. Morgaux matene necesas komunikigxi kun iu el projektestroj kaj ekscii takte: cxu ne povus, diablo prenu, la motoro mem doni tian efekton. Nu, almenaux unu sxanco el miliono --- eble io subite forbrulis tie, trovarmigxis, malkontaktigxis...

--- Lamsdorf jam komunikigxis. Profesoro Efraimson el la katedro de gravitmehxaniko jxuris, ke tio estas absolute ekskludenda.

--- Sciencistaj kapoj estas sagxaj, Teodoro Vikenticx, sed kvadrataj. Cxi tie necesas praktikulo. Ho! Mi mem komunikigxos kun la Kramatora gravitmotora, tie oni min devas memori, ni konversacios neoficiale. Plue. Necesas sendi unu aux du niajn ekspertojn por skrupula esploro de la fragmentoj. Ili trovu restajxojn de la mino. Kies mino? Kia? Kiel konstruita? Se ili tiujn restajxojn tute ne trovos, ili almenaux kalkulu, kian karakteron havis la eksplodo, kian forton... Kaj --- urgxe! Kaj cxiujn fragmentojn --- al ni, cxi tien. Kun ili ni umados, mi pensas, ne unu kaj ne du fojojn.

--- Komprenite.

--- Morgaux mi elflugos al Tjuratamo. Tie oni ion interesan jam trovis, mi tiel komprenis Lamsdorf-on, sed cxio cxi estas «difektita telefono».

--- Kiun vi volus preni?

Mi silentis iom.

--- Tute mi stultigxis en la sudo. Jungas cxaron antaux cxevalo. Ni skizu rondon de personoj, partoprenontaj en la afero. Kaj krom ili jam estu neniu. Havu ni, ni diru, kvar grupojn. Vi estas mia anstatauxanto, kaj plu estos tiu; mi kaj vi membros neniun grupon. Gxenerala gvidado, tiel ni diru. Grupo «Az»: ekspertoj, cerba centro. Fakulo pri gravitmehxaniko, fakulo pri eksplodaj aparatoj kaj... jen kio ankoraux. Fakulo pri sxangxitaj statoj de psihxo.

La brovoj de Kurakin iomete tremeris.

--- Kio estas tio?

--- Verdire, mi mem ne tre bone scias. Sercxu inter kuracistoj-narkologoj, eble... Iu, kiu komprenas pri afekciaj agoj, pri hipnoprogramado, jen! Tio estas ecx pli bona.

--- Komprenite, --- kun dubo diris Kurakin.

--- Tri homoj. Grupo «Buki» --- ni diru, ankaux tri homoj. Ilia sorto estu fosi en arkivoj, sliparoj, forblovi, kiam necesos, polvon de pasintaj jaroj. Grupo «Vedi» --- ordinaraj detektivoj. Nu, ne ordinaraj, certe, sed pli bonaj. Mi pensas, ke por ni oni arangxos «liberan vojon», donos cxiujn, kiujn ni petos. Kvar homoj. Kaj grupo «Dobro» --- ni diru, ses homoj. Nia gardo. Kaj sur iliajn sxultrojn falos, okaze de bezono, perforta interagado kun kontrauxulo.

Mi intence preterlasis la kvaran literon de la alfabeto. En similaj okazoj mi cxiam agis tiel. La nomo mem rememorigu al niaj batalistoj pri la celo, pri la senco de ilia agado. Ja scias mi --- kun pistolo en la manoj, sub kugloj, estas tre facile fali en sensencan malamegon. Estis precedencoj.

--- Prilaboru la liston lauxnome, Teodoro Vikenticx. Kaj mi rigardos. Cxu horo al vi suficxos?

--- Mi provos.

--- Provu. Mi estos cxi tie.

--- Permesu foriri.

--- Jes, certe. Nun ne estas tempo por formalajxoj.

La pordo malfermigxis post li, kaj denove kvazaux oni sxovis en cxiun orelon po tuta bulo da vato. La okuloj brulis. Kaj komencis dolori la kapo --- io pulsis cxu en la nuko, cxu en la verto. Plej versxajne, en ambaux. Malantaux la fenestroj ne heligxis, kvankam jam proksimigxis la kvara horo. Kiel ofte okazas, anstataux blankaj noktoj la naturo donis al ni nigrajn nubojn.

Mi jam tre deziris telefoni al Liza. Kaj al Stanjo. Al ambaux. Simple ekscii, kiel ili fartas. Ne, eble, unue al Stanjo. Pri sxi mi maltrankvilis pli, sxi povus malvarmumi en la flughaveno.

Kion mi tiam diracxis al la caro, pri malfacilajxoj, kiujn suferas matematikistoj dum solvado de taskoj pri pluraj korpoj? Jen vere. Pluraj korpoj.

Ne, je tiu horo telefoni hejmen --- cxu en tiun, cxu en la alian --- estas nepenseble. Kaj mi telefonis al la sekcio de Lodejnoe Pole --- ja tie sendube iu ne dormas.

Tie oni vere ne dormis, ecx pli, estis atendantaj telefonvokon el la cxefurbo. Kolektado de fragmentoj de la katastrofo estis cxesigita je la dudek tria kaj kvardek sep. Tion, kion oni ne trovis, jam trovos neniu, eble nur hazarde --- pluvas, la grundo malsekigxis, marcxoj sxvelis. Cxio, kion oni sukcesis trovi, kun maksimuma gardemo estas stokita sub tegmento, en la akceptejo de la sekcio kaj sur la sxtuparo. La Lodejno-Pole-anoj mem ecx ne penis iel analizi la trovajxojn, timante ion preterlasi aux neintence sxangxi. Mi aprobis kaj diris, ke ne pli poste ol tagmezo venos la ekspertoj.

Jes, mi preskaux forgesis. Tio estas --- tute forgesis: komence pensis, sed poste forgesis en vanto --- kaj estas kompreneble, kial. Pri laborkapablo de tiu cxi versio mi ne kredis. Sed por purigi la konsciencon mi decidis ellabori gxin gxis la fino. Kiu scias...

Mi telefonis al la cxifra fako --- tie oni dejxoras tutan tagnokton, ne tiel, kiel hejme.

Tamen, la hejmo havas aliajn avantagxojn.

--- Trubeckoj parolas.

Tie oni jam sciis, kion tio signifas.

--- Al Vasxingtona atasxeo Karavajcxuk. «Strikte sekrete. Urgxe. Penu, kiel per oficialaj kanaloj, tiel per aliaj atingeblaj al vi rimedoj ekscii, cxu ne okazis iam, speciale lastatempe, penoj de diversioj aux terorismaj agoj en sfero de Nordamerika parto de la projekto "Ares-97". Cxu ne havas FBI informojn pri preparataj nun aux preventitaj antauxe similspecaj agoj. La motivo ne estas kamuflata: MSxS de Rusio lige kun la katastrofo de gravitavio "Carido" prilaboras version, laux kiu iuj fortoj rezistas al realigo de la tuta projekto. Centro». Senprokraste cxifru kaj sendu.

Ankaux tio dume estas finita.

Kial do mi havas tian strangan senton pri la afero? Blinda konvinkiteco pri tio, ke kunbatalanto ne kapablas je krimo --- tio estas, certe, liriko; kvankam ankaux gxin ne indas neglekti, sed opinii, ke homo, iam votinta «per cxiu sia penso kaj ago laux fortoj kaj scioj strebi al plia gloro de la homa gento», povas murdi, nurnure frenezigxinte --- tio estas tro. Sed estis ankoraux io... Kiel diris la caro? «Strangajxoj estis rimarkitaj en lia konduto antaux nelonge de la katastrofo». Jen. Kiaj strangajxoj? Kial Lamsdorf nenion diris? Ah, stulte, estas bone, ke li nenion diris, necesas flugi kaj esplori memstare. Ankoraux kvar horojn necesas atendi. Ekzistas nenio pli malbona, ol atendado. Kaj kio estas la plej ofenda kaj peza: nun mankas okupigxo, kaj kiam venos la mateno, mi devos dissxirigxi: kaj Liza, kaj Stanjo, kaj Tjuratamo, kaj Lodejnoe Pole...

La pordo malfermigxis, kaj enkuris, svingante paperan folieton, gxoja Kurakin.

--- Estas tia fakulo! --- kriis li, grandpasxe irante al la tablo. Li eksidis, jxetis la kruron sur la kruron, kaj sendis al mi laux la tablo la folion kun vicoj de nomoj. --- Estas ecx strange, ke ni ne tuj komprenis. Pro sendormeco, ne alie. Mi komence ecx ofendigxis --- jen neplenumebla ordono, pensis. Iru nesciate kien. Sed ja kompo cxion memoras. Voldemaro Kruus, cxu vi memoras? Li malblokis memoron al amneziuloj, kiuj estis en la afero «Zombioj».

Certe mi memoris. Vere estas strange, ke ni ne rememoris tuj. Ankoraux ne eniris laboran regximon. Kruus estas brila psihxologo.

--- Estas alia afero, --- Kurakin sxangxis la tonon, --- mi ne komprenas, por kio tio al vi necesas... en tiu cxi okazo. Jen la listo, rigardu.

--- Mi jam rigardas, --- respondis mi, legante la nomojn. --- Jes, «Az» --- bonege... a ha...

Kurakin evidente estis kontenta pri si. Li sukcesis je kvaronhoro antaux la tempolimo.

--- «Buki» --- mi konsentas. Brave, Teodoro Vikenticx.

Li floris. De dormema sxveleco de liaj vangoj, kiun mi rimarkis antaux horo, ne restis ecx spuro.

--- «Vedi» --- mi konsentas. Bonegaj knaboj. «Dobro»... stop'. Cxu Tarasov?!

--- Kaj kio? --- konfuzigxis Kurakin. Mi levis la vizagxon de la listo. Nur tiaj eraroj al ni ne suficxis en la komenco mem. Mi treege ne deziris mallauxdi tiun, kiun antaux minuto mi lauxmerite lauxdis, sed...

--- Li ja estas budhisto!

La majoro silentis, svingante okulharojn. Sxajne, li ankoraux ne komprenis.

--- Kiu donis al vi rajton, majoro Kurakin, meti homon en situacion, en kiu preskaux nepre li devos elekti inter devo al lia kredo kaj devo al la afero kaj kamaradoj? Cxu vi ne komprenas, kian psihxan trauxmon tio povas kauxzi?

Kurakin sub miaj okuloj estis rugxigxanta, kiel kuirata kankro.

--- Mi ecx ne parolas pri interesoj de la afero. Tarasov estas bonega detektivo, sen disputoj, sed okaze de pafa kontakto kun ebla kontrauxulo li tute povas fusxi.

Ecx la frunto de la kompatindulo sxvitigxis. Kaj la okuloj tuj estingigxis kaj igxis, kiel de morta fisxo.

--- Mi kulpas, sinjoro kolonelo, --- senespere diris li.

--- Tiaj bagateloj povas multe kosti. Sed li estas bona kandidato, ni movu lin al «Vedi». Kaj anstataux li ni metu, ekzemple, Vencxjon Libkin. Mi lin memoras laux Tarbagatajo. Li estas bonega batalanto.

--- Li ferias, --- mallauxte diris Kurakin.

Mi levetis mian sekigxintan tropikan jakon kaj svingis gxiajn manikojn, kiel flugilojn.

--- Verdire ankaux mi ferias... Nu, ne gravas. Estu iu alia, rigardu vi mem. Vencxjo ja lacigxis.

Mi residigxis, apogis la zumantan kapon per ambaux pugnoj kaj eklegis plu.

La liston finis Ramilo Rahxcxiev, kaj mi denove ridetis. Aux per tio la majoro volis plezurigi min, aux la knabo jam hieraux, auxdinte, ke la aferon oni donas al mi, anticipe petis, ke oni direktu lin al mi. Li penis cxie esti proksima al mi, kaj, sincere dirante, mi mem havis al la juna krimea tataro ion similan al patraj sentoj. Kun la patro de Ramilo, fama oceanologo Fazilo Rahxcxiev, mi konatigxis antaux ok jaroj; la cirkonstancoj de la konatigxo ne tre helpis al amikeco, iu el sxipanaro de sciencesplora marsxipo «Vitjazj», uzante tion, ke scienco ne havas limojn kaj la sxipo vizitas diversajn havenojn, sendis sur gxi spionajn informojn por, kiel ni rapide sukcesis trovi, Irana speciala servo --- kaj, kiam ni kaptis la malamikon cxe la vosto, li lerte kaj sukcese penis suspektigi nin pri Rahxcxiev, cxar li estis la sola islamano sur la sxipo. Sed mi ne trompigxis, kaj mi kaj Fazilo amikigxis, kaj mi igxis dezirata gasto en lia domo, en krimea vilagxeto Otuzo.

Rave kaj reve ridetante al la paperfolio, mi pendigis la kapon inter la pugnoj. Dum sinsekvaj tri someroj mi kun Liza kaj Pauxlinjo gastis cxe ili, luis ducxambran someran dometon kun verando je duonversto de la maro, en komfortega Otuza valo, apud Karadago mem. Kiel dolcxe estis veturi al kutima, rapide igxinta parenca loko --- ruligxi laux sxoseo de Simferopolo tra Karasu-bazar al Feodosio, post Uzun-Sirt turnigxi maldekstren... kaj sur cxiu vojkrucigxo trabakitaj de la suno krimeaj tataroj rekte el malfermitaj pakajxejoj de siaj auxtoj interrompante unu alian proponadas glacie malvarman kumison kaj aromajn mielajn melonojn. La maro estas mirakla, la naturo mirinde belas; sur remboateto ni navigis kun jelpanta pro ekstazo Pauxlinjo al Satana Pordego, en ora tagigxa auxreolo ni grimpis sur Karadagon, al rokoj-Regxoj, por renkonti kviete emergantan el malantaux Kiik-Altam sunan diskon, banis nin en Karadagaj golfetoj gxis langvoro... kaj, kusxiginte Pauxlinjon dormi, forkuradis kun Liza malantaux Mielan rokon, situantan je du pasxoj de la vilagxo, sed jam en sovagxa, scita stepo, kaj rekte sub steloj, odorantaj je seka absinto, junece amoris nin. Kaj matene Pauxlino-dikulino, arogantulino --- tiutempe sxi vere estis, mole dirante, diketa, kvankam nun sxi longigxis, kiel vimeno --- sxteliris al la mastra domo por subrigardi, kiel la fama oceanologo, sterninte sub la genuojn tapisxeton kaj turnigxinte per la vizagxo al sud-oriento, cxirkauxglatigante la mallargxan barbon, ion sensone parolas kaj de tempo al tempo klinas sin; kaj, reveninte, sxi montris terurajn okulojn kaj per tondrelauxta flustro rakontis: «Kaj poste li faras, cxu vi scias kiel? Li faras jen kiel! Kaj poste jen tiel per la frunto --- bum! Tute ne kiel ni! Kaj per la lipoj cxiam bu-bu-bu! bu-bu-bu! Tiel bele! Pacxjo, se mi jam estas baptita, cxu mi rajtas igxi islamanino?» --- «Panjon demandu». --- «Panjo?» --- «Ne rajtas» --- «Oj, kiel domagxe! Nu kial ne eblas samtempe kaj tio, kaj tio, kaj tio?!» Kaj vespere ni dum horoj sidadis cxe longa tablo de la mastra domo, sub vinberaj arkajxoj --- «iomete mangxis»; Roza Rahxcxieva rakontis pri sekretoj de tatara kuirarto, Liza --- pri tiuj de la rusa kaj balta; Fazilo rakontadis pri maroj, mi --- pri spionoj, kaj finanta lernejon, rapida kaj forta, kiel pantero, Ramilo auxskultis, pensis, kaj elektis min heroo. Kiel do li estis felicxa, kiam, fininte la superan militan lernejon, li trafis al Peterburgo, apud min.

Kaj post longa vespermangxo, kusxiginte Pauxlinjon dormi, mi kaj Liza forkuradis bani nin en luna vojeto, kaj rekte sur fama Karadaga sxtonetaro, aux ecx en akvo...

--- Sinjoro kolonelo!

Kurakin singarde tusxis min cxe la sxultro. Mi tremeris; kaj gxuste tiam mia kapo finfine falis inter la disigxintaj pugnoj.

--- Ha? Kio?

--- Sinjoro kolonelo, vekigxu!

--- Lizanjo, bonan matenon!

--- Sacxjo, kara! Saluton! De kie vi?

Pro faciligxo ecx miaj genuoj moligxis. Mi sidigxis sur la tablon, sentante, ke la lipoj per si mem komencas rideti. La vocxeto estis proksima, gxojigita, kvieta. Cxio estas bona.

--- Imagu, mi estas cxi tie. Sed ne por longe.

--- Cxu io okazis?

Kaj sxi ekmalkvietigxis tute parence. Ne forigxante, sed proksimigxante.

--- Ja ne, bagateloj. Mi alkuros hejmen por horo. Eble, vi ne iros al la universitato hodiaux... aux almenaux prokrastos?

Somere Liza konsultigis abiturientojn pri euxropaj lingvoj en la universitato. Dum cetera jaro sxi instruis samtie. Estas kaj bona okupigxo, kaj ioma aldona mono. Ne ekzistas superflua mono.

--- Mi penos. Mi tuj telefonos al la katedro.

Kaj faris neniun superfluan demandon, sagxulino mia.

--- Kiel estas Pauxlinjo?

--- Cxio estas bona. Sxi novan fabelon verkas! Tiujn, kiuj scipovis pensi nur pri mangxajxo, atakis giganto-mangxegulo...

--- Fajne! Ohx, bone, kial ni telefone... Mi kuras!

--- Cxu vi estas malsata?

--- Mi ne scias. Eble jes.

--- Mi tuj ordonos. Mi atendas!

Kutime mi iradis hejmen perpiede. Monumentaj lokoj, spirantaj per norde diskreta imperia digno; el cxiuj urboj, kiujn mi vidis, tian auxreolon emanas nur Peterburgo kaj Stokholmo. Tra Palaca placo, sub fenestroj de «restadejo de la rusa car'», kiel skribis iam Aleksandro Sergeicx, kaj por elekto: aux trans ponton al la Universitato kaj Belarta Akademio, aux laux kajo preter la leonoj al Sinodo, aux tra Admiraleja gxardeneto kaj Senata placo, kaj poste same trans ponton, cxi-okaze la Nikolaan. Poste, frapetinte per la mano la postamenton de meditema Kruzensxterno, iomete plu laux pompa kajo kaj dekstren, al negranda, prizorgata palaceto en Deksesa linio. Sed nun mankis tempo, kaj mi vokis auxton.

Brakuminte sxin, mi ne povis desxirigxi. Sxi estis hela, fresxa, tenera, kaj ecx anguloza ligna kruceto el sub sxia hxalateto pikis mian bruston parence. Sxi kasxis sian vizagxon sur mia brusto kaj staris trankvile; kaj pensis, versxajne, pri kompatindaj abiturientoj, kiuj venos je difinita horo kaj kun incito ekscios, ke la leciono estas movita al tagmezo. Mi auxdis, kiel batas sxia koro, kaj mem perdis spiron. Glitis per la mano laux sxia fleksebla dorso, poste pli malsupre, alpremante sxian korpon al la mia. La ekscitigxo de tiu sovagxa tagnokto montrigxis en cxio; Liza, obeeme alpremigxinte per la femuroj, iom klinigxis malantauxen, levis la rozkolorigxintan vizagxon, rigardante en miajn okulojn, kaj kun petoleme afektita mirego demandis:

--- Oj, kio tie estas tia akra?

Pro la frumatena bruo el la pordo de la koridoreto, kondukanta en la infancxambron, eltirigxis Pauxlinjo, kaj, dum momento kompreninte la situacion, kun jelpo ruligxis laux la sxtuparo al ni. Baldaux sxi la panjon atingos per alto. Sxi vaste dismetis maldikajn braketojn kaj kaptis en brakumon nin ambaux. Sxi ekde frua infaneco tre sxatis, kiel ni brakumas nin, kaj cxiam strebis aligxi. Ecx foje sxi mem komencis gvidi: «Nu, kial vi sidas kiel gefratoj? Ek, brakumu vin! Kisu!» Kaj kiam ni, ridetante, kuntusxis niajn lipojn, sxi ravite kaj rabe ekjelpis, saltis sur niajn genuojn, per unu brako brakumis je la kolo min, per la alia --- la panjon, kaj sxovis sian vizagxeton al ni, por kisigxi triope.

--- Pacxjo alveturis! Patreto! Nia amata! Kaj mi ne sukcesis verki la fabelon! Kaj cxu vi jam ripozis?

--- Jes, Pauxlinjo, --- respondis mi. --- Mi jam ripozis.

--- Bonege, panjo, cxu? Kiel rapide.

--- Cxu necesas longe, se oni scipovas, --- diris Liza. Sxi havis felicxan vizagxon. Sxi levigxis sur la piedpintoj kaj kisis mian nerazitan mentonon.

Zumo. Zumo. Zumo. Ankoraux zumo. Cxu sxi sukcesis ien foriri? Malklara nebulo de centoj da obtuzigitaj interparoloj kaj centoj da skrapantaj pasxoj pendis en grandega halo, de tempo al tempo gxin trapenetris sibla vocxo de lauxtparoliloj, anoncantaj flugojn. Senemocia doktoro Kruus, tenante en longa mano diskretan valizeton, staris iom malproksime, kaj ofte rigardis la horlogxon. Ne, gxis la ensxipigxo restis ankoraux ok minutoj. Klimov kaj Grigorovicx el grupo «Vedi», pasie gestante, ion pruvadis unu al la alia, sidante rekte sur sxtuparo, kondukanta al la dua etagxo.

Klako.

--- Stanjo, ha lo! Bonan matenon!

--- Sacxjo! --- la vocxo estis turmentita, malsana. --- Ho dio, nu ne eblas ja tiel! Mi tutan nokton ne dormis, atendis, kiam vi telefonos...

Jen al vi.

--- Kaj mi, male, timis veki vin, pensis, ke vi ripozas.

--- Jes, ja, ripozis, kredu min. Ecx al malamiko mi tion ne dezirus. Kie vi estas?

--- En flughaveno. Ni nun forflugas por aferoj.

--- Cxu por longe?

--- Precize mi ne scias. Por kelkaj tagoj, ne pli.

--- Cxu vi sukcesis dormi?

--- Jes, certe.

--- Cxu hejmen vi alkuris? --- la demandoj estas zorgemaj, sed la tono estis fremda. «La devon mi plenumas... De l' koro mi forflugas...» Eble, sxi jam plenumas devon? Kun tia tono eblas respondi nur, ke cxio estas en ordo.

--- Cxio estas en ordo. Alkuris, certe.

--- Cxu oni vin mangxigis? Cxu vi alivestigxis en sekan vestajxon?

--- Cxio, cxio estas en ordo. Kiel estas vi?

--- Bagateloj.

Tio povus signifi kaj ke la humida vetero denove atakis sxiajn bronkojn. Kaj ke iu gazeto denove prokrastas pagon, kaj hejme mankas mono. Kaj kion ajn. Tre plursignifa estas vorto «bagateloj», kiam oni prononcas gxin tiel. Sed pridemandi sxin pri detaloj estas senutile --- sxi neniuokaze diros. Restas nur senforte divenadi gxis zumado sub la kranio, aux svingi per la mano, tutegale mi nun per nenio povas helpi. Sed se tiel svingi unu fojon, duan fojon, trian --- kaj jen proksima homo igxas fremda. Kaj se divenadi unu fojon, duan, trian --- eblas frenezigxi. Vasta elekteblo.

--- Stanjo, kiam mi revenos, mi tuj telefonos.

--- Telefonu.

--- Sciu, mi treege deziris alkuri al vi gxuste meze de la nokto...

--- Kial do vi ne alkuris?

Mi glutis aeron.

--- Stanjo, sed vi tiel foriris en la haveno...

--- Ordinare mi foriris, per la piedoj. Sacxjo, versxajne vi jam devas iri, --- sxi kvazaux vidis el sia Kamennoostrovskij, ke Kruus denove rigardis la horlogxon, kaj, takte ne rigardante al mia flanko, faris signon al la detektivoj; tiuj levigxis, Klimov metis sur la sxultron rimenon de bunta junulara sako kun pentritaj sur sxvelinta flanko palmoj kaj knabinoj en bankostumoj, Grigorovicx, movinte la sxultrojn, pli oportune lokis sur la dorso eksmodan dorsosakon. Konspirantoj.

Mi ne sciis, kion diri. Pro senhelpeco aperis larmoj.

--- Gardu vin, Sacxjo, mi petegas, --- obtuze diris Stanjo kaj surmetis la parolilon.


[ Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]

Notoj pri la cxapitro


Dumo ---

Rusia parlamento.


grafo Palen ---

Generalo Petro Alekseevicx Palen partoprenis murdon de caro Pauxlo I la 11-an de marto 1801.


Karakozov ---

Dmitrij Vladimirovicx Karakozov (1840--1866), rusia revoluciulo, kiu malsukcese atencis Aleksandron II la 4-an de aprilo 1866. Estis pendumita.


Pestel --

Pauxlo Ivanovicx Pestel (1793--1826) estis unu el gvidantoj de t.n. «decembristoj» --- nobeloj, kiuj faris kontrauxcaran ribelon decembre de 1825, uzinte kiel pretekston la morton de antauxa caro Aleksandro Pavlovicx kaj surtronigxon de Nikolao Pavlovicx; la ribelo estis sufokita de Nikolao Pavlovicx, kaj ties gvidantoj estis pendumitaj (inklude Pestel-on) aux ekzilitaj en Siberion.


Aleksandro Pavlovicx ---

Aleksandro I (1777--1825), rusa imperiestro (1801--1825).


Nikolao Pavlovicx ---

Nikolao I (1796--1855), rusa imperiestro (1825--1855), frato de Aleksandro I.


Siro ---

Afabla alparolo al caro aux regxo.


dio ---

La vorton «Dio» prononcas kun majusklo veraj kredantoj, kaj kun minusklo --- tiuj, por kiuj tio estas nur kutima parolturno. (Rim. de la auxtoro)


Jungi cxaron antaux cxevalo ---

Rusa proverbo, signifanta malgxustan konsekvencon de agoj.


«Az» ---

Arkaika rusa nomo de «A», unua litero de la cirila alfabeto.


«Buki» ---

Arkaika rusa nomo de «B», dua litero de la cirila alfabeto.


«Vedi» ---

Arkaika rusa nomo de «V», tria litero de la cirila alfabeto.


«Dobro» ---

Arkaika rusa nomo de «D», kvina litero de la cirila alfabeto; krome, la vorto en la rusa signifas «bono».


kompo ---

Slanga vorto por komputilo.


Karadago ---

Krimea monto.


Aleksandro Sergeicx ---

Aleksandro Sergeicx Pusxkin (1799--1837) --- la granda rusa poeto.


la leonoj ---

Famaj skulptajxoj en Peterburgo.


Kruzensxterno ---

Monumento de fama rusia admiralo Ivano Fjodorovicx Kruzensxtern (1770--1846), sciencisto kaj maresploristo.


Deksesa linio ---

En Peterburgo domoj estas numerataj ne laux stratoj, sed laux «linioj»; linio estas unu flanko de strato.


[ Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]

Varmego.

Onde tremas la horizonto. La stepo ankoraux ne estas forbruligita, ankoraux ne igxis morte-bruna kaj polvoza, sed jam estas tusxita de malmola flaveco. Ardas helblua antauxvespera cxielo; mankas nubetoj sur gxi, nur malhela punkteto de akcipitro fluas tra zenito.

De Kaspia maro cxi tien, de cxi tie al Altajo, tra Altajo en Mongolion kaj pluen, pluen, finigxante nur kun la kontinento, etendigxas tiu cxi admirinda, ne havanta egalajn al si, dissternita kaj presita per miljara suna inundo herba oceano.

La granda stepo. Grandioza kaldrono, bolinta dudek jarcentojn. Kiomfoje gxi elversxis ondojn, bruligantajn la lok-sidan mondon! Granda kulturo; ne tiom, eble, laux siaj finaj atingoj --- kvankam cxu ni, sxtopigxintaj en pezajn klifojn de senmovaj domoj, jugxu pri tio --- kiom laux originaleco kaj dauxro de tiu originaleco.

Venas huna car' Atilo...

Ie cxi tie --- nu, eble, iomete pli sude --- trapasis iam tiuj, kiuj, komence inundinte duonon de Rusujo per sango, poste elteninte ondon de responda ekspansio, delonge igxis kun tiu Rusujo kvazaux du flankoj de unu medalo; altvalora medalo, per kiu avara je premioj historio dekoracias tiujn, kiuj sukcesis elvivi kaj kunvivigxi.

Sankta tero.

Kvazaux meditante deirinte for de la ceteraj kaj kaptinte momenton, kiam oni ne rigardis al mi, mi surgenuigxis kaj rapide kisis tiun sekan kaj firman, kiel arbo, teron. Levigxis. De la hangaroj jam rapidis, saltetante sur nevideblaj de cxi tie malglatajxoj, malfermita jxipo; jam videblis estro de la Tjuratama sekcio de sxtatsekureco kolonelo Bolsohxojev, staranta en la auxto apud sxoforo kaj videble saltetanta kune kun la jxipo. Per unu mano li krocxigxis al la ventosxirmilo, per la alia tenis kaskedon cxe viziero.

Mi malrapide ekiris renkonte al li. La jxipo eksaltis kaj, skuigxinte per la tuta korpo, haltis senmove; Bolsohxojev, kun anticipe etendita mano, elsaltis sur teron. Ni manpremis.

--- Saluton, Jahxonto Aldabergenovicx.

--- Saluton, Aleksandro Lvovicx, bonvenon, --- li tusxis la kaskedon, antauxe, versxajne, surmetitan tro strecxe, por gxin ne forblovu vento. --- Jes, Ibrajo vin tre precize alterigis. Gxuste el tiu cxi loko estis elfluganta «Carido». Gxis la hangaroj estas tricent dudek metroj. La tirauxton, kiu elrulis la gravitavion el la stacio sur la kampon, stiris Usmano Gxumbajev. Kaj laux liaj propraj vortoj, kaj laux cxiuj atestoj --- al la aparato li ne proksimigxis. Li kondukis la tirauxton el la garagxo --- jen niaj garagxoj, maldekstre --- ne elirante el la kajuto; atendis, gxis oni alkrocxos; elkondukis sur la kampon, atendis, gxis oni malkrocxos, same ne elirante el la kajuto, kaj kun tehxnikisto Kislenko revenis al la garagxo.

Dum la konversacio ni nerimarkite aliris la avieton, veturigintan nin el Vernyj. Mi prezentis al Bolsohxojev miajn homojn, kasxigxintajn de suno en ombro de negranda, duone vitrizita stacidomo.

--- Cxu mi ankoraux necesas, Jahxonto Aldabergenovicx? --- demandis la juna piloto, elsxovigxinte el la kajuto. Bolsohxojev demande rigardis min. Mi geste resendis la demandon al li.

--- Tjuratamo estas jen, je tri verstoj, --- diris Bolsohxojev, svinginte la manon al masivo de negxeblankaj plurlogxejaj domoj, etendigxinta al norda horizonto kaj degelanta en suna vualo. --- Tie, --- la kolonelo montris per la fingro al sud-okcidento, --- estas startaj kapsuloj, tio estas pli fore, je cxirkaux dek sep verstoj. Sed, kiel mi komprenas, al ni ne necesas tien iri?

--- Dume ne necesas.

--- Tiuokaze, flugu, kara, --- diris Bolsohxojev al la piloto. Tiu kapjesis, adiauxe movis la manplaton, kaj entiris la kapon en la kajuton. Parabolaj riceviloj sur kresto de la avieto ekmovigxis, vivigxante, direktis sin en unu punkton, kaj la avieto senbrue ekflugis supren. Cxiam pli rapide... jen blindige trembrilis respegulo de suno, reflektita de iu el vitroj de la kajuto, jen gxi igxis malhela punkto, kiel la akcipitro --- kaj malaperis.

--- Rakontu plu, Jahxonto Aldabergenovicx, --- petis mi.

--- Stecxjo Cxerevicxnij dum la tuta mateno umadis en najbara al «Carido» nesto, --- kapjesinte, dauxrigis Bolsohxojev. --- Unu nia sercxavio, «Pomo», antaux tri tagoj revenis post gxenerala riparo, kaj Stecxjo estas tia pedanto... Iu sensilo malbone funkciis, ne kontaktis, sxajne, kaj li estis esploranta la skemon. Gxis «Carido» al li estis suficxe fari nur unu pasxon. Sed en la hangaro ja cxiam estas homoj. Aliaj tehxnikistoj, kaj krome gardisto, starigita cxe «Carido» post la tehxnika kontrolo, jxuras, ke Cxerevicxnij el la motora sekcio de «Pomo» ne eliris. Post forflugo de la grandprinco li tie ankoraux umadis dum cxirkaux kvar horoj, ecx malfruis por tagmangxo. Fine, la gardisto mem, Vardvano Nuriev. Dudek jaroj da senriprocxa servado. En depozicioj de atestantoj estas, certe, truoj je unu aux du minutoj, sed gxenerale cxio montras, ke proksime al la gravitavio li ne aliris. Kaj krome: duonhoron antaux surpostenigxo, li venis al la laborejo, tra paskontrolo venis, kun tute malplenaj manoj.

--- La eksplodaparaton al li povus transdoni, ekzemple, tiu Cxerevicxnij. Gxi povus esti anticipe kasxita, ni diru, ie en «Pomo». Suficxas nur duonminuto...

--- Jes, tiel ankaux povus esti. Versioj estas pluraj, sed la plej probabla sxajnas alia. Tamen, se vi permesos, Aleksandro Lvovicx, unue mi volus fari al vi demandon.

--- Je dio, Jahxonto Aldabergenovicx, bonvolu.

--- Cxu la fakto de minado de «Carido» estas absolute pruvita? --- Bolsohxojev per vocxo substrekis la vorton «absolute». --- Cxu ne estos tiel, ke ni vane...

--- Sed kial vi demandis, Jahxonto Aldabergenovicx? Cxu vi havas iujn dubojn?

--- Nu, kiel diri... --- gxenite balbutis la kolonelo, kaj subite, decidinte, diris: --- Ne nur dubojn, sed mi simple ne povas imagi!

Kruus kompreneme kunpremis la lipojn, kaj forturnis rigardon, bedauxre balancante la kapon. Klimov nazgruntis, turmentante per flavaj dentoj malmultekostan cigaredeton, havantan malbonsignan aspekton. Grigorovicx, kovrante sin de la suno per la manplato, observis la akcipitron, dronantan en blanka cxielbluo.

--- Jen ni parolas nun kvazaux pri io suficxe ordinara, afero kiel multaj... sed mi sentas min kiel en deliro, kiel en kosxmara songxo! Jen tiel, simple, murdi kvin homojn --- kaj ecx pli, Aleksandron Petrovicx-on! Ja lin cxiuj amis cxi tie... Eble, tamen estis malfelicxa akcidento?

--- Ho ve, Jahxonto Aldabergenovicx, --- respondis mi. --- Formale tio ankoraux ne estas pruvita, sed la fizikistoj kredigas, ke la motoro neniel povis doni eksplodon. Mi matene en Kramatorskon speciale telefonis, parolis kun tri ingxenieroj de la gravitmotora uzino --- ne. Cxiuj unuvocxe: ne. Nu, kaj kio koncernas la fakton --- miaj homoj frumatene elflugis al Lodejnoe Pole, por skrupule esplori kolektitajn fragmentojn de la sxipo. De vi ni provos telefoni tien --- eble, ili jam ion trovis.

Bolsohxojev silentis iom.

--- Do, en la auxton, cxu? --- diris li malgaje. --- Cxu ni veturu al la hangaroj?

Ne hastante, ni ekiris al la jxipo. Unua komprenis Klimov:

--- Ni ne lokigxos.

--- Jes, vere, --- Bolsohxojev ecx stumblis. --- Pardonu... mi vin solan atendis, Aleksandro Petrovicx. Oni min iel malgxuste informis.

--- Ni iru perpiede cxiuj kune, --- proponis mi. --- Gxuste laux vojo vi sukcesos priskribi la situacion.

Bolsohxojev kun preteco kapjesis kaj faris al la sxoforo, atendanta en la jxipo, liberigan geston per la mano. La jxipo, mallauxte grauxletinta en atenda regximo, estrece ekgrauxlis kaj eksaltis de la loko; abrupte turnigxis, klinigxante kaj risorte saltetante, kaj ekimpetis al la garagxoj.

--- Suspektoj falas antaux cxio sur Igoron Fomicx Kislenko nur tial, ke li, diference de la menciita de mi triopo, malaperis senspure tuj post la forflugo de «Carido», --- ekparolis Bolsohxojev. --- Aliflanke, li dufoje dum lastaj minutoj antaux la starto restis kun la aparato praktike sola --- nek el la aparato, nek el la tirauxto li estis videbla. En la hangaro li sola krocxis je pruaj hokoj du trenkablojn; tiam lin, verdire, povus vidi la gardisto. La gardisto tiun operacion reale ne estis observanta, sed Kislenko pri tio ne povis scii. Preterpasanta mehxanikisto Gusxcxin vidis pretere, kiel Kislenko umas kun la dua kablo, sed ion suspektindan en liaj agoj ne rimarkis --- ni konversaciis kun Gusxcxin tre skrupule. Kaj, fine, la plej probabla momento --- malkrocxo de la trenkabloj. Tio estas du aux tri minutoj, kaj neniu estis cxirkauxe. Magnetan, ekzemple, minon alkrocxi ie cxe la pouxpo --- estas sekunda afero, se scii, kie al gxi ne minacas desxiro per aerfluo. Kislenko, spertega tehxnikisto, tian kasxitan lokon sendube povus elpensi.

Vere, estis en cxio cxi io de kosxmara songxo. En la konversacio jen kaj jen flugis vortoj: spertega tehxnikisto, senriprocxa servado, kontrolita homo, fidinda laboranto... Kaj ja alie ne povus esti --- Tjuratamo! Sed samtempe sep tute senkulpaj homoj pereis per terura morto.

Kaj kion nun sentas la grandprincino Anastasia? Belulino, sagxulino, vera amiko; mi havis okazon danci kun sxi en lasta Kristnaska balo --- kiel li kaptadis rigardon de la edzo!

Kion sentus Liza aux Stanjo, se min...

Kaj --- mi, se sxin aux sxin?

Kiel sengarda estas homa korpo! Ecx karesante, eblas fari doloron; kion do diri pri intenca malutilo. Kiel tiu dieca guteto bezonas zorgon; kiomaj blindige belaj sentoj kaj agoj pendas sur hareto, en plena sklaveco de maldikega hauxteto, de mizeraj kotaj buletoj sur vandoj de angioj, de iu sinovio, de kasxita fonto de hormonoj --- ni gardu, gardu nin reciproke, helpu kaj pardonu, zorgu, kiel malsanulojn, ja ni cxiuj malsanas je tiu karno, rompebla, kiel konko de heliko, kaj vivavida, kiel avidas sunon verda folio. Alie simple ne eblas elvivi!

--- Sed kion tio, fakte, signifas --- malaperis? --- demandis mi.

--- Malaperis --- tio estas malaperis, kaj cxio, --- suspiris Bolsohxojev. --- Baldaux post la forflugo li iris hejmen por tagmangxi, --- li logxas cxi tie relative nemalproksime, en la proksima rando de Tjuratamo; de la haltejo de buso, kiu kursas inter la flughaveno kaj la urbo, estas distanco je tri minutoj de pasxado; tial li kutime tagmangxis ne en la kantino, sed hejme... Kaj jen --- ni ricevas mesagxon el la cxefurbo. Nu, dum ni ekturnigxis, pasis horo, ne malpli. Ni sercxas tie kaj tie --- mankas Kislenko. Cxiuj estas apude, sed lin, kiel oni cxe vi en Rusio diras --- kvazaux bovino per lango forlekis. El la laborejo foriris, al la hejmo ne venis. Ni iris al la fervoja stacio, al la busa stacio, al la pasagxera flughaveno, al cxiuj kasistoj, al cxiuj postenaj policanoj montris foton --- ne, ne memoras. Certe, tio ne estas garantio --- li povus tragliti, kaj oni lin ne memorfiksis, aux li fugxis sur preterirantaj auxtoj, cxio povus esti... Sed estas strange, tamen. Kaj, jen kia ankoraux strangajxo --- li, kiel montris trasercxo, tiumatene antaux ol iri el la hejmo al la laborejo, cxiujn legitimilojn neniigis.

--- Kiel do? --- konsternigxis mi.

--- Konduklicencon li forbruligis --- oni trovis pecon de bruligita kovrilo en cindrujo, kaj nenio pli restis. Pasporton li turmentis, kvazaux frenezigxis --- desxiradis cxiun pagxon kaj bruligis, la aglon trancxis per trancxilo kaj same volis bruligi, sed la kovrilo nur rande karbigxis, gxi estas malmola... En la sama cindrujo ankoraux estas cindro, jam ne eblas kompreni, de kio.

--- Kiel do li trafis en la laborejon?

--- Nu, la paspermesilon li evidente konservis.

--- Kaj cxu vi tiun paspermesilon ne provis sercxi en la urbo? En rubo, en urnoj... kaj simple, sur iu trotuaro, sur sxtuparo?

--- Verdire, ne.

--- Se esti logika, li, tuj post la afero, devus forigi ankaux la lastan el la tiom malamegataj de li legitimiloj. Ekzemple, rekte en la buso jxetis sub segxon, kaj ecx per kalkanumo premis... aux en kanaleton cxe vojrando. Ne, versxajne ne eblas trovi, se en kanaleton. Sed en la buso --- versxajne eblas trovi, Jahxonto Aldabergenovicx! Kaj en urno eblas!

Li kun dubo balancis la kapon. Tamen Kruus kontentigite eksnufis, ekkapjesis.

--- Kaj cxu en malsanulejoj vi lin sercxis?

--- Certe! En cxiuj tri hospitaloj, en cxiuj trauxmohelpejoj, en profilaktejo... ecx en kadavrejoj ni rigardis. Mankas. Kaj okazis neniaj incidentoj --- nek interbatado, nek auxtosubpremo, nek murdo, nek akcidento. Pri tio, ke tuj post la afero lin iu likvidis, ni tuj pensis. Nenie, nenio.

--- Jes, mi komprenas. Sed... mi diris pri io alia. Cxu psihxiatria malsanulejo estas en Tjuratamo?

Bolsohxojev mirigite jxetis oblikvan rigardon al mi.

--- Ne.

--- Kaj cxu urgxaj narkologiaj helpejoj?

--- Certe, estas, sep. Foje aperas ebriuloj... kaj ankaux narkotajxoj penetras foje el Centra Azio. Cxu vi pensas, ke unuaranga tehxnikisto Kislenko, eksplodinte la princon-heredonton de Rusio, tiel ebriigxis pro gxojo en la plej proksima stratangulo, ke ecx la hejmon ne sukcesis atingi kaj jam dum tuta tagnokto ne povas rekonsciigxi?

--- Ne tute tiel. Sed jen kio maltrankviligas min. Krimo, kiu aspektas ne motivita, tute ne nepre devas havi nekonatan por ni motivon. Gxi vere povas esti ne motivita.

Malantaux mia dorso auxdigxis kontentigita snufado de Kruus. Bolsohxojev konsternite movis la manplaton laux la vizagxo.

--- Mi preteratentis, --- konfesis li. --- Ne venis en la kapon. Ja vere: Aslanov, la lasta, kiu vidis Kislenkon antauxe, menciis, ke tiu estis ia stranga!

--- Jen. Necesos tre skrupule paroli kun cxiuj, kiuj vidis lin dum lasta tagnokto antaux la katastrofo. Kaj kun liaj parencoj. Cxu li havas parencojn?

--- Edzinon kaj du knabojn.

--- Do, ankaux kun la edzino. Kaj nun jen kio, --- gxis la hangaroj restis tute malgranda distanco, kaj mi volis priparoli tiun tiklan por mi demandon, dum cxirkauxe estas minimumo da homoj. --- Oni diris al mi, ke Kislenko estas komunisto.

--- Jes.

--- Cxu delonge?

--- Dum dek du jaroj.

--- Kiu akceptis liajn votojn?

--- Altanses Erkinbekova, --- la vocxo de Bolsohxojev igxis estima, preskaux adora.

--- Cxu cxi tie, en Tjuratamo?

--- Jes.

--- Ni devos konversacii kun sxi.

--- Tio ne eblas, Aleksandro Lvovicx. Antaux tri jaroj sxi mortis. --- Bolsohxojev mediteme strabis min, versxajne pensante, kiel mi komprenis sekundojn poste, cxu ne opinios mi tion, kion li intencis diri, mallerta peno flati al cxefurba ulo --- lin, certe, oni jam informis, ke la sendito de la centro estas samkonfesiano de la suspektato --- kaj poste decideme finis: --- Sxin entombigis la tuta urbo, kiel sanktulinon.

--- Tiuokaze necesos konversacii kun la nuna prioro de la Tjuratama stelo, --- senemocie diris mi.

La konversacio rompigxis. Lastajn tridek metrojn ni pasxis silente; suferanta pro varmego nordano Kruus, ne povanta plu deteni sin, ofte visxadis la vizagxon per vasta, iomete parfumita tuko. Malferminte antaux ni pordon de la administra alo, Bolsohxojev, kasxante okulojn, balbutis malklare:

--- Kaj tamen, vidu... Kislenko estis abstinulo.

En kabineto de estro de flughavena gardistaro, kie ni provizore instalis nin, estis relative malvarmete; susuris kaj turnadis diafane tremantan kapon ventolilo. Kruus-on, kondukatan de unu el lokaj laborantoj, juna kozaka kapitano, evidente felicxa pro tio, ke li ricevis okazon partopreni la enketon de tiom sxoka krimo, mi sendis al la narkologiaj helpejoj; Grigorovicx-on --- al la hejmo de Kislenko, ordoninte trasercxi cxion ne simple, sed gxuste kun celo trovi aliajn spurojn de anomala, mallogika konduto de la suspektato, ja min treege maltrankviligis tiuj bruligitaj legitimiloj; al Klimov mi ordonis rigardi la laborlokon de Kislenko, sercxante ajnan kasxlokon, aux spurojn de produktado de la mino. Tri knaboj de Bolsohxojev ekiris, kompatindaj, sercxi la paspermesilon --- teda kaj malmulte perspektiva laboro, sed ni ne rajtis neglekti ion ajn. La kabineto malplenigxis --- restis Bolsohxojev mem kaj mi. Li, anhelante, iomete demande jxetis oblikvan rigardon al mi kaj malbutonumis sian militjakon, poste superan butonon de la cxemizo. Li eksidis kontraux la ventolilo, domagxe balancante la kapon pro cxiuj cxi aferoj, kaj dum iu momento sxajnis al mi mirinde simila al la ventolilo --- sama ronda, plata, malgxoje klinita kaj bonkora vizagxo. Nur de la ventolilo blovetis fresxo, sed de Bolsohxojev --- varmego. Mi visxis la sxvitan frunton per dorsa flanko de la manplato, eksidis sur randon de tablo apud telefonoj, metis la manon sur parolilon.

--- Jen pri kio mi ankoraux volis vin demandi, Jahxonto Aldabergenovicx.

--- Mi auxskultas vin, Aleksandro Lvovicx.

--- Fakte, se io estus, vi mem al mi dirus... Cxu ne okazis iaj provoj malhelpi laboron sur la lancxejoj, aux... iuj atencoj kontaux okupitaj en «Ares» fakuloj...

--- Certe, mi dirus, --- respondis Bolsohxojev. --- Tio estis gxuste la unua, kio venis en mian kapon. Kaj se la unua --- do, malgxusta, tiel la tuta mia sperto montras. Tute nenio okazis, Aleksandro Lvovicx. Cxio estas pura. Se okazus, mi scius... kaj tutegale mi parolis pri tio kaj kun la estro de gardistaro de la kosmodromo, kaj kun la uloj, respondecaj pri sekureco de gvidaj fakuloj. Nenio. Nek cxantagxo, nek minacaj leteroj, nek atencoj, nek diversioj. Tio estas ne «Ares».

--- Sincere dirante, mi opinias same, --- diris mi kaj levis la parolilon. Klavumis kodon de Lodejnoe Pole, poste telefonnumeron, tuj poste --- kodon, sxaltantan ekranadon de lineo. Meze de la klavaro ekbrulis verda lampeto, kaj en la parolilo auxdigxis alta, interrompigxanta fajfeto --- do, la interparolo ekiris tra cxifrilo, kaj subauxskultado igxis neebla.

Mi bone sukcesis. Tuj alvenis Sercxjo Stacxinskij el la grupo «Az».

--- Tio estas Trubeckoj. Kio estas cxe vi, Sercxjo? Cxu vi rigardis?

--- Jes, Aleksandro Lvovicx, cxio estas gxusta, estas neniaj duboj. Diversio.

Jes. Mi por sekundo fermis la okulojn. Nu, fakte, neniu ja dubis. Sed pravas ja Bolsohxojev --- ne eblas imagi. Duobligxo de personeco: mi jam dum dek sep horoj okupigxas pri la krimo, sed en profundo de la animo gxis nun ne povas ekkredi, ke tio vere estis krimo, sed ne malfelicxa akcidento.

--- Cxu vi estas certa? --- mi tamen ne sukcesis min deteni. Stacxinskij silentis iom.

--- Sinjoro kolonelo, nu ne turmentu vin, --- diris li milde. --- Duboj malestas.

--- Kia mino? Kies? Cxu vi sukcesis determini? --- mi supersxutis lin per demandoj, kaj la tono, sxajne, estis iomete tro abrupta --- sed mi tre malvolis aspekti deprimita.

--- La fragmentoj, certe, estas en terura stato, --- respondis Stacxinskij. --- Ni transportos ilin al Peterburgo kaj cxion esploros ankorauxfoje en la laboratorio. Sed anticipa konkludo estas tia: memfarita mino, produktita amatore. Kartocxo kun likva oksigeno plus acida eksplodigilo plus magneto plus cxirkauxfluiga kesto. Cxio genia estas simpla. Per tia acxajxo nin cxiujn eblas ekstermi, se ekprodukti gxin amase. Gxi estis alkrocxita sub maldekstra tira paraboloido --- la paraboloido estis forrazita dum ono de sekundo, la gravitavio ekturnigxis cxirkaux lauxlonga akso... gxenerale, jen tiel.

--- Komprenite, --- diris mi. La vocxo iomete rauxkigxis, mi singarde tusetis.

--- Kio? --- ne komprenis Stacxinskij.

--- Nenio, Sercxjo, mi simple tusas. La gorgxo spasmis pro tiaj novajxoj. Kiam vi intencas movigxi al Peterburgo?

--- Eble, post tri horoj. Mi jxus finis la esploradon. Ni nun komencas paki cxion --- kiam pakos, tuj elflugos.

--- Vi tie... esploru la sxipon antaux la elflugo.

--- Tjfu-tjfu-tjfu. Vere, tiel eblas komenci timi propran ombron. Ia infera malicajxo.

--- Ankoraux demandon, Sercxjo. Kiom da tempo necesas, por krocxi tian surprizon sur sxelo de avio?

Stacxinskij snufis.

--- Du sekundojn kaj duono. Sekundon, por sxovi la manon al brusto aux en pendantan sur sxultro sakon, sekundon, por elmeti, kaj duonsekundon, por levigxinte sur piedpintoj, fari «plauxd'!».

--- Komprenite, --- denove diris mi. --- Bone... Kia vetero estas tie?

--- Dankon, ke almenaux ne pluvas. Kaj cxe vi?

--- Kaj cxe ni --- sxvito pluvas de ni, --- respondis mi. --- Nu, sukceson. Se en la laboratorio io aldone montrigxos --- telefonu. Mi dume ne intencas reveni.

Mi surmetis la parolilon kaj levis la okulojn al kviete atendanta Bolsohxojev --- tiu duonfermis la okulojn, submetante la vizagxon al la ventolilo; liaj haroj, nigraj kaj malmolaj, hirtigxis kaj dancis en aera fluo.

--- Nu jen, --- diris mi. --- Eksploda aparato, kiun povus konstrui ecx infano. Estas bone, ke cxe ni maloftas infanoj kun similaj inklinoj. Oksigena kartocxo kaj acida kapsulo.

Bolsohxojev malfermis la okulojn kaj denove domagxe kapjesis. Poste subite ekvigligxis, iom lame --- versxajne sxvelis la piedo pro sidado --- alkuris la telefonon kaj kaptis la parolilon. Mi desxovigxis, por ne malhelpi. Bolsohxojev klavumis iun mallongan numeron kaj, atendinte, kiam tie oni levos parolilon, temperamente ekparolis kazahxlingve. Mi desxovigxis pli; cxi tie, diablo min prenu, mi ne povus diri ecx «didad gmadlobt». Abomena sento estas senlingveco; oni tuj sentas sin fremda kaj sensignifa. Bolsohxojev faris kulpajn okulojn, kaj, kaptinte momenton, kovris la mikrofonon per la mano kaj flustris:

--- Pardonu, Aleksandro Lvovicx. La hodiauxa stapla dejxoranto ne komprenas la rusan.

--- Lasu, Jahxonto Aldabergenovicx. Ne li ne komprenas la rusan, sed mi ne komprenas la kazahxan. Bedauxrinde. Mi al vi venis.

Bolsohxojev iomete ekridetis, jam auxskultante, kion oni diras al li de tie. Poste ion diris, balancinte la kapon, kaj surmetis la parolilon. Silentis iom. Dum ioma tempo ni silente rigardis unu al la alia.

--- Ne pli frue ol antauxhieraux Kislenko ricevis en la staplo likvan oksigenon. Dek ok kartocxojn. Por hierauxa tago estis planita longa superalta flugo de ekologia sondilo «Ozono», tio estis por gxi.

--- Necesas spuri sorton de cxiu kartocxo, --- diris mi. --- Cxu ne povus iu krom li...

--- Ni sekvos, --- respondis Bolsohxojev. Pauxzis. --- Ja tio estas li, li, Aleksandro Lvovicx.

--- Kaj klarigi, kiu ordonis al Kislenko ricevi la oksigenon kaj kiam, --- mi denove frotis la frunton. --- Ohx, vidas mi, ke estas li... Invitu la atestantojn, Jahxonto Aldabergenovicx. Kaj la unua estu tiu, kiu vidis, ke Kislenko aspektis «iel strange».

Riparisto Aslanov depoziciis, ke antauxhieraux, t.e. en tago antaux la katastrofo, li renkontis Kislenkon cxe la pas-kontrolo. Versxajne, tiu revenis el la hejmo post tagmangxo. Li staris apud la interna elirejo, jam sur la teritorio de la aerodromo, kaj rigardadis sian paspermesilon, evidente, jxus montritan al la gardisto. Aslanov tiam sxercis: cxu vi vin mem cxesis rekoni sur foto, cxu maljunigxis, dikigxis? Kislenko levis al li la okulojn, kaj ili estis iaj strangaj, estingigxintaj kaj obtuze-nekomprenemaj, kvazaux la tehxnikisto ecx Aslanov-on, sian malnovan kamaradon kaj cxiaman kunludanton je domeno kaj damoj, ne rekonis, pli gxuste, ne tuj rekonis, sed kun peno rememoris. Aslanov-on afekciis la vizagxo de Kislenko --- gxi estis laca kaj cxu krueligxinta, cxu malfelicxa. «Mi ecx pensis, ke almenaux lia edzino estas mortanta», --- diris Aslanov. Tamen, tiu vizagxesprimo post momento malaperis, Kislenko ekregis sin. Li ion balbute sxercis --- Aslanov ecx ne memoris, kion gxuste, sed diris strangan, memorigxintan frazon: «Cxu cxiuj frenezigxis...» Aslanov, iomete ofendigxinte, ecx petis precizigi, sed Kislenko, versxajne jam fine rekonsciigxinte, ekridis, frapis lin laux la sxultro kaj diris: «Tion mi pri miaj aferoj diris». Poste li ekiris al la hangaroj. Gxenerala opinio pri Kislenko estas plej pozitiva: bona kamarado, bonega laboranto, vera komunisto.

Elektrotehxnikisto Cxonia depoziciis, ke vespere de la sama tago renkontis Kislenkon en la metiejo, tiu estis ion tornanta per tornilo. Krom li, en la ejo estis neniu. Al Cxonia, veninta en la metiejojn hazarde, sercxante perditan notlibreton --- li poste trovis gxin en tute alia loko, en la kantino --- sxajnis, ke Kislenko estis konfuzita kaj maltrankviligita de la renkonto. Cxonia pri nenio lin demandis, sed Kislenko mem komencis klarigi: diris, ke fabrikas por la fileto donacon por naskigxtago... Interalie, la filoj de Kislenko havas naskigxtagojn en novembro kaj marto. Sed dum la interparolo Cxonia pri tio ne rememoris --- li estis zorgigita de la perdo kaj rapide foriris. Gxenerala opinio pri Kislenko estas plej pozitiva: tian justan, kompateman, cxiam pretan helpi homon oni malofte povas renkonti.

Samtempe tri atestantoj depoziciis, ke en la mateno antaux la katastrofo Kislenko aspektis forte ekscitita. Sed tiam oni tion ne atentis --- cxiuj estis en bona humoro, sciante, ke okazos renkonto kun la grandprinco, homo, kiun, kiel mi ankorauxfoje konvinkigxis, cxiuj cxi tie profunde estimis.

Tamen, reveninte el la kampo sur la tirauxto, Kislenko sxangxigxis --- el li oni kvazaux elmetis iun risorton, li cxirkauxrigardadis, kvazaux ne tre bone komprenante, kie li estas kaj kion li cxi tie faras. Li ektremadis pro ajna brueto; kiam oni al li alparolis el malantaux la dorso, li ekkrietis. Tamen, li preskaux tuj foriris. Por tagmangxi, tiel decidis cxiuj. Opinioj pri Kislenko estas plej pozitivaj.

En la regeneracian sistemon de la flugopreta «Ozono» estis instalitaj cxiuj dek ok kartocxoj. La lancxo estis nuligita nur pro tumulto, komencigxinta pro la pereo de «Carido». Elementa kontrolo montris, ke unu el la instalitaj kartocxoj estas malplena, jam eluzita. La kartocxojn instalis Kislenko. Fakturon pri ricevo de oksigeno subskribis estro de meteologia servo de la kosmodromo Sapgir. Tiaspecaj flugoj estis suficxe ordinara praktiko: meteologoj skrupule observadis staton de la atmosfero sur diversaj altoj super Tjuratamo, penante unusignife klarigi, cxu malboninfluas al gxi, aux tamen ne, lancxoj de grandaj sxipoj.

Cxirkaux la oka vespere mi kun Bolsohxojev permesis al ni interrompi laboron kaj trinki po glaso da kafo kun sandvicxoj. Sed ne sukcesis mi ecx la unuan gluton trankvile fari, kiam eksxutigxis vicaj novajxoj.

Revenis la knaboj de Bolsohxojev kaj fiere donis al Jahxonto Aldabergenovicx la paspermesilon de Kislenko. Ili trovis gxin en unu el busoj, kursintaj de la aerodromo al la urbo kaj reen; ili trovus ecx pli frue, sed malfelicxe gxuste hodiaux tiu buso ne kursis, io paneis en transmisio. La paspermesilo kusxis sur planko sub unu el segxoj, duonkovrita per kauxcxuka substernajxo, dekrocxigxinta de la metala fundo. Gxi estis tute sendifekta; evidente, Kislenko jam ne turmentadis gxin. Trinkante kafon, mi kun domagxa miro rigardis la vizagxon sur la foto --- ordinaran vizagxon de bona mezagxa homo, timigite strecxitan, kiel tio cxiam okazas sur fotoj en oficaj dokumentoj, kun miopaj sulketoj cxe la okuloj, kun malgranda nevuso sur maldekstra vango, kun molaj lipoj; sub la maldekstran paraboloidon tiu homo metis minon. Mi ne komprenas, pensis mi, ne komprenas. «Cxu cxiuj frenezigxis...» Ne komprenas. Kaj tiam venis Grigorovicx --- Klimov, nenion trovinte, venis jam pli frue kaj silente sidis en la angulo, sole kun siaj teruraj cigaredoj. Grigorovicx same nenion trovis --- neniajn strangajxojn, krom kovrilojn de bruligxintaj legitimiloj. Kaj la edzino de Kislenko, jam serioze maltrankviligita de malapero de la edzo kaj de nia aktiveco, nenion interesan sukcesis rememori por li. Kvankam, dum la nokto antaux la katastrofo Kislenko preskaux ne kusxis; sxi lasis lin en la kabineto, kun nekomprenebla atento studantan lernejan lernolibron «Historio de Rusio dum nova tempo», prunteprenitan de la pli agxa filo, --- li legas kun ia mirego, levas la okulojn, movante lipojn, poste denove legas. Sed cxu tio estas riprocxinda?

Kaj gxenerale li estis, kiel cxiam. Nur tre laca. Tre. Ia malplenigita. Sed sxi decidis, ke simple estis multe da laboro pro la forflugo de la grandprinco, kaj nenion demandis.

Unu strangan frazon li diris al sxi, kaj pro tiu frazo nun, post la okazintajxoj, eblis terurigite krii. Jam forirante matene al la laboro en la tago de la katastrofo, kisinte la edzinon je la vango, li ridetis iel nekutime severe kaj diris: «Nu bone. Mi repagos anstataux vi cxiuj, puremuloj beataj. Bedauxrinde, lin mem mi jam ne atingos». Sxi demandis, kion li volas diri, sed li ne respondis.

Mi denove celis mian sandvicxon, kaj eksonoris telefono. Bolsohxojev prenis la parolilon, halo-is, auxskultis, kaj donis gxin al mi.

--- Kruus, --- diris li.

--- Trubeckoj, --- diris mi en la parolilon.

--- Ni trovis lin, --- pro evidenta emocio Kruus pli forte, ol kutime, tiris siajn kauxcxukajn estonajn vokalojn. --- Venu, tio estas kvina urgxa narkologia helpejo. Kislenko estas tre malbona. Kaj la plej malbona estas tio, ke mi ne komprenas, kio kun li okazas.

Kislenkon oni trovis cxirkaux la dua horo sur strato, nemalproksime de haltejo de buso, kursanta inter la aerodromo kaj la urbo, sed ne tiu, sur kiu li kutime eliris, sed je du haltejoj poste; versxajne, la sian li simple preterveturis. Versxajne, en la buso li eksentis sin malbone, li komencis perdi konscion --- sed iel elrampis, vagis gxis kasxita sur bordo de kanaleto, en arba ombro, benko, kaj tiam fine senkonsciigxis. Kiam tio okazis --- ne eblas diri precize; Tjuratamo estas urbo labora, tage sur strato eblas renkonti malmultajn homojn. Trovis Kislenkon du gimnazianoj, irantaj hejmen post lecionoj. Ili vokis policanon. Jen bildo: falinte flanken, sidas sur la benko homo, el la busxo fluas strieto de salivo, odoras je alkoholo, la pantalono estas malseka pro urino. Certe, la policano decidis, ke la homo estas ebria gxis senkonscia stato. Li vokis «rikoltistojn de ebriuloj». Tiuj, kvankam okazo estis rara, ne tre cerbumis; veturigis en la helpejon, faris klisteron, injekton kaj lasis dormi. Dum la transportado Kislenko ion balbutis, kvazaux deliris, sed kiu ja auxskultas en tiaj okazoj? Tamen, unu sanitaristo, el junaj, al li cxio cxi ankoraux sxajnis nova, fiksmemoris treege, el lia vidpunkto, absurdan frazon --- gxuste pro sia absurdeco ja gxi fiksigxis en la memoro. Malklare balbutinte ion pri, kiel li nekompreneble esprimis, «demokrataj fiuloj», Kislenko subite tre klare diris: «La popolo malsatas, kaj al vi cxi tie ne suficxas ordinaraj estroj, ankoraux carojn vi denove establis...»

Du aliaj sanitaristoj ne povis konfirmi la depozicion de la juna kolego, sed unu necerte kapjesis: jes, pri la caro estis io, sed kio gxuste --- ne fiksigxis en la memoro.

Nur matene kuracistoj ekmaltrankvilis serioze --- Kislenko ne rekonsciigxis; li jam evidente ne dormis, sed estis sen konscio, kaj de tempo al tempo terure ekkriis. Oni faris analizojn. Spurojn de narkotajxoj oni ne trovis, spurojn de alkoholo --- trovis en minimuma kvanto. Tiom homeopatia dozo neniel povus kauxzi similan efekton. Versxajne, tiel mi pensis, Kislenko simple trinkis kvindek gramojn por kuragxo antaux la afero aux tuj post gxi, por malstrecxigxi. Ne pli. Sed malstrecxigxi li ne sukcesis.

Oni penis lin rekonsciigi. Provis cxion --- de la plej elementaj rimedoj, kiel salamoniako, gxis komplikaj kompleksaj injektoj --- cxio estis vana. Oni penis determini personecon, sed ne trovis iujn ajn legitimilojn, kaj kiam, poiome ekkomprenante, ke la okazo estas ja tro netriviala, oni informis la urban polican administrejon, tiam jam Kruus venis.

--- Por purigi la konsciencon mi ripetis cxiujn analizojn, --- rakontis Kruus, kaj mi rigardis la renversitan, sekigxintan, jam kovritan per grizetaj vangoharoj vizagxon de Kislenko sur kuseno. Gxi tiom ne similis la foton en la paspermesilo... Kvazaux la tehxnikisto pasis tra iu katastrofo, tra terura, mezepoka milito, kie oni senhauxtigas vivajn homojn, kie sucxinfanojn oni jxetas en flamon. De tempo al tempo liaj lipoj sensone movigxis. Lumo de surtabla lampo, staranta sur norma hospitala sxranketo cxe la litkapo, elhakis el la vizagxo akrajn nigrajn ombrojn, ili sxajnis truoj. --- Nenio, cxio estas pura. Estas neniaj spuroj de psihxomimetikaj, halucinogenaj drogoj, de drogoj, plialtigxantaj sugestieblecon... Entute estis neniaj drogoj, krom tiuj, kiujn oni injektis al li cxi tie. Memorante vian implicite eldiritan hipotezon, mi penis malbloki lian memoron, --- la lipoj de Kruus ektremetis. Sxovinte la manon ien profunde sub evidente fremdan hxalaton, kaj umadinte cxe la brusto, li eltiris sian largxan naztukon kaj visxis la vizagxon. Pretere mi rimarkis, ke la naztuko jam perdis sian aromon. Gxi odoris je medikamentoj, je malseka kahela planko, je homa korpo, suferanta sur la lito --- sed ne plu je parfumo. --- Kaj tiam, Aleksandro Lvovicx, mi preskaux trafis sur apudan liton por longe.

--- Kiel?

Kruus sxovis la tukon reen.

--- Li rekonsciigxis. Li malfermis la okulojn, sidigxis sur la lito. Mi memoras, ke mi sukcesis ekgxoji --- ja cxio iras glate, ni tuj komencos esplori... Kaj tiam li ekkriis: «Ne! Mi ne volas! Ja li estas viva! Li ridetas al mi!» Mi konfesu al vi, ke tian suferon, tian malesperon mi observis neniam dum mia vivo. Li provis desalti de la lito. Lin kun peno tenis du sanitaristoj. Tiam li komencis krii: «Mortigu min!» Kaj mi, parte pro timo, parte dezirante almenaux iel trankviligi liajn evidentajn, kvankam tute nekompreneblajn al mi suferojn, rapidis endormigi lin. En trankviligan, malstrecxigan dormon.

--- Cxu liajn kriojn vi iel fiksis?

--- Cxio estas en la diktofono. Kaj ankoraux tie estas frazo, kiu sendube plikompletigos kaj plibeligos vian liston de strangaj frazoj, diritaj de Kislenko dum lasta tagnokto. Li ekdormis momente, sed ial dormis maltrankvile, baraktis, kaj kvazaux luktis kontraux iu. Kaj subite klare ekkriis: «Pro kio vi la virinon?... OMON bugrita, kiun vi defendas? Ili, Judasoj, Rusion vendas, kaj vi cxi tie kun bastonegoj!» Poste li sensone ankoraux ion balbutis --- mi penis legi laux la lipoj, sed sencon ne kaptis --- kaj subite tiel mallauxtete, senhelpe: «la flagon, la flagon supren... ili vidu nian, rugxan...» Kaj jam poste --- nenio.

Mi ecx per la dentoj ekknaris. «Mallauxtete», «senhelpe» --- kio do okazas! Kompatinda, kompatinda homo!

Kiel diris Iraklo? «Trovu ilin kaj mortigu». Jen, mi trovis.

--- OMON, --- malrapide ripetis mi nekonatan vorton.

--- Kion signifas tiu vorto, mi ne scias, --- tuj diris Kruus. Diablo pikis min je la flanko.

--- Kaj kion signifas la sekvanta post gxi, cxu vi scias?

Kruus digne premis la lipojn.

--- Pf! Cxu mi ne estas rusiano, Aleksandro Lvovicx? --- demandis li kun penema volga akcentado je «o».

--- Nu bone, bone, Voldemaro Olgerdovicx, pardonu. Cxu vi estas certa, ke vi gxuste auxdis?

--- Kislenko tre klare akcentas vokalon «o», pli forte, ol mi jxus montris. Ne povas esti iaj duboj. Du «o» kaj akcento sur la lasta silabo.

--- Eble, io en kriminala slango? Necesos konsulti krimfolkloristojn... Kvankam de kie tehxnikisto Kislenko scius?..

--- Eble, tio estas nomo? --- supozis siavice Kruus. --- Tio estus tre sukcese... Kvankam... --- samkiel mi, interrompis li sin, --- tiuokaze kial poste staras pluralo: «kun bastonegoj»?

--- Kion vi opinias pri fumpauxzo, Voldemaro Olgerdovicx? --- demandis mi.

--- Volonte. Al mi tiu cxambro jam iom... --- li ne trovis vortojn, kaj ecx ne penis fini la frazon, --- ecx sen tio cxio estis komprenebla.

--- Mi sidos cxi tie, --- diris Bolsohxojev. En la cxambro lokigxis sep litoj, kaj cxiuj ili estis liberaj, krom tiu, sur kiu suferis en sia nekomprenebla senkonscia stato Kislenko. La kolonelo, kunkrocxinte la fingrojn kaj gxibetigxinte, sidis sur apuda lito orfe kaj malgaje. --- Eble li ankoraux ion diros.

Ni eliris en la koridoron. Ni iris preter kulpe rigardantaj kuracistoj --- unu el ili tuj eniris en la pordon malantaux niaj dorsoj, por anstatauxi Kruus-on; iris preter ploranta edzino de Kislenko, iam, versxajne, bela, sed jam forte dikigxinta tagxikino --- Kruus, tubforme kunpreminte la lipojn, negative balancetis la kapon responde al sxia senespera rigardo.

La narkologia helpejo estis kasxita profunde de malgranda, sed densa kaj pompa gxardeneto, kaj rufa lumo de stratlanternoj cxi tien ne penetris. Ni deiris malantaux angulon, por ne frapu la okulojn lumo de forta lampo super la enirejo, kaj eksidis sur benketon en mallumo, sub grandegaj steloj, tralumantaj de la velura cxielo tra truoj en arabeskaj linioj de platanoj.

La manoj de Kruus tremis, mi donis al li fajron. Ekflagris orangxkoloraj fajretoj.

Estis silento.

--- Cxu hipnota programado? --- demandis mi.

--- Mi komprenas, --- nehaste ekparolis Kruus, --- ke vin, kiel nefakulon, cxio pensigas pri tio. Vere, ni konas kelkajn okazojn, kiam krimuloj, por fari iujn agojn per aliulaj manoj, per manoj de hazardaj homoj, kiujn ecx ne eblas suspekti, uzis tiun teruran trukon, --- li nervoze enspiris la fumon, kaj tiu movo montris klaran kontraston al afektita trankvileco de la parolo. --- Kiel tio okazas? Unue homon oni akcelite sugestias, kutime anticipe enmetinte en la organismon drogojn, plifaciligantajn tiun operacion. Kun mangxajxo, trinkajxo, aux --- per aerosolo... Ekzemple, heksametildekstraliserginbromidojn, aux ion similan, ne gravas. Gravas tio, ke iliajn spurojn eblas detekti en la organismo ecx post du aux tri semajnoj post la enmeto --- sed mi ilin ne trovas. Kaj nur antaux semajno neniu --- tion vi mem al mi diris --- sciis, ke la grandprinco ekveturos al Peterburgo. Plu. Pri la ricevita sugestio la homo ne memoras kaj vivas senzorge. Sed en certa momento, sub influo de iu anticipe enkondukita en la programon prajmo --- koda vorto, posxtkarto kun certa bildo, apero de homo kun certa aspekto, finfine, post specifa batado de horlogxo, estis tia okazo --- por kelka tempa intervalo la homo igxas roboto kaj faras vicon de kelkaj, strikte difinitaj agoj. Lia kapablo varii ilin depende de konkreta situacio estas minimuma.

--- Cxu vi volas diri, ke por tio, ke Kislenko konstruu oksigenan minon, gxuste tiun tipon de mino devus enmeti en lian konscion la krimulo?

--- Tute prave, --- kapjesis Kruus.

--- Do, la krimulo devis anticipe scii, ke antaux la forflugo de «Carido» Kislenko ricevos en la staplo la oksigenon?

--- Sendispute.

--- Sed la decido pri lancxo de la pilotata sondilo «Ozono» okazis kelkajn tagojn antaux ol igxis sciate pri la forflugo de «Carido».

--- Jen, vidu, denove malkonformo. Sed la plej grava sekvos. Plenuminte la programon --- transdoninte, ekzemple, pakajxon al iu, aux instalinte minon --- jes, minon, okazis precedencoj --- la «peono» nenion memoras pri siaj agoj kaj plu vivas senzorge. Kaj ecx se oni lin pridemandas, li negas cxion kun maksimuma natureco. Mi neniam ecx auxdis, ke la programo estis konstruita alie, por krimuloj tio estas la plej alloga varianto. Post malblokado de memoro, se gxi estas sukcesa --- cxe mi gxi kutime estas sukcesa, --- modeste ensxovis Kruus, --- la «peono» rememoras pri tio, kion li faris en senkonscia stato kaj ecx foje rememoras la sugestian operacion mem. Kvankam tio okazas malpli ofte, ja tie staras la plej fortaj blokoj... Kaj en cxi tiu okazo, mi petas rimarki, cxio estas mala. Kislenko preskaux tagnokton antaux la krimo aspektas, kvazaux li rekonsciigxis en nekonata mondo. Sed aspektas li tute inteligente, nur perpleksite --- sed «peono» aspektas, male, stultete, auxtomatece, sed pri nenio miras. Poste Kislenko rapide adaptigxas, lia tuta memoro estas je lia dispono, kaj li kondutas ne nur inteligente, sed, pardonu, ingxenie --- el evidente hazarde trovitaj materialoj produktas eksplodan aparaton.

--- Eble, tamen, Sapgir, aux iu el superaj estroj de la administracio de la aerodromo? --- tute perdante firmajxon sub la piedoj, senhelpe supozis mi. --- Ili ja sciis pri la planata flugo de «Ozono»...

Sed ne pri baldauxa flugo de «Carido», --- tuj interrompis mi min mem. Pri tio neniu sciis. La grandprinco decidis flugi subite --- komprenis, ke povas permesi al si du tagojn.

--- Plue, --- ne auxdante min, prelegis Kruus. --- Farinte la agon, li, anstataux forgesi gxin kaj igxi normala, igxas ecx pli malnormala. Fakte, li estas en sxoko kaj, plej probable, gxuste pro la farito. Kiam mi penas malbloki lian memoron, anstataux rememori sin krimanta, li, jugxante laux lia sovagxa krio «Mi ne volas! Li estas viva!», igxas antauxa, kutima si, bona kaj kompatema homo, kiu nun ne plu povas vivi kun tia pezo sur la konscienco. Kiam mi lasas lin, li dauxras lukti kontraux nekompreneble kiu, trovigxante en iu iluzia mondo. Kio estas tiu mondo, laux kelkaj fragmentaj frazoj ne eblas diri, sed mi kredigas vin, ke en la korpo de Kislenko eklogxis nun iu alia. Kaj kontraux antauxa Kislenko li luktas gxismorte.

--- Skizofrenio... --- balbutis mi. Kruus kuntiris la sxultrojn. --- Kaj la legitimiloj? --- rememoris mi. --- Kial li bruligis la legitimilojn?

--- Kion mi povas diri? --- denove kuntiris la sxultrojn la psihxologo. --- Necesas transporti lin al Peterburgo --- tie, kun tuta aparataro, ni provos kompreni. Kaj necesas hasti. Li lauxlitere forbrulas antaux niaj okuloj.

El la silento auxdigxis rapide proksimigxanta bruo de auxto. Hastema, malsupra lumo de auxtolanternoj lekis delikatan hauxton de arboj --- verdetaj dum tago trunkoj elsaltis el la mallumo kiel morte-blankaj fantomoj kaj ree kasxigxis. Dejxetinte la cigaredstumpon, mi ekstaris por rigardi, kiu alveturis.

Gxuste kiel mi atendis, tio estis Grigorovicx. Forveturante de la aerodromo cxi tien, mi sendis lin konversacii pri Kislenko kun prioro de cxi-tiea stelo de komunistoj. La konversacio donis neniajn rezultojn. Bonega homo, honesta, skrupule digna, cxiam strebanta helpi kaj defendi. Ne kapablas ofendi ecx musxon. Post la morto de Altanses Erkinbekova li estis unu el kandidatoj al Tjuratama prioro. Apenaux ne elektigxis.

--- Jes, --- diris mi kun malfacila suspiro, --- cxi tie por ni ne plu estas aferoj. Certe, ni esploru la version pri la estro, sed... Doktoro, cxu transportado ne malutilos al nia suferanto?

Kruus longe sercxis sian tukon. Finfine trovis. Visxis la lipojn. Poste la frunton.

--- Mi absolute ne scias, --- poste respondis li.


[ Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]

Notoj pri la cxapitro


Tjfu-tjfu-tjfu ---

Laux rusa supersticxo oni devas trifoje kracxi trans maldekstra sxultro, por ke malbona auxguro ne realigxu.


OMON ---

Otrjad Milicii Osobogo Naznacxenija --- Speciala Milicia Tacxmento (rus.).


akcentado je «o» ---

Laux la norma rusa prononco senakcenta «o» proksimigxas al «a», sed en kelkaj dialektoj (inklude kelkajn volgajn) tio ne okazas kaj «o» klare diferencas disde «a».


[ Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]

Sxin mi amis tute alie. Sxi estis, kiel knabino: versxajne tia sxi restos cxiam. Kaj komence, longe, mi kvazaux estis trankviliganta kaj karesanta infanon, kaj sxi estis fidanta min kaj alpremigxanta; sed en iu momento, kiel cxiam, tiu senlima vira potenco super la delikata, elasta, gxoja, subite rompis kluzojn, kaj mi ekbolis; kaj sxi jam ne simple estis obeanta --- sxi avide submetadis sin, kaptadis kun jubila krio, kaj mi estis malfermanta translimajn profundojn kaj reversigxanta, penante fordoni al tiu di-benita abismo la tutan animon kaj esencon; kaj vere por momento estis mortanta...

Per speciala avio ni ekflugis nokte kaj, iomete atinginte la sunon, venis al Pulkovo en malfrua vespero. Rekte el la flughavena domo mi telefonis al Stanjo --- neniu respondis. Kaj nun, kvankam, antaux ol revenis spiro, revenis ankaux rongxanta maltrankvilo pri sxi --- cxu sxi ne ekmalsanis, kie sxi povas esti en tia malfrua horo, cxu funkcias la telefono --- mi estis felicxa, ke mi venis al Vasiljevskij.

--- Karulo mia...

--- Cxu?

--- Bela mia...

--- Jes, tia mi estas.

--- Vi sopiris pri mi, mi sentas.

--- Tre.

--- Kiel tio placxas al mi.

--- Kaj al mi.

--- Kiel al mi placxas cxio, kion vi faras kun mi!

--- Kiel al mi placxas fari tion kun vi!

--- Eble, vi ankoraux mangxi deziras? Vi ja ne mangxis bone dum la tuta tago!

--- Mi amas vin, Liza.

--- Ho Dio! Kiom longe vi ne diris tion al mi!

--- Cxu?

--- Tutajn dek du tagojn!

--- Kaj cxu vi...

--- Mi tre-tre forte vin amas. Cxiam pli kaj pli forte. Se tio dauxros, en kvindekjara agxo mi igxos simple blanka veruko ie sub via akselo. Cxar mi ne povas desxirigxi de vi.

--- Mi ne deziras verukon. Mi deziras knabinon.

--- Kaj kiel vin Pauxlinjo amas! Cxu vi scias, al mi sxajnas, ke jam iomete kiel viron. Al sxi estos malfacile, mi timas, forgesi pri via bildo, kiam venos sxia tempo.

--- Kiam gepatroj amas unu la alian, la infanoj amas la gepatrojn.

--- Prave. Sxi rigardas min, kaj vin amas; rigardas vin, kaj min amas...

--- Cxu al vi ne estas malfacile kun mi, Liza?

--- Mi estas tre felicxa kun vi. Tre-tre-tre.

Folioj sur vento.

Sed cxu kulpas ili, ke ne scipovas flugi mem? Kiu auxdacos kapti ilin el vento kaj jxeti en koton kun krio: «Via flugo estas mensogo, vin tiras la vento! Tio, ke vi flugas nun, tute ne signifas, ke vi povos flugi cxiam...»?

Tra la kurtenoj el la fenestroj likis avara griza lumo. En la mangxocxambro, malantaux ne tute fermita pordo, egalmezure tiktakis la horlogxo. Senfunde malhelis malsupre la tapisxo, kiel fumaj fantomoj staris la speguloj. La hejmo.

Sxia spiro tiklis miajn harojn sub la akselo --- tie, kie sxi intencis alkreski. Preskaux metinte sxin sur min, mi brakumis sxin per ambaux brakoj, forte-forte, preskaux spasme --- kaj tutegale mi deziris fari tion ecx pli forte, ecx pli proksime.

Kaj, kiel cxiam post amoro, mi por ioma tempo igxis malkutime babilema. Mi deziris cxiujn pensojn rakonti al sxi, cxiujn nuancojn... almenaux tiujn, kiujn eblas.

--- Vi neniam rakontis tiel detale pri viaj aferoj.

--- Cxar tiu afero estas ne tia, kiel la aliaj. Cxu vi komprenas, mi cxiam pensas --- versxajne, ne hazarde tio estis gxuste li. Tia justa, tia honesta, tia preta helpi al cxiu humiligita. Ja li ecx en la deliro plu defendis iun, plu batalis por iu nur al li sola komprenebla idealo. Jen en kio estas la afero. Simple tiu idealo igxis monstre perversa.

--- Mi ne povas imagi tion.

--- Ankaux mi. Sed li, mi sentas, imagis. Tio estis por li natura. Kvazaux iu iomete sxangxis iujn akcentojn en lia animo --- kaj tuj tiuj kvalitoj, kiujn ni kutimis, kaj prave kutimis, taksi plej supere, igxis monstrajxoj. Sciu, mi antauxe pensis, ke homo ne havas kvalitojn tute malbonajn aux tute bonajn, ke tre multo dependas de situacio. En unu situacio mildeco estas utila, sed en alia gxi montrigxos sia malo kaj igxos salivemo kaj senhelpa humileco, kaj tiuj situacioj havas egalajn rajtojn okazi. En unu situacio severeco egalas al krueleco, sed en alia gxuste gxi estos vera bonkoreco. Pardonu, mi ne povas dume formuli pli bone, la penso drivas... Nun mi ekpensis, ke cxio estas tute alie. Situacioj, kie bonkoreco estas pereiga, kaj savas krueleco, ne havas ekzistorajtojn. Se la mondo faras el fiereco malmildecon, el fidelo altrudemon, el fidemo stultecon, el helpo perforton --- tio estas malbenita mondo.

Sxi suspiris.

--- Certe, Sacxjo. Vi rompas malfermitan pordon. Bonkoreco sen Dio estas salivemo, fiereco sen Dio --- malmildeco, helpo sen Dio --- perforto...

Mi ridetis kaj karesis sxian kapon.

--- Sacxjo, cxu ve ne sentas, ke mi pravas?

--- Kislenko ankaux antauxe ne kredis je dio --- kaj estis bonega homo. Kaj poste plu ne kredis tute same --- kaj igxis rabia hundo.

--- Se li kredus je Dio, lin ne ricevus diabloj.

--- Kiomajn kredantojn ili ricevas, Liza! Kaj kiomajn ateistojn --- ne ricevas!

En la mangxocxambro, interrompinte pacan tiktakadon, eksonoris la telefono.

--- Kiu tio povus esti? --- timigite demandis Liza. --- Estas preskaux la tria horo...

Kaj mia koro stumblis. Kvankam Stanjo neniam telefonis al mi hejmen, kaj des pli neniam telefonus nokte, la unua freneza penso estis --- kun sxi io okazis.

Ne, ne kun sxi. Telefonis Kruus.

--- Pardonu, ke mi gxenas, --- diris li per senkolora pro laco vocxo, --- sed vi, kiel mi scias, matene raportos en la ministrejo, kaj mi volis, ke vi sciu. Kislenko mortis.

--- Cxu li ankoraux ion diris? --- post pauxzo demandis mi.

--- Ecx ne vorton. Bonan nokton.

--- Bonan nokton, Voldemaro Olgerdovicx. Mi dankas vin. Iru ripozi.

Mi surmetis la parolilon.

--- Cxu io okazis? --- tre trankvile demandis el la dormocxambro Liza.

--- Ankoraux unu korpo ne eltenis disduigxon inter justo homa kaj justo diabla, --- diris mi.

--- Kio?

--- Liza... Pardonu. Cxu vi permesos, kiel escepton... mi rekte cxi tie fumu, cxu?

--- Certe, Sacxjo, --- momente respondis sxi. Kaj post pauxzo: --- Sed pli bone vi tion ne faru, vere.

Mi ecx ridetis kontrauxvole. En tio estis sxi tuta. Amata mia.

--- Jes, vi pravas. Mi ne fumos.

--- Pli bone venu al mi. Mi vin facilete cxirkauxkisos.

Mi ekiris al sxi. Sxi sidis en la lito, etendigxinte renkonte al mi; mallerte malhelis sur delikata, jaspe brilanta en mallumo brusto anguloza ligna kruceto.

--- Cxu Liza estas tiu, kiu lispas? --- demandis mi.

--- Gxuste tiu.

Mi sidigxis sur randon de la lito, kaj sxi tuj brakumis min per ambaux brakoj. Mallauxte demandis:

--- Li mortis, cxu?

--- Jes.

--- Cxu vi lin tre bedauxras?

Plauxd'-plauxd'-plauxd'.

--- Tre.

--- Ja li estas murdinto, Sacxjo.

--- Li trafis iun teruran muelilon. Mi fordonos la vivon, por ekscii, kio lin tiel kripligis.

--- La vivon ne fordonu, --- petis sxi. --- Vi ja min mortigos.

--- ...Do, por mi estas senduba, ke ni renkontis treege rapidan, tute novan, aux, almenaux nenie antauxe registritan manieron de krimcela influo al homa psihxo. Mi ne ekskludas tion, ke kun similaj okazoj nia, kaj ecx la monda praktiko jam renkontigxis, sed ne sukcesis ilin identigi, cxar, kiel vi vidas, identigado cxi tie estas treege malfacila. La influita objekto ne robotigxas. Li plene konscias sin, li konservas bazajn trajtojn de sia karaktero --- sed konduta reago de tiuj trajtoj terure misformigxas. Kaj, aldone, se jugxi laux la okazo kun mortinta Kislenko, baldaux post plenumo de krima ago la influita objekto mortas pro io simila al cerba inflamo, kauxzita de psihxa sxoko. La sxokon, siavice, kauxzas, kiom eblas jugxi, kreskantaj spasmaj osciloj de la psihxo inter du gxeneralaj variantoj de konduto. Esence, ekde momento de apero de tiuj osciloj la homo estas destinita al morto --- ambaux variantoj estas kondicxitaj de la plej esencaj karakterizajxoj de lia egoo, kaj samtempe ili ne nur estas reciproke ekskludaj, sed ecx pli, el pozicio de cxiu el ili la alternativa varianto estas abomena, humiliga, atestas pri plena morala degenero de egoo, pri plena socia degradigxo.

--- Eble, tio tamen estas ia malsano? --- demandis Lamsdorf. Malgaja, li sidis trans tablo kontraux mi, apogante la kapon per la manoj. Tra fendoj inter la fingroj ridinde kaj kompatinde hirtigxis liaj famaj vangoharoj.

--- La fakuloj kredigas, ke ne, --- respondis mi.

--- Mistera afero, sinjoroj, --- diris el sur divano la ministro. Li sidis en angulo, metinte la kruron sur alian kruron, kaj estis ekfumanta pipon. Samkiel mi antaux tagnokto, li venis al la ministrejo rekte el aerodromo --- pro la katastrofo de «Carido» li devis cxifi programon de lastaj tagoj de sia Auxstralia vojagxo --- kaj li same estis vestita ne oficiale. --- Mistera kaj timiga. Cxu kontaktojn de Kislenko vi jam esploris?

--- Mi lasis homojn en Tjuratamo, --- respondis mi. --- Kun kazahxaj kolegoj ili esploros lastajn tagojn de la vivo de Kislenko laux minutoj, estu certa. Kaj samtempe mi ne tre kredas, ke tio ion donos.

--- Kial? --- levis la brovojn la ministro.

--- Kislenko vivis simple, malfermite. Hejmo --- laboro, laboro --- hejmo... Kaj ankaux tablo en korto --- domeno kaj damludo. Hazardaj homoj en Tjuratamo praktike ne ekzistas.

--- Sed iu ja gxin prilaboris?

Mi kuntiris la sxultrojn.

--- Iu prilaboris.

--- Kiel vi interpretas tiun frazon... e-e... --- la ministro prenis kunpinglitajn pagxojn de kusxanta apud li sur la divano raporto; pli firme preminte la pipon en la busxangulo, per libera mano li elprenis el surbrusta posxo okulvitrojn kun rompitaj arketoj kaj alportis al la okuloj: --- «Bedauxrinde, lin mem mi jam ne atingos»?

--- Mi timas, ke same, kiel vi, Anatolo Feofilaktovicx, --- penante paroli senemocie, respondis mi. --- Atentante, aldone al cxio cetera, la fakton de kripligo de la legitimiloj, atestantan pri subite riveligxinta patologia malamego al la cara familio kaj ties simbolaro, mi inklinas opinii, ke per tiu frazo Kislenko esprimis bedauxron pri neeblo plenumi terorisman agon rilate de lia imperiestra mosxto.

--- Dio savu kaj absolvu nin! --- timigite balbutis Lamsdorf kaj faris krucosignon.

--- Cxu vi opinias, kolonelo, ke ni devas plifortigi gardadon de la dinastianoj?

Mi kun dubo balancis la kapon.

--- Ecx la plej etan spuron de sisteme funkcianta organizo ni ne trovis.

--- Vi trovos, sed estos jam malfrue! --- ekkriis Lamsdorf.

--- Aliflanke, --- respondis al si mem la ministro, mediteme spireginte per la pipo, --- kia, je diablo, povas esti plifortigo de gardado, se plej kontrolita homo povas jen tiel frenezigxi senkauxze kaj elpafi al la imperiestro tutan sxargilon...

--- Vi, ekzemple, --- sufloris mi.

Li silente ekrigardis al mi.

--- Vi, homo decidema kaj principema, aktive sxatanta justecon, samtempe arda patrioto de via patra Kurska gubernio, --- klarigis mi, --- subite rimarkis, ke lasta el la aprobitaj de Dumo kaj konsentitaj de la imperiestro ukazoj iel limigas rajtojn de Kurskaj kamparanoj. Nu, ekzemple, vica elektrolinio trairos ne tra Kursko, sed tra Belgorodo, kaj en Belgorodaj vilagxoj elektroenergio kostos je duonkopeko malpli. Gvidata de via principemo, simple bolante pro indigno, vi dum la plej baldauxa auxdienco alvenas la imperiestron kaj, manpreminte, silente sendas eksplodan kuglon en lian ventron.

--- Kion vi diras, princo! --- indigne ekvigligxis Lamsdorf.

--- Pardonu, Ivano Volfovicx, tio ne estas preparitajxo, mi improvizas. Sed tio, kiel al mi sxajnas, estas tre bona ekzemplo de tio, kio okazis al Kislenko.

--- Jes, jenaj aferoj, --- post pauxzo diris la ministro, kaj, grakgxemante, kun peno ekstaris. Ekiris laux la kabineto --- malrapide, iom sxanceligxante. Versxajne, li tro sidis en segxo de avio Kanbero --- Peterburgo. --- La aferoj bonas, kiel fulgo blankas...

Lamsdorf konsternite balancis la kapon.

La ministro dum ioma tempo pasxadis tien-reen, de tempo al tempo ellasante per la pipo grizviolajn nubetojn de aroma, miela fumo. Poste li haltis antaux mi. Mi ekstaris.

--- Ja sidu vi...

Tiam mi permesis al mi sidi.

--- Mi ja sidi jam ne povas, je Dio... Kion vi intencas fari plu?

--- Nu, unue, prilabori la kontaktojn de Kislenko; cxiel ajn, tio estas deviga proceduro. Ni pri tio jam parolis. Due, mi volas retrospektive evidentigi analogiajn krimojn, se tiaj okazis. Statistiko estas granda scienco. Eble, ni sukcesos trovi ion, ecx iajn legxojn riveli. Kaj, trie, estas ankoraux unu ideeto... kiel aldona sukerajxo.

--- Kio? --- demandis la ministro.

--- Min maltrankviligas la deliro de Kislenko. Ja gxi estas treege sencohava, kaj fakte, priskribas iun tute konkretan bildon. Kontraux iu li batalas, defendas iun virinon... kun sama ardo, kun kia vi, Anatolo Feofilaktovicx, viajn Kurskajn kamparanojn.

Lamsdorf foliumis kusxantan antaux li sur la tablo ekzempleron de la raporto, ekkuris per la okuloj laux linioj.

--- Kaj plue. La lastaj vortoj, kiujn diris Kislenko dum sia vivo.

--- «La flagon, la flagon supren... ili vidu nian, rugxan...» --- lauxte legis Lamsdorf. --- Cxu tio?

--- Jes, tio.

--- Supozinde, la flago estas rugxa? --- precizigis la ministro.

--- Supozinde. Cxu vi ne havas iajn asociajxojn?

--- Sincere dirante, ne.

--- Mi same, --- diris Lamsdorf. --- Kvankam tio, certe, estas krocxajxo. En la indikilo de Hagelström...

--- Stop', stop', Ivano Volfovicx. La afero estas en tio, ke la rugxa simbolaro estis vaste uzata de fruaj komunistoj en tiu epoko, kiam la komunismo --- prakomunismo, pli gxuste --- penis en diversaj landoj kontesti potencan regon de historie kreigxintaj administraj strukturoj. Tio estis stultajxo, certe, kvankam kauxzita de katastrofaj sociaj movigxoj de la dua kvarono de la antauxa jarcento... sed se tio estus sukcesa --- tuj al la komunismo venus fino. Baldaux igxis klare: ju plian perforton propagandas instruo aux movado, des pli da kriminalaj elementoj igxas gxiaj adeptoj, senrevene transformante la tutan konfesion en kriman bandon, --- cxar, ju pli perforto estas rangigata kiel reordigo de la mondo, des pli oportuna rimedo por profitcela perforto igxas la instruo aux la movado.

--- Mi ie legis tiun frazon...

--- Sendube, Ivano Volfovicx! En la jura fakultato vi ja devus gxin legi! «Kio estas la "popolamikoj" kaj per kio ili minacas al la popolo», Vladimiro Uljanov. Eklezia nomo --- Lenin.

--- Al mi lia stilo cxiam sxajnis tro peza, --- pale ridetis Lamsdorf.

--- Ankaux pro «Agni-jogo» kapo doloregas, --- ofendigxis mi.

--- Al la afero, sinjoroj, al la afero! --- senpacience diris la ministro.

--- Ja mi gxuste pri la afero parolas, Anatolo Feofilaktovicx. Sub rugxa flago, ekzemple, heroe pereadis sur barikadoj Lionaj teksistoj en mil-okcent-tridek-kvara jaro --- tute ne krimuloj, sed simplaj, justaj, malesperigitaj de mizero laboruloj. Estis ankaux aliaj ekzemploj. Kaj jen. Povas esti, eblas, ne ekskludeblas, ekzistas ia probablo --- ke konservigxis ia hermetika sekto, konservanta instruon de komunismo en primitiva sovagxeco kaj tute degenerinta... nu, io simila al la Irlandaj fanatikuloj, kiuj jam meze de nia jarcento eksplodigadis Londonajn magazenojn.

La ministro penseme spiregis per la pipo, plu starante meze de la kabineto, apoginte unu manon je la flanko kaj faltis la vizagxon. Tamen la vizagxo de Lamsdorf serenigxis:

--- Kiel sukcese estas, ke la imperiestro komisiis tiun cxi aferon al vi!

--- Mi volus tiel pensi, --- diris mi.

La ministro subite ekmovigxis antauxen kaj, plu faltante la vizagxon, aliris proksime al mi. Mi denove levigxis. Li prenis mian kubuton.

--- Se estas tiel, povas malkovrigxi tute monstraj misteroj, --- mallauxte kaj abrupte diris li. --- Kolonelo, cxu vi estas certa?.. Cxu vi estas preta plu esplori tiun cxi aferon --- aux vi, kiel komunisto...

--- Mi estas pli ol preta, --- respondis mi. --- Tio estas afero de mia honoro.

Dum ankoraux sekundo li atente rigardis en mian vizagxon, poste deiris kaj eksidis, denove metinte la kruron sur la kruron. Tiam ankaux mi eksidis.

--- Kion vi intencas fari por prilaboro de tiu versio? --- demandis li.

--- Mi intencas konsulti rekte la sesan patriarkon de komunistoj de Rusio, --- decideme respondis mi.

Denove miaj interparolantoj dum ioma tempo silente digestis tiujn vortojn. Poste Lamsdorf demandis:

--- Sed cxu tio estas deca?

--- Tio estas neevitebla. Ecx se li nenion scias pri tio --- mi inklinas pensi, ke ne scias, --- tiam, almenaux, li pli bone ol cxiuj ceteraj kapablos montri al mi homojn, kiuj povas ion scii. En la patriarkejo ekzistas fako pri ligoj kun eksterlandaj eparkioj --- por ke gxiaj laborantoj komencu doni al mi informojn, mi ankaux bezonos subtenon de la patriarko. Krome, ekzistas tia ricxega afero, kiel onidiroj kaj legendoj --- kaj same ili ne preteriras la patriarkon.

--- Do, tio estas racia, --- diris la ministro. --- Kiam vi intencas veturi al Simbirsko?

--- Mi esperas sukcesi jam hodiaux. Ekstremokaze --- per la unua matena flugo, je la sesa kaj dek kvar. Tempo estas kara. Io sugestas al mi, ke tempo estas kara.

--- Dio al vi helpu, Aleksandro Lvovicx, --- diris la ministro kaj, elpreninte el la posxo «bulbon» de horlogxo, rigardis al ciferplato. Levigxis.

--- Dankon, Anatolo Feofilaktovicx. Nun ankaux mi havas al vi demandon. Cxu mi agu kiel reprezentanto de MSxS, aux simple kiel privata persono, kiel konfesiano, strebanta al konversacio?

La ministro ekpensis, sxajne --- kun ioma malplezuro. Versxajne la demando sxajnis al li rekta gxis sentakteco --- li deziris, ke mi faru oportunan por la kabineto de ministroj decidon memstare.

--- Pli bone turnu vin kiel privata persono, --- nevolonte diris li post longa, gxena silento. --- Komprenu... ekflaros gazetistoj kaj levigxos ondo --- jen, imperia servo denove enmiksigxas en aferojn de konfesioj. Ekgrumblos Sinodo, el Dumo eksxutigxos interpelacioj. Al ili nur preteksto suficxas... Pruvu poste kvindekan fojon, ke vi ne estas fiulo.

--- Bone, Anatolo Feofilaktovicx, mi gxuste tiel agos, --- diris mi. Li abrupte reensxovis la horlogxon en la posxon.

--- Gxis la funebra ceremonio restis kvardek minutoj, kaj mi ankoraux devas razi min kaj alivestigxi. Ivano Volfovicx, cxu vi iras?

--- Jes, certe.

--- Do, ni renkontigxos malsupre. Kaj vi, Aleksandro Lvovicx?

--- Mi esprimos miajn kondolencojn al la pereintoj per akcelita enketado de la afero, --- diris mi.

Super Lepora insulo ventre murmuregis basoj de adiauxa saluto. Alte tintetis vitroj. La funebra procesio etendigxis de Isaaka katedralo laux la tuta kajo kaj tra tuta Triunua ponto. Venis regxino de Grandbritio kun pli agxa filino, bela kaj avara je demonstro de sentoj --- sxin oni siatempe opiniis ebla fiancxino por la grandprinco; venis la kronprinco de Germanio, ne tro sukcese kasxanta sub malvarma masko sian afekcion pro la tragika pereo de la kuzo --- Vilhelmo-Frederiko mem jam ne kapablis forlasi la Potsdaman palacon; kvazaux plenmano de Kristnaskaj piceaj ornamajxoj movigxis, tenante sin proksime unu al la alia, parencaj monarkoj de Skandinavio; la prezidanto de Tutcxinia Kunveno de Popolaj Reprezentantoj respektoplene subtenis la kubuton de Pu I --- jam tute kadukigxinta, sekigxinta, kiel grilo, cxirkauxvolvita gxis la okuloj, sed tamen riskinta persone demonstri lastan omagxon; decidinte ne prokuri la aferon al la filo, venis mikado, kaj post li --- multenombraj regxoj de Indocxinio. Preskaux cxiuj kronoj de la mondo, malgxoje klinitaj, kiel unu familio defilis laux tiuj lokoj, kie mi kutime perpiede pasxadis hejmen, kaj ilin vipis malseka balta vento.

Rigardante sur ekranon de televidilo, staranta en angulo de la kabineto, mi antaux cxio vokis al mi la estron de la grupo «Buki» leuxtenanton Papazjan.

--- Jen, ankaux por vi aperis laboro, Azero Akopovicx. Kaj ne nur por vi persone, sed por la tuta grupo. Tiel estos pli gaje. Faru por mi ekstrakton el cxiuj eblaj kriminalaj informoj laux jen proksimume kia principo: murdatencoj aux provoj de diversioj, inklude sukcesajn, kun ne tute klaraj kaj tute neklaraj motivoj. Unuavice sercxu okazojn, kiam kriminto post la krimo igxis psihxe nevalida aux pereis, aux mortis en neklarigitaj cirkonstancoj.

--- Komprenite, --- kapjesis la leuxtenanto. Mi sentis, ke li impetas al la laboro: la enketo estas sensacia, la grupo ekzistas jam dum pli ol tagnokto, sed ankoraux ne ricevis ecx unu taskon. --- Laux kiu regiono?

Mi malgaje rigardis al li kaj silentis.

--- Cxu laux tuta Rusio? --- penis diveni li.

--- Laux la tuta mondo, --- diris mi. Li fajfetis. --- Sed laux Rusio, certe, antaux cxio.

--- Dum kia periodo? --- jugxante laux la vocxo, lia entuziasmo iomete estingigxis.

Mi malgaje rigardis al li kaj silentis.

Lia vizagxo etendigxis. Ankaux li silentis --- diveni li jam ne kuragxis.

--- Dum cxirkaux cent kvindek jaroj, --- diris mi finfine. --- Kiom suficxos fidinda statistiko. Movigxu en direkto, kontrauxa al la kronologia: la nuna jaro, la antauxa jaro, la antauxantauxa jaro kaj tiel plu.

Li kuragxe auxskultis, rimarkeble seriozigxinte. Kaj tiam mi, por jam fine mortbati lin surloke, neglekte informigxis:

--- Cxu du horoj al vi suficxos?

--- Sed timu ja dion, sinjoro kolonelo!.. --- ekkriis li, sed mi rapide etendis la manon kaj tusxis lian manplaton, strecxigxintan sur la tablo.

--- Ne, Azero Akopovicx, tio jam estis mia sxerco. Mi iomete vin gajigas antaux la atako. La laboro estas infera, mi bonege komprenas. Ne hastu, faru skrupule. Sed ankaux ne prokrastu. Mi tuj donos al vi kopion de mia raporto pri Kislenko --- elporti el la kabineto mi ne permesos, rigardu cxi tie. Tiam vi pli bone komprenos, kion mi sercxas. Kaj vi memstare faros selekton de faktoj, kiujn trovos viaj knaboj. Mi ne havas por tio tempon.

Dum Papazjan, lokigxinte en angulo, kun profesia rapideco foliumis la raporton, mi telefonis al cxifristoj kaj demandis, cxu ne venis al mia nomo raportoj de Karavajcxuk. Tiuj venis. Kiel estis atendite, okazis neniaj incidentoj en Usona parto de la projekto «Ares». Tamen, la usonanoj kun treega afablo dankis pro la averto, promesis pligrandigi gardadon de okupitaj en la projekto personoj kaj esprimis esperon, ke ni trovos eblon informi ilin pri rezultoj de la enketo, se tiuj rezultoj, el nia vidpunkto, tusxos interesojn de Nord-Amerikaj Sxtatoj. Sur la version «Ares» eblis meti finan krucon.

Tute seriozigxinta pro la legito Papazjan redonis al mi la raporton, kaj foriris, kaj mi direktis min al lingvistoj. Kaj ankaux tie cxio estis malbona. La vorton «OMON» sciis neniu. Komputila prilaboro de la termino montris, ke plej probable gxi estas mallongigo, kaj ni por nelonge retrovis esperon --- sed kiam la kompo komencis elsxuti sennombrajn variantojn de malcxifrado, de ankoraux tute simplaj «Obeanta Majoro Observanta Naturon» kaj «Ordeno de Monda Ordigo de Nacioj» gxis tute nedigesteblaj, mi kaj la operatoro nur kracxis sen anticipa interkonsento; kaj se priatenti, ke la mallongigo povus esti alilingva? Unuvorte, tiu fadeno same nenien kondukis.

Tiam mi revenis en mian kabineton.

--- Ho, saluton! Kie vi estas?

--- En la oficejo.

--- Cxu vi jam revenis?

--- Jam hieraux. Tuj post la dekdua mi provis telefoni al vi el la flughaveno, sed neniu alvenis.

--- Ha, do ankaux vi telefonis?

--- Cxu vi estis hejme?

--- Jes, mi kusxis senforte. Kaj, kiel cxiam, iu simple dissxiradis la telefonon, sed mi preferis morti, ol ekstari. Tre malfacila estis tago, mi kuradis cxie, kiel cxevalo --- sercxis, cxu ne bezonas iu haki lignajxon.

--- Pardonu, mi ne komprenas.

--- Laboron mi sercxis, Sacxjo, kio ja cxi tie estas nekomprenebla. Mono necesas.

--- Stanjo, --- singarde diris mi, --- eble mi tamen povus...

--- Sxajne ni jam parolis pri tio, --- seke interrompis sxi. --- Ni ne rekomencu.

Helpon per monbiletoj sxi neniam akceptis en ajna formo. Ecx, kiel tio nomigxas, por mastrumado. Ecx prunte: de aliuloj sxi opiniis sin rajta pruntepreni, sed de mi --- ne. Sxi povis pretere mencii, ke en la hejmo lauxlitere mankas mangxajxo, kaj tuj arangxi por mi caran tagmangxon aux vespermangxon; kaj sxi, sidante kontrauxe kaj bekante el sia telereto, informis intertempe, ke mono restis por du tagoj, kaj se iu «Nova vorto», ekzemple, prokrastos honorarion, do necesos meti dentojn sur breton --- kaj en mian gorgxon ne povis trairi peco, kvankam kuiris sxi cxiam mem kaj cxiam bonege. Unufoje mi provis silente submeti sub paperon sur sxia skribotablo ducentrublan monbileton --- matene, jam surstrate, mi trovis tiun monbileton en palta posxo. Mi preskaux forbrulis pro honto.

--- Do, cxu trovigxis hakenda ligno?

--- Imagu, jes. Sxajne mi ricevos postenon de malsupera redaktisto en literatura sekcio de «Rusa hebreo». Kaj kio estas tre valora --- ne necesas cxiutage iri al la oficejo. Eblas alkuri unu aux du fojojn dum semajno, preni tekstojn --- kaj iri hejmen.

--- Sed kio okazis, Stanjo? Kial subite akrigxis monbezono?

--- Venis tia momento. Por sxpari por estonta vivo. Nu, estas neinterese rakonti, Sacxjo.

Kaj cxio. Sxi aludas al malfacilajxoj, sed neniam rakontos, en kio ili estas. Iam, kiam tiu trajto nur komencis riveligxi en sxi --- en unuaj monatoj estis nenio simila --- al mi sxajnis, ke sxi faras tion intence. Poste mi komprenis, ke alie sxi ne povas, en tio estas sxi tuta. Konscii, ke sxia vivo ne estas paradizo, mi, certe, devas, sed scii ion konkretan por mi estas senutile, cxar ja tutegale mi ne povas iel helpi, kaj sxi ecx gxeni min ne deziras, sxi mem sukcesos... Foje al mi sxajnis, ke mi falas de glacia muro; mi krocxigxas, penas teni min, gxissange rompante la ungojn, kaj ne povas --- ili glitas laux polurita blendo.

--- Cxu vi venos hodiaux?

--- Mi tre volus.

--- Kiam?

--- Ecx nun.

--- Bonege. Sed sciu, mi havas al vi peton, pardonu. Hodiaux al mi neatendite venas Janusz Kwiatkowski --- cxu vi memoras, mi rakontis, tiu redaktoro el Lodzo. Tio estas ne homoj, sed krokodilidoj. Matene li telefonas kaj diras, ke elflugas. Cxi tie li havas aferojn por tri tagoj en fonduso de subteno de okcident-slavaj literaturoj, do, anstataux pagi por hotelo, li min informas, ke logxos cxe mi, kaj jen ni, malnovaj amikoj, finfine bone intervidigxos. En novembro li vizitis min preterveturante, vidis, ke mi havas du cxambrojn... Vespere li venos, cxu vi imagas?

--- Kun peno, sed imagas.

--- Cxu mi povas, cxu ne --- li ecx ne demandis. Kaj mi, gxenerale, iomete malsanas, kaj en la hejmo cxio mankas. Cxu vi ne povus acxeti ian mangxajxon?

--- Sendube, --- diris mi, --- certe. Vi povus ne klarigadi tiom longe. Post horo mi elveturos.

--- Dankon, vere! Kaj jen kio ankoraux: cxu la sxlosilojn vi havas cxe vi?

--- Certe.

--- Mi nun havas tute truan kapon, tial mi diras, dum memoras --- lasu ilin, mi donos ilin al li por tiuj tri tagoj. Ne sidos ja mi apud la pordo, auxskultante lian sonorilon...

--- Certe, --- diris mi. --- Atendu.

--- Kison.

--- Reciproke.

Mi trairis preter dejxoranto, grumblinte: «Mi estos post tri horoj»; furioze skrapante per la kalkanumoj je asfalto, preskaux kuris al mia auxto. La sxlosilo eniris en la startigilon nur post tria provo. La motoro ekronkis, ekgrauxlis. Mi preskaux forgesis signali turnigxon. Turnis al Miliona strato, kun fajfa rapido traveturis preter la palacoj, preter Marsa Kampo, kaj enfluis en densan torenton, kiu, kiel senfine longa, artika testudo rampis laux Sadovaja-strato suden.

Esence, tiuj cxi radaj benzinaj auxtacxoj jam estas anakronismo. Jam dum longa tempo oni ellaboradas projektojn pri konvertado de individua transporto al gravita tirado, same kiel cxe aeraj sxipoj --- ne necesas vojoj, ne necesas benzino, ne estas bruo, ne estas eliggasoj, rapido laux ajna malfermita spaco estos tricent, ecx kvarcent verstojn hore. Sed tio postulos plenan anstatauxigon de la tuta auxtaro --- unue; treege malfaciligos vojregadon --- due; krome, auxtaj kaj vojaj magnatoj rezistas, kiel tricent spartanoj --- trie; nu, kaj kvare --- necesos minimume kvinoble plidensigi la reton de orbitaj gravitiloj. Ankaux tio kostas multe kaj postulas multajn klopodojn. Kaj dume ni veturas, odoracxas, bruligas altvaloran nafton, likas tra kapilaroj de vojoj.

Apud Ingxeniera Kastelo mi turnis al Fontanka kaj laux la kajo ekveturis pli rapide.

Kiom mi komprenis, antaux kvar jaroj sxi havis tute frenezan amon kun tiu Kwiatkowski. Rekte sxi ne rakontis, sed laux preteraj mencioj, kaj ecx simple konante sxin, eblis diveni. Du cxambroj! Kaj kiom da litoj? Kvankam en la mangxocxambro staras malnova otomano. Aux sxi sternos al li sur apudporda tapisxeto?

Ie tute proksime, maldekstre, freneze ekhurlis sonsignalo kaj ekjelpis bremsoj. Grandega ombro de buso, tremante, pendis iom super mia auxteto kaj tuj malaperis malproksime.

Fu, diable. Evidentigxis, ke mi traveturis sub rugxa lumo kaj ecx ne rimarkis. Tio nomigxas --- dio savis.

Bone. Mi ekkoleris kontraux mi mem. Ja kiu mi estas? Eble, sxi nun havas lastan eblon reveni al tiu, kiun sxi gxis nun amas?

Gxenerale, kiam mi estis ekscianta, ke al tiu aux alia homo Stanjo bone rilatas aux, des pli, iam lin amis, tiu homo tuj kreskis en miaj okuloj. Ecx ne vidinte lin, mi komencis rilati al li iel... amikece, eble; mi komencis lin pli estimi. Mi ne scias, kial. Eble, subkonscie laboris logiko: ja ne senkauxze sxi lin amis. Eble, tio estis io parenca al tio, kiel diris en Saguramo Stanjo pri Liza kaj Pauxlinjo, mi jam ne scias, cxu sincere aux nur dezirante plezurigi min --- ho, se sincere! --- «ja parencaj homoj». Simple mi nun frenezigxis, cxar tro neatendite tio okazis. Mi tro nervozigxis dum lastaj tagnoktoj, kaj pri Stanjo maltrankvilis --- jen sxi preskaux nudpieda pasxadas laux malvarmaj flakoj, jen ne respondas nokte... kaj gxenerale sxi malproksimigxas...

Necesus legi dum libera tempo, kion tiu Kwiatkowski verkas. Ekzistas, versxajne, tradukoj en la rusan.

Sed kie gxi estas, tiu libera tempo?

Publikigu li sxin en sia Lodzo... Kaj monon pagu pli...

Sed la animo estis peza. Malgaja.

Unue mi veturis al la flughaveno kaj prenis restintajn en la deponejo du apetitajn botelojn da «Aragvo», kiujn donacis al ni por adiauxo Iraklo. Mi ilin de cxi tie ecx ne prenis antauxe --- sciis, ke ili necesos al mi kaj Stanjo. Jen, ili necesas.

Mi veturis reen.

Ho dio, nu certe, sxi estas malfelicxa kun mi, por sxi tio estas humiliga, por sxi tio estas malofta... sxi estu felicxa sen mi. Mi deziras, ke --- al --- sxi --- estu --- bone!

Sed la animo estis peza.

La plej proksima al sxia hejmo supermerkato --- stulta vorto, mi gxin malamas, sed gxi enradikigxis, kaj ecx rusan analogon nun ne eblas trovi; tamen, kiel tion demandis, sxajne, ankoraux Jxukovskij: por kio ni bezonas fremdan vorton «kolono», se estas belega rusa vorto «fosto»? --- estis la Torjxoka. Mi traveturis sub fenestroj de Stanjo, preteris pontojn kaj parkis la auxton.

Mi gxojis almenaux ion fari por sxi.

Rabobeste kaj fiere mi rulis mian kradan cxareton laux senhoma labirinto inter brilantaj magazentabloj, plukante de ili retsakojn kun elitaj, pure lavitaj terpomoj el Polesje, paketojn kun Poltavaj brustajxoj kaj femurpecoj, kun Astrahxanaj fisxajxoj, vazojn kun Muromaj peklitaj kukumoj kaj Valdajaj peklitaj fungoj, danaj marinitaj petromizoj kaj cxinaj salaj spicoj, Kamcxatkaj kraboj kaj Hokajdaj kalmaroj, feste kolorigitajn skatolojn de Konstantinopolaj cxokoladaj sortimentoj kaj Lubekaj marcipanoj, sunajn faskojn de Marokaj orangxoj kaj pezajn, lilajn grapolojn de tagxika vinbero. Per tio, kion mi prenis, eblis kvin malsatajn amantojn mangxigi gxis dispepsio. Al sxi suficxos por du semajnoj. Kaj ie sur fundo de torento de senordaj pensoj batigxis: sxi nur provu redoni al mi monon pro tio cxi... nur provu... sxi tutegale tiom ne havas.

Al mi mem apenaux suficxis.

--- ... Sacxjo, vi frenezigxis! --- ekkriis sxi, apenaux malferminte la pordon. Sxi estis fresxa, ripozinta, evidente sxi jxus banis sin; pezaj nigraj haroj estis cxirkauxligitaj per cxarma rubandeto; facila malfermita bluzo preskaux malkovris la bruston; mallonga jupeto tegis sxin. Transformigxis virino, atendas gaston. Ecx estas strange, ke sxi min rekonis --- en amaso da pakajxoj mi tute perdigxis, kiel perdigxas en ornamajxoj ornamita kun sengusta malavaro Kristnaska piceo.

--- Kun vi ja eblas frenezigxi, --- anhelante, diris mi. --- Kien elsxargxi?

Ni iris al la kuircxambro; sxi preskaux dancetis, irante, kaj de tempo al tempo retrorigardis al mi --- energio simple bolis en sxi. Mi komencis elsxargxi, kaj sxi --- tuj ordigi sian cxielan manaon:

--- A ha, tion mi mangxos kun vi... ankaux tion kun vi... la terpomojn mi tuj ekkuiros... Cxu vi estas malsata?

--- Ne, certe ne.

--- Tio estas bona... --- malferminte malvarmujon, sxi dauxre kaj skrupule densigis vazojn kaj pakajxojn, parolante, preskaux kantante: --- Mi ne uzurpas --- ja mi venis hejmen, kaj mi ne servas --- ne bezonas panon. Mi 'stas pasio via, via ripoz' dimancxa, mi estas sepa tago, via cxielo sepa... Cxu al Vasiljevskij vi sukcesis alveturi?

--- Certe.

--- Kiel fartas Pauxlinjo?

--- Cxu vi scias, mi sxin ecx ne vidis. Kiam mi venis --- sxi jam dormis, kiam foriris --- sxi ankoraux dormis.

--- Liza?

--- Cxio estas en ordo.

--- Dankon al dio.

Rememoro pri la nokto kiel malrapida fajra blovo ruligxis tra la korpo.

--- Stanjo, cxu vi kredas je dio?

--- Mi ne scias... --- sxi fermis la malvarmujon kaj malfleksigxis, rigardis en mian vizagxon. Sxia rigardo brilis milde, mole. Malofte okazas tia. --- Kredi kaj deziri kredi --- cxu tio estas samo?

--- Ami kaj deziri ami --- cxu estas samo? Savi kaj deziri savi --- cxu estas samo?

--- Nu jen. Mi jam preskaux ekkredis, ke vi estas dio, kaj vi jxus pruvis, ke dio ne ekzistas... Sed por kio konjako?

--- Kiel «por kio»? Ja Iraklo donacis al ni, do gxi cxe vi atendu okazon. Kaj, eble, la homo post vojagxo deziros drinki.

--- Li sendube formangxos, sed kiu ja al li donos... Mi ecx ne montros, --- enpreminte en cxiu mano po botelo, sxi ekbaraktis en la kuircxambro, cerbumante, kie arangxi kasxlokon. Ne trovis; starigis dume rekte sur la tablon. La konjako, kvazaux densa bruna suno, lumis malantaux vitro. Mi ekdeziris drinki.

--- Kaj jen ankoraux, --- mi prenis el la posxo sxlosilojn de sxia logxejo, kiujn mi tutegale preskaux neniam kuragxis uzi --- simple portadis, kiel dolcxan simbolon de posedo; kaj gardeme metis sur la malvarmujon. Neniam plu mi ilin vidos, kiel proprajn orelojn.

--- Kia sagxulo! Kaj mi tute forgesis... Cxu vi ne helpos al mi sensxeligi terpomojn?

Mi sxanceligxis. Antaux minuto, kiam sxi rigardis tiel milde, al mi, stultulo, sxajnis dum momento, ke sxia viglo, sxia alvoka vestajxo estas por mi. Trofierigxis vi, Trubeckoj, trofierigxis. Sxi rapide trovis kuirejan trancxilon.

--- Mi helpus kun gxojo, Stanjo, sed mi nun devas reveni al la laboro. Pardonu.

Sxi honeste faris cxagrenitan vizagxon.

--- Lasu! Jam vesperigxas, kion vi tie povos fari? Janusz post horo kaj duono estos cxi tie, mi vin konatigos; vere, tiam vi drinkos duope, vi malstrecxigxos iomete. Vi havas tre lacan vizagxon, Sacxjo.

--- Mi cxi tie nur malhelpos. Li estas via malnova amiko, kolego...

Sxi jxetis oblikvan atentan rigardon --- trancxilo estis en unu mano, terpomo en la alia.

--- Sacxjo, sxajne vi min jxaluzas.

--- Certe.

--- Jen bonege. Ja mi jam pensis, ke al vi estas tutegale.

Mi montris per la manoj hokajn ungegajn manegojn, levis ilin super sxi kaj per vocxo de Sxer-hxano tire mugxis:

--- Tio estas mia predo!

Lerte turnante terpomon sub trancxila klingo, sxi superece subridetis, kaj mi bonege komprenis sxian subridon: ja tio estas ankoraux nesolvita demando --- kiu estas kies predo.

--- Ne maltrankvilu, --- diris sxi poste, --- mi estas tre fidela knabino. Kaj krome, tute ne uzebla.

--- Cxu «aperis la luno purpura»?

Cxi-foje sxi turnis al mi la kapon kun nekomprenebla por mi miro; poste sekreteme ridetis.

--- Ne, nur la humoro ne konvenas.

--- Nu, mi esperu, --- diris mi.

Kaj la ektintintan trancxilon, kaj obtuze frapintan terpomon sxi simple faligis --- kaj ekplauxdis per la manplatoj:

--- Li jxaluzas! Sacxjo jxaluzas! Tiun minuton mi atendis dum duonjaro! Hu ra!

La terpomo, turnigxante kaj frapante, ekruligxis al rando, sed decidis ne fali.

Laux mi, la humoro de Stanjo estis tute konvena.

Kompatinda mia amatino. Cxiam scii tion pri mi, cxiutage... «Cxu al Vasiljevskij vi sukcesis alveturi? Cxu oni vin mangxigis?»

La gorgxo spasmis pro admiro de sxi.

--- Nu, diru finfine, kiel al vi sxajnas mia nova hararangxo? Cxu placxas?

Mi sopiris sxin gxis langvoro kaj tremo --- sed, se mi kisos sxin nun, sxi respondos, sed mem estos pensanta, ke jen la Varsovia avio eligis cxasion, kaj jen Janusz aliras al taksia haltejo.

--- Tre placxas. Same kiel cxio cetera. Al vi gxenerale konvenas knabina stilo.

--- Simple vi sxatas knabinojn. Tial mi penas konformi.

Sxi deturnigxis, levis la terpomon kaj la trancxilon. Sur min kvazaux iu metis cent pudojn --- tiel premis sento de adiauxo por cxiam. Kaj tutegale estis tia tenero... Mi brakumis sxin cxe la sxultroj, facile alpremis sxin cxe la dorso al mi kaj mallevis la vizagxon en aromajn, purajn harojn: la vestita sur nuda korpo malfermita bluzo senhonte vokis la manplaton tra klaviklo malsupren, al la brusto --- mi estis apenaux detenanta min.

--- Trubeckoj, ne leku. Mi ja ne sukcesos fari la tagmangxon.

Ne min sxi vokis. Lastan fojon mi facile kunpremis la fingrojn sur sxiaj sxultroj, kisis je la verto --- kaj lasis.

--- Bone, Stanjo, mi iras. Ne ofendigxu.

--- Domagxe. Sed eble vi post la laboro venos, cxu? Ni babilu...

--- Por kio?

--- Nu, eble mi deziras fanfaroni pri vi? Cxu tio ne venas en vian kapon?

--- Sincere dirante, ne. Mi ne scias, pri kio en mi eblas fanfaroni. Al mi sxajnas, ke viaj amikoj opinias min agace honesta soldatacxo --- cxu stulta pro sentimentoj, cxu sentimenta pro stulteco.

--- Kia ridinda vi estas. Kaj kion vi faros morgaux?

--- Mi flugos al Simbirsko kaj petos renkonton kun la patriarko de komunistoj.

Sxi trancxvundis fingron. Ekkrietis, sxovis la manon sub akvostrion --- kaj konsternite turnigxis al mi.

--- Sed por kio?

--- Estas afero. Felicxon, Stanjo!

Sxi pasxis al mi, kiel en Saguramo kasxante la manojn malantaux la dorso, por ne guti sur sin, nek sur min; ofendite, en knabina stilo pauxtis.

--- Kaj brakumi-kisi?

Mi brakumis-kisis.

4

En mia kabineto mi --- parte por distrigxi, sed plejparte pro servodevo --- sen aparta entuziasmo provis rekte sur cxemanaj rimedoj kontroli mian version. Rubriko «fruaj tendencoj de komunismo», sxlosilvorto «kriminalaj». Sed la vidigilo komencis elmeti sximajn, konatajn nun nur de malvastaj fakuloj kaj senpasiaj disketoj faktojn kaj nomojn. Francaj bombistoj: murdu per eksplodpaketo veturantan, ekzemple, el teatro, tute senkulpan oficiston --- kaj ni tuj igxas je pasxo pli proksime al justa sociordo. Bakunin. «Nenion kostas ribeligi ajnan vilagxon». «Revoluciaj inteligencianoj, per cxiuj eblaj rimedoj faru vivan ribelan ligon inter disigitaj kamparanaj komunumoj». Necxaev. Murdisto, degenerulo. Nura nomo de la gazeto, kiun li komencis eldonadi eksterlande, multon kostas: «Popola revengxo». Artikolo «Cxefaj bazoj de estonta socia ordo», la mil okcent sepdeka jaro: oni donu al la socio kiel eble plej multe, kaj mem konsumu kiel eble plej malmulte (sed kio estas socio, se ne tiuj «oni»? eble, nur estraro), laboro estas deviga sub minaco de morto, cxiujn produktojn de laboro distribuas inter laborantoj eksklude laux altaj rezonoj por neniu kontrolebla kaj entute de neniu konata sekreta komitato... Certe, revante pri tielajxo publike, en pensoj oni tenas, ke oni sukcesos igxi prezidanto de tiu komitato. Kanajlo.

Cxiuj cxi mornaj sektoj, malvastaj, kiel neniam vizitataj de suno kanjonoj, forputris jam en la sepdekaj jaroj kaj en Euxropo, kaj en Rusio; dum ioma tempo ili plu bruletis en la Oriento, hibridigxante kun naciisma fanatikeco kaj rezultigante foje terurajn hibridojn, sed poiome ankaux tie ili malaperis. Sxajne, mi denove sercxis vane.

Telefonis Papazjan kaj petis lin akcepti --- mi diris, ke mi povas ecx tuj. Mi surmetis la parolilon kaj ekfumis. La humoro estis abomena. Kwiatkowski versxajne jam venis. Kaj Stanjo estas tia bela kaj tia... preparita. Kaj jen ankoraux tiuj projektistoj de nova socio, al kiuj ecx mi, komunisto, volis pafi --- simple kiel al rabiaj hundoj, por ili ne mordu homojn. Sed tio estas, certe, kiel dirus Liza, koleremo --- terura peko. Certe, ne pafi, --- cxu mi estas Kislenko? Simple kuraci kaj, cxiuokaze, izoli. «Popolamikoj»...

--- Nu, kio? Cxu vi vere jam finis? --- malsprite sxercis mi, kiam la leuxtenanto eniris.

--- Tute ne, male.

--- Sidigxu. Kio okazis?

Li eksidis.

--- Mi permesis al mi iom vastigi interpreton de la ricevita tasko, --- eldiris li kaj stumblis, atende rigardante min. Mi pauxzis, penante kompreni. Zorgeme estingis cigaredstumpon en la cindrujo, premis per gxi flagretantajn pecojn de cindro.

--- Kiamaniere?

--- Komprenu, --- kun preteco komencis klarigi li, --- la materialo, kiun vi donis al mi por rigardi, estas simple terura, kaj gxi vin, versxajne, iom hipnotigis. Mi pensis: ja ne cxiuj homoj estas tiom decidemaj kaj principemaj, kiel kompatinda Kislenko. Ne cxiu, ecx tiele frenezigxinte, tuj kuragxos je murdo. Kaj mi permesis al mi provi rigardi kun samaj simptomoj malpli gravajn aferojn --- rabatakojn, huliganajxojn...

--- Sed tio estas jam vere infera laboro.

--- Vi pravas, sendube. Sed tamen gxi donis ian rezulton. Rigardu. En la nuna kaj la antauxa jaroj, --- li etendis al mi folieton kun numeritaj faktoj, --- murdoj, similaj al niaj, ne okazis. Sed incidentoj malpli gravaj --- estis. Du sensencaj batadoj en Suhxumo. Ses tute neklarigeblaj kruelaj interbatadoj en vilagxetoj en mia patra regiono, inter Lacxino kaj Hxankendo. Absolute neprovokita kaj absolute sencela, dum tago, atenco al policano sur Manegxa placo en Moskvo.

Mi atente tralegis la liston. Interese...

--- Ja vi estas bravulo, leuxtenanto, --- diris mi. Li rugxigxis pro plezuro; li gxenerale facile rugxigxis, gxuste kiel Liza. --- Bravulo. Mi dume havas neniun ideon, cxu estas cxi tie ia ligo kun nia afero, sed tipologia simileco estas evidenta.

--- Nu jes! --- ekscitite kapjesis Papazjan. --- Kaj kio estas plej grava, cxiuj subjektoj de la krimoj aux estis evidente ebriaj, kaj tial iliaj klarigoj, ke ili ne memoras pri siaj agoj kaj ne povas ilin klarigi, tuj estis kreditaj, aux perdo de memoro estis atribuita al, ekzemple, ricevita bato al la kapo, kaj plu analizi la akcidenton same neniu penis.

--- Interese, --- jam lauxte diris mi. --- Kaj, certe, cxar krima ago estis ne tiom kruela kaj malhumana, kiel en la okazo kun Kislenko, do ankaux pereiga psihxa sxoko ne aperis, homo vivis plu. Memoro pri la aberacia memrealigxo, versxajne, simple estas forpremata en subkonscion. Interese, diable! Se ni kontrolus, cxu sxangxigxis karaktero de tiuj homoj, cxu ili igxis pli incitigxemaj, malafablaj, timemaj...

--- Ankoraux unu infera laboro, --- kun entuziasmo diris Papazjan.

--- Ne, ne distrigxu dume. Se aperos jam tute interesa statistiko, tion kontrolos aliuloj. Dauxrigu tiel, kiel vi komencis --- vastigite.

--- Jes! --- Papazjan ekstaris. Pauxzis, kaj poste singxeneme demandis: --- Sinjoro kolonelo, cxu vi jam havas version?

--- Kaj cxu vi? --- demandis mi, apoginte la dorson je segxa dorsapogilo, por estu pli oportune rigardi al la vizagxo de la staranto.

--- Jes!

--- Nu, nu...

--- Nekonata al la scienco mutacia viruso! Gxi trafas centrojn de bremsado en cerbo, kaj malsanulo montras agresemon pro bagatelaj, ridindaj por normala homo kauxzoj, kaj poste mem ne memoras tion, kion faris dum la nebuligxo. Sed restas potenciala krimulo, cxar la viruso nenien malaperis, gxi sidas en sinapsoj. Eble, al ni minacas epidemio.

--- Ja vi estas tuta bravulo, Azero Akopovicx! Bravege!

--- Cxu vi pensas proksimume same?

--- Por konfirmi la version pri jxusa mutacio kaj vastigxanta epidemio necesas --- kio?

Li pripensis dum sekundo.

--- Versxajne, montri statistike, ke similaj okazoj de jaro al jaro igxas pli multenombraj, kaj antaux ioma tempo ili tute malestis.

--- Do, gxuste vi pri tio okupigxu, --- mi suspiris. --- Ankaux mi havas version, Azero Akopovicx, kaj neniom pli bonan ol la via. Gxi bazigxas sur unusola frazo de Kislenko...

--- Sur kiu? --- avide demandis Papazjan.

--- Pardonu, dume mi ne diros. Vi povas iri.

Li diligente turnigxis kaj ekiris al la pordo.

--- Ohx, sekundon!

Li haltis kaj returnigxis al mi.

--- Diru, cxu vi konas tiun verkiston --- Janusz Kwiatkowski?

--- Jes, --- mirigite respondis Papazjan. --- Fakte li estas poeto... Poeto kaj eldonisto.

--- Cxu bona poeto?

--- Brila. Li egale filigrane laboras en la pola, la litova kaj la rusa. Li estas juna, sed li jam estas ne levigxanta, sed tute levigxinta stelo.

--- Juna --- kiel?

--- Nu, mi ne scias... proksimume de mia agxo.

Do, li estas pli juna, ol sxi. Kaj suficxe multe, je kvin--sep jaroj.

--- Kaj pri kio li verkas?

--- Nu, mi kun liaj versoj ne tre... Li tro batas sin je la brusto rilate de avantagxoj de katolikismo. Kaj gxenerale --- la pola herbejo estas la plej grava en la mondo.

--- Nu, --- diris mi mediteme, kaj, mi timas, kun stulta tono de gxenerale nekutima por mi edifeco, --- ju malpli granda estas herbejo, des pli kara gxi estas por tiu, kiu sur gxi kolektas nektaron.

Papazjan ridetis.

--- Cxu mi ja ne scias?

--- Ha, do Kwiatkowski simple ne tiun herbejon lauxdas?

Ni kun plezuro ridis. Inter senfinaj rabatakoj kaj mutaciaj virusoj evidente mankis amika babilado. Versxajne, por gxi ne manku, necesas esti poeto kaj eldonisto.

--- Sed por kio vi tion bezonas, Aleksandro Lvovicx?

--- Estas gxene trinki konjakon kun homo, kiun mi tute ne konas, sed li ja estas fama.

--- Kiajn konatojn vi havas! --- envie suspiris Papazjan.

Konato. Nu, eblas ankaux tiel nomi. Parenco de edzina flanko. Mi per gesto forsendis la leuxtenanton: farinte penseman vizagxon, sxajnigis, ke mi tajpas, tajpas ion en la komputilo.

Do, sxi ligigxis kun naciistoj. Ne suficxas al ni malfelicxoj. Nur sxi ne menciu, stultulineto, ke sxi amikas kun kolonelo de Rusia speciala servo. Li sxin tiam neniuokaze publikigos.

Jugxante laux tempo, ili jam finmangxas terpomojn. Transiras al trinkaj proceduroj. Interese, cxu sxi sukcesis kasxi la konjakon aux forgesis?

Aux sxi ecx ne intencis, sed nur sxajnigis?

Malfermita bluzo sur nuda korpo kaj rubandeto en aromaj haroj. La humoro ne konvenas...

Do, mutacia viruso. Nu, la ideo estas ne pli malbona, ol cxiu alia. Ni, interalie, pri tio ne pensis. Necesas esti knabo, por tielajxon elpensi. Sed ja dum sekcado de la korpo de Kislenko tiun version ni ne kontrolis. Necesas precizigi, cxu ne estis rimarkitaj iaj organaj sxangxoj en la cerbo. Eble, ni ripetu sekcadon? Ohx, ja la edzino de Kislenko, versxajne, jam forprenis la korpon. Kompatinda.

Se tio estas viruso --- do, mi kaj Kruus havas sxancon en proksima estonteco frenezigxi. Interese. Jen tuj klakos io en la kapo --- kaj mi, neniom sxangxigxinte rilate de miaj inklinoj, igxos rolulo de historia filmo. Mi batmalfermos la logxejon de Stanjo, murdos sxian verkistacxon per ofica armilo, poste sxin ektiros je la haroj...

Interese, cxu ankaux cxi tio sxin flatos? Cxu sxi ekaplauxdos kaj ekkrios: «Jxaluzas! Hu ra!»?

Mi lacigxis.

La funebraj ceremonioj jam delonge finigxis, la kajo estis dezerta. Maloftaj auxtoj kun surdiga siblado traglitadis pretere, trancxante flakojn kaj versxante sur trotuaron sxauxmajn, festonajn fontanetojn --- necesis atenti. Morna Nevo ruligxis al la maro, kaj renkonte al gxi iris densa humida vento kaj vipis la vizagxon, frapis la bruston. Laux tuta cxielo sxvelis nigraj hirtajxoj de nuboj, nur oriente jen aperadis, jen denove malaperadis bluaj truoj --- kvazaux moke montrante, kia devas esti vera cxielo.

Mi longe staris sub varmega dusxo, poste sub malvarma. Poste sidis en profunda, hejmeca fotelo en la kabineto; lanugeca, peza, kiel gladilo, komforta Timoteo varmigis miajn genuojn, mi gratis gxin malantaux la orelo --- gxi kun plezuro turnis grandfruntan kapon per mentono supren, kaj mi gratis al gxi la mentonon, kaj auxskultis Pauxlinjon, kiu, instaligxinte sur divano sub klosxlampo, submetinte unu piedon sub sin, finfine lauxtlegis al mi sian fabelon. Mirinde, kiajn psihxologiajn nuancojn elpensis tiu etulino. Se verkus mi, la giganto nepre komencus konfiskadon de mangxajxoj de tiuj, kiuj jam pri nenio pensas, havante cxion jam pretan. Ne, kontrauxdiris sxi, desxirante sin de la teksto, tiuokaze ili komencus pensi nur pri mangxo, kaj cxio. Kaj tiuj, kiuj jam antaux tio pensis nur pri mangxo, komencis pensi, kiel savigxi, kiel helpi al si, --- unue cxiu pensis, kiel helpi al si mem, poste ili poiomete komprenis, ke helpi al si eblas nur kune, tiel, ke cxiuj helpu al cxiuj.

Mi auxskultis kaj pensis: bela knabino, tre similas la panjon. Jam la brusto sxvelas, ho dio. Cxu vere Pauxlinjo havas talenton? Pro tiu penso haroj starigxis, mi kaj fieris, kaj timis. Cxu mi dezirus al la filineto sorton de Stanjo? Malfacila sorto. Kvankam ekzistas, certe, literaturistoj, kiuj banas sin en ricxo --- sed, laux mi, ilin neniu amas, krom tiuj, kiuj drinkas kun ili gxis senkonsciigxo; sed tio same ne estas bona sorto, ni tian ne bezonas. Malfacila, senkompata vivo --- kaj por si, kaj por tiuj, kiuj estas apude. Ne hazarde, versxajne, inter literaturistoj mankas komunistoj, kaj se ecx aperos iu, do li verkas acxe: lispado, edifeco, nuraj moralajxoj kaj nenio viva. Versxajne, tiuj homoj kaj nature, kaj laux devo de sia servo ne povas ne esti tiuj, kiujn oni kutime nomas egoistoj. Sciencisto, por malkovri ion novan, uzas, ekzemple, komputilon kaj sinkrofazotronon; ingxeniero, por krei ion novan uzas tabelojn kaj desegnilojn --- sed literaturisto, por malkovri kaj krei novan, uzas nur vivajn homojn, kaj ne havas li alian manieron, alian vojon. Ne havas alian stablon kaj testejon. Jes, li estas sprita kaj agrabla interparolanto; jes, li povas kortusxe kaj fidele zorgi pri homoj, kiujn li renkontas unu fojon dum duonjaro; jes, li kapablas je mirindaj eksplodoj de sindonemo, abnegacio, --- sed tio estas nur labora instinkto, kiu scias: alie ne eblas penetri en aliulon, sed ja necesas ekkoni tiun, necesas ekbruligi flamojn de pasioj, eksenti fremdajn sentojn propraj, kaj la proprajn --- grandaj, por poste elsucxitaj el tiu cxi sindono impresoj, difraktigxinte, digestigxinte, iam kusxigxu sur paperon, kaj dekoj da miloj da fremdaj homoj, legante, sentu akrajn korpikojn kaj balancu kapojn: kiel gxuste! kiel prave!.. kaj, satsucxinte, li elrampos el vi, mem suferante pro subita fremdigxo ne malpli, ol vi --- sed tutegale eliras neeviteble, desxirigxas kun sango, timigite hakas etenditajn al li en senespera peno reteni manojn kaj lasas tiun, por kiu, sxajne, vivis, en cindro, en ruinoj kaj ploro. Gxuste kiel Stanjo min nun.

Kaj alie --- li ne povas. Tia laboro.

--- Pacxjo, --- mallauxtete demandis Pauxlinjo, kaj mi komprenis, ke sxi jam delonge silentas. --- Pri kio vi tiel enpensigxis?

--- Pri vi, filinjo, --- diris mi, --- kaj pri viaj regnanoj.

--- Vi ne timu, --- diris sxi, alirante. Sxi sidigxis sur kubutapogilon de mia fotelo kaj metis la manon sur mian sxultron. --- Mi ne malutilos al vi. Simple necesas ja iel ilin rekonsciigi. Nu, dum ioma tempo ili sentos doloron, jes. Mi nun komencis duan parton. Cxio finigxos bone.

Almenaux pro tio dankon, pensis mi. La pordo malfermigxis, kaj en la kabineton eniris Liza. Sxi ekridetis, rigardante al nia konfida etoso.

--- Karaj knaboj kaj karaj knabinoj! Cxu vi ne deziras iomete mangxi? Saveljevna jam arangxis la tablon.

--- Deziras, --- diris mi kaj ekstaris.

--- Deziras, --- ripetis Pauxlinjo tre solide kaj ankaux ekstaris.

Krocxinte la manojn, ni nehaste, kiel plenagxuloj, ekiris al la mangxocxambro post Liza.

Sxi iris iomete antauxe, en longa, libera robo gxis kalkanoj --- la vespa talio estis cxirkauxligita per vasta zono. Hela nebulo de haroj balancigxis laux takto de pasxoj. Mi flugos matene, pensis mi. Tutegale nokte tie mankas aferoj --- cxu en la flughaveno sidi? Por kio? Netolereble mi volis atingi Lizan kaj flustri: «Pardonu... pardonu...» Mi ofte songxis: mi cxion-cxion al sxi rakontas, kaj sxi, laux ilia kristana moro, per potenco, donita al sxi de Dio, absolvas miajn pekojn... Foje ecx, sxajne, mi balbutis tion dum dormo. Kion sxi auxdis? Kion komprenis?

Ni vespermangxis. Poste, babilante pri bagateloj, trinkis teon kun papavaj kringoj. Poste Pauxlinjo, preninte transistoran ricevilon, foriris al si --- kusxigxi dormi kaj dormige vagi laux la etero, eble tie trovigxos iu moda melodio. Kaj Liza versxis por ni ankoraux po taso, poste ankoraux. Sxi povis trinkadi teon laux malnovaj kutimoj --- gxis sepa sxvito --- nu, kaj mi kune kun sxi.

--- Kia bona vespero, --- diris Liza. --- Kia bona vespero estas, cxu vere?

Mi estis certa, ke Pauxlinjo delonge dormas. Verdire, ecx miaj propraj okuloj jam gluigxis; mi malstrecxigxis, moligxis. Kiam Pauxlinjo en nokta cxemizo subite eniris la mangxocxambron, mi ecx ne komprenis, kial sxi movigxas, kiel blinda.

Sxi ploris. Ploris sensone kaj amare. Sxi penis ion diri --- kaj ne sukcesis. Visxis la vizagxon, snufis. Ni sidis, sxtonigxinte.

--- Pacxjo... --- gorgxe diris sxi. --- Pacxjo, oni vian komuniston mortpafis!

--- Kio?! --- ekkriis mi, eksaltante. La taso, abrupte tintinte cxe la subtaso, renversigxis, kaj densa teo, aromanta je mento, versxigxis sur tablotukon.

La ricevilo staris sur kuseno de Pauxlinjo. La anoncisto parolis:

«... Proksimume je la dek unua kaj dudek. Unu aux du nekonatoj, kasxatendinte la patriarkon apud enirejo, faris kelkajn pafojn, elsxiris tekon, kiun la patriarko portis en la mano kaj, uzante mallumon kaj relativan senhomecon sur la strato, forkuris. En serioza stato la suferinto estas transportita al hospitalo...»

Viva. Ankoraux viva. Nur li restu viva.

Tio ne povus esti hazardo. Preskaux ne povus.

Al kiu mi diris, ke mi intencas konsulti la patriarkon? Al la ministro kaj Lamsdorf...

Kaj al Stanjo.

Ne povas esti. Ne povas esti. Ne povas esti!!!

Mi sovagxe cxirkauxrigardis. Pauxlinjo ploris. Liza, same alkurinta cxi tien, staris en la pordo, alpreminte la pugnon al la lipoj.

--- Mi devas paroli telefone. Eliru el cxi tie.

--- Pacxjo...

--- Eliru! --- mugxis mi. Ili tuj malaperis, la pordo firme fermigxis. Mi desxiris la parolilon.

Cxe Stanjo ludis muziko.

--- Stanjo...

--- Oj, de kie vi?

--- El la hejmo.

--- Tio estas io nova. Cxu tio estas bona signo aux male? --- sxi havis tute sobran vocxon, tio estis bona. Sed rauxketa baritono, lauxte demandinta malproksime de la mikrofono ion similan al «Kto to jest?», montris nemalgrandan gradon de ebriigxo. Nature, la konjakon trinkacxas. Versxajne jam la duan botelon atingis. «Tio estas mia edzo», --- ruslingve diris Stanjo, kaj, kvazaux iu lutlampo blovis en mian koron flamon akran kaj malmolan.

--- Kaj ni cxi tie, Sacxjo, sidas sen vi, rememoras pasintan lirikon, planas estontajn aferojn...

--- Nur ne absorbigxu en lirikon.

--- Mi ecx ne fumas. Imagu, li prenas de mi en «Ne zginela» tutan kolekton da versajxoj, je sepcent linioj!

--- Mi gratulas. Stanjo, cxu vi...

--- Mi volas preni rusan pseuxdonimon. Cxu mi povas uzi vian familinomon?

--- Ni devenas de Gediminidoj. Tio estos precioza, speciale por Polio. Stanjo, auxskultu...

--- Kaj cxu la frauxlinan familinomon de Liza?

--- Pri tio endas demandi sxin.

--- Do, mi ne povas, --- suspiris sxi.

--- Stanjo, cxu vi al neniu diris pri tio, kien mi intencas flugi?

--- Ne, kara, --- sxia vocxo tuj seriozigxis. --- Cxu io okazis?

--- Cxu vi estas certa?

--- Sed al kiu mi povis? Mi ecx ne eliris, kaj kun Janusz ni havas tute aliajn temojn.

--- Eble, telefone?

--- Mi kun neniu parolis telefone, --- sxi jam komencis incitigxi. --- Honestan vorton, kun neniu, Sacxjo. Suficxas.

--- Nu, bone... --- mi forte frotis la vizagxon per libera manplato. --- Cxio estas en ordo, pardonu.

Mi treege, neelteneble hontis. Pro tio, kio venis en mian kapon.

--- Stanjo... Vi estas tre bona. Dankon al vi.

--- Sacxjo, --- sxia gorgxo, sxajne, spasmis. --- Sacxjo. Mi ja ecx ne scias, kiel vi al mi rilatas. Cxu vi min almenaux iomete amas?

--- Jes, --- diris mi per solaj lipoj. --- Jes, jes, jes, jes!!

Sxi silentis iom.

--- Cxu vi min auxdas?

--- Jes, --- diris mi lauxte. --- Jes. Kaj jen kio ankoraux. Vi ne diru al li, kio mi estas. En senco, kie mi laboras.

--- Kial?

--- Nu, eble tio malhelpos al la publikigo.

--- Kia vi estas ridinda, --- denove diris sxi. --- Kial do malhelpos?

--- Nu... --- mi ne sciis, kiel esprimi pli takte. --- Li sxajne iomete tro interesigxas pri naciaj problemoj...

--- Cxu vi, --- sxia vocxo denove sxangxigxis, ree igxis abrupta kaj malamika, --- pri cxiuj miaj amikoj nun informigxos en viaj dosieroj? Li estas en iu via sliparo de nelojaluloj, cxu? Kia acxo! --- kaj sxi jxetis la parolilon.

Plauxd'-plauxd'-plauxd'.

Jen, zorgis.

Kie sxi trovis tiajn vortojn. «Nelojaluloj...» Sxi legu malpli da historia makulaturo...

Mi ne kredas. Ne povas esti.

Cxu vere koincido?

Tiaj --- ne okazas.

Mi denove prenis la parolilon.

--- Frauxlino, kiam vi havas plej proksiman flugon al Simbirsko?


[ Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]

Notoj pri la cxapitro


La aferoj bonas, kiel fulgo blankas... ---

Rusa proverbo.


«Aragvo» ---

Kartvela konjako.


Jxukovskij ---

Bazilo (Vasilij) Jxukovskij (1783--1852), fama rusa poeto de XIX-a jarcento, amiko de Pusxkin.


Li sendube formangxos, sed kiu ja al li donos ---

Proverbigxinta citajxo el fama rusa anekdoto:

«En zoologia gxardeno vizitanto demandas serviston: "Cxu tiu cxi foko povas formangxi sitelon da fisxo?" --- "Jes". --- "Kaj du sitelojn?" --- "Jes". --- "Kaj tri?" --- "Gxi sendube formangxos, sed kiu ja al gxi donos?!"»


Neniam plu mi ilin vidos, kiel proprajn orelojn ---

Rusa proverbo.


«Aperis la luno purpura» ---

Fama rusa romanco. Por gxuste kompreni la aludon, rememoru, ke en pluraj lingvoj unu sama vorto signifas kaj lunon, kaj monaton.


pudo ---

Malnova rusa mezurunuo de pezo; proksimume egalas al 16 kilogramoj.


Bakunin ---

Mihxailo Aleksandrovicx Bakunin (1814--1876), fama rusa revoluciulo kaj publicisto, partoprenanto de la revolucio de 1848--1849 jaroj en Germanio; unu el ideologoj de anarkiismo; partoprenanto de Unua Internacio, kontrauxulo de marksismo.


Necxaev --- Sergeo Gennadievicx Necxaev (1847--1882), rusa revoluciulo-komplotulo, partoprenanto de studenta movado en Peterburgo en 1868--1869 jaroj, en 1869--1871 estis proksime ligita kun Bakunin, kreis sekretan organizon «Popola revengxo» (1869); en 1872 estis transdonita de svisaj potencoj al la rusa registaro, mortis en Petropavlovska fortikajxo (prizono). Liaj revoluciaj ideoj estis aparte kruelaj kaj perfortemaj. Li kaj liaj adeptoj igxis prototipoj por romano de Dostoevskij «Demonoj».
«Kto to jest?» ---

«Kiu estas tio?» (en la pola)


Gediminidoj ---

Idoj de litova grandprinco Gedimino. Nepo de Gedimino Jagelo igxis fundinto de pola dinastio de Jagelonoj. En Rusio tio estas princa brancxo, dua laux altrangeco post Rurikidoj.


[ Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]

En orangxkolora matena auxroro estis malfermigxanta sub ni Simbirsko --- inter hela, pli hela ol la cxielo, spegulo de Volgo, ecx de tiu cxi alto aspektanta vasta, kiel oceano, kaj rubando de Svijago, bizare serpentumanta laux monteta ebenajxo de Volga dekstra bordo. Negranda, sed eminenta urbo. Iam gxi estis randa gardposteno de orienta linio, defendanta limojn de la lando, elsxovitajn dum caro Alekseo Mihxajlovicx en cxi tiun stepan foron. Al mi cxiam sxajnis nehazarda, ke gxuste cxi tie ducent jarojn antaux naskigxo de la unua patriarko de komunistoj de Rusio ricevis finan baton je pugo ebria rabisto Stecxjo Razin --- elpremita el Persio, elpremita el Kaspio, sen ajnaj rimorsoj decidinta dibocxi, se tielas la aferoj, sur la patra tero, varbante armeon per promesoj de liberoj kaj, kiel esprimus iu Necxaev, de estonta justa sociordo: «Bucxu, kiun vi volas --- libero!» Sed perforto ne trairis cxi tie jam tiam. Eble, cxi tie estas tia auxreolo... jen ankoraux unu koro de Rusio. Foje al mi sxajnis, ke tuta tiu senlima, kiel kosmo, regno konsistas nur el koroj --- jen takte, jen iomete malkune ili batas senlace, potence kaj cxiam emociplene.

Kaj nun perforto, malbelega, kiel lepro, penetris cxi tien.

Cxu eble vere estas mutacia viruso?

Kiel senpeza papera kolombo la sepcentloka giganto glisis sur betonon kaj haltis je cent metroj de flughavena domo. Kvieta auxroro floris sur duono de la cxielo, kiam ni eliris al libera aero. Longa vico de kursaj busoj rapide ensucxis versxigxintan el internajxo de la avio homan maron kaj, ronkante, disigxis --- iuj al Simbirsko, iuj al Isxeevko, iuj ien aliloken.

Gxis la centro de Simbirsko estis kvaronhoro da veturado.

Mi sendis la grupon «Dobro» en hotelon, kie nin cxiujn atendis cxambroj, kaj mem ekvagis laux la urbo, senhoma kaj senmova dum tiu cxi frua horo. Levigxis la rugxa sundisko, kaj dormantaj domoj dronis en rozkolora lumo; iomete fumigxis super herbejetoj de la Karamzina gxardeneto rozkolora nebulo, saturita de langvora odoro de finfloranta siringo. Kiom da siringaj generacioj sxangxigxis post la tempo, kiam cxi tie promenis la granda historiisto? Cxarme mallerta, kiel bovido, longa domo, kie naskigxis la auxtoro de «Oblomov», ridetis al mi per topazaj rebriloj de malnovmodaj fenestroj. Laux eksa Streleckaja, nun Lenina strato, preter apartenanta al la patriarkejo instituto de preskriba kondutologio mi eliris al la Malnova Krono. Plue mankis vojo --- estis deklivo kaj freneza, blindiga Volga vasto.

Maldekstra alo de la instituto, konstruita sammaniere, kiel konservigxintaj malnovaj domoj de la strato, tusxis domon de Pribylovskij, en kies alo naskigxis la unua patriarko.

Estis ja io nekontesteble rusa kaj, mi ne timu pompan vorton --- ekumena en realigita de li mirinda transformo. Li gxuste divenis kasxitan sencon de la tiel nomata ekonomia instruo, pro kiu vertigxis multaj kapoj, kies tuta preskriba parto, diference de la suficxe profunda priskriba, reduktigxis, se forlasi grandanimajn revojn pri vica estonta justa sociordo, tiajn kompreneblajn kaj tiajn absurdajn, al la frazo, ekde la antikvaj tempoj sxatata de cxiuj banditoj, ludantaj je nobleco kaj per tio anticipe subacxetantaj malricxulojn, kun espero, okaze de neceso, ricevi de ili logxejon kaj panon: ni deprenu de tiuj, kiuj posedas, kaj donu al tiuj, kiuj ne posedas. Certe --- ja la deknauxa jarcento! --- kun amaso da inteligenciaj klauxzoj: tion, kio estas eksproprietigita disde la popolo; tion, kio estas gajnita maljuste... kvazaux, ecx por momento mallevigxinte el teoriaj altajxoj sur la pekan teron kaj rememorinte pri la homa naturo, eblus imagi, ke en sanga febro de deprenado iu esploros kaj kapablos esplori, kio estis gajnita juste, kaj kio --- ne. Logiko estos mala: kiu posedas --- tiu estas maljusta, jen kion mugxas homamaso cxiam, komencante de la unuaj kristanoj, de Likurgaj reformoj, kaj pri tio gxi ne kulpas, tio vere estas la plej simpla kriterio, provizanta momentan respondon en duuma sistemo «jes -- ne»; en homamaso cxiuj estas egalaj kaj simplaj, kaj hastas konstrui justan sociordon, dum la homamaso vivas, kaj tiam ne povas ne postuli agojn rapidajn, simplajn kaj egalajn rilate al cxiuj, la duuma kodo estas maksimumo de komplikeco, gxis kiu la homamaso kapablas levigxi.

Jes, dekomence la koncentrado de posedajxoj kaj monrimedoj okazis per forto, rabo, neimagebla krueleco --- sed, kiam gxi estas finigxanta, kaj la favoratoj de la miljara vetkuro jam difinigxis, rompi iliajn krurojn sur fina vojo kaj per sama krueleco depreni de tiuj, kiuj iam iel --- tutegale, kiam kaj kiel --- gajnis, donante monon, masxinojn, minkampojn, bienojn, teritoriojn al tiuj, kiuj ilin havas malmulte aux tute ne havas, signifas devigi la historion fari duan pasxon sur la sama loko; kaj poste, probable, ankoraux unu, kaj ankoraux, kaj ankoraux, enigante la socion en vicon de plifortigxantaj memgenerantaj osciloj, similaj al tiuj, pro kiuj pereis Kislenko, kaj tio havas nur unu finon: plenan detruon de molekula strukturo, plenan ekstermon kaj de venkintoj, kaj de venkitoj. Kaj por kio necesas versxi al la nunaj malposedantoj vinagron en sangon, inciti, kiel oni incitas hundojn gxis frenezo, parolante pri restarigo de historia justeco! Historio ne scias justecon, samkiel ne scias gxin la tuta naturo. Cxu estas justa la gravita konstanto? Cxu estas maljusta la drivo de kontinentoj? Ecx homoj ne estas justaj aux maljustaj; ili povas esti karitataj aux senkompataj, malavaraj aux avaraj, antauxvidaj aux blindigitaj, bonkoraj aux indiferentaj, sed justeco estas sama ludo de cerbo, sxvebanta inter abstraktajxoj, kiel ideala gaso, kiel kvadrata radiko el minus unu.

Kaj jen li prenis tiujn formulojn de la instruo, kiuj portis en si nek preskribojn, per kiuj jam en antikvaj tempoj komencis en Romio cxiu vica imperatoro, nek rozkoloran deliron pri bazita sur komuna posedo estonta socia ordo, eltiris el ili longan, kiel solitero, cxeneron de komunigontaj reloj, arganoj, plugiloj, kaldronoj, baskuloj kaj pistoj, kaj anstatauxigis ilin per animo. Kvazaux homoj zorgas unu pri alia per baskuloj kaj pistoj! Lokomotivo povas havi ecx mil jurajn posedantojn, cxu samtempe, cxu lauxvice, sed reale posedas la lokomotivon aux masxinisto, aux tiu, kiu staras super la masxinisto kun fusilo en la mano. Homoj zorgas unu pri alia per deziroj kaj faroj, kaj, se suficxe granda parto da homoj konstante memoras, ke cxiu perforto, cxiu profitcela trompo, cxiu malestimo riskigas la tutan homan genton, malpliigante gxiajn sxancojn elvivi en tia maljusta, morta, vakua, atoma, radia, bakteria Universo --- cxu ne estas tutegale, kiu posedas la lokomotivon?

Jes, homoj kapablas al tio diversgrade, homoj estas diversaj. Sed estas ja pli bone scii, kiu kion kostas, ol per rimedoj de sxtata perforto igi cxiujn aspekti unuecaj altruistoj, sed esence --- nur sxajnigi kaj atendi nur signalon, por ekataki unu alian... Jes, kelkaj homoj je tio dume tute ne kapablas. Ili gxis nun foje pafas.

Por kio, ho dio, por kio ili gxis nun pafas?!

Mi ecx ne rimarkis, kiel mi sidigxis por fumi sur lignotabulan benketon cxe perono. Tie nun estas muzeo. Kaj en la domo de Pribylovskij mem jam dum preskaux jarcento estas centraj institucioj de la patriarkejo.

De cxi tie hieraux vespere eliris la sesa patriarko, ecx ne pensante, ke li ne atingos sian logxejon.

Por kio ili pafas?

«Trovu ilin kaj mortigu».

Jam venis tempo.

Mi prezentis min, montrinte legitimilon. Fulmorapide butonumante superan butonon de uniforma jako, la dejxoranto haste ekstaris.

--- Oni vin atendas, sinjoro kolonelo. Nin jam vespere avertis la ministrejo.

--- Kiu enketas la aferon?

--- Majoro Usolcev. Cxambro naux.

Usolcev estis ankoraux relative juna, sed lia mallargxa, magra vizagxo kun krocxigxemaj okuloj montris spertan kaj insisteman detektivon. Se tia ulo trovos spuron --- jam ne eblos lin fusxigi.

--- Mi neniamaniere intencas damagxi viajn rajtojn, --- manpreminte, tuj diris mi. --- Mi ne intencas ecx kontroli vin. Min simple interesas tiu cxi afero. Estas kauxzoj opinii, ke gxi estas ligita kun la pereo de «Carido».

--- Jen kiel, --- silentinte kaj kolektinte pensojn, diris Usolcev. --- Tiuokaze cxio estas klara. Nu, ne cxio, certe... Kia estas naturo de tiu cxi ligo, cxu vi povas almenaux aludi?

--- Se tio plifaciligus sercxadon de la pafinto, mi tion farus. Sed dume mi ne malhelpu al vi, pardonu. Cxio estas tre nedifinita.

--- Bone, sinjoro kolonelo, tiam ni lasu tion, --- li denove silentetis. --- La pafintoj estis du. La vivo de la patriarko, kiel mi scias, estas ekster dangxero, sed lia stato estas tre serioza, kaj li gxis nun estas senkonscia. Kvin trafoj --- estas simple miraklo, ke estis neniu mortiga... Sidigxu cxi tien. Jen cindrujo, se vi deziras. Cxu vi matenmangxis? Mi povas ordoni alporti teon...

--- Kaj cxu vi mem matenmangxis? --- ridetis mi. Li konfuzite movis la manplaton laux nekonvene por lia agxo maldensaj haroj.

--- Mi vespermangxis je la kvara matene, do tion tute eblas opinii matenmangxo.

--- Kaj mi mangxetis en la avio. Do, kia estas motivo?

--- Esence, la motivo mankas.

A ha, pensis mi.

--- Komence ni opiniis, ke tio estas ia stranga rabo, sed du horojn post la afero la teko de la patriarko estis trovita sur strato, sub arbustoj de Moskva bulvardo.

--- Cxu gxi estis malfermita?

--- Jes, sed, jugxante laux gxia aspekto, oni nenion prenis el gxi. Kvankam oni fosis en gxi, kaj sur unu el la paperoj ni trovis spuron de etfingro. La teko estis forjxetita, kvazaux dum kurado aux el auxto, parto de la paperoj elfalis sur la teron.

--- Kio entute estas en la teko?

--- Nenio alloga por rabistoj. Parto de manuskripto, super kiu laboras la patriarko. Personaj dosieroj de aspirantoj al liberigxanta posteno de estro de laboratorio de etika memagordado cxe la patriarkejo --- la antauxan labestron oni elektis deputito de Dumo. Almanako de skandinavaj sagaoj, adaptitaj por infanoj, en traduko de Ule Vanganen --- la sekretario diris, ke la patriarko acxetis la almanakon hieraux tage, kiel donaco por la nepo. Financa raporto de sakristiano...

--- Eble, la rabistoj opiniis, ke tie estas io pli valora, kaj konvinkigxinte pri sia eraro, forigis la krimpruvajxon.

--- Tio estas la sola, kio venas en la kapon. Sed kiu en normala mensostato povus imagi, ke la patriarko portas en la teko briliantojn aux narkotajxojn?

--- Eble, la rabo estas nur maskigo de politika ago? --- demandis mi. Usolcev kuntiris la sxultrojn kaj respondis:

--- Rare sentalenta maskigo.

--- Sed eble iu estis ne en normala mensostato?

La majoro silentis iom kun foresta aspekto.

--- Tiun replikon, sinjoro kolonelo, tian plursignifan kaj misteran, mi opinias kauxzita de tiu informo, kiun vi, versxajne, disponas, sed mi --- ne. Nenion al vi mi povas respondi.

--- Sinjoro majoro, vi komprenis min malgxuste! --- diris mi, kaj pensis: kia ofendigxema li estas. --- Mi nur intencis informigxi, cxu ne okazis en la urbo lastatempe iaj aliaj, malpli gravaj incidentoj, ligitaj kun neklarigebla vandalismo, neprovokita agreso kaj tiel plu. Eble, simple agis maniulo!

Usolcev dum kelkaj sekundoj esploreme rigardis al mia vizagxo, kaj poste subite largxe ekridetis, kvazaux petante pardonon pro la eksplodo. Kaj mi konfuzite pensis, ke, savu min dio, li povis taksi miajn vortojn pri neprovokita agreso kiel aludon al sia propra konduto. Mi tute ne deziris lin ofendi. Li placxis al mi.

--- En mian kapon tio ne venis, --- konfesis li, --- sed, versxajne, tial, ke mi precize scias, ke tiaj incidentoj en la urbo ne okazis. Kio koncernas maniulon, do... unue, en nia okazo ili estas du, kio estas rarega okazo --- ke du maniuloj agas kune. Due, la afero estis ne impulsa, sed preparita. De la patriarkejo gxis la hejmo de la patriarko estas malpli ol duonhoro da pasxado, kaj dum bona vetero la patriarko, nature, ne uzis auxton. La atenco estis farita en la plej oportuna por tio loko, en gxardeneto, limanta logxejan kvartalon, kie trovigxas la hejmo de la patriarko --- tie estas malpli hele kaj estas malpli da homoj, ol ie ajn sur la itinero de la patriarkejo gxis la hejmo; kaj la maniuloj evidente jam observis, kiel iradas la patriarko kaj kien. Ankaux lokigxis ili ne en hazarda maniero, kaj tio signifas, ke ili evidente estas profesiuloj, almenaux --- unu el ili.

Kun tiuj vortoj Usolcev ekstaris; alveninte la tablon, li prenis unu el paperoj kaj alportis al mi. Tio estis rekonstruita laux depozicioj de nemultaj atestantoj skemo --- kiu kiel staris, kiu kiel movigxis; per rugxaj streketoj estis markitaj linioj de pafoj --- da ili estis ok; per rugxaj krucetoj estis markitaj lokoj, kie estis la patriarko en momentoj de trafoj, da ili estis kvin; li ankoraux penis kuri, poste rampis, kaj per dika rugxa rondeto estis markita loko, kie li haltis. Mi rigardis, kaj tuta bildo de tiu tri- aux kvarsekunda batalo de unu senarma kun du armitaj homoj pli klare ol la realo staris antaux miaj okuloj; la dentoj knaris pro kompato al li kaj pro malamo al ili.

«Trovu ilin kaj mortigu».

Jes, ili tre gxuste staris. Post la unua pafo la patriarko ekkuris --- rekte al la dua, kaj tuj trafis al la kuglo, truinta la dekstran pulmon.

Sed pafis ili ne tre bone. Banditoj, jes, sed ne teroristoj-profesiuloj. Vere, tio pli similas al rabatako, ol al terorisma ago.

Se oni volus lin murdi, ili murdus lin, komprenis mi. Jes, ili povis pensi, ke li estis morta, sed neniu al ili malhelpis, neniu fortimigis, ili disponis pli ol sekundojn; se ilia celo estus gxuste murdo, cxiu el ili povus fari kelkajn pasxojn kaj finmurdi la kusxantan per tusxa pafo.

Do, la celo estis rabo.

Sed, se ili bezonis la tekon, por kio necesis tia pafado? Suficxus aliri, kontuzi, elsxiri... simple aspergi ion en la vizagxon, kapti la tekon kaj fugxi!

Kaj krome, kion do ili, vere, atendis trovi en la teko de la patriarko de komunistoj, strikte, kvankam ne tiom fervore, kiel kristismaj monahxoj, sekvantaj principon de neakirado?

Do, ankaux ne rabo.

Cxu kruele, sed ne gxismorte, kripligi, sed sxajnigi rabon, por nin impliki?

Sed Usolcev pravas, sxajnigi eblus pli bone --- jxeti la tekon ne al arbustoj je du pasxoj de la loko de la atenco, sed ekzemple, en Volgon, metinte internen du sxtonojn --- kaj neniu neniam gxin trovus.

Sed eble ili bezonis gxuste la paperojn? Ili informigxis, eksciis ion --- kaj forjxetis, kiel rubajxon. Sed kion? Cxu la financan raporton? Cxu detalojn de biografio de iu kandidato al labestro? Nekompreneble...

Necesas skrupule analizi cxiujn paperojn.

--- Cxu balistika ekspertizo? --- demandis mi.

--- «Walter» kaj «Makarov». Du kugloj trafis al arboj, unu al muro de malproksima kontrauxa domo. Pri la «Walter» estas nenio sciata; sed el la «Makarov» oni antaux tri jaroj pafis al enkasigisto en Igarko. La pafinto estas en prizono, mi mendis lian dosieron.

--- Kio pri la fingrospuro?

--- Sur la paperoj kaj sur la teko, certe, estas amaso da fingrospuroj, sed cxiuj apartenas al laborantoj de la patriarkejo, precipe al la patriarko mem. Kaj estas unu neidentigita spuro. Sur la paperujo kun personaj dosieroj. Sed ne sxajnas, ke gxin oni malfermis --- pli versxajne, la tekon oni trarigardis, sercxante ion alian. Trarigardis homo en gantoj, evidente, li ankaux la tekon kaptis --- kaj la dua, jugxante laux siaspeca impeta malklareco de la fingrospuro, simple forpusxis la paperujon for de si, kvazaux incitite, jen tiel, --- Usolcev montris per gesto, --- per egxo de la manplato, kaj per malgranda fingro hazarde tusxis, li ecx povis mem ne rimarki tion.

--- Do, sxajne, ili tamen atendis trovi en la teko cxu kolieron de Marie-Antoinette, cxu Kohinoor-on --- sed, trafinte pacan burokratajxon, incitite forjxetis gxin, cxu?

--- Gxuste tiel. En nia banko tiaj fingrospuroj mankas. La operatoro nun laboras kun la Informa Reto.

--- Cxu iu vidis la atakintojn?

--- Oni vidis, kiel du uloj elkuris el la gxardeneto tuj post la pafado kaj malaperis malantaux angulo, kaj tie auxdigis bruo de forveturanta auxto. La auxton vidis, sxajne, neniu.

--- Cxu iliajn vizagxojn?

--- Ni faris fotorobotojn por ambaux. Sed tre malbonkvalitaj --- ja estis nokto. Ni iru al la komputilo.

La unua vizagxo, aperinta sur la ekrano, suficxe krude skizita per ne tute ligantaj inter si grupoj de trajtoj, nenion al mi rememorigis. Sed la dua...

Tiu vasta plata muzelo... Tiu nobla stako de grizaj, konvenaj al iu genia akademiano, kuspitaj haroj... Mia koro pusxigxis en la gorgxon, mi ecx frapis mian genuon per la mano pro antauxsento de sukceso.

--- Provu, --- penante paroli trankvile, proponis mi, --- mendu en la datumbanko de la Informa Reto portreton de Becxjo Cin kaj komparu per identigilo.

--- Becxjo Cin? --- redemandis Usolcev.

--- Jes. Laux mi, neniu en la mondo scias lian patronomon. Ekstremokaze --- B. L. Cin.

--- Cxu malnova amiko? --- informigxis Usolcev, dum liaj fingroj flugis super la klavaro.

--- Ne ekskludeblas.

La vizagxo sur la ekrano duonigxis kaj movigxis maldekstren, kaj dekstre aperis la portreto de Becxjo. En maldekstra supra angulo ekbatigxis ciferoj, la identigilo antaux niaj okuloj taksis probablon de koincido; jen aperis «96.30», sed mi ecx sen tio sentis: li, li! --- same, versxajne, sentas cxashundo, kaptinta spuron. Granda, solida, tre vireca --- el vidpunkto de modernaj Pasifajoj, sopirantaj virbovojn, iomete straba; kaj tiu eterna oblikva kaj multesignifa rideto, tusxanta la lipojn preskaux post cxiu kun peno dirita mallerta frazo: ja mi kaj vi komprenas, pri kio temas, sed por kio inici pri tio cxirkauxantajn stultulojn --- siaspeca siberia Luca Brazzi; naskigxis en Vladivostoko, la karieron komencis kiel elpelisto en mondfamaj amuzejoj de Hanti-Mansijsko, samtie li trafis en vidkampon de kurieroj de Tonkina narkot-klano; kaj kiam ni kun Cxiniaj kaj Indoneziaj kolegoj estis ekstermantaj la klanon, unuafoje trafis ankaux sub mian rigardon.

--- Li! --- ravite ekkriis Usolcev. --- Je Dio! Nauxdek ses kaj tri --- li!

Furioza, avida detektiva gxojo tiel bolis en mi, ke, mi timas, mi ne sukcesis deteni min de ioma afektado --- krocxinte la manojn sur la brusto, mi apogigxis je dorso de la fotelo kaj diris:

--- Nu, cetero ja estas afero de tehxniko, cxu ne?

Cxio farigxis ridinde simpla. Unuafoje en tiu cxi afero. Post kvardek minutoj pri tio, ke stevardino observas en la kvina salono homon, similan al la elmetita sur la ekranon portreto, oni informis nin el avio, proksimigxanta al Sud-Sahxalinsko. Kaj tiu avio iris el Simbirsko, de ni. Becxjo fugxacxis.

En la kaso de la flughaveno --- la kasisto ecx ne sukcesis sxangxigxi --- oni diris, ke la homo el montrita foto acxetis bileton nur kvardek minutojn antaux la ekflugo. Tio okazis preskaux post kvin horoj post la bucxado de la patriarko. Kial Becxjo tiel prokrastis? Kie estas la dua?

Ne gravas, baldaux ni cxion ekscios. Baldaux, baldaux, baldaux! Mi tremis. Tio estas ne kompatinda Kislenko, ies «peono». Tio estas vera fiulo, kaj el li ni elskuos cxion.

Tiu homo, diris la kasisto, ion timis. Retrorigardadis kaj sxrumpis; tia granda, solida, sed cxiam kvazaux penis malplialtigxi. Kaj kiam li iris de la kaso al ensxipigxo, tenis sin en denso de homamaso: kutime homoj, trafintaj en vicon al la turnopordo lastaj, plu restas lastaj, sed tiu cxiam penis trapusxigxi tien, kie li estus nevidebla en kacxo, gxuste tial mi rimarkis...

Timis. Cxu nin timis? Aux ili cxi tie havas proprajn revengxojn?

Baldaux ni cxion ekscios. Baldaux, baldaux!

Becxjon oni prenis diligente kaj sen fusxoj. Li sidigxis en taksion, ordonis veturi al la haveno --- cxu en Japanion intencis veturi? ricevos vi Japanion, ricevos tutajn Filipinojn kaj Nangsxacundaon aldone! --- kaj iomete malstrecxigxis. Oni timis, ke li plu estas armita kaj povas pro timo komenci pafi, tial oni decidis preni lin malproksime de homoj. Bariero, baranta la sxoseon, estis mallevita, la sxoforo haltigis la auxton, kaj el malantaux cxirkauxantaj la vojon buntaj reklamaj sxildoj --- «Kun akvalango --- al Monerono!», «Sur jahxtoj de Parfenov vi ne timos ajnan malbonan veteron!», «Mi transnagxis Laperuzan golfon --- kaj cxu vi?» --- kvazaux el sub tero elsaltis kvar knaboj kun pistoloj, celitaj al la kapo de Becxjo tra fenestroj de la taksio. Becxjo jam ne penis rezisti, nur gxibetigxis lace --- kaj mem eliris.

Armilojn cxe li oni ne trovis.

Malpli ol horon post veno al Sud-Sahxalinsko Becxjo jam estis sur rea vojo cxi tien, al ni. En mankatenoj. Nun eblis cxu maten-, cxu tagmangxi.

--- Atestantojn cxi tien, --- diris mi, jam tenante kuleron en la mano.

--- Saluton, Becxjo, --- diris mi. --- Kiom da jaroj ni ne intervidigxis!

--- Mi preferus samtiom plu ne intervidigxi, --- morne sxercis la rabisto responde.

--- Sidigxu. Jen majoro Usolcev, nomu lin Mateo Serafimovicx. Li senpere okupigxos pri vi. Vi lin ankoraux ne konas.

--- Tre agrable, --- diris Becxjo kaj oblikve subridis: ja ni komprenas, ke ne tre, sed ne estas senco paroli pri evidenta.

--- Sed unue mi vin pridemandos. Kiel malnova amiko.

--- Demandu...

Mi pauxzis. Li estis ia indiferenta, ia stranga.

--- Kion do vi faris, Becxjo. Pro la Tonkinaj narkotajxoj vi sidis en prizono, punon pro la rabo de la diamanta transporto vi felicxe evitis --- do nun por kolekto vi bezonis malsekan aferon, cxu?

--- Mi ne komprenas, pri kio estas flustro, cxefo.

Mi premis klavon de komputilo --- sur la ekrano aperis la fotoroboto de Becxjo.

--- Cxu vi rekonas?

--- Rekoni estas via afero...

--- Bone, rekonu la atestantoj...

Cxiuj kvin atestantoj, laux kies vortoj oni kompilis la fotoroboton, praktike senhezite montris al Cin, perdigxinta inter ses laborantoj de la polica administrejo, proksimume similaj al Becxjo laux aspekto kaj kompleksio.

--- Nu?

--- Vi al mi rigardas --- tial ili al mi montras.

--- Forflugis vi, Becxjo, de cxi tie, la kasisto vin rekonis.

--- Ja mi tion ne kasxas...

Mi movis rigardon al modaj sxuoj de Becxjo. La detektivoj skizis ilin jam en la gravitavio.

--- Bonegajn vi havas sxuojn, --- mi sxovis al la nazo de Cin foton de spuro el grundo de la gxardeneto, kie okazis la atenco. --- La bildo, vidu, estas precize kiel malantaux la arbusto, kie kasxigxis la murdinto.

Becxjo tute ekenuis. Pretere rigardis la spuron, mallevis la okulojn. Kiam li ekparolis, en la vocxo estis fiera senespero --- mi mortas, sed ne kapitulacas.

--- Kia murdinto? Ne komprenas mi vin... Kaj la sxuojn mi en cxi-tiea magazeno acxetis, antaux kelkaj tagoj. Tie malantaux tablo staris eble cent skatoloj.

--- Mensogas vi, Becxjo. La sxuoj estas Sxanhxajaj, modelaj, cxi tie oni tiajn ecx ne vidis.

Li jam ne trovis, kion respondi. Rigardis al la planko kaj malespere tristis.

--- Nu, bone. Tri horoj da flugado, kiel mi vidas, ne suficxis por vi. Sidu nun en cxelo, ankoraux tri horojn pensu, --- mi sxajnigis, ke etendas la fingron al butono de voko de eskorto.

--- Sed cxu la ordonilon vi, pardonu, havas? --- malgaje demandis li.

--- Cxu vi min stultulo opinias? Por unutaga aresto necesas nenia ordonilo.

--- Kaj poste? --- singardeme demandis Becxjo. Ia stranga estis tiu singardemo. Ecx timemo.

--- Kaj poste, --- inspirite sendis mi provan balonon, --- se ni ne sukcesos sincere konversacii, mi vin liberigos.

Kaj tiam li tute montris sian malfortecon. Palpebrumis. Glutis. Vazomotora reago, tio estas malfelicxo de cxiuj Cin-oj en la mondo.

--- Cxu rekte cxi tie?

Li timis eliri sur straton.

Li trafis en iun kacxon. Kaj la murdon li ne volis agnoski, kaj liberigxi li cxi tie, en Simbirsko, same ne deziris. Li estis fugxanta evidente ne de ni.

--- Sed kie do? --- facilanime demandis mi.

--- Kie vi min kaptis, tien veturigu, --- kun senespera arogo balbutis li. --- Cxu mi duan fojon malsxparu monon por bileto? Mia mono estas ne fiska...

--- Nu, vidu, hodiaux vi estas ia speciale stulta, --- respondis mi. --- Interalie, kion vi intencis fari en Sahxalino?

--- Al Monerono kun akvalango! --- ploreme elkriis li.

--- Jes, oni diras, ke tie estas bele... Grotoj... Kion do fari. Se ni prenis vin vane --- la polican gravitavion ni certe ne pelos tien ankorauxfoje, sed laux justo mi kaj majoro donos al vi monon por bileto. Kaj la ceteron vi faru mem. Kaj al la flughaveno iru mem, kaj en la kason --- mem...

Li morne silentis. Ho, kiel li enuis, kiel li timis!

Kaj tiam faris malfortajxon mi. Mensogis. Tre malofte mi tiajn rimedojn uzas --- tio estas krude, al la afero, finkonte, pli probable povas malutili, ol helpi, kaj estas ecx iel malsporte. Cxiam ia malagrabla reziduo restas en la animo. Kvazaux mi min mem, per propra volo, egaligas kun krimularo. Sed Becxjo lauxlitere mem min instigis. Li jam maturigxis, necesis nur premi iomete. Se malsukcese --- li simple kracxos al mi, kiel al mensoganto kaj provokanto, kaj estos prava, kaj mi ricevos lauxmerite. Kaj mi devos vere liberigi lin sur straton, kien li tiom maldeziras --- kaj, versxajne, maldeziras ne senkauxze; do estos pli bone lin gardi de tiu strato almenaux tiel. Mi vokis eskortiston. Kaj Usolcev jam mordis la lipon, kun cxagreno kaj nekompreno strabante miaflanken. Kaj Cin jam ekstaris, gxibetigxante, kaj turnigxis al la pordo, por iri. Kaj tiam mi fideme diris al lia dorso:

--- Sed, Becxjo, ja ankaux la patriarko vin rekonis.

Li fulmorapide turnis sin al mi.

--- Do cxu li estas viva?

Usolcev ne detenis sin --- ekridegis kaj ecx plauxdis per ambaux manoj je siaj femuroj. Becxjo konsternite gapis lin, poste denove min; lia largxa vizagxo igxis rugxa.

--- Viva, Becxjo, viva. Honestan vorton. Kial do vi vin tiel timigas? Ne estas sur vi malseka afero. Residigxu cxi tien, kaj ni konversaciu sincere.

Li decideme pasxis malantauxen. Per rigardo mi forsendis la eskortiston.

--- Kaj se sincere, --- diris li, serioze emociante, --- se sincere... Li ja cxion mensogas! Demagogo! Kantas dolcxajn kantojn, cxiujn kun cxiuj kvazaux pacigi penas --- sed mem personan potencon deziras, diktaturon! Jen, diras, mi estas la plej bona kaj plej gxusta, sen mi vi nenien venos. Obeu min! Kaj por mi tio estas simple neelteneble, ja mi mem en la juneco interesigxis pri komunismo, preskaux faris voton... Gxustetempe komprenis, ke cxio cxi estas mensogo, simple oni jen tiel stultigas la popolon.

Mi apogigxis je dorso de la segxo. Mi estis sxokita: kion ajn mi atendis, sed ne tion. Kvazaux araneo subite ekkokerikis el sia araneajxo.

--- Kaj tiu teko? --- bolis Becxjo. Li ne ludis, ne sxajnigis --- senteblis, ke li jam ne povas sin deteni kaj parolas li pri dolora, pri profunda, pri tio, pri kio li ecx ne havis, al kiu konfesi gxis nun. --- Mi neniel povis kompreni, por kio li cxiam kun la teko iras. Sed antaux tri tagoj kvazaux ia revelacio al mi venis: tie ja estas mono, valorajxoj. Sucxas, cxantagxas li cxiutage el senrangaj komunistoj --- kvazaux monoferojn cxiaspecajn, por bezonoj, por fondusoj sciencaj kaj cxiaj programoj... kaj mem kasxe, vespere, kiam cxiuj foriras, hejmen transportas! Kaj tie --- cxu sub pomarbon gxis pli bonaj tagoj, aux en Svision iel transsendas, por okazo de eksterlandaj afervojagxoj...

--- Becxjo, --- diris mi, iomete rekonsciigxinte. Mi rigardis al Usolcev: li same sidis konsternita. --- Becxjo, amiko, cxu vi ne frenezigxis? De kie vi tiujn vortojn prenis: demagogo, diktaturo, senrangaj komunistoj... eksterlandaj afervojagxoj... Kiu al vi tion diris?

--- Kredu mian vorton, --- konvinkite respondis tiu. --- Tiel estas. Mi mem komprenis.

--- Kaj kiam do vi tion komprenis?

--- Pensi ja mi delonge komencis... Mi jam dum semajno estas cxi tie. Sed antaux tri tagoj, mi diras, kvazaux revelacio venis. Kaj tuj, sciu, faciligxis mia animo, kvazaux la tuta mondo igxis travidebla kaj komprenebla. Jen, pensas mi, la patriarko, sur la tuta tero estimata homo, instrui cxiujn strebas --- kaj estas sama porko, pli malbona, ol ni, pekuloj!

--- A ha. Nu, kaj kiajn valorajxojn vi trovis en la teko?

--- Tie okazis miso, --- kun cxagreno konfesis Cin. --- Gxuste en tiu vespero li nur paperojn portis. Gxuste tial mi enkacxigxis.

--- Mi ne komprenis, --- diris mi. --- Kie enkacxigxis? En kion enkacxigxis?

--- Ja kun miaj amikoj, --- sen deziro diris Becxjo. --- Ja kiel cxio okazis? Mi jam tiom estis certa, ke persvadis unu amikon kune okupigxi... Sola mi timis, ne kredis mi, ke la patriarko vere sen gardo iradas. Kaj mi ne nur la tekon bezonis, mi puni lin volis! Eble, ne gxismorte, tio kiel Dio al li donos, sed --- lauxmerite! Kaj la amiko kracxis al mia ideologio, certe, li bezonis materion. Unuvorte, mensogis mi multe, por lin interesi --- kaj tielajxojn cxe ni oni ne pardonas...

Jes. Se li tiam mensogis kun sama konvinkita aspekto, kiel nun --- kiu ajn al li kredus.

--- Kaj kie do estas nun via amiko?

--- Li, kiam vidis, ke ni prenis malplenajxon, --- bestiigxis. La auxton mi stiris, kaj li pistolon al mia flanko sxovis: turnu, diras, tien, kie vi al mi mensogis, ni pensos, kion fari kun vi. Kaj venus al mi fino, se mi ne elturnigxis. Jam ni alveturis al lia kompanio, jam el la auxto eliris --- frapis mi apud la domo lin je la verto, kaj ekkuris. Nun, mi pensas, ili min sercxas ne malpli, ol vi...

--- Kian do kompanion vi cxi tie havas? --- ne detenis sin Usolcev. Mi komprenis lian malpaciencon --- lin pleje maltrankviligis aferoj de lia distrikto, kaj informo pri tio, ke sub lia nazo ekzistas tuta krima grupo, evidente frenezigis lin. Mi miras pri lia pacienco, li sen tio tro longe toleris.

Becxjo palpebrumis. Oblikve rigardis al Usolcev.

--- Mi verdire mem malbone scias, --- singarde diris li. --- Mi cxi tien sola alflugis, pensis ripozi iomete. Cxi tie ja estas komunistoj, beateco... Kaj amikon tiun mi sur strato renkontis. Tio estas lia kompanio.

De iu malbona penso forkondukis min la turno de la konversacio. La kompanio --- tio estas, sendube, grava, tre grava, sed io multe pli grava movigxetis en la cerbo kaj dissolvigxis. Restis malkvieto.

--- Vi, Becxjo, ne nebuligu!

--- Dum jarcento mi ne vidu liberon, se mi mensogas, sinjoro majoro!

--- Adreso?

--- En Isxeevko tio estas. Pana strato, domo tridek ses. Tia duetagxa palaceto, apartenas al Mokeev, vendisto de legomoj. Li ja vere estas vendisto, sed ne legomojn li vendas.

--- Sed kion?

--- Cxion poiome. Precipe, sxajne, narkotajxojn.

Cxu ne tro facile li ilin cxiujn perfidas? Ne, li per niaj manoj esperas forigi ilin kaj tiel sekurigi sin --- tiel okazas. Kio do al mi sxajnis tia malbona?

--- Cxu skemon de la domo vi desegnos?

--- Nur vi min ne menciu, se kun ili konversacios.

--- Pri kio vi parolas, Becxjo.

--- Por mi --- pri la plej grava. Sinjoron kolonelon mi delonge konas, li estas homo honesta, kaj siajn ne endangxerigas. Sed kun vi mi, pardonu, ankoraux ne havis aferojn...

--- Cxu vi jam vin opinias «nia»? --- subridis Usolcev.

--- Kunlaborado estas utila afero. Ni estas por paca kunekzistado de du sistemoj.

La majoro denove konsternigxis.

--- Kio? De kiaj sistemoj?

Turnante en la manoj krajonon kaj desegnonte, Cin svingis la manon.

--- Tio estas el mia juneco komunista, vi ne komprenos. Jen tie, do, estas perono...

Usolcev demande rigardis al mi. Mi kuntiris la sxultrojn. Kiajn sensencajxojn hodiaux Becxjo diras...

--- De tiu flanko en la unua etagxo estas ses fenestroj, en la dua --- kvar...

Certe, kaj en Isxeevko kaj ecx en Simbirsko mem establi bazon estas sprite kaj trafe. Estas multe da apartenantaj al la patriarkejo gastejoj, estas multe da privataj pensionoj --- abundas pilgrimantoj, kiel nialandaj, tiel eksterlandaj; multas novicoj, venantaj por nur vorton intersxangxi kun la patriarko antaux votoj; ne kalkuleblas jxurnalistoj kaj sciencistoj, same kaj niaj, kaj el aliaj landoj... Estas facile perdigxi.

Ne, ne pri tio mi pensis.

Becxjo, mordante la langopinton, diligente desegnis.

Certe, neniun ni tie renkontos. Timante, ke ni trovos Becxjon pli frue, kaj paroligos lin, ili, nature, devus jam delonge fugxi, sendepende de tio, por kio ili kolektigxis en tiu cxi palaceto de Mokeev...

Ne, ne tio.

Becxjo levis al mi kulpajn okulojn.

--- Vi tie agu singarde, --- diris li. --- Ja tio estas bazo. Iam tie estas tri homoj, kaj iam --- kvin...

Evidentigxis, ke tie estis dek du. Kaj foriri ili neniel povis --- ilin tenis varo, pri kiu Becxjo ecx ne auxdis. En subterajxo de la domo, kiu estis ne bazo, sed transita punkto, atendis transporton rekorda stoko de kruda heroino por Euxropo; tian ne eblas transporti en valizo. Preparita kanalo kun eskorto, kun cxiuj dokumentoj, kun sekurigoj, kun doganaj rabatoj devus ekfunkcii morgaux. Kiel tiuj homoj sakris Becxjon, kiu enkacxigis unu el ili en tiun stultan, vanan kaj tiel neatendite disvolvigxintan aferon! Kvankam, la frapito je la verto ne tre rakontis pri tio, kiel trompis lin Becxjo --- li gxenigxis aspekti kreteno...

Cxion cxi mi eksciis poste.

Cxar la frapito estas registrita en neniu trauxmopunkto, en neniu malsanulejo de la urbo, do, plej probable, li estas en la domo --- tiel rezonis mi kaj Usolcev. La domon diligente cxirkauxis Isxeevkaj detektivoj kvaronhoron post kiam Becxjo komencis paroli. Sed Usolcev ne povis pacienci kaj volis palpi mem. Observi la punkton dum tuta tago, du, tri, sxajnis al li en tia situacio sensenca --- kaj kio, se, krome, Becxjo mensogis, kaj estas tie nenia bazo? --- kaj tial neeltenebla. Tio estis lia afero --- mi estis enketanta la katastrofon de «Carido», la atencon al la patriarko. Sed kiam, forte cxagrenita pri si mem, ke antaux tio li ecx ne auxdis pri aktiva loka narkotvendisto, Usolcev diris:

--- Nu, mi vokas mian grupon, --- mi respondis:

--- Ankaux mi.

--- Sed vi por kio, Aleksandro Lvovicx?

Pro ekscito kaj malkvieto mi igxis tro babilema:

--- Vidu... plena stultulo mi estas nur kun virinoj. Kion oni al mi diras --- al tio mi kredas. Sed cxi tie al mi sxajnas ia kaptilo, sed kia --- mi neniel povas kompreni. Do, estas pli bone esti pli proksime al la afero.

Vesperigxis, kiam du auxtoj alveturis angulon de Pana strato kaj Dama avenuo, kie koncentrigxis preskaux cxiuj plej bonaj en Isxeevko allogaj por virinoj magazenoj, kaj, ne turnigxante al la Pana, haltis. Dum la veturo ni per radio sukcesis ricevi aldonajn informojn: Mokeev mem kun familio jam antaux semajno forveturis al kuracloko, lasinte hejme solan administranton; kaj du venintaj el Siberio nefamaj jxurnalistoj luas lian mansardon. Ilia rondo de konatoj estas vasta. Ekde momento de establo de la observado el la domo neniu eliris kaj neniu en la domon eniris; cxu estas iu interne --- ne estas sciate.

--- Tenu vin proksime al mi por ajna okazo, --- korektante mian pistolingon sub la akselo, diris mi al Ramilo. Tiu mehxanike kapjesis, evidente ne tre bone auxdante min; la okuloj brulas, la vangoj brulas --- la unua serioza afero.

--- Nu, kial vi mem risku? --- duonflustre diris al mi estro de la grupo «Dobro» Igoro Sorokin. Kaj kun sengxena rekteco aldonis: --- Ja vi agxas preskaux kvardek, la reago estas jam ne tia bona...

Mi nur svingis la manon. Min kvazaux iu diablo pelis. Amoko.

Tiu operacio estis haste farata stultajxo, de la komenco gxis la fino. Kaj kvankam ni prenis cxiujn, inklude la frapiton, inklude la varon --- se ne helpus «Dobro», la gardantoj de la varo mortpafus duonon de la dekopo de Usolcev, aux ecx pli. Mem ne sciante tion, Becxjo sendis nin en vespan neston.

Kaj jen, kiam ni jam okupis poziciojn sub la fenestroj, kaj al pordaj sonoroj neniu respondis, kaj poste la administranto, kvazaux dorme, komencis nin demandi, kion ni bezonas, kaj informis, ke la mastro estas en vojagxo, kaj honesta Usolcev svingis antaux lia nazo ordonilon pri trasercxo, kaj la unua kvinopo jam eniris la domon, mi subite komprenis, kia penso, kvazaux infano, neniel sukcesanta naskigxi, turnigxis kaj pusxigxis per kalkanoj en mia kapo.

Tio estis ne Becxjo.

Kun mi parolis tiu sama diablo. Tiu sama mutacia viruso. Simple Kislenko, homo digna kaj bonkora, ne eltenis disduigxon, sed krimulo Cin kunvivigxis kun la diablo facile; li ecx ne komprenis, ke estas kaptita de la diablo. Cxiuj intencoj kaj kutimoj de la diablo estis parencaj al li. Sed lian deliron pri trezoroj de senrangaj komunistoj kaj persona diktaturo de la patriarko diris el malluma abismo la sama busxo, kiu sufloris al la murdinto de la grandprinco la deliron pri rugxa flago kaj pri tio, ke la popolo malsatas.

Mi malvarmigxis pro terura konjekto. Idioto, necesas urgxe veturi reen, enketadi Becxjon gxis senforteco: en kiu momento al li venis la revelacio, kie, kiu estis apude, kion ili mangxis, kion trinkis... Kaj tiam en la domo komencigxis pafado.

Ramilo, kontrolanta najbaran kun la mia, angulan fenestron, ekimpetis al la perono de la domo. Knabacxo, nazmukulo; al kamaradoj necesas helpi, farante dece tion, kio estas ordonita al vi, sed ne baraktante inter tio, kio estas ordonita al unu, alia, tria kamarado... Kun sovagxa tinto frakasigxis la fenestro --- ne mia, la Ramila --- kaj el la domo malsupren saltis, kruce dismetinte la brakojn sur fono de malheligxanta cxielo, armita homo.

Ramilo impetis reen. Iomete glitfalis sur rosa herbo. Rektigxis momente, rapida kaj forta, kiel pantero, sed tia sendefende mola, preskaux likva, kompare kun morta dureco de metalo, kiu --- mi tion sentis, sciis per la tuta hauxto --- aux jam etendigxis, aux jam estis etendigxanta renkonte al li. Mi sukcesis pafi responde, sukcesis longe salti sur Ramilon; sukcesis per la kapo kaj la sxultro faligi lin kaj forigi el tiu nevidebla, maldika kiel haro, rekta linio, sur kiu cxi-sekunde tute ne devis trovigxi io viva.

Kaj ankoraux sukcesis pensi, treege stulte: jen kion sentas baloneto, kiam gxin tusxas brulanta cigaredstumpo. La mondo krevis.

Doloro estis tia...

Doloro.

Doloro.

Tia doloro, ke sxajnis --- gxuste pro gxi estas mallumo. Pro gxi ne eblis movigxi. Se ne estus tia doloro, mi povus movigxi.

Speciale dolora estis spirado.

Denove en mallumo sub fermitaj, morte alkreskintaj al la okulgloboj, palpebroj baraktis senkapa ansero; gxi ne povis ecx pepi, ecx aludi, kiel estas al gxi malbone, dolore kaj terure --- kaj nur senforte plauxdis per largxaj flugiloj laux tero, saltetante cxe cxiu plauxdo; sed pri tio, ke gxi forflugu el tiu cxi terura, priversxita per gxia sango loko, ne eblis ecx diri.

Sxajne mi estas eta kaj malsana. Cxu gripo? Cxu varicelo? Mi ne memoras... Alta temperaturo, sendube. Tre alta temperaturo. Kaj doloro. Sed panjo estas apude. Tion mi sentas ecx en mallumo. Sxi estas apude kaj ion flustras karese. Do, cxio estos bona. Mi sanigxos. Necesas nur pacienci, atendi. Panjo, tiel doloras... donu trinki... mi ne povas spiri, demetu de mi sxtonon.

Plauxd'-plauxd' per la flugiloj...

Plauxd'-plauxd' per la palpebroj. En unua momento lumo sxajnis al mi neelteneble hela.

En la cxambro apenaux flagretis blua nokta lampo. Mi estis sternita; gutigilo estis enpikita en faldon de la kubuto, oksigena tubeto estis algluita al la supra lipo. Gxuste el gxi blovas rekte en la nazotruon io fresxa --- tiel, ke eblas spiri, preskaux ne spirante. Apude estas ne panjo --- Liza. Sxi gxibetigxis. Sxi pregxis. Mi auxdis, kiel sxi, kunpreminte la pugnetojn, simple postulas ion de sankta Pantelejmono kaj de iu Ksenia... Ridinda. Sub la okuloj sxi havas makulojn, bluajn, kiel la nokta lampo. Versxajne, sxi tiel jam longe sidadas.

Mi movetis la lipojn kaj eksiblis. Sxi vigligxis.

--- Sacxjo!

Mi denove eksiblis.

--- Al vi estas malutile paroli! Sacxjo, kara, mi petas --- kusxu trankvile! Cxio jam estas bona! Necesas nur pacienci...

Mi eksiblis.

--- Kion vi deziras, Sacxjo? Kion mi faru? Cxu la kusenon korektu? Aux vi pisi bezonas? Se jes --- palpebrumu!

--- Pardonu, --- siblis mi.

Larmoj versxis el sxiaj okuloj.

--- Pardonu, --- por fidindeco ripetis mi.

Pardonu pro tio, ke sub tiuj damnitaj fenestroj mi pri vi ecx ne rememoris. Mi ne scias, kiel tio povis okazi. Mi ecx ne pensis, kiel vi vivos sen mi. Ecx ne pensis pri devo antaux Pauxlinjo, antaux vi... antaux Stanjo, kiun vi ne konas, sed kun kiu tamen parencas... sxi ne sxatas tiun vorton, sed dum mi estas necesa al sxi, mi havas devon antaux sxi, kun tio ne eblas ion fari... Mi pensis nur pri fremda knabo --- tie, en Otuzo, kie al mi kun vi kaj Pauxlinjo estis tiel bone, li kun brilantaj okuloj ravite auxskultis sur vespera verando, sub steloj, inter vitoj, miajn rakontojn...

Cxion cxi mi nun neniel kapablis diri.

--- Ksenia... kiu? --- siblis mi.

Sxi ridetis, glatigis mian manon, korektis la kovrilon...

--- Cxu vi auxdis, jes? Kiel mirakle! Vi tute rekonsciigxis, kara! Tio estis unu tre digna virino, al vi sxi placxus. Sankta Ksenia Peterburga. Sxia edzo subite mortis, sen euxkaristio, kaj, sekve, ne povis trafi en la paradizon; sed sxi, por eltiri lin el la infero, vestigxis en lian vestajxon, kaj diris, ke mortis sxi, Ksenia, tutan havajxon sxi disdonis al malricxuloj, kaj ankoraux longe vivis sanktan vivon kvazaux anstataux li. Sxi estas entombigita en nia Smolenska tombejo, proksime de nia hejmo. Cxu vi deziras --- ni tien venu poste kune?

--- Sxi estas... kontraux kio? --- demandis mi, kaj tuj komprenis, ke malbone diris --- kvazaux temis pri tablojdo. Sed vorton ne eblas rekapti.

--- Por sano, por geedza paco...

--- Kaj Pantelejmono?

Sxi kaj ridis, kaj ploris.

--- Sacxjo, nu tio ja estas ne kabineto de ministroj! Unu pri energio, alia pri transporto... Ili simple helpas en malfelicxo --- kaj cetero dependas de tio, kun kiu plej bone kreigxos rilatoj. Jen mi, ekzemple, kun Ksenjo sentas plej facile, plej konfide...

Malantaux la pordo de la cxambro auxdigxis bruo. Abruptaj ekkrioj. La vocxoj estis virinaj. La pordo kun bruego, neeltenebla en silento kaj doloro, malfermigxis.

--- Malpermesite, cxe li jam estas!.. --- kriis vartistino, penante lauxlitere barikadi la pordon per si, kaj eksilentis, konsternite rigardante al ni. Mi ecx ne sukcesis ekscii, kio cxe mi, laux sxia opinio, jam estas. Kun mordita lipo, kun senhelpe malfermitaj, tuj blindigxintaj post lumo okuloj, desxovinte la vartistinon per la sxultro, en la cxambron penetris Stanjo.

Liza malrapide levigxis.

Estigxis silento.

Facile blovetis en la nazotruon strieto de fresxa aero; sxajnis, gxi iomete susuras. Kaj la koro ekbatis, kiel boksisto en trejnan piron --- jen kelkaj sovagxaj sinsekvaj batoj, jen pauxzo.

--- Nu jen, --- siblis mi.

Panjo, donu al mi trinki...

--- Se vi renkontigxis --- do, mi mortos.

Ili staris apude. Kaj, kvankam ili tute ne similis, al mi sxajnis, ke cxio duobligxas en miaj okuloj. Tio rememorigis kombinitan filmon --- okazas tio en malbongustaj kinokomedioj: unu saman aktoron, ekzemple, oni filmas kiel du fratojn-gxemelojn, kaj cxiuj konfuzigxas, ne povas ion ajn kompreni, skandalas foje, kaj tiel gxis la fino mem. La fratoj renkontigxas en unu sceno, manpremas unu la alian kaj ridegas.

Cxi tie neniu ridegis.

--- Tio estas Elizabeta Nikolavna, --- siblis mi, --- mia edzino. Tio estas Stanislava Solomonovna... same mia edzino.

--- Pa-pardonu... --- per tintacxa, tute fremda vocxo elpremis Stanjo, abrupte turnigxis, kaj, tamburinte mallongan fraparon per kalkanumoj laux kahela planko, elkuris el la cxambro. Dum iu momento Liza, malferminte la busxon en sia infaneca konsterno, rigardis post sxi. Poste denove movis rigardon al mi. Sxiaj lipoj ektremis. Mi ankoraux sukcesis vidi, kiel sxi impetis preter la sxtonigxinta vartistino post Stanjo.

Rekonsciigxis mi en la reanimiga sekcio. Doloro estis cxie.

Plauxd'-plauxd' per la flugiloj...

Mi ne deziris malfermi la okulojn. Liza estis apude, mi auxdis. Do, cxio estas bona. Dum mi silentas, dum kusxas kun fermitaj okuloj, sxi estos cxi tie. Apenaux auxdeble, kante, sinforgese, sxi flustris ion sian... Cxu akateston? Jes, akateston.

--- ...Kiel malforta senhelpa infano naskigxis mi en la mondon, sed Via Angxelo etendis helajn flugilojn, gardante mian lulilon. De tiam amo Via brilas sur cxiuj vojoj miaj, mirakle kondukante min al lumo de eterno...

Mi agxis kvin jarojn.

--- ...Ho Dio, kiel bone estas gasti cxe Vi. La tuta naturo mistere flustras; gxi tuta plenas je kareso, birdoj kaj bestoj portas sigelon de Via amo. Benita estas patrino-tero kun gxia rapide velkanta belo, vekanta sopiron pri la eterna patrujo...

Sxia vocxeto estis laca, rauxketa. Versxajne, sxi multe ploris.

--- ...En luna lumo kaj en najtingala kanto staras valoj kaj arbaroj en siaj negxoblankaj nuptaj vestajxoj. La tuta tero estas Via fiancxino, gxi atendas la Eternan Fiancxon. Se Vi tiel vestas herbon, do kiel Vi transformos nin en venonta renaskigxo, kiel heligxos la korpoj, kiel ekbrilos la animoj! Gloron al Vi, bruliginta antauxe helan lumon de eterna vivo! Gloron al Vi pro espero de senmorta ideala eterna belo! Gloron al Vi, ho Dio, pro cxio por cxiam!

Mi agxis kvin jarojn, kiam somere, en nia apud-Moskva bieno, mi vagis en malgxusta horo al mastruma korto. Kion mi estis sercxanta, je kio estis ludanta, fantaziante en soleco --- mi ne memoras. Ne gravas. En la memoro restis nur la ansero.

--- ...Ne timigas vivaj tempestoj al tiu, en kies koro brilas lucerno de Via fajro. Cxirkauxe estas malbona vetero kaj mallumo, teruro kaj hurlo de vento. Sed en lia animo estas silento kaj lumo. Tie estas Kristo!

Cxu gxi estis destinita al nia tablo, aux al laboristoj --- tion mi same ne scias. Gxi kusxis sur tero; la sango jam ne fluis el absurda kolstumpo --- kaj mi, etulo, ecx ne komprenis komence, kio al gxi okazis, al la giganta blanka belulo, kaj kie estas gxia kapo. Sed gxi ankoraux martelis per la flugiloj, kaj la flugiloj estis tiaj potencaj, tiaj largxaj, sxajnis, sur ili eblis facile levigxi ecx gxis la suno. Sed gxi jam nur iomete saltetis, kiam la largxaj, jam kovritaj de polvo, jam malpurigitaj de tero kaj sango aloj batis teron. Gxi senmovigxis kiel senforta amaso, kvazaux preparigxante, koncentrigxante, poste malespere, per cxiuj fortoj: plauxd'-plauxd'-plauxd'!

--- Kiel proksima Vi estas en tagoj de malsano. Vi mem venas al malsanuloj. Vi mem klinigxas cxe sufera lito kaj la koro parolas kun Vi. Vi per paco prilumas animon dum malfacilaj malfelicxoj kaj suferoj, Vi sendas neatenditan helpon. Vi konsolas, Vi estas amo postulanta kaj savanta, al Vi ni kantas: Haleluja!

Mi longe, kvazaux sorcxita, staris tie kaj kun freneza espero rigardis: eble gxi sukcesos? Poste mi forkuris; min neniu povis trankviligi dum la tuta tago. «Gxi ne povas! --- kriis mi, sufokigxante pro larmoj; oni timis paroksismon, tiel mi ploregis. --- Gxi ne povas!!» Ili ne komprenis --- kaj mi ne povis klarigi, al mi cxio estis ekstreme klara, gxis teruro kaj por cxiam. Kara mia panjo sxovis al mi, strebante konsoli kaj amuzi, lanugajn, molajn, ridindajn, cxarmajn anseridetojn: «Vidu, Sacxjo, kiel multaj ili estas! Kiel ili kuras! Kiel ili mangxas! Jen, donu al gxi panon! Se vi deziras, prenu gxin sur la manojn --- la anserido ne timas Sacxjon, Sacxjo estas bona...» Mi ploris pli forte, jam malfortigxinte, jam sen krio, kaj nur balbutis: «Mi domagxas. Mi ilin cxiujn domagxas».

--- ...Kiam Vi inspiras min servi al proksimuloj, kaj la animon prilumas per humileco, tiam unu el sennombraj Viaj radioj falas sur mian koron, kaj gxi igxas lumporta, kvazaux fero en fajro. Gloron al Vi, sendanta al ni malsukcesojn kaj malfelicxojn, por ke ni estu kompataj al suferoj de aliuloj! Gloron al Vi, transforminta nian vivon per faroj de bono! Gloron al Vi, establinta grandan rekompencon en memvaloreco de bono! Gloron al Vi, akceptanta cxiun altan impeton! Gloron al Vi, levintan la amon super cxio tera kaj cxiela! Gloron al Vi, ho Dio, pro cxio por cxiam...

Neniu estajxo en la tuta mondo povus deziri pli forte, ol tiu ansero deziris forflugi de tiu terura loko, kie al gxi okazis kaj plu okazas io neimagebla, plenigita de absoluta sufero. Gxi tiel penis! Plauxd'-plauxd'-plauxd'! Plauxd'-plauxd'! Cxiam pli malforte... Tuta vivo, kiu ankoraux estis en gxi, petegis pri sola: ni forflugu! Nu, forflugu ni, cxi tie estas malbone, dolore, terure; cxi tie en nenia okazo eblas resti!

Kaj gxi ne povis. Ecx tiel pasie dezirante --- ne povis.

Tiam mi komprenis. Por cxiuj estas tiel. Kaj por homo. Homo povas nur tion, kion li povas, kaj ecx ne je unu haro pli; kaj ecx ne je unu haro alie. Forto de deziro signifas preskaux nenion.

Plauxd'-plauxd'-plauxd'.

Kion kostas miaj «mi venos»? Kion kostas iliaj «mi estas via hejmo»? Se grosxkosta peco de plumbo igxas pli forta kaj grava, ol cxiuj tiuj flagrantaj labirintoj de pasioj... kaj dum ni tretas unu alian en stulta kaj orgojla, ofte ne malpli murda, ol plumbo, strebo doni al niaj proksimuloj formon, pli oportunan por ni --- gxi, eble, jam flugas? En mian belan, karesan, karegan, vivan --- gxi jam flugas?!

--- ...Disbatitan en polvon ne eblas restarigi, sed Vi restarigas tiujn, kies konscienco forputris, Vi redonas antauxan belon al animoj, senespere perdintaj gxin. Kun Vi ne ekzistas nekorektebla. Vi tuta estas amo...

--- Liza, --- vokis mi. Kvazaux siblis truita pneuxmatiko. --- Liza. --- Sxi haltis je duonvorto.

--- Mi estas cxi tie, Sacxjo, --- respondis sxi milde kaj trankvile. Kiel panjo. «La anserido ne timas Sacxjon, Sacxjo estas bona...»...

Nur iomete rauxke.

--- Liza.

--- Cxio estas bona, Sacxjo. Pri nenio pensu, ne maltrankvilu.

--- Liza. La manon sur la vizagxon...

Sxia varma malgranda manplato ekkusxis sur miaj fermitaj okuloj.

--- Malpli supre. Kisi.

--- Poste, Sacxjo. Cxio poste. Vi kisos kiun vi deziros, kiom vi deziros. Cxio estos bona. Kaj nun kusxu trankvile, amata, kaj kolektu fortojn.

Kiun vi deziros.

--- Kie?..

--- Sxi estas en hotelo. Sxi... iomete malsanas, kaj ni interkonsentis, ke sxi ripozos post la vojagxo, kaj poste anstatauxos min. Kvankam sxi tre deziris tuj. Sed mi simple ne povas foriri, --- sxi pauxzis. La fingroj sur mia frunto tremetis. --- Versxajne, sxi same ne povus. Sxi vin tre amas. Oj, cxu vi scias, estis tiel ridinde --- sxi ploras sur mia sxultro, kaj mi sur la sxia. Mi neniam kredus...

--- Kio... malsanas?

--- Ne, ne, nenio dangxera. Ne maltrankvilu.

Mi silentis iom. Kusxis kiel senforta amaso, kvazaux kolektante fortojn, poste: plauxd'!

--- Kruus-on voki. Becxjo infektita, kiel Kislenko. Esplori.

--- Mi ne komprenas, Sacxjo.

--- Kruus-on... voki. El Peterburgo. Al li mi klarigos.

--- Cxu Kruus-on?

--- Jes. Voldemaro Kruus. Al Sorokin... diru.

--- Bone, Sacxjo.

--- Urgxe.

--- Bone.

--- Ramilo... cxu estas viva?

--- Jes, Sacxjo. Li sxiras siajn harojn, per Alaho jxuras cxiun kvinan horon, ke vi por li nun pli parencas, ol la patro. Laux mi, duono da cxiuj fruktaj kaj legomaj gxardenoj de Krimeo laboras nun por vi sola. Kaj al vi ecx mangxi cxion estas malpermesite, kompatinda. Ne gravas, dume mi kaj Stanislava formangxos. Ankaux virinoj bezonas vitaminojn.

Panjo, demetu de mi sxtonon.

Tio estis laciga kaj stranga spektaklo. De ekstere povus sxajni, ke por helpi al Liza venis sxia fratino. Liza, palpsercxante kondutlinion, pene petolis, cxu strebante forigi cxiam aperantan strecxitecon, cxu por iel gxojigi sin; cxu, eble, ankaux min gajigi, komprenante, probable, ke ankaux por mi, amata fiulo, same estas maldolcxe kusxi inter ili kiel pansita sxtipo. Mi memoras, kiam Stanjo unuafoje venis anstatauxi sxin, kaj ili ambaux, gxibetigxantaj, kun same rugxigxintaj kaj sxvelintaj okuloj, denove staris, preskaux tusxante unu la alian per kubutoj, cxe mia lito, Liza subite petole ekridetis, militsalutis per du fingroj, en pola maniero --- mi ecx ne scias, cxu por plezurigi aux malplezurigi Stanjon; kaj ecx sxi mem, certe, tion ne sciis --- kaj brave raportis: «Speciala grupo estas kolektita, sinjoro kolonelo! Kiaj estos ordonoj?» Mi ne tuj trovis, kion respondi; longe knaris per nebuligita per anesteziaj drogoj cerbo, poste siblis, penante trafi sxian tonon: «Purigadu la armilaron gxis brilo. Mi levigxos --- kontrolos». Stanjo afable kaj malvarme ridetis; sed, ho dio, kiel ridis Liza pri tiu stulta kazerna maldecajxo! Mi memoras, en la dua, aux eble tria, tago al mi provis penetri Kurakin, sxajne kune kun Ramilo --- Liza estis elpelanta ilin: «Malpermesite! Aliro al la korpo estas malfermita nur por virinoj!» --- sxi kun senapelacia gajeco, peteme, retrorigardis al mi trans la sxultro. Mi memoras, en momento de unu el bandagxadoj ili ambaux estis en la cxambro kune --- Liza jam venis, Stanjo ankoraux ne foriris; do ili ecx la vartistinon fakte nuligis kaj kun ia translima zorgemo mem turnis mian malvarman kadavron per kvar manoj. «Stanjo, bonvolu helpi... a ha, jen tiel. Cxu al vi ne estas peze?» --- «Tute ne, Elizabeta Nikolavna. Dum mia vivo mi havis okazojn levi multe pliajn pezojn», --- respondis Stanjo kaj per precizaj, senriprocxe rapidaj movoj --- unu, du, tri --- trapusxis sub mi disvolvatan pansan bulon. Kaj kiam mi, knarinte per la dentoj pro senforteco, apenaux auxdeble krietis: «Kial vi, vere!.. Estas ja personaro!», Liza mirigite ekgapis miajn okulojn kaj diris: «Dio kun vi, Sacxjo, al ni ja estas agrable. Cxu vere, Stanjo?» --- «Vere», --- respondis tiu. «Vi, Sacxjo, eble ne scias, --- aldonis Liza, glatigante la panson per la manplato, por ne estu ecx plej eta faldo, kiu povus premi, --- sed la edzinoj deziras esti konstante necesaj al sia edzo. Ja vere?» --- «Vere, sendube vere, Elizabeta Nikolavna».

Stanjo, male, tenis sin kun mi kun senpersona, foriganta cxiun aludon al anima aux alia proksimeco, korekteco de bonege trejnita vartistino. Kiam Liza foriris, ni preskaux ne interparolis, por mi cxiu vorto estis malfacila, terure dolorega, la petala kuglo dissxiris kaj mian pulmon, kaj la trakeon, sed Liza babilis anstataux duopo, detalege rakontante kaj pri vetero, kaj pri novajxoj, kaj pri tio, kion informis Kruus, kaj pri tio, kion sendis Rahxcxiev-oj kaj kiel ili atendas nin en Otuzoj, kaj pri tio, kion diris telefone Pauxlinjo, kaj pri tio, kion diris en lasta parolo prezidanto de Dumo Sergunenkov, kaj kiel estis vestita la imperiestrino dum hierauxa auxdienco, translaciita de cxiuj televidprogramoj; kaj Stanjo silentis, nur plenumante petojn, kaj unusilabe respondante al demandoj, ne desxirigxante de iu libro aux manuskripto --- kaj, kiam ni restis duope, en la cxambro sxvelis sovagxa, strecxita fremdigxo, kiun Liza, venante, malespere penis iel forigi. Mi baldaux cxesis kaj peti, kaj demandi, kaj peni iel komenci konversacion; ecx se mi ion vere bezonis, mi atendis Lizan aux vartistinon. Stanjon tiuj silentadoj, sxajne, tute ne maltrankviligis --- sxi susuris per folioj, sidigxinte en angulo tiel, ke mi sxin ecx vidi ne povis. Tiam mi tute cxesis kompreni, por kio sxi alveturis. Eble nur por sciigi Lizan pri sia ekzisto. Certe, pensis mi, kun fermitaj okuloj auxskultante oftan susuron --- sxi legis tre rapide, --- sxi, «levinta dum la vivo multe pliajn pezojn» --- sendube plurajn fojojn trafis en iajn similajn situaciojn, kaj, malsame ol mi kaj, des pli, ol Liza, probable, sentis sin bone, kiel fisxo en akvo. Sxi nur ne ofendu iel mian knabinon, pensis mi foje --- kaj tuj ekhontis neelteneble. Mi volis jam voki sxin, kaj, kiam sxi venos, diri ion bonan --- sxian angulon mi ne povis atingi per iu pli-malpli longa frazo --- sed gxuste en tiu momento sxi malestime snufis kaj balbutis, evidente ne por mi: «Kiel acxe li skribas... jen kriplulo». Kaj mi silentis.

Tamen sxi forigadis doloron. Per ia sesa senso divenante, kiam mi jam ne povis pacienci, sxi demetis legajxon, alvenis silente, sidigxis sur randon kaj komencis sorcxi. Energie spirante, sxi levis maldikajn longajn manojn, kiel pastrino, vokanta fajron de cxieloj, poste jxetis plenigitajn per gxi manplatojn al mia dissxirita brusto kaj jen facile tusxis la pansojn, jen faris super ili komplikajn manipulojn... Mi ne scias, cxu tio helpis al resanigxo, cxu ne --- sed en tiaj minutoj al mi sxajnis, ke sxi rilatas al mi kiel antauxe, ke sxi alveturis nur pro tio, ke ne povis esti malproksime, kaj entute --- cxio mem ordigxos iel, ja se homoj amas unu alian, cxio ne povas ne ordigxi... Eble, en tio estis tuta senco de la sorcxado? La doloro pro tiaj pensoj perdis venkan impeton; velkis, sxrumpis, kiel stepa incendio sub pluvego.

Kun Liza sxi tenis sin kun substrekita afableco, kaj gxenerale cxiel demonstris sian suban, duagradan rilate al sxi staton. Liza en siaj penoj establi tiom necesan por normala regeneracio etoson de sengxena hejma kamaradeco --- mi imagas, kiom tio kostis al sxi! --- tuj komencis voki Stanjon laux antauxnomo; tiu dum tri tagoj krocxigxis al patronomo. «Stanjo» --- «Elizabeta Nikolavna»... Poste sxi tamen rezignis, ja tro akre sonis tiu absurdajxo, ecx eble por sxi mem. Sed strategie nenio sxangxigxis; mi estas certa, ke, se la lingvo donus al sxi tian eblon, Stanjo konversacius kun Liza en for-orientaj tradicioj, kie, ekzemple, laux unu el fama milo da cxinaj ceremonioj, konkubino, sendepende de realaj agxoj, alparolas al cxefa edzino uzante terminon de parenceco, signifantan «pli maljunan fratinon»; nu, kaj sxi mem, respektive, nomigxas «juna fratineto». «Cxu ne deziras sinjorino pli agxa fratino iomete trinki teon? La juna fratineto gxojos servi al sxi...». En la rusa, ne elturnigxante, tion ne eblas diri, sed Stanjo ankaux el la rusa sukcesis elpremi nemalmulton, kaj Liza, kun sxia simplanima peno establi amikecon, nenion povis fari. Fera virino estas Stanislava. Restinte kun sxi duope, mi, certe, provus ion klarigi al sxi --- se mi povus esti certa, ke tio estas simple pro sxia gxenemo, pro absurdeco de la situacio, pro respekto al dek kvin jaroj, kiujn ni vivis kun Liza, pro nekompreno, ke al mi, truita baloneto, estis fizike dolore auxskulti tion, kaj, se mi povus auxdigi sonojn pli lauxtajn ol siblado, mi kriegus, kiam sxi peneme, konsekvence humiligxas, ofte ecx Lizan konsternante, kaj ecx rugxigante; sed lastatempe Stanjo tiel kondutis kun mi, ke mi ne povis ekskludi afektan strebon vundi min, montrinte, kiel mi estas kruela, tenante sxin kiel konkubinon.

Kaj ke sxi ne plu permesos tion.

Gxuste sxi establis kutimon de kunaj te-trinkadoj. En la tria, sxajne, tago --- jes, gxuste tiam sxi transiris de Elizabeta Nikolavna al Liza --- sxi venis kun plena termobotelo, du faldeblaj plastaj glasetoj kaj iu modesta, sed apetitveka mangxajxo, preparita de sxi mem. Ekde tiam tio establigxis. Antaux ol anstatauxi unu la alian en tiu infera honora gardo, ili sidigxis en la malproksima angulo, ekster limoj de videbleco, mangxis Ramilajn abrikotojn, krakante per iu cxasta bongustajxo kaj trinketante teon. Mi penis auxskulti, sed ili konversaciis duonflustre pri io sia, pri knabina, kaj poiomete ecx komencis ete ridi per du vocxoj. Versxajne, min pridiskutis. Sed, eble ne --- cxu mi estas sola afero en la mondo? Foje mi ecx sentis solecon kaj ofendon --- sxajnis, ke mi al ili jam ne necesas; ili simple plenumas sanktan devon kaj honoran servon.

En la sesa tago, kiam ili finis teumadon kaj Stanjo devis foriri, sxi levigxis, sed ekiris ne al la pordo, sed nehaste frapis per kalkanumoj, irante al mi. Haltis, rigardante al mia vizagxo. Tiel, kiel sxi, versxajne, cxiam deziris --- de supre. Kaj mi --- al la sxia; de malsupre.

--- Mi jxus parolis kun la kuracisto. Cxio estas bona, vi rapide resanigxas, --- diris sxi. --- Kaj mi cxiujn manuskriptojn, kiujn kunprenis, jam prilaboris. Do mi revenas al la cxefurbo. Cxi tie mi ne plu necesas, kaj tie venis tempo perlabori vicajn rublojn.

Tio estis neatendita, kiel tondro el sennuba cxielo. Ne nur por mi --- al Liza, versxajne, antaux tiu momento sxi same nenion diris.

--- Kiam? --- post pauxzo demandis Liza el la tea angulo.

--- Post du horoj estas ekflugo.

--- Cxu mi helpu al vi pri pakajxo?

--- Ah ne, Liza, kian mi havas pakajxon. Ne maltrankvilu, mi alportos lude.

--- Ne ludu kun tio, pli bone dungu portiston.

--- Dankon, mi gxuste tiel faros.

Sxi pauxzis, klinigxis kaj kisis min per duonmalfermita busxo. Gardeme, por ne movi la damnitan oksigenan tubeton, ensucxis miajn lipojn kaj dum kelkaj sekundoj lekis ilin tie, interne de si: «Cxu vi deziras cxi tien?»; poste desxovigxis kaj levis tremantajn, bluetajn palpebrojn. Kvazaux sxi staris sur lignofajro.

--- Bonvolu, Sacxjo, ne plu faru tiel, --- rauxke diris sxi. --- Gardu vin, mi ja petis. Se ni vin ne interesas, almenaux pri Pauxlinjo pensu.

Mi silentis. Ne povis ja mi dispremite sibli responde al tielajxo.

Sxi malfermis pendantan sur la sxultro saketon; atente fosis en gxi kaj elprenis la sxlosilojn, kiujn mi redonis al sxi antaux la forflugo cxi tien. Dum momento, kvazaux hezitante, --- kaj eble, strebante emfazi sekvan movon --- tenis ilin en mallerte fleksita mano, poste decideme, sed gardeme, sen ajna frapo, metis ilin sur la sxranketon apud mia litkapo.

--- Jen... Mi cxiam timas, ke vi povis malgxuste kompreni. Mi redonas al la posedanto. Eble, ili ankoraux tauxgos. Se mi necesos --- venu, mi cxiam gxojos.

Sxi turnigxis kaj ekfrapis per la kalkanumoj for. Eliris el mia vidkampo, kaj mi fermis la okulojn. La frapado cxesis.

--- Tio koncernas ankaux vin, Elizabeta Nikolavna. Al mi estis tre agrable konatigxi kun vi. Kaj, je dio, pardonu min. Mi ne... jam... ne simple... Mi amas.

--- Ankaux vi pardonu min, Stanislava Solomonovna, --- respondis morte trankvila vocxo de Liza.

La pordo malfermigxis kaj fermigxis.

Pasis, eble, kvin minutoj, antaux ol auxdigxis malrapidaj, molaj, katinaj pasxoj de Liza. Sxi proksimigxis, kaj mi eksentis, kiel fleksigxis la lito --- Liza sidigxis apud mi.

--- Cxu vi dormas? --- flustre demandis sxi.

Mi malfermis la okulojn. Sxajnis, ke sxi maljunigxis je jaroj. Sed tio estis simple laco --- fizika kaj nerva. Se ni ripozus semajnon en Otuzo --- la etulino tuj ekflorus.

Triope kun Stanjo. Jen kiel cxiuj ekflorus.

--- Per eterna dormo, --- respondis mi.

Sxin kvazaux tusxis vipo.

--- Ne sxercu tiel! Neniam sxercu tiel cxe ni!!

Mi ne respondis. Sxi silentis, trankviligxante.

--- Sacxjo... Kiun vi amas pli?

--- Lian imperiestran mosxton kaj la patriarkon de komunistoj, --- pensinte, siblis mi. --- Ambaux estas tiaj malsamaj, kaj ambaux estas tute... necesaj por bonstato de la regno, --- mi ripozis. --- Antaux tri tagoj mi pli amis la imperiestron. Cxar lia filo pereis. Kaj poste pli ekamis la patriarkon... cxar oni lin kripligis, kaj nun... mi pli domagxas lin.

Sxi palpis mian vizagxon per rigardo. Kiel radaro, per rondoj. Unu fojon, duan...

--- Al vi kun mi ne suficxas eksplodaj pasioj, --- diris sxi. --- Mi por vi, versxajne, estas iomete kokino.

--- Anserideto, --- respondis mi.

Sxi penis rideti. Tutan sxian petolan viglecon, tutan gajecon, sur kiuj nure tenigxis nia triopo, kvazaux forblovis vento. Mi ecx pensi timis, kio al sxi okazis, kiam sxi lasadis nin duope kun Stanjo kaj restis en hotela cxambro sola.

--- Tamen sxi emas al peko de trofiero, --- diris sxi.

--- Vere, sendube vere, Elizabeta Nikolavna, --- per afekta vocxo siblis mi.

Sxi denove penis rideti --- kaj denove ne sukcesis. Kaj subite malrapide kaj mole, kiel hakita lanugeca piceo, pusxis sian vizagxon en mian sanan sxultron. Longaj helaj haroj dissxutigxis laux la pansoj.

--- Ne, ne, Sacxjo, ne parolu tiel. Sxi estas bona, tre bona. Vi ecx ne scias, kia bona sxi estas.

Sxiaj sxultretoj ektremis.

Plauxd'-plaxud'-plauxd'.

Ankoraux post semajno forflugis al siaj abiturientoj ankaux Liza.

Al tiu tempo mi mem jam povis mangxi kaj iri al necesejo. Kaj estri.

Kurakin elskuis Becxjon gxis la fundo mem. Pri tutaj ok tagoj de sxia estado en Simbirsko gxis la atenco estis konstruita horaro, ecx minutaro. Nenio rezultis, ne trovigxis iaj ajn krocxajxoj. Kio provokis liajn «revelaciojn» pri valorajxoj en la teko kaj pri cetero, restis same mistera, samkiel post la unua pridemandado. Neniujn personojn, en kiuj eblus almenaux kun strecxo suspekti iajn hipnotigantojn, li renkontis. Ne havis li iajn ajn truojn en memoro, nek perdojn de konscio --- nenion.

Kruus raportis, ke cxiuj liaj penoj palptrovi kaj malbloki iajn ajn perforte fermitajn regionojn de la memoro aux de la subkonscio de Cin fiaskis. Ne estis io por malbloki, Becxjo estis unueca kaj nedividebla.

Kaj samtempe lia pretera mencio pri junagxa interesigxo pri komunismo neniel konfirmigxis. Oni pridemandadis homojn, kiuj lin konis en juneco, pridemandadis liajn samkrimaferanojn, pridemandadis komunistojn de steloj, al kiuj li povus en tiuj jaroj turni sin kun peto igi lin novico --- mankis ajnaj spuroj. Kaj tamen Becxjo firme insistis. Sed nenion povis montri konkrete. Ne simple ne deziris, sed evidente ne povis; Kurakin, kolerigxinte, jam testis lin per mensogdetektilo. Cxu en Vladivostoko? Jes, en Vladivostoko. Sed eble en Siktivkaro? Aux en Hanti-Mansijsko? Jes. Povas esti. En juneco, antauxlonge. Mi ne memoras.

Aperis al li de ie ankaux aliaj, antauxe neniel montrigxintaj strangajxoj. Ekzemple, li estis serioze konvinkita, ke povus regi pli gxuste, ol la imperiestro, estri la landon pli bone, ol Dumo aux la kabineto de ministroj. «Kion do ili faras, acxuloj, salivuloj, --- diris li kolere, venante al pridemandado kun fresxa jxurnalo en la manoj. --- Jen kion mi farus...» Kaj kun certa, tre solida aspekto diris sensencajxojn; kaj ofte morgaux ne memoris, kion diracxis hieraux, kaj diracxis ion tute malan. Sed tutegale, tiel, kiel li proponis, eblus regi nur iun etan bandon, sed ne la grandan regnon. Cxiujn malamikigi kun cxiuj; tiujn, sen kiuj ne eblas, acxeti, aliajn timigi per tio, ke li neniam ilin acxetos; promesi unu, sed doni alion kaj al tute aliaj homoj... Ecx bando tion ne eltenus longe. Antauxe oni ne rimarkis en li tian intereson al politiko.

Kelkaj ekspertoj konfirmis, tamen, lian plenan mensosanecon. Sxajnis, ke en lia konscio samtempe aperis kelkaj obsedaj ideoj, kaj ili cxiuj treege konvenis al lia origina menso.

Poste alflugis Papazjan kaj alportis simple sovagxajn amasojn da statistiko. Mi foliumis ilin dum kelkaj tagoj. Vidigxis interesa kaj same tre nekomprenebla bildo. Al io gxi evidente montris, treege evidente --- sed al kio?

La hipotezon pri novaperinta mutacia viruso ni devis forlasi tuj --- se ne supozi, savante gxin perforte, ke gxi estas ne novaperinta, sed ni jam vivas kun gxi suficxe longe. Sed tio sxajnis tre malprobabla --- ja gxin oni rimarkus; se cerba patologio havas evidentan karakteron, iuj sekcadoj gxin nepre montrus.

Kriminalaj agoj, laux esencaj parametroj similaj al la du fidinde registritaj specimenoj --- Kislenko kaj Cin, okazis delonge kaj tre malofte; kutime ili aux restis ne malkasxitaj, aux la kriminto estis agnoskata psihxe ne plene valida, aux liberigata pro nesuficxo de krimpruvoj, aux vere tuj post la ago en neklaraj cirkonstancoj pereis, mortis aux malaperis, desxirante tiamaniere cxiujn fadenojn. Sed disjxeteco de tiaspecaj krimoj estis ne egalmezura; ili evidente strebis al tiuj aux aliaj spaco-tempaj nodoj --- jen ili preskaux malaperis, jen en iu regiono por ioma tempo, de kelkaj semajnoj gxis kelkaj jaroj, subite neklarigeble oftigxis, ne havante inter si ian ajn observeblan ligon, jen ricevis por suficxe longaj periodoj karakteron de vasta epidemio aux ecx pandemio. Tio estis diable interesa.

La plej proksima tempe al ni pandemio, felicxe, estis for de ni jam je pli ol duonjarcento, gxin eblis proksimume dati per unua duono de la kvardekaj jaroj, sed dum pasintaj kvindek jaroj potencaj, gxis ses-sep dekoj da okazoj dum jaro, epidemioj eksplodis jen en unu, jen en alia lando; malplej rapide la pandemio estis estingigxanta en Rusio, praktike finigxinte nur ok jarojn post tio, kiam gxi finigxis, ekzemple, en Euxropo. Altiris atenton tio, ke post lokigxintaj en tiujn kvindek jarojn periodaj kaj suficxe lokalaj eksplodoj en Afriko, Indocxinio, Centra Azio, Cxinio, Centra Ameriko tiu absurda epidemio en lastaj jaroj denove komencis riveligxi en nia lando, okupante foje por tutaj monatoj samtempe kelkajn guberniojn; la situacio laux intenseco, certe, neniel kompareblis kun la kvardekaj, sed rimarkeble superis indikojn de, ekzemple, la sesdekaj aux la sepdekaj jaroj. Ne placxis tio al mi.

Iri pli profunden en polvon de jardekoj estis malpli facile. Preciza kaj kompleta statistiko tiam mankis; kaj restis nur admiri nekonatajn al mi, nerimarkeblajn kaj skrupulajn laborantojn de la statistika buroo de Ministrejo de Internaj Aferoj, kiuj siatempe de jaro al jaro estis transportantaj en memoron de centra datumbanko cxiujn arkivajn dosierojn de la lando kaj, kiom eblis, de la tuta mondo. Estis ecx nekompreneble, por kio ili tion faras --- simple por ordo. Sed jen evidentigxis, ke ili gxuste por mi laboris.

Kaj tie, en tiu polvo, trovigxis faktoj vere malbonsignaj.

La pandemio en Rusio komencigxis evidente pli frue, ol en plejmulto de aliaj regionoj de la mondo; montrigxis, ke, kune kun Germanio kaj, parte, cxemaraj provincoj de Cxinio mia lando igxis unu el tri potencaj centroj, fontoj de tiu mistera malsano, inundinta poste la tutan civilizitan mondon. En cxiuj tri centroj kruta kresko komencigxis proksimume samtempe, de komenco de la tridekaj jaroj. Sed la samaj landoj --- kaj kio plej senkuragxigis, gxuste Rusio unuavice --- firme tenis unuan lokon ankaux dum la dudekaj jaroj gxis, finfine, en dua duono de la dekaj jaroj la fenomeno denove ricevis pandemian, aux, pli gxuste, kvazauxpandemian karakteron, lauxlitere kiel skualo trairinte laux Euxrazio de okcidento al oriento.

Poste --- en ordo, mala al la kronologia --- la epidemio estingigxis. Unuopaj, kaj ne tre gravaj eksplodoj okazis jen en unu, jen en alia provinco de Cxinio; jen en unu, jen en alia gubernio de Rusio; jen en unu, jen en alia euxropa lando. Eksplodo en Meksiko. Afriko kaj Suda Ameriko tiam plene igxis blankaj makuloj --- statistiko tie, fakte, tiam ne ekzistis; sed ne ili min interesis. Por mi jam nedisputebla estis ekzisto de tri nodoj, kvankam dume nesciate de kio: orient-azia, mez-rusia kaj centr-euxropa. Jen la mez-rusia, jen la centr-euxropa nodo sendis metastazojn al Balkanoj. Poste komencis estingigxi la orient-azia nodo. Poste, en nauxdekaj jaroj de la antauxa jarcento, komencis velki ambaux nodoj; la indikoj stabile tenis sin malpli alte, ol de la plej trankvilaj por la dudeka jarcento sepdekaj jaroj. Finfine, en la sepdeka aux la sepdekunua jaro de la antauxa jarcento okazis abrupta eksplodo en centra Euxropo, kvazaux Francio kaj Prusio frotis unu la alian per silikoj de limoj, eljxetinte faskon da fajreroj...

Kaj fino.

Kvazaux oni fortrancxis.

Cxiujn pulsadojn, observitajn de mi laux la laboroj de la grupo de Papazjan, por la deknauxa jarcento eblus, probable, nomi spekulaciaj --- difektoj de tiama statistiko kaj mankoj pro konvertado de gxiaj datumoj en la centran bankon faris la materialon malmulte reprezentiva. Sed, cxu iris la procezo tiel aux iomete alie, unu fakto por mi estis praktike nedisputebla: tiu fenomeno, kio ajn gxi estu, startis en la historio de la Tera civilizo ne pli frue ol 1869 kaj ne pli malfrue ol 1870 jaro.

Vere, mem sxovigxis penso pri viruso. Se almenaux foje dum preskaux cent tridek jaroj biologio kaj medicino mencius pri infektaj frenezoj! Se almenaux io montrus al kontaktoj inter unu kriminto-malsanulo kaj alia!

Nenio tia estis.

Urgxe, urgxe necesas eliri el cxi tie. Kriminalistika esploro nereteneble estis transformigxanta en sciencan esploron, kaj kontrauxstari al tio estis sensence.

Fine de julio mi jam penis kiom eble pli pasxadi --- unue laux la sekcio, poste laux koridoroj de la tuta centra malsanulejo de Simbirsko, kaj dum bona vetero eliris ankaux al libera aero, en malgrandan, sed komfortan gxardeneton malantaux la malsanulejo. Baldaux mi jam rekonis vizagxojn de multaj malsanuloj, ni salutis, mallonge, sed afable konversaciis pri vetero kaj kuraco; sidis sur benketoj sub susurantaj poploj, jen parolante, jen silente, kun ridetoj, auxskultante auxdigxantajn el la infana sekcio akrajn kriojn, senzorgan ridon, bruon de sanigxanta infanaro. «Al Marso ni flugu post la tagmangxo, kaj nun ni ludu je indianoj» --- «Nu, tio ne estas interesa, tie necesas pafi unu al la alia!» Invitojn partopreni turnirojn de domenludo kaj sxakludo mi afable rifuzis, preferante instaligxi ie en relativa soleco, sub suno, kaj legi kaj relegi leterojn de Liza kaj Pauxlinjo. La leteroj estis kutimaj --- komfortaj kaj trankvilaj, kiel hejma teumado; Liza ecx per unu vorto ne rememorigis al mi pri tio, kio okazis cxi tie antaux ses semajnoj. Nur foje sxi ne sukcesis deteni sin --- sen ajna afekto informante min, kiel sxi sopiras, kaj demandante, cxu mi ne deziras, ke sxi alflugu al mia eliro el la malsanulejo kaj al Peterburgo ni flugu jam kune, sxi skribis subite: «Kaj gxenerale --- vin cxi tie cxiuj atendas kaj tre sopiras sen vi». Eblis multon legi inter linioj de tiu cxi frazo.

Stanjo ne skribis al mi ecx unu fojon.

Gxuste en la gxardeneto mi renkontis, finfine, lin. En tio estis nenio mirinda --- la malsanulejo estis la plej bona en la gubernio kaj, certe, ni ambaux trafis gxuste en gxin. Estis strange, male, ke ni tiom longe ne renkontigxis. En invalida fotelo li nehaste ruligxis renkonte al mi, submetante palan vizagxon al radioj de suno, klinigxanta al baldauxa auxtuno. Sur la diketaj vangoj kusxis ombroj de fortaj, kun dika rando, okulvitroj. Unu el la kugloj damagxis lian vertebron; mi sciis, ke, plej probable, li neniam plu povos pasxadi.

Esence, nenio speciala estis en li --- li plene malgajnis kompare kun solidaspekta Becxjo! --- li estis simple tre vundebla, bonkora kaj konscienca homo. Laborulo, kamparano, ecx gxis nun ne sukcesinta forigi molan Stavropolan prononcon, kiu eniris en lian karnon kaj sangon tie, en sud-rusa aroma stepo. En juneco li provis okupigxi pri praktika politiko, preskaux decidis balotigxi en Dumon --- kaj dankon al dio, ke ne decidis, tio estis ne lia vojo. Li vere, kiel esprimis Cin, tro deziris cxiujn kun cxiuj pacigi kaj peneme, foje ecx ridinde, sercxis unuigantajn interesojn, kiuj povus superi interesojn disigantajn, cxiam vokis al naturaj, sed malfacile penetrantaj en ardajn kapojn cedoj kaj tiujn, kaj aliajn, kaj triajn, cxiam milde apelis al vocxo de racio, al trankvila prudento --- en Dumo tio ne konvenas, tie tute ne cxiuj estas komunistoj. Sed estimon kaj amon li rikoltis multe plian, ol, ekzemple, prezidanto de Dumo Sergunenkov, kaj ecx anoj de aliaj konfesioj auxskultis liajn vortojn kaj petis esti arbitracianto en disputoj. Kion fari --- en Rusujo revuloj estis cxiam pli estimataj, ol aferuloj. Afero estas io malnoble konkreta, vundebla de kritiko, havanta malavantagxojn; sed revo estas ideala, en gxi estas sensence sercxi malfortajn lokojn. Tiu, kiu faras tion, montras sin ridinda; kaj tiu, kiu sukcesas ecx por jaro infekti per sia revo multajn, restas en la historio por cxiam.

--- Saluton, kamarado patriarko.

Li haltigis la fotelon. Levis la mildan vizagxon, rigardis al mi demalsupre. Kiel mi --- al Stanjo lastfoje. Li tusxis per fingroj la arketon, korektis la okulvitrojn.

--- Saluton...

--- Mi estas kolonelo Trubeckoj, Aleksandro Lvovicx.

--- Ahx, jes, jes! Oni jam diris al mi cxi tie pri via misio. Vi ja estas komunisto, cxu ne?

--- Vere tiel.

Li etendis al mi la manon.

--- Saluton, kamarado Trubeckoj, --- ni manpremis. --- Cxu mi povas esti iel utila al vi?

--- Jes, treege. Mi dezirus konversacii kun vi.

--- Ni sidigxu, --- li cxirkauxrigardis, sercxante benkon por mi kaj lerte ekrulis sian fotelon al la plej proksima. Mi sekvis lin --- maldekstre kaj je duonpasxo malantauxe.

Ni instaligxis. Mi kontente rimarkis, ke neproksime de ni haltis, vigle konversaciante pri io, du junaj fortikaj malsanuloj. Tio estis knaboj de Usolcev, kiujn li tuj metis en la malsanulejon por observi, cxu ne minacas cxi tie io al la patriarko aux al mi, kaj cxu iu ne kasxobservas nin.

--- Mi estas komunisto, kaj la interesojn de nia konfesio mi taksas tre alte, --- komencis mi, emociante. --- Sed mi estas ankaux rusa oficiro, kaj interesoj de Patrujo por mi ne estas sensenca sono. Mia cxi-tiea misio, ligita kun enketo de la atenco kontraux vi, estas nur unu el momentoj de la enketo, kiun mi estras laux persona ordono de la caro. Mi enketas la katastrofon de «Carido»

Li korektis la okulvitrojn.

--- Cxu cxi tie estas io komuna? --- iomete abrupte demandis li. Estis evidente, ke miaj vortoj por li estis neatenditaj.

--- Nenio --- aux cxio. Gxuste tion mi devas kompreni. Mi volas peti de vi konsilon, kaj kun tiu celo mi kuragxas konatigi vin, se vi ne kontrauxas, kun cxefaj rezultoj de tiu laboro, kiun mi sukcesis fari. Mi nur volas averti, ke la konversacio estas strikte konfidenca. La enketo ankoraux ne estas finita.

--- Mi komprenas kaj tute konscias gradon de mia respondeco. Mi auxskultas vin.

Mi konatigis lin kun la faktaro, emfazinte strangan statistikon, kiun kolektis grupo «Buki». Kiam mi finis, la patriarko longe silentis, per duonfermitaj okuloj rigardante al cxielo.

--- Cxio cxi estas tre stranga, --- diris li post longa medito. --- Cxu ne venis en vian kapon profundigi la statistikajn esplorojn al la unua duono de la deknauxa jarcento? Aux tio simple ne fareblas pro malricxeco de materialo?

--- Plie la dua, ol la unua. Papazjan prilaboris, kiom tio eblas, tutajn sesdekajn jarojn. Ne estas ecx unu okazo. Se tia rezulto estas kauxzita de difektoj de statistiko, do mallevigxi pli malsupren laux tempa akso estas sensence, tro hazarda kaj nekompleta estos specimeno. Se tamen tiu rezulto estas kauxzita, kaj mi inklinas al tia opinio, de iuj aliaj kialoj, do tia mallevigxo estos ecx pli sensenca.

--- Kion do vi pensas pri tio, kamarado Trubeckoj?

--- La sola ideo, kiu venas en mian kapon, aspektas kiel purega fantastiko, --- konfesis mi. --- Sed ceteraj versioj, kiel tiu, ke ekzistas nedetektita viruso, kauxzanta infektan agresan skizofrenion, estas ecx pli fantastikaj, kaj krome, diference de la mia, ne klarigas cxiujn faktojn.

Li korektis la okulvitrojn. Ridinde movigxis en la fotelo dekstren-maldekstren, kvazaux al li estis maloportune sidi.

--- Dauxrigu, mi petas.

--- La sesdekaj jaroj de la antauxa jarcento estis tempo de disflorado de terorismaj skoloj de prakomunismo. Ni supozu, ke tiam aperis sekreta sekto de simila speco. Ni supozu ankaux, ke laux volo de sorto gxi ricevis por sia dispono gxis nun ne konatan al la pozitiva scienco manieron de manipulado de homa konscio. Nu, ekzemple --- mi diras por ekzemplo, strebante nur montri, ke eblas tre strangaj variantoj, --- leginte gxin en iuj antikvaj orientaj tekstoj. Orientaj antikvuloj tre interesigxis pri provokado de sxangxitaj statoj de konscio; kaj inter radikaluloj foje renkonteblis treege kleraj homoj... Ni supozu, ke tiu sekto, penante konservi siajn nemultajn adeptojn en ombro, komencis plenumi siajn agojn per aliulaj manoj, per manoj de «peonoj». Ni supozu ankaux, ke, kiel necesis atendi, gxi baldaux degeneris al bandita grupo, eble, gxis nun priskribanta sian agadon en terminoj de lukto por justeco. Eble, degenerinte, gxi agas tute hxaose, sed tamen eble, laux plano, kies sencon ni ankoraux ne komprenas.

--- Sed per kio al ili malhelpis mi? Ja mi same estas komunisto... --- li ridetis. Mi mordis la lipon. Sxajne, li ne kredis.

--- Por ili --- ne. Anstataux ol, ni diru, lukti por defaligo de la carismo, vi luktas, kaj ne sensukcese, por establo de homeco. Tio estas, siamaniere vi faras tion, kion faras kaj cxiam faris la plej bonaj homoj el kristisma, islama kaj ajna alia konfesioj. Anstataux ol defaligi la maljustan sociordon, vi faras gxin cxiam pli kaj pli justa. Tio ja estas plena perfido de interesoj de simpla popolo!

--- El vi, kamarado Trubeckoj, farigxus bonega propagandisto de tiu sekto.

Li ne kredis.

--- Mi okupigxas pri la demando jam delonge, mi envivigxis en la rolon.

--- Sed, kiom mi vin komprenis, al mi oni pafis tute ne pro tio.

--- Sed, kiom mi penis al vi klarigi, kamarado patriarko, al vi pafis «peono». La psihxo de Becxjo Cin, kun tuta lia medicine pruvita mensosaneco, portas evidentajn spurojn de skrupule balancita, forta kaj integra influo. Gxuste novaj manioj, treege sukcese kaj efektive aldonigxinte al liaj malnovaj krimaj inklinoj, igis lin fari tiun krimon. Motivon de vera kriminto ni ne scias. Mi diris pri tio suficxe detale.

Li trankvilige metis la manon sur mian genuon.

--- Ne incitigxu, kamarado Trubeckoj, mi petas vin. Ni difinu la situacion. Min vi dume ne konvinkis. Cxio cxi aspektas tre malprobable --- almenaux tuj post via rakonto. Kaj krome... --- li movigxis dekstren-maldekstren, suspiris. --- Krome, se io simila vere trovigxos, mi timas, ke tio povas grave malutili auxtoritaton de nia instruo. Cxu vi al iu rakontis viajn rezonojn?

--- Anticipe --- al la ministro de sxtatsekureco de Rusio kaj al lia vicministro. Certe, al neniu krome.

La patriarko denove suspiris.

--- Tio estas eksklude dignaj kaj bondeziraj homoj, --- hastis aldoni mi.

--- Ni esperu, ke onidiroj pri tio ne tralikos... tro frue.

--- Mi estas certa, ke ne tralikos.

Li pauxzis.

--- Mi ne povas nun senprokraste elpensi mian version, sed la via sxajnas al mi malmulte probabla. Ne ofendigxu. Tamen, mi estas preta helpi al vi per cxio, per kio mi povas.

--- Tiuokaze mi faros al vi kelkajn demandojn.

--- Demandu.

Mi jam malfermis la busxon, sed rimarkis, ke laux vojeto al ni nehaste proksimigxas paro da nejunaj virinoj en malsanulejaj hxalatoj. Auxdigxis: «Ne, ne, petroselon al viando necesas meti nepre. Tio ja estas bongusta, kaj kiel refresxigas! Kaj al viroj utilas. La mia, mi memoras...» Ili malproksimigxis, kaj mi ne komprenis finon de la frazo, sed ambaux virinoj subite lauxte, senzorge ekridis. Per io tio rememorigis Lizan kaj Stanjon en la tea anguleto.

La patriarko, kun gaja simpatio duonferminte okulojn, sekvis ilin per rigardo.

--- Vi, kiel estro de komunistoj de Rusio, kaj, fakte, ecx de la tuta mondo --- cxu vi auxdis almenaux ion pri ekzisto aux almenaux pri apero en estinteco de simila sekto?

--- Ne.

--- Almenaux onidirojn... aludojn, mitojn?

--- Ne.

--- Cxu en la patriarkejo estas homoj, kiuj okupigxas pri historio de fruaj sektoj?

--- Ne.

Cxagrenite mi batis min per la pugno laux la genuo. La flanko tuj reehxis al la abrupta movo per malrapide estingigxanta eksplodo de obtuza doloro.

--- Inter la sesdeknauxa kaj la sepdeka jaroj en Euxropo okazis io, lancxinta tiun diablan procezon. Kiel mi eksciu?

Li korektis la okulvitrojn.

--- Via konvinkiteco infektas... sed vi iomete eraris pri adreso. Ni estas praktikuloj, kaj rigardas en estontecon. Por mi entute la komunismo komencigxis de Lenin... Sed, sxajne, mi povas al vi helpi. Kiam vi eliras el la malsanulejo?

--- Post semajno aux semajno kaj duono.

--- Ni nepre renkontigxu ankorauxfoje. Mi faros kelkajn telefonvokojn, kaj poste informos vin pri rezulto. Mi provos kontaktigi vin, kamarado, kun unu mia malnova amiko. Lia nomo estas Eriko Dirkshorn, li estas svedo kaj laboras en Stokholmo. Estas tia institucio --- centra arkivo de Socialisma Internacio. Necesaj al vi materialoj, se ili entute ekzistas, povas esti nur tie.

Mi auxskultis, ne kredante al sukceso. Li demetis la okulvitrojn kaj komencis visxi ilin per naztuko; pro tiu hejmeca gesto mia animo varmigxis.

--- Kun lia helpo vi ne misvojigxos, kaj por vi ne estos netroveblaj dokumentoj. Ekzistas fondusoj, kun kiuj tieaj laborantoj preferas ne konatigi hazardajn homojn --- mi esperas, ke danke al Dirkshorn, vi ne trafos en tiun kategorion. Sed, kamarado Trubeckoj, ankorauxfoje... mi apelas vin. Estu singarda kun tiu informo, kiun vi, probable, trovos. Se montrigxos, ke homoj, nomantaj sin komunistoj... kondutas tiom nekonvene, --- mole diris li pri murdantoj, --- tio povas kauxzi en la mondo tre fortan resonancon, kaj gxi al neniu utilos, krom al gxuste tiuj radikaluloj mem. --- Li surmetis la okulvitrojn kaj subite sengarde ridetis. --- Se mi estus politikisto, mi, versxajne, opinius mia devo antaux adeptoj per ajnaj rimedoj malhelpi vin.

--- Se vi estus miopa kaj nesagxa politikisto, vi gxuste tiel agus, --- respondis mi.

Li ecx grakis.

--- Cxu vi opinias, ke mi nun faras lertan politikan pasxon?

--- Sendube. Sed cxu de la animo aux de la racio --- tio estas alia demando.

--- En mian kapon tio ecx ne venis. Mi simple deziras helpi al vi... Se vi opinios tion ebla, informu min pri la afero, cxu konsentite?

--- Sendube, kamarado patriarko, --- diris mi kaj levigxis de la benko, komprenante, ke la konversacio estas finita dume.

--- Estos terure, se vi estos prava, --- diris li malgaje.

--- Mi intencas agi kun maksimuma singardo, kaj la konfesion mi ne metos sub baton, --- promesis mi. Silentis iomete. --- Miaflanke, mi same volus peti vin pri singardemo.

--- Pri kio temas?

--- Pri mia misio sciu kiel eble malpli multe da homoj. Vi, via Eriko, se vi al li tiel senlime fidas, kaj neniu pli. Kaj telefone parolu per aludoj. Ja se mi estas sur gxusta vojo, kaj ili ekscios pri tio, ili, diference de vi, vere malhelpos per ajnaj rimedoj. Oni min momente neniigos.

Li rigardis al mi lauxlitere kun teruro.

--- Kaj la plej abomena estas, ke preskaux nepre tio estos farita per manoj de homo, kun kiu mi ecx ne pensos esti singarda, kaj kiu mem poste pereos, kiel Kislenko, per turmenta morto. Per manoj de amiko, aux... edzino, aux... --- mi interrompis min kaj, pauxzinte momenton, foriris, ecx ne fininte la frazon.


[ Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]

Notoj pri la cxapitro


Stecxjo Razin ---

Ribela kozaka hetmano Stepano Razin, estro de kamparana milito (1670--1671). Lia armeo estis finvenkita cxe Simbirsko.


Isxeevko ---

Vilagxo apud Simbirsko.


Karamzina gxardeneto ---

Gxardeneto en la centro de Simbirsko kun monumento al Nikolao Mihxajlovicx Karamzin (1766--1826) --- fama rusa verkisto kaj granda historiisto, kiu naskigxis en Simbirsko.


la auxtoro de «Oblomov» ---

Granda rusa verkisto Ivano Aleksandrovicx Goncxarov (1812--1891), kiu same naskigxis en Simbirsko. Lia plej fama romano estas «Oblomov».


Malnova Krono ---

Bela bulvardo super kruta Volga deklivo, kurbigita kiel krono aux diademo.


«Walter» kaj «Makarov» ---

Famaj tipoj de pistoloj.


fotoroboto ---

Bildo de kriminto, sintezita laux priskriboj de atestantoj.


Becxjo Cin ---

Rememoru pri Bocxjo Jelcin...


Pasifajoj ---

Pasifajo estis mita regxino de Krito, kiu amis blankan virbovon, senditan de Posejdono. De tiu pasio naskigxis monstro Minotauxro.


Luca Brazzi ---

Mafiano el fama romano «La baptopatro».


Sud-Sahxalinsko ---

Urbo sur insulo Sahxalino, oriente de Rusio, apud Japanio.


malseka afero ---

En kriminala slango tio signifas murdon.


flustro ---

En kriminala slango: parolo.


cxefo ---

Kutima alparolo de krimuloj al enketanto.


akatesto ---

Lauxdkanta pregxo.


Ecx bando tion ne eltenus longe ---

Kaj ankorauxfoje rememoru pri Bocxjo Jelcin...


molan Stavropolan prononcon ---

Rememoru pri Mihxailo Sergeicx Gorbacxov...


[ Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]

Sxi kvazaux preparigxis por kortego. La vizagxo estis gxoja, antauxgxuanta; frizajxo, kosmetiko, orelringoj, koliero; severa, malfermita malhela gxisplanka robo, ideale emfazanta molan virinecon de la staturo --- mia koro stumblis: cxu nepre hodiaux sxi devas ien iri? Ne parolante ecx vorton, mi brakumis sxin, kaj tuj palpe komprenis, ke sxi nenien intencis iri --- sub la robo estis nenio. Sxi tiel renkontis min.

--- Finfine, Sacxjo, kara, --- alpremante la vizagxon al mia sxultro, diris sxi. --- Kiel longe... Sed kial vi ne deziris, ke mi alveturu?

--- Sekreteco, --- serioze respondis mi. Sxi iomete desxovigxis, maltrankviligite rigardante mian vizagxon.

--- Vi sxercas.

--- Neniom. Oni ecx oficiale min ne liberigis el la malsanulejo, sed laux cxiuj dokumentoj translokigis por finkuraco en sanatorion en Arhxizo. Tio estas Norda Kauxkazio, izolita loko. Kaj, laux dokumentoj de Simbirskaj avikasoj, mi tien forflugis. Ili tie sercxu, se deziras.

--- Kiuj?

--- Barmaleoj.

--- Do, cxu vi hejme sidos, ne elirante? --- sxi ne sukcesis kasxi gxojon. Mi pli dense alpremis sxin al mi. Kompatinda... Pli bone diri tuj.

--- Morgaux vespere mi eliros unufoje --- kaj en Stokholmon.

Tiuj vortoj estingis sxin, kiel kandelon.

--- Cxu por longe? --- demandis sxi, silentinte.

--- Por longe.

Dum kelkaj sekundoj ni plu staris, brakumante, sed sxi jam estis, kiel morta.

--- La vespermangxo estas sur la tablo, Sacxjo, --- diris sxi poste kaj mole liberigxis.

--- Bonege. Mi nur dusxos min rapide.

Cxie dusxo estis malpli bona, ol hejme. Jen krano reagas nedelikate, jen premo de akvo estas malforta, jen lumo estas malhela, jen estas maloportune kusxigi sapon... Kiel mi sopiris pri la hejmo, se iu scius! Preskaux tutan someron mi pasigis en fremda urbo, en malsanulejo... rigardis foliojn trans fenestro, jen tremantajn sub vento, jen langvore senmovajn en varma senventeco --- kaj pensis: ili baldaux defalos, sed mi cxi tie kusxas... Rigardis, kiel malrapide rampas laux kahela malviva planko ora rektangulo de suna lumo kaj pensis: baldaux la suno apenaux eliros el malantaux la horizonto, sed mi cxi tie kusxas...

Rigardis al mia griza vizagxo dum razado kaj pensis: baldaux mi estos kvardekjara, sed mi cxi tie kusxas...

Tre varmega dusxo, poste --- tre malvarmega dusxo. Kiel cxiam, mi kun plezuro ekkriis, kiam la varmegigitan hauxton subite superversxis preskaux glaciigxinta akvostrio. Mi nur relative antaux nelonge malkovris por mi tiun plezuron; kaj antauxe, krome, kiam mi elrampis el la kuvo, estis maloportune kombi min, la spegulo cxiam estis vaporkovrita, necesis unue visxi gxin, sed tutegale la vitro restis kovrita per malpuraj humidaj spuroj. Nun, krom plezuro kaj utilo por la organismo, mi ricevis ankaux uzeblan spegulon, kiu sukcesis klarigxi, dum mi turnigxis en malvarma bolado.

Etaj hejmaj gxojoj. Sen ili nenio estas agrabla kaj nenio estas necesa.

Mi fermis akvon, etendis la manon al mia visxtuko; malmola, longe atendita, odoranta je lavendo, gxis nun saturita, sxajne, de brilo de Krimea suno --- Liza cxiam substernis gxin, sunbrunigxante; kaj subite malantauxe mole alruligxis malvarma aero, kvazaux malfermigxis la pordo. Mi turnigxis; gxi vere malfermigxis. Liza, aspektanta en sia ceremonia vestajxo meze de intima ceramika brilo tre absurde kaj tial iel speciale sindoneme, staris, apogigxante per la sxultro je porda fosto, alpreminte la pugneton al la lipoj, kaj kun timo kaj kompato rigardis al mia dissxirita flanko.

--- Cxu doloras? --- kaptinte mian rigardon, mallauxte demandis sxi.

--- Ne, kara mia. Jam delonge ne doloras. Nur jukas.

La kuvo per longa gxema gluto ensucxis restajxojn de akvo.

--- Cxu hxalaton al vi? --- demandis Liza.

--- Ne.

--- Se vi volas --- entute ne vestigxu. Mi vin admiros finfine. Vi estas tia... antikve greka.

Mi ekridis tra gorgxa spasmo. Sxi ecx ne ridetis responde. Sxi nun rigardis pli malsupren, kaj al mi sxajnis, ke mi scias, pri kio sxi pensas. Pri tio, ke mi, kiel igxis malkovrite, estis interne jen de sxi, jen de ne sxi.

--- Ne. Mi volas konformi vian aspekton.

--- Nur kravaton ne surmetu, bonvolu, --- petis sxi kaj rigardis en miajn okulojn. Kaj iomete ridetis, unuafoje post tio, kiam mi diris pri Stokholmo. --- Ni estu simple, sen rangoj.

--- Sed vi mem? --- indignis mi.

Sxi silentis iom kaj subite rugxigxis. Denove ridetis:

--- Tion eblas demeti per unu movo.

En la sama negxoblanka kostumo de milionulo sur propra jahxto mi eniris en la mangxocxambron. La tablo estis rompigxanta sub pladoj; sxajnis, ke cxi tien pro ia miraklo transmigris cxio, kion mi akiris por Stanjo antaux Simbirsko. Plus granda bukedo da rozoj meze. Plus du boteloj da Golicin-a cxampano, malvarmigxantaj en siteletoj sur randoj de la tablo.

--- Ho, cxu ni hodiaux havas feston? --- demandis mi.

--- Certe, havas. La mastro alkuris hejmen por unu horeto.

--- Sed kie estas Pauxlinjo?

--- En la vilagxo, cxe viaj gepatroj.

Mia koro denove stumblis; mi pensis, ke sxi intence, antauxvidante hejmajn skandalojn, forigis la filinon. Poste mi komprenis, ke Pauxlinjo en auxgusto cxiam gastas en la bieno, kaj pretere enviis al sxi. Vastaj apud-Moskvaj ebenajxoj kun mistere ondigxantaj laux horizontoj arbaroj; gxardeno, klinigxantaj pro rugxaj fruktoj brancxoj de pomarboj; odoroj de fojno kaj herbejo. Kvieto. En infaneco mi mem tutajn somerajn monatojn pasigis tie.

--- Nu, Lizeta, --- diris mi, --- cxu ni delogigxu al peko de tromangxado?

--- La popolo peki pretas! --- raportis sxi kaj neintence, ecx mem, versxajne, ne rimarkinte, kion sxi faris, militsalutis per du fingroj, laux pola maniero.

Mi kusxigxis, sed sxi ne venis longe. Mi pensis, ke sxi banas sin, sed kiam sxi finfine eniris, igxis klare, ke sxi simple vagis laux la domo aux simple sidis ie, en infancxambro, ekzemple, kaj pensis pri io sia. La juvelajxojn sxi, tamen, jam demetis kaj alivestigxis.

Do, mi ne sukcesis ekscii, cxu vere tiu sxia strecxa brila nigra kokono demeteblas per unu movo.

Sxi jxetis kulpan rigardon al mi kaj estingis lumon.

--- Por kio? --- mallauxte demandis mi.

--- Mi gxenigxas, --- same mallauxte respondis sxi el mallumo. --- Mi kusxigxos, kaj vi, se deziros, sxaltos, cxu bone?

--- Bone, etulino mia.

Mallonge kaj mole susuris, falinte sur la tapisxon, la hxalato. Mi auxdis, kiel sxi defleksis sian kovrilon, sentis, kiel sxi kusxigxis --- malproksime de mi, sur randon, strecxita kaj timigita, kvazaux vere denove igxis knabino, dum mi forestis. Sxajne, sxi ecx tremis.

--- Kio okazas al vi? --- atendinte, demandis mi. Sxi respondis mallauxte:

--- Mi ne scias...

--- Laux mi vi tute malvarmigxis, Lizanjo. Mi vin iomete varmigu, cxu vi deziras?

--- Deziras, --- balbutis sxi. Kaj kiam mi levigxetis sur la kubuto, sxi aldonis: --- tre deziras. Varmigu min, mi petas.

Pretere mi tiris sxnureton de la klosxlampo. Varma rozkolora lumo saturis la dormocxambron; mi vidis, ke Liza, kovrinte sin gxis la mentono, rigardas al mi per grandegaj timigitaj okuloj. Mi plongxis al sxi sub la kovrilon, kaj sxi mallevis la palpebrojn; kaj mi komencis varmigi sxin.

Apenaux senteble, peteme mi cxirkauxkaresis kaj cxirkauxkisis la sxultrojn, la kolon, la bruston, la femurojn, la kortusxan trianguleton de hela hararo, delikate kaj apenaux kapteble odoranta je knabino --- sxi al nenio malhelpis kaj al nenio respondis. Sed jen la spasme kunpremita pugneto degeligxis, jen sxi ekspiris pli ofte, jen varmigxis kaj ekfloris la cicoj; vivigxis dense kunpremitaj kruroj, sxi fleksis unu kruron en la genuo kaj demovis flanken, malfermigxante --- tiam mi brakumis sxiajn femurojn, mole alsxovante ilin al mi, alportante kaj klinante adore, kvazaux plenigitan per eliksiro de senmorteco kalikon, kaj sxi faciligite suspiris, kiam mi englitis en sxian cedeman internan varmon.

Kaj denove mi karesis sxin gardeme, suprajxe, apenaux, dauxrante beki la kolon, la sxultrojn kaj la lipojn per infanaj kisoj --- sed sxi jam komencis respondi: kun iomete indiferenta, fratina karesemo sxi metis sur mian dorson la manplaton, poste kaptis miajn lipojn per la siaj, poste iomete sxovigxis, por al mi estu pli oportune --- kaj kiam sxi unuafoje ekgxemis kaj unuafoje batis per la femuroj renkonte al mi, mi rompis cxiujn cxenojn.

Mi cxifis sxian mamon per la mano --- sxi ekkriis, mi surruligxis sur sxin --- sxi denove ekkriis, gxoje plene malfermigxante; mi freneze fleksis kaj rulis sxin, tute obeeman kaj felicxan pro tio, ke al sxi same kiel antauxe estas dolcxe esti obeema, kaj sxajne, mi ecx grauxlis: «Prenu min! Jen! Jen prenu!»; kaj kiam mi finfine eksplodis, sxi kun neimagebla forto brakumis min, kvazaux dezirante enpremi min en sin por cxiam, platigi sian delikatan karnon per la mia --- kaj kun sufero, peto kaj espero ekkriis, kvazaux mevo, postfluganta sxipon:

--- Mia! Mia! Mia!!

Versxajne, dum du minutoj mi estis meduzo, eljxetita sur bordon. Poste mi malfermis la okulojn. Laux sxiaj vangoj ruligxis larmoj.

--- Liza...

--- Silentu. Simple kusxu sur mi kaj silentu, --- sxi plorgxemis. --- Ho Dio, Sacxjo, kiel estas bone kun vi...

Dum kelka tempo mi ne movigxis, nur la manon lasinte sur sxi.

Sed sxi jam, sxajne, estis trankviligxanta. La okuloj sekigxis. Sxi, jam ne gxenigxante, eksidis; cxirkauxvolvinte la genuojn per la manoj, sxi metis sur ilin la mentonon --- al mi videblis nur la frunto kaj la brilantaj okuloj. Sxi rigardis al mi ne desxirigxante. Versxajne, tiel oni rigardas al ikonoj.

--- Mi amas vin, --- diris sxi. --- Mi amegas vin, mi vivi ne povas sen vi. Mi tiel sxatas vin mangxigi, vin ridigi, kun vi paroli... Tiel sxatas kune kun vi iri ien, tutegale kien. Tiel sxatas... --- sxi stumblis, sercxante vorton, kaj elektis, versxajne, la plej krudan kaj bestecan el tiuj, kiujn sxi povis prononci; versxajne sxi volis substreki, ke sxi igxas besteto kaj ne hontas tion, ecx male, adoras, --- doni min al vi, --- kaj tiam sxiaj okuloj denove malsekigxis. --- Mi simple ne scias, kion fari.

Mi silentis.

--- Sxi estas graveda, Sacxjo.

Mi ekpalpebrumis. Vazomotora reago, diablo gxin prenu, gxi estas malfelicxo de cxiuj Cin-oj en la mondo. Afekciite mi levigxis sur la mano, kaj poste demandis, kiel stultulo:

--- Cxu de mi?

Dum sekundo sxi plu rigardis, ne sxangxante vizagxesprimon, kaj poste ekridegis. Sxi kaj ploris, kaj ridegis, kaj ne tuj sukcesis prononci:

--- Sacxjo... kara mia... ja pri tio vi demandu ne min!

Mi same eksidis. Nun jam mi komencis gxenigxi; barikadis min per la litkovrilo. La mondo turnigxis kiel sxanceligxema karuselo.

--- Cxu estis sxi, kiu tion al vi diris?

--- Jes.

--- Kiam?

--- Tuj. Kiam mi kuratingis sxin je la unua tago.

Mi penis kolekti pensojn. Longe. Sed sensukcese.

--- Kiel do vi tie toleris...

--- Cxar mi amas vin.

--- Ho dio, vi elportadis la noktovazon...

Sxi obstine skuis la kapon.

--- Cxar mi amas vin.

--- Kial do vi tuj ne diris al mi?

--- Cxar --- mi amas vin!

Mi frotis la vizagxon per la manplato. Kvazaux volis forvisxi araneajxon, blindigintan la okulojn. Sed ne sukcesis.

--- Cxu vi nin ne forlasos?

--- Se vi min ne forpelos --- neniam.

--- Kaj cxu ilin?

Mi pauxzis.

--- Se ili ne forpelos...

--- Neniam, --- findiris sxi anstataux mi. --- Diru, cxu vi havis ankoraux virinojn samtempe kun mi?

--- Liza, cxu vi estas certa, ke vi volas cxion cxi scii?

--- Jes, kara. Eble, mi poste bedauxros --- sed se ni jam tion komencis --- necesas... disfosi. Cxu vi havis multajn virinojn post kiam ni geedzigxis?

--- Multe --- kiom estas tio?

--- Dek! --- kuragxe diris sxi.

--- Nu, vi flatas al mi...

--- Kvin.

--- Du. Tio estas, sen Stanislava du. Kun unu mi estis tre nelonge, antaux ok jaroj. Sxi rapide komprenis, ke mi pro sxi ne disigxos kun vi, kaj foriris. Kvankam, laux mi, sxi ne deziris, kaj al sxi estis tre dolore. Kaj mi estis frenezigxanta... cxu vi scias, pro kio precipe? Pro tio, ke mi faras al sxi doloron, kaj ne povas ne fari. Cxu vi memoras, mi kasxigxis en la vilao sola kaj drinkis tie dum tri tagoj?

--- Memoras. Kiam mi telefonis, vi respondis... apenaux movante la langon... mi terure ektimis, volis cxion lasi kaj veturi tien, sed vi malpermesis... kaj sekvan vesperon vi revenis. Tia verdeta... Do, tio estis pro sxi?

--- Jes.

--- Kaj post du semajnoj ni unuafoje veturis al Otuzo. Kaj vi estis gaja, hejma, zorgema, fiera!

--- Certe. Tie estis tiel bone. Kaj mi vidis, ke al vi kaj Pauxlinjo estas bone --- kaj pro tio mi floris duoble.

--- Kaj la dua? Kiu kiun forlasis?

--- Sxi forveturis por trijara laboro en Brazilon. Sxi estas biologo, okupigxas pri ekosistemoj de humidaj tropikaj arbaroj. Ni intersxangxas leterojn foje, sed kiel sxi nun rilatas al mi --- mi ne scias.

--- Cxu vi sxin sopiras?

--- Vidu, jes. Kutime mankas tempo, sed foje subite mi kvazaux vekigxas, kaj io mankas.

--- Kaj Stanjo estis jam dum sxi?

--- Ne. Distanco estis pli ol jaro.

--- Cxu en mi vere io mankas?

--- Liza, mi vin tre amas.

--- Mi scias, kara mia. Cxu vi pensas, ke, se mi tion ne sentus, mi komencus tiun konversacion? Mi scias. Sed estas alia afero. Versxajne, tiel okazas, tiel povas esti --- vi amas, sed samtempe konstante sentas ian nekontentecon, mankon. Cxu ne suficxas pasieco, cxu komforto, cxu fidelo emfazata antaux aliuloj...

--- Ne. Laux mi, ne.

--- Do, cxu vi simple tute ne povas havi nur unu virinon?

--- Nu kial do ne povas!

--- Ne, vi ne respondu tuj. Ne tian konversacion ni havas. Vi mem demandu vin.

Mi demandis.

--- Nun mi jam ne scias, --- diris mi.

--- Kaj kiam tiu... la tropika, revenos?

--- Printempe devas.

--- Kaj se sxi, ekzemple, denove deziros al vi?

Mi ne respondis. Ne sciis, kion diri. Neniu povas veni al iu ajn dufoje.

Sxi rigardis al mi jam ne kiel al ikono. Kaj ne kiel al homo. Kaj ecx ne kiel al fiulo. Tamen, kiel al fiulo sxi neniam rigardis al mi... mi ne scias. Tiel rigardi sxi povus al alveninto el alia galaksio; sed ne al plenrajta reprezentanto de frata potenca civilizo, mallevigxanta laux vasta sxtuparo el interno de fotona raketo, sed al absurda, ne adaptita al teraj kondicxoj jxeleeca estajxo, kiu, pace kaj plende gruntante kaj furzante, subite elrampus el, ekzemple, necesejo --- evidente neagresema, sed absolute nekonvena kaj fremda.

--- Do, cxu vi volas diri, ke printempe ni povos kolektigxi al vi jam triope?

Mi silentis.

--- Sacxjo. Vi estas bela, bonkora, zorgema, pasia, kuragxa, sagxa... Nu, cxiujn bonajn vortojn, kiuj ekzistas, mi povas diri pri vi, vere. Estas nenio mirinda, ke de tempo al tempo vi enamigxas en iun virinon, aux iu virino enamigxas en vin. Sed ja... Sacxjo... Vi ja ne povas esti por ili cxiuj edzo!

--- Versxajne, mi ne povas, --- diris mi. --- Sed mi penos.

Sxi abrupte forturnigxis. Metis la kapon per la vango sur la genuon, per la nuko al mi; kurteninte la femuron, ekpendis longa, lanuga vosto de malligitaj helaj haroj.

--- Dio al vi helpu, --- diris sxi.

Dum ioma tempo ni silentis.

--- Liza, --- mallauxte vokis mi.

--- Jes, amata, --- respondis sxi, ne turnigxante al mi.

Pro tiuj vortoj la koro saltis pike kaj dolcxe; por momento mi forgesis, kion mi volis diri.

--- Ripetu ankoraux foje, se al vi ne estas malagrable, --- petis mi.

Sxi levis la kapon kaj ridetis al mi.

--- Jes, amata.

--- Liza. Komprenu... mi ne havas fortojn detrui vivajxon. Mi delonge sentis: se foriras unu amiko, ankaux aliaj igxas iomete pli foraj. Tio, kio vere mortas, defalas mem, kaj dio estu kun gxi, kvankam ecx pro tio estas dolore, cxiam estas dolore pro morto --- sed... mi scias, ankaux tio estas maldigna, sed... ne eblas haki laux viva ligo! Pro tio homoj krueligxas, sekigxas... kaj la forhakanto, kaj la forhakato. Imagu: vi estis kun homo dum du jaroj, kaj subite li diras: foriru. Kaj du jaroj da felicxo en via memoro igxas du jaroj da malvero. Kaj la vivo mallongigxas je kvar jaroj!

--- Ho Dio, nu kion do mi faru, Sacxjo? Cxu mi mem al vi diru: foriru?

Mi sufokigxis. Sed sxi jam denove rigardis al mi kun kareso.

--- Ecx ne esperu. Vian elekton anstataux vi mi ne faros.

--- Sed cxu vi komprenas, mi ja povas elekti...

--- Ja scias mi, kion vi elektos! Cxion! Ahx, se eblus ellerni cxiujn lingvojn! Kiomfoje vi tion diris? Nu, kaj se ne eblas, do oni rajtas scii neniun. Frazeton el unu, frazeton el alia... Vi tuta estas en tio! Rusa princo...

--- Mi diris pri lingvoj de la imperio, --- ecx ofendigxis mi. --- Eksterlandajn mi tri lingvojn scias nemalbone...

Sxi ne detenis sin --- ekridis; etendigxis al mi, malordigis miajn harojn.

--- Vi estas knabacxo, --- diris sxi. --- Kiel ni al Pauxlinjo diros pri cxio cxi?

--- Dume neniel, certe, --- respondis mi. --- Kaj, ekzemple, por plenagxigxo ni faros surprizon: ke sxi havas frateton aux fratineton...

--- Surprizo, --- kun dubo diris Liza. Silentis iom. Poste diris sen deziro: --- Interalie, sxi kaj Stanislava placxis unu al la alia.

--- Cxu sxi estis cxi tie?

--- Trifoje. Mi invitis --- trinki teon, rememori pri vi...

Mi balancis la kapon.

--- Vi estas vera amikino de batalisto. Nu, kaj?...

--- Ja gxuste pri tio temas! --- kun cxagreno diris Liza. --- Kaj estas sxi simpatia al mi, kaj kompatas mi sxin, kaj amas sxi vin freneze, kaj kun tiu sento, kiel vi komprenas, mi estas plene solidara... Ohx, ne scias mi, kion fari. Sed lasi vin libere pasxtigxi sur herbejo kun du --- ecx kun tri, ho sanktuloj! --- kun tri kaprinoj... Tio ja estas ridinda!

Mia renkonto kun Lamsdorf estis organizita sen specialaj sekretecaj afektajxoj. Sed gxi ankaux ne detruis version pri tio, ke mi ie finkuracigxas. Ivano Volfovicx, anticipante mian sekretan revenon, dum lastaj semajnoj ofte gastis cxe Liza --- kvazaux por viziti edzinon de kolego, ricevinta, se eblas tiel diri, laboran trauxmon. Same li venis cxi-foje, je la deka matene. Mia domo anticipe estis retestita per kontraux-subauxskultilaj indikiloj; oni min alveturigis hieraux el milita aerodromo en hermetike fermita karoserio de posxta sxargxauxto, kiun oni starigis en internan korteton de la palaceto, kaj mi, sxajnigante min unu el sxargxistoj --- la dua estis Ramilo --- entrenis en la domon tra mastruma enirejo korbon da vera Krimea «kardinalo», tute nature sendita de Rahxcxiev, sed aldone uzita por plia naturecigo de la legendo; do, ecx se iu sukcesus rigardi en la pordegon el fenestroj de, ekzemple, la kontrauxa domo --- kvankam ties logxantoj estis ekster suspektoj --- li vidus nur busxegon de la potenca sxargxauxto, alstarigita per la karoserio dense al la pordo, kaj en fendo inter planko de la auxto kaj asfalto --- piedojn de du sxargxistoj kaj plenan korbon da vinberoj, tuj malaperintajn en la domo. Tion, ke en la karoserion revenis nur unu paro da piedoj, certe vidi en vespera mallumo ne eblus ecx per infrarugxa optiko. Do, se nesciataj gvidantoj de la «peonoj» komencis observi min en Simbirsko, trovi min nun al ili estus nefacile.

Ni akceptis Ivanon Volfovicx-on en la rugxa gastocxambro, amike; krome, gxiaj fenestroj eliris en la korton, kio tre valoris en la nuna situacio. Satdormintaj, iomete ripozintaj --- kaj Liza post mia reveno simple ekfloris, malgraux cxio, kaj tio estis por mi diable agrable kaj flate --- ni sidis apude sur la divano kaj estis viva ilustrajxo al kanteto «Gekolomboj neniam kverelas». Ja ni dum dek kvin jaroj vere ne kverelis ecx unu fojon --- pri tio mi pensis jam nokte, antaux ol ekdormi. Sed estis en tio ankaux certa dangxero. Ekzistas paroj, kiuj preskaux fojon dum semajno intencas eksgeedzigxi, de tempo al tempo jxetas unu al la alia akuzojn pri cxiuj mortaj pekoj, kriegas per du vocxoj insultajn vortojn --- kaj bonege ekzistas plu, ecx fortojn cxerpas en cxiutagaj skandaloj. Ili kvazaux banas sin en vangofrapoj. Tamen, kiaj infanoj kreskas en tiaj familioj... Por mi kaj Liza unu akra aux ecx simple neestima frazo igxus tiom grava, tiom eksterordinara okazajxo, tiel fatale elirus el limoj de familiaj rilatoj, ke starigus inter ni muron pli altan, ol povus starigi dek Stanjoj. Kaj instinkte sentante tion, ni ecx ne altigis vocxojn unu al la alia.

Mi levigxis de la divano, faris kelkajn pasxojn renkonte al Lamsdorf, kaj ni fratece brakumis. Dum kelkaj sekundoj li silente tiklis mian vangon per siaj vangoharoj, pro troa emocio facile frapante mian dorson per la manplato, poste desxovigxis.

--- Nu, mi gxojas denove vidi vin en bona sano! Mi treege gxojas! Kiel vi fartas? Cxu tute bone?

--- Tute bone, Ivano Volfovicx, tute. Pro viaj kaj Liz-aj pregxoj.

--- Ne nur, kara, ne nur...

--- Ja sendube ne nur, --- petole ensxovis Liza. Lamsdorf kun ioma miro turnis sin al sxi kaj klarigis:

--- La caro ja informigxis plurfoje... Saluton, Elizabeta Nikolavna! Pardonu la maljunulon, ke mi ne vin unue salutis. Ja mi treege maltrankvilis dum tuta tiu tempo pri via husaro!

Li klinis sin al sxi, kisis la manon.

--- Cxu vi ne deziras teon, Ivano Volfovicx?

--- Ne, pardonu, Elizabeta Nikolavna, mi jxus matenmangxis. Kaj ankaux vin min ne volas ofendi --- la sxipo foriras vespere, por vi ambaux, mi opinias, unu tagnokto ne tute suficxas inter du disigxoj, do forpreni nun de vi tiun tempon estas morta peko. Mi vizitas mallonge, pri la afero.

Ni sidigxis, kaj Liza restis stari.

--- Nu, se pri la afero, mi vin forlasos, --- diris sxi kaj ekiris al la pordo. Malfermis gxin, turnigxis, sendis ankoraux unu rideton al Lamsdorf, poste al mi. Kaj dense fermis la pordon post si.

--- Kian edzinon vi havas, Aleksandro Lvovicx! --- diris Lamsdorf. --- Oro!

--- Ja cxu mi ne scias, --- respondis mi.

--- Kaj kiel sxi beligxis, junigxis post via alveno! Tutan sekretecon rompas! Kaj ne eblas ja diri: aspektu malbone, alie cxiuj konjektos!..

--- Ne eblas, --- konfirmis mi.

Li graketis iom.

--- Ahx, kia malfelicxo... denove vi devas veturi. Kaj krom vi neniu povas. Apenaux la patriarko allasos fremdan homon al la socialismaj obskurajxoj.

--- Apenaux, --- konsentis mi. --- Eblas lin kompreni.

--- Gxuste kion ni faras, --- kapjesis Lamsdorf. Tiris la vangoharojn. --- Do, unue. Pro la vundo vi ricevos kompenson --- mil kvincent rubloj estas transigitaj al via konto en la Popola Banko...

--- Ahx, Ivano Volfovicx, pro kio tiom? Kontraux tiu mono mi povas acxeti auxton! Pli bone vi premiu la Simbirskajn kuracistojn!

--- Tio estas bona penso. Mi parolos kun la ministro... Due, --- li prenis vastan, kiel lapa folio, monujon kaj komencis, kiel prestidigitisto, elpreni el gxi paperon post papero. --- Jen bileto por la sxipo. Eknavigo je la deknauxa precize. Ni decidis vin sendi mare. Kaj por la sekreteco tio pli bonas, kaj por la sano. Du tagoj nenion decidas, kaj mara vojagxo estos por vi treege utila, ni konsultis kuracistojn.

Pli bone mi pasigus tiujn du tagojn hejme, pensis mi, sed lauxte nenion diris, por ne cxagreni Lamsdorfon. Videble, io fusxigxis en iliaj cerboj. Cxiu tago estas grava --- tial sendu kiel eble plej baldaux; sed du tagoj nenion decidas --- tial mare. Nu, la faritan ne eblas revenigi. Kaj vere, en flughavenoj kontrolo estas pli forta. Pli grandas probablo, ke oni min detektos --- se oni min observas.

--- Jen legitimiloj. Nun vi estas korespondanto de «Pravda» Cxernysxov Alekseo Nikodimovicx. Ni elektis vian gazeton, komunistan, pro tiuj rezonoj, ke dogmoj de la instruo kaj problemoj de la konfesio estas bone konataj al vi, kaj okaze de neceso vi povos konversacii pli aux malpli profesie.

--- Racie, --- diris mi.

--- Kiel vi prezentos vin al via kontaktulo en Stokholmo --- en tion ni ne enmiksigxas. Tion decidu vi, depende de tio, kiel vi interkonsentis kun la patriarko. Sed por ceteraj ni decidis maski vin tiele. Kun la redakcio ni kontaktis, ili kontentigis nian peton. Nun en ilia etatfako estas respektiva papero --- kamarado Cxernysxov A. N., eksteretata korespondanto, oficsendita de la redakcio por konatigxo kun jenaj kaj jenaj fondusoj de la arkivo de Socialisma Internacio kun celo verki serion da historiaj skizoj por rubriko «Niaj radikoj».

--- Jes, --- diris mi, --- se la versio konfirmigxos, bonegajn ni ricevos radikojn.

Lamsdorf malserenigxis.

--- Ju pli mi pensas, kara mia, des pli mi maltrankviligxas. Kiam mi legis vian raporton, miaj haroj simple starigxadis. Se vi estos prava --- kiel do ili, fiuloj, ellernis kripligi homojn! Ja sxajne pli bona estus ecx la viruso de Papazjan. La naturon ja ne eblas kulpigi, pro gxiaj terurajxoj oni ne krueligxas. Sed cxi tie... Tricent kvardek ses senkulpe murditaj homoj en la kvardek unua jaro! Tricent okdek du en la kvardek dua! Kaj tio nur en Euxropo! Tio estas iaj malhomoj!

--- Ja mi gxuste volas tiujn malhomojn... --- mi pikis la grandan fingron al brakapogilo de la fotelo kaj, alpreminte, dolcxe turnis.

--- Cxu vi pensas, ke vi sola? Gxuste en tio mi antauxvidas novan dangxeron. Ja por ili oni deziros reenkonduki la mortopunon!

Ni longe silentis, pensante, versxajne, pri samo. Kaj pure, sxajne, fizika termino «cxena reakcio», subite aperinta en mia animo, sxvelis, kiel parazito pro elsucxita sango, minacante krevi kaj malpurigi la hejmon kaj la mondon.

--- Tion ni devas ne allasi, --- diris mi. --- En ajna okazo devas.

Lamsdorf suspiris.

--- Estu pli singarda tie, --- petis li. --- Ne sxovigxu sub kuglojn sen granda neceso.

--- Pro malgranda neceso --- en necesejon, --- sxercis mi. --- Pro granda neceso --- sub kuglojn...

Lamsdorf ridis gxislarme. Sed, visxante la okulangulojn, rigardis kun maltrankvilo kaj kompato.

--- Se vi havus gardistojn, --- diris li, finridinte. --- Paron da knaboj por gardo, por ili simple iru laux via spuro kaj observu...

--- Ja ni telefone jam parolis pri tio, Ivano Volfovicx.

--- Vi estas obstina fierulo, kara mia. Cxion vi emas fari mem kaj sola, sola kaj mem...

--- Nu kiel al tio rilatas obstino? Se komencigxos io serioza, du homoj estos simple mortkondamnitoj. Por unu, interalie, estas multe pli facile kasxigxi... Tio estas unue. Kaj due kaj plej grave, mi veturas al Eriko kiel privata persono, reprezentanto de la patriarko. Se li rimarkos, ke min «pasxtas» batalistoj...

--- Jes, kara mia, jes. Racie. Mi gxuste tial obeis, --- li denove suspiris. --- Sed la koro maltrankvilas. Mi cxiam volas iel vin gardi. Do... Kion ankoraux mi devas al vi diri? A ha, jen posxa mono. Por ke vi ne klopodu pri monsxangxo --- gxi estas jam sveda, ses mil kronoj. Kaj en la Stokholma Nacia Banko estas malfermita kredito por ankoraux dudek kvin mil. La konto estas «pasvorta»...

--- Vi min simple supersxutis per mono! Por kio?

--- Por ajna okazo, kara mia, por ajna okazo. Almenaux ion. Ni estas ricxa lando, ni povas zorgi pri niaj homoj. Kiu scias, kiom longe vi tie estos. Kaj eble... subite... --- li tuj implikigxis en vortoj, ne kuragxante nomi la aferojn per siaj nomoj, --- necesos ia kuraco. Cxe ili ja cxio estas kontraux mono. Do, la konto, mi diras, estas «pasvorta». Ni longe pensis, kiun vorton preni. Kaj jen princo Iraklo telefonis --- maltrankvilis, ke pri vi tro longe mankas informoj; nu, kaj ni donis al la konto nomon «Svetichxoveli».

Mi eksentis varmon kaj kareson, kvazaux en vespera Sagurama gxardeno.

--- Dankon, --- diris mi kortusxite. --- Vi vere faris al mi agrablajxon.

--- Gxuste tion ni intencis. Informu nin pri vi lauxokaze. La milita atasxeo en Stokholmo pri la misio de korespondanto Cxernysxov estas informita... tio estas, ne pri ties celo, certe, sed pri tio, ke ekzistas iu Cxernysxov, al kiu endas lauxnecese fari cxian kunhelpon. Estas simple ligigxi kun ni tra li. Jen telefono, --- li montris al mi papereton kun numero, tenis iom antaux miaj okuloj, poste movis la grandan fingron laux la ciferoj, kaj la ciferoj malaperis. Li cxifis la papereton, turnis gxin en la manoj, kaj, ne trovinte, kien gxin meti, sxovis en sian posxon. --- Jen cxio, --- li levigxis. --- Nu, ni denove brakumu nin, Aleksandro Lvovicx.

--- Ni brakumu, --- respondis mi.

Kiam Lamsdorf foriris, ni denove kiel du angxeletoj eksidis sur la divanon; Liza metis la kapon sur mian sxultron, kaj dum ioma tempo ni silentis. La cxielo, suficxe pura matene, kovrigxis per senfenda griza humida kurteno, kaj en la gastocxambro cxio estis krepuska.

--- Kiom da tempo restis al vi? --- demandis Liza poste.

--- Ses horoj.

--- Cxu oni vin denove veturigos iel ruze?

--- Jes.

--- Mi tre timas pro vi.

--- Tio estas superflua.

--- Tie restis iomete da cxampano. Cxu vi deziras fintrinki?

--- Jes.

Sxi ekstaris, rapide eliris en la mangxocxambron, rapide revenis, portante en la mano preskaux plenan pokalon. Mi prenis, danke ridetis. Apenaux auxdeble siblis sxauxmo.

--- Cxu ankaux vi trinkos?

--- Ne, ne, trinku.

Mi nehaste eltrinkis. Bonguste. Tuj la vezikoj tikle batis en la nazon, mi sulkigxis. Metis la pokalon sur tapisxon apud la divano. En la stomako milde ekfloris varmo.

--- Vi povas fumi iomete...

--- Mi absolute ne deziras.

Sxi silentis. Poste diris nelauxte:

--- Estos tute senkompate, se vi ne intervidigxos.

Mi pensis pri samo. Sed mi tute ne imagis, kiel tion fari. Kaj, aldone, la kernon mem de la animo kasxe, sed persiste rongxis venena vermeto: sed cxu mi povas al sxi fidi, ho dio mia? Kvankam Becxjo, laux cxiuj liaj depozicioj, estis «revelaciigita» pli frue, ol mi ekintencis veturi al Simbirsko kaj babilis pri tio al Stanjo, sed ja ankaux la depozicioj povus esti sugestiitaj de ekstere; restis probablo de tio, ke la atenco kontraux la patriarko estis kauxzita de mia subita deziro konversacii kun li --- mizera probablo, jes, sed sxajnis, ke mi ne rajtis riski, tute neglektante gxin: tro alta estis prezo.

Tamen mi neglektis. Pli bone oni min mortpafu en Stokholmo. Vivi kun tiaj pensoj pri virino, kiun mi amas, kiu estas graveda de mi --- tio estas multe pli malbona, ol morto. Fakte, gxuste tio estas morto. Morto de la animo.

--- Vi pravas, --- respondis mi.

--- Cxu vi scias, kiel ni faru? --- vigle ekparolis sxi. --- Mi tuj telefonos al sxi kaj vokos gasti. Sxi cxi tie jam estis, do, se viaj «Barmaleoj» vere observas la domon, ili nenion suspektos. Kaj mi mem, --- sxi iomete kuntiris la sxultrojn, --- ien foriros por unu aux du horoj. Cxu tiel estas bone?

Kaj denove mian gorgxon cxirkauxpremis varmega humida ringo. Nun jam mi rigardis al sxi, kiel al ikono, admire kaj ravite, kaj pensis, ke se almenaux unu haro falos de sxia kapo, aux se sxi vere decidos foriri de mi --- fino, mi mortos.

--- Tio estas tro, Liza, --- diris mi. --- Mi ne povas... tiel vin uzi.

--- Ho Dio, kiajn stultajxojn vi diras! Cxu tio estas «uzi»? Mi simple helpas al vi, kaj por mi ne estas pli agrabla okupigxo. Kiam mi sxangxis al vi pansojn kune kun sxi --- cxu tio estis uzo? Vi suferis, kaj mi, kiel povis, vin kuracis.

--- Tiam min trafis kuglo.

Sxi suspiris, kaj poste diris penseme:

--- Sciu, ankaux tio estas por mi, kiel kuglo.

--- Ankaux vi suferas.

--- Mi suferas, cxar al vi estas malfacile, kaj vi --- cxar oni vin trafis. Cxu estas diferenco? Kaj entute, --- decideme aldonis sxi, tuj rugxigxinte, --- se mi, ekzemple, en iun enamigxus, cxu vi kondutus alie? Cxu vi, ekzekutisto, sangosucxulo, masklacxo, al mi ne helpus?

--- Mi ne scias.

--- Tamen mi scias. Mi scias vin pli bone, ol ili cxiuj, kaj ecx pli bone, ol vi mem. Kaj cxu vi scias, kial?

--- Kial?

--- Cxar mi estas tre obeema. Vi kun mi estas plej nemisformita.

Sxi atendis ankoraux sekundon, poste kuragxige ridetis kaj ekstaris. Ekiris en la mangxocxambron, al telefono.

Klak'... klak'-klak' per butonoj...

--- Stanjo? Saluton, tio estas... cxu vi rekonis? Nu, certe... Cxu? Ne povas esti! Da-ankon... Ne, ne, vere, mi ne povas, pli bone lasu al vi, vi pli bezonas. Ahx, honorario venis granda? Publikigxis la kolekto? Mi gratulas, tutkore gratulas. De Sacxjo nenio venis, sed jxus venis lia estro, diris, ke oni lin transigis por finkuracado al sanatorio, ien al Kauxkazo... Ohx, vere. Mi same sopiras. Pli bone cxi tien, ni pli rapide lin kuracus. Kiel vi mem fartas? --- sxi auxskultis, poste ekridis subite. --- Ja ne maltrankvilu tiel, tio ja estas ordinara afero. Kiam mi estis graveda je Pauxlinjo...

Mi ekstaris kaj fermis la pordon. La fratinetoj, sxajne, ekkonversaciis por longe.

Malantaux la fenestro estis pluvonta; plata, sen lumstrioj, cxiela kurteno tute sxvelis pro humido. Du siringaj arbustoj en angulo de la korto malheligxis kaj klinigxis. Sub unu, strecxite levinte la antauxan kruron, sxtonigxis Timoteo kun rabe levita supren vizagxo --- versxajne, gxi cxasobservis iun paseron sur brancxo, nevidebla de cxi tie.

Kiel mi ne deziras forveturi!

La pordo malfermigxis, kaj mi turnis sin.

--- Post kvardek minutoj sxi estos cxi tie.

Mi silente kapjesis. Mankis konvenaj vortoj.

--- Cxu vi scias, Sacxjo, --- kulpe diris sxi, --- kion mi pensis? Vi certe pli bone scias, sed se sxi venos, kaj mi baldaux foriros sola, de ekstere tio povus aspekti strange kaj... suspektinde. Vi nur ne pensu, ke mi sercxas pretekston resti kaj... --- sxi stumblis. --- Se vi vere timas iajn observantojn.

--- Tio probablas.

--- Do mi renkontos sxin kaj simple sxtopigxos ien malproksime, en la mastruman alon, ekzemple. Kaj poste, kiam vi... kiam jam eblos, vi min de tie elprenu.

Mi aliris sxin, metis la manplatojn sur sxiajn femurojn kaj iomete altiris al mi. Dum ioma tempo mi rigardis en sxiajn okulojn. Sxi ne demovis la rigardon. Nur ree rugxigxis.

--- Mi amegas vin, Liza.

Sxi ekridetis.

--- Ja mi nur tion bezonas.

Kiam eksonis la sonorilo, malfermi iris Liza. Mi plu sidis, kiel blato, en la rugxa gastocxambro, timante tage ecx pasxi preter fenestroj, elirantaj sur straton; dio scias, kiu povus kasxigxi, ekzemple, en subtegmenta fenestro de la kontrauxa domo kun binoklo aux, ekzemple, detektilo, subauxskultanta parolojn laux vibrado de fenestraj vitroj. Tio estas ia absurdo, baldaux mi komencos fugxi de mia propra ombro --- sed ni ne rajtas riski, se jam komencis maskigxi.

El la antauxcxambro eksonis du viglaj virinaj vocxoj, sur la sxtuparo auxdigxis pasxoj, kaj mia koro denove, kvazaux mi plu kusxis sur malsanuleja lito, ekbatis, kiel boksisto en trejnan piron; mallonga serio da batoj kaj pauxzo, ankoraux serio kaj ankoraux pauxzo... Ja mi Stanjon post tiam nek vidis, nek auxdis.

Ili eniris. Stanjo, vidinte min, sxtonigxis.

--- Vi...

--- Mi.

Jes, laux la staturo jam estis videble.

Sxi komprenis mian rigardon kaj mallevis la okulojn. Poste abrupte turnigxis al Liza:

--- Kial do vi al mi ne diris?

--- Demandu Sacxjon, --- ridetante, kuntiris la sxultrojn Liza. --- Iajn «Barmaleojn» nia edzo timas.

Sxi denove ekrigardis min.

--- Cxu denove io okazis?

--- Ne. Mi esperas, ke ankaux ne okazos.

--- Nu, vi konversaciu, --- diris Liza, --- kaj mi iros ordoni pri tagmangxo. Ja vi tagmangxos kun ni, Stanjo, cxu ne? Kaj mi mem observos, ke cxio estu sur supera nivelo. Rara gasto estas en la hejmo --- la mastro, --- ne eblas malhonorigxi. Stanjo, mi forestos longe.

Sxi eliris kaj dense fermis la pordon.

--- Vi estas simple ideala paro, --- diris Stanjo, silentinte. Ni plu staris gxene: mi --- meze de la cxambro, sxi --- cxe la pordo mem. --- Laux mi, vi organe malkapablas ofendigxi aux koleri unu al la alia...

Mi subridis.

--- Ankaux mi de vi pretas toleri cxion ajn, nur por resti kune --- sed, foje, ecx ne rimarkante, komencas koleri. Kaj vi al tio ne kutimis en via orangxerio --- vi tuj fermigxas, desxovas min kaj pretas fordoni al iu ajn. Jen kia sorto!

--- Cxu vi bedauxras?

Sxi rigardis iomete el sub la frunto.

--- Cxu mi? Neniom. Al sxi mi kompatas. Vin mi neniom bedauxras, kaj min --- des pli.

--- Eksidu, Stanjo, --- mi montris al la divano, apud kiu mi staris.

Sxi eksidis sur unu el segxoj apud la pordo, malproksime de mi. Sxin ecx ne necesis desxovi --- sxi mem desxovigxis. Mi nedecideme staris dum momento, poste eksidis malproksime de sxi.

--- Kiam vi revenis?

--- Hieraux.

--- Cxu por longe?

--- Por duon-hodiaux. Je la sepa foriras mia sxipo.

--- Sxipo... Kio entute okazas?

Mi malfermis la busxon, sed la malvarma glita vermeto turnigxis denove. Silentu, sxi ecx ne demandas, kien vi veturas! Findispremante la rampulon, mi peneme eldiris:

--- Mi navigas al Stokholmo, al arkivo de Socialisma Internacio. Kaj ecx sub fremda nomo. Cxernysxov Alekseo Nikodimovicx, korespondanto de «Pravda».

Mi profunde enspiris, trankviligxante post tiu ridinda por normalaj homoj glorago --- sed se min auxdus Lamsdorf! ja mi momente forstrekis plurtagajn penojn de multaj homoj, strebantaj provizi maksimume eblan sekurecon al mia afero kaj mia korpo! --- kaj elspirante subite petis, ne atendante mem tiujn vortojn:

--- Sed al neniu rakontu.

--- Nu certe! --- akre respondis sxi. --- Suficxas por mi la sceno, kiun vi faris antaux la forflugo al Simbirsko!

--- Cxu mi faris?! --- konsternigxis mi.

--- Ne necesas krii al mi. Certe, vi. Ne Kwiatkowski ja.

Mi silentis. Kion cxi tie eblis diri.

--- Li tutan nian konjakon eltrinkis, --- plendis sxi.

Mi ridetis.

--- Bagateloj. Mi ecx por sekundo ne dubis.

--- Li tre malvarmigxis! --- tuj ekdefendis sxi. Kiel kokino super kokido. Kvazaux akcipitro estus mi. --- En Varsovio estis varmego, li flugis en sola cxemizo --- kaj en la avio ventoliloj misfunkciis, kaj cxiuj malvarmigxis jam dum la flugo. Kaj en tiu marcxa Pulkovo cxiuj aldone malsekigxis plene. Cxu decus avari?

--- Ja mi ne kontrauxas, --- diris mi. --- Gxuste por tio mi gxin portis, Stanjo.

Sxi subite distre movis la manplaton laux la vizagxo.

--- Pri kio ni parolas, Sacxjo...

Mi lace kuntiris la sxultrojn.

--- Pri kio vi deziras, pri tio ni parolas.

--- Kaj vi pri kio deziras?

--- Pri vi.

Sxi silentis.

--- Cxu vi por longe?..

--- Mi ne scias. Mi pensas, ke jes.

--- Do, --- suspiris sxi, --- mi renkontos vin jam kun idecxjo en la manoj.

--- Idecxjo? --- ridetis mi.

--- Nu... ido, ideto... se diri karese, do --- idecxjo. Tion mi mem elpensis.

--- Cxu longe tio?..

--- Jam pasis pli ol duono da tempo. Li jam batas min, kiel futbalisto.

--- Cxu vi pensas, tio estas knabo?

--- Mi volus. Filinon vi jam havas. Suficxas por vi... knabinoj.

--- Kial do vi mem al mi ne diris?

Sxi sincere miregis.

--- Kiel? Ja mi nur ne volis Lizan tute cxagreni, ne diris al sxi, ke vi mem al mi permesis!

Mi ekdeziris fumi. Iu el ni frenezigxis. Kaj subite fulmis terura penso: cxu ne estas sxi jam «peono»? Kiel Becxjo, babilinta pri strebo de la patriarko al persona potenco...

--- Kiam mi permesis? --- trankvile demandis mi kaj kaptis min mem je tio, ke sxajne mi jam faras pridemandadon.

--- Ja en Saguramo! Mi estis tute certa, ke vi cxion komprenis! Vi tuj diris --- nur iomete afektis komence pri digneco --- kaj poste diris: se sen kvereloj kaj skandaloj --- vi gxojus. Mi faras cxion, kiel vi diris --- estas nek kvereloj, nek skandaloj.

--- Nu, aferoj, --- nur tion mi sukcesis eldiri. Kaj poste demandis, bonege sciante, kion sxi respondos, se estos honesta: --- Kaj se mi ne permesus, cxu io sxangxigxus?

Sxi pauxzis kaj iomete ridetis:

--- Ne.

Mi silentis. Sxia vizagxo deformigxis, sxi ecx frapis per la piedo:

--- Mi agxas tridek ses! Post monato estos tridek sep! Cxu mi rajtas naski infanon de tiu, kiun mi finfine amas?!

--- Vi rajtas. Sed kion mi faru nun? Cxu mi pendumigxu pro neeblo disduigxi? Ja kion ajn mi faru --- tutegale mi estos perfidulo!

--- Gxis nuna tago vi bonege disduigxadis. Cxu nun la vosteto tremas? Tiuokaze pelu min tuj.

Ni silentis. Bonanima rezultis renkonto.

--- Kaj mi iris cxi tien, --- subite mallauxte diris sxi, --- kaj pensis: cxu mi sukcesos iam ajn tiri vin en la liton, aux jam cxio finigxis?

Min tuj superversxis varmego.

--- Cxu vi deziras? --- same mallauxte demandis mi.

--- Demando, inda je vi. Ja mi cxi tie tuta sekigxis pro sopiro!

--- Kial do vi tiel malproksime sidas? --- mi penis paroli kiel eble plej milde, kaj nur timis, ke post jxusa kverelo tio povos malsukcesi aux, ecx pli malbone, soni false.

--- Cxu cxi tie? --- kun abomeno elkriis sxi.

Mi denove enspiris. Kiel malfacile... La lango ne turnigxis, sed necesas ja klarigi al sxi.

--- Stanjo, laux mi... Liza estas certa, ke ni tion faros.

--- Tio estas sxiaj problemoj.

--- Ne diru tiel. Ecx se vi nun ne... --- mi ne sciis, kiel nomi. Kaj ne nomis. --- Tutegale vi malbone diris. Ja ni povas denove tre longe ne intervidigxi, kaj sxi tion komprenas.

--- Ne suficxas nur, ke via edzino min al vi subkusxigu.

Mi eksentis, kiel miaj vangomuskoloj strecxigxis.

--- Nu, superigu vin plu, --- deteninte min, diris mi obtuze.

--- Sacxjo, mi jam dum pli ol dek kvin jaroj ne faras tion. Sed en vian geedzan liton mi ne kusxigxos en ajna okazo.

--- Lito, lito! --- mi jam perdis paciencon. Sola, por kio suficxis miaj fortoj, estis ne krii. --- Stanjo, kiel al tio rilatas la lito! --- kaj jam malfermite mokante, aldonis: --- Jen, eblas sur la tapisxo!

Sxi levigxis.

--- Kia malfacila homo vi estas, --- diris sxi kaj ekiris al la pordo. --- Ne konduku min. Ja cxirkauxe estas malamikoj.

Tuta mia incito tuj forflugis. Restis nur timo pro Stanjo kaj tristo. Kion do sxi faras? Sxi ja finrompas cxion! Cxu sxi tion deziras?

--- Stanjo, sed tagmangxo?! --- stulte kriis mi al sxia dorso, kaj la pordo abrupte fermigxis.

Mi furioze skius la kapon. Diable, mi nenion sukcesis ecx demandi. Cxu suficxas al sxi mono? Kia estas sxia sano? Kio pri publikigo, cxu plenumis Kwiatkowski sian promeson? Telefone ili sxajne parolis pri ia kolekto... Diable, diable, diable! Deliro!

Pro kio do ni komencis kvereli?

Kiam mi bruligis kvaran cigaredon de la tria, malantaux la pordo auxdigxis singarda skrapado. Mi turnigxis, kiel pikita. Cxu sxi revenis? Ho dio, nur sxi revenu!

--- Jes! --- lauxte diris mi, jam kompreninte, ke tio estas Liza.

Sxi gxuste kalkulis: se ni estus en la dormocxambro, ni simple ne auxdus.

Kaj sxi denove forirus. Cxion sciante certe.

Sxi evidente ne atendis, ke mi respondos. Nur kelkajn sekundojn post mia «jes!» sxi vigle enkuris en la cxambron kaj sxian gajan, gasteman rideton sur sxia vizagxo tuj anstatauxis la konsternita.

--- Kaj kie estas Stanislava? Oj, kiom da fumo!.. --- sxi preskaux alkuris min. Rigardis telereton por konfitajxo, kiun mi faris cindrujo. --- Ho sanktuloj, la kvara! Kio do okazis, Sacxjo? Via vizagxo estas griza!

--- Fino, Lizeta, --- diris mi, denove ensxovante cigaredon en miajn lipojn. --- Gxoju. Unu kaprino estas for.

--- Cxu vi kverelis? --- kun teruro demandis sxi.

Mi mallerte dispremis la cigaredstumpon en la telereto, inter odoracxaj restajxoj de la antauxaj, kaj kapjesis. Liza, alpreminte la pugneton al la mentono, afekciite ekskuis la kapon.

--- Al sxi jam sesa monato komencigxis... vi, eble, denove sub kuglojn iros... Oj, stultuloj, stultuloj...

Kaj tuj, kaptinte min cxe la kubuto, energie ekparolis:

--- Sacxjo, vi nur ne cxagrenigxu. Simple sxi havas tian periodon. Mi, kiam estis graveda je Pauxlinjo, same cxiam ofendigxis al vi, pro ajna bagatelo. Nur ne montris. Sed sxi estas alia homo, kion fari. Sxi kutimis al libero, al sendependeco. Sxi naskos, kaj cxio poiomete trankviligxos, sxi ja vin tre amas, mi ja scias!

--- Nebuligis sxi al vi la kapon, Lizeta, --- preskaux kolere diris mi. --- Ne kredu al sxi. Simple la agxo urgxigas. Sxi decidis naski de iu ajn --- nu, kaj jen sxi trovis stultulon. Neniun sxi, krom si, amas, kaj neniam amis... Do, kio pri tagmangxo? Vi promesis bongustan tagmangxon!

Sxi timigite rigardis mian vizagxon. Kvazaux ne rekonis. Kvazaux sur mi elkreskis kornoj kaj diabla porkonazo.

--- Jen nun mi tute komprenis, pri kio vi parolis nokte...

--- Ja mi multajn stultajxojn parolis.

--- Ne diru tiel! --- dolore elkriis sxi. --- Tiu nokto estis unu el la plej felicxaj en mia vivo! Neniam, eble, ni estis tiom proksimaj... Kaj diris vi, ke oni ne rajtas rompi vivajxon. Cxar tiam oni krueligxas kaj sekigxas. Vi ne igxu tia, Sacxjo, --- sxi levis la manon kaj karesis mian vangon. --- Sxi min, finfine, pardonu, ne interesas, sed vi... pli bone kokru min ecx cxiutage, sed tia ne igxu, cxar mi vin tian tre baldaux cxesos ami. Kaj kion tiam mi kaj Pauxlinjo faru?


[ Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]

Notoj pri la cxapitro


Barmaleo ---

Rolulo en fama rusa porinfana fabelo, rabisto kaj pirato, kiu mangxas etajn infanojn.


«kardinalo» ---

Speco de vinbero.


legendo ---

Termino de sekretaj servoj, signifanta speciale elpensitan versimilan historion, per kiu oni kasxas veron.


«Pravda» ---

Nomo de komunista taggazeto (la vorto signifas «vero»).


[ Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]

La dizelsxipo sxteliris laux fjordo.

En flava lumo de antaux-auxtuna norda sunsubiro etendigxis malantauxen insuloj, kusxantaj en cxielkolora akvo. Grandaj, kovritaj de arbaro, aux malpli grandaj, rokaj, ornamitaj de unu aux du arboj kaj de iu preskaux nepra kabaneto sub ili, aux tute kalvaj, aux tute malgrandaj, ne pli grandaj, ol insuletoj Ranoj en Koktebela golfo --- simple rulsxtonoj, elsxovintaj al aero deklivajn, kiel cxapeloj de fungoj, roz-brunajn dorsojn. Sur cxiu el ili mi dezirus sidi --- pendigi piedojn al akvo kaj, jxetante mallongajn rigardojn al la malvarmigxanta mondo, mediti pri cxio kaj pri nenio. Obtuze mugxis dizeloj kun malgranda turnorapido; la sxipo mole trapremadis spegulon de suprajxo, kaj post gxi fore-fore etendigxis laux klara, malvarma ebenajxo malrapide disirantaj sulkoj. Belo estis nepriskribebla, netusxita, kvankam la grandega urbo jam alproksimigxis --- el malantaux arbaro sur dekstra bordo etendigxis en cxielon ringita pinto de televida turo; brilis en lumo de preskaux nevarmiganta suno disjxetitaj en malhela verdo apudbordaj vilaoj kaj palacetoj de Lilla-Värtan, sed tutegale moderna potenca sxipo sxajnis nekonvena cxi tie, necesus drakkar. Antaux dek kvin jaroj mia amiko, verkisto --- gxuste kun li mi trafis unuafoje tiujn cxi lokojn, gxuste li konatigis min kun Stanjo en antaux-antauxa somero --- diris: «Nun mi komprenas Peer Gynt-on. Cxi tie eblas preni glavon kaj silente eliri por dudek jaroj. Cxi tie eblas atendi dudek jarojn». Mi ne tre komprenis tiam, kion li volis diri, ne komprenas ecx nun, sed tio estis dirita bele, kaj cxirkauxe cxio estis bela --- kaj inter du beloj cxiam eblas trovi ligon, iu trovos unu, alia --- alian. Gxismorte, gxistriste mi deziris montri cxion cxi al Pauxlinjo, Liza kaj Stanjo. Unu belon --- al alia belo. Jen ankoraux unu ligo inter beloj, jam mia; krom mi, gxin neniu komprenos.

Sur malsupraj ferdekoj tumultis turistoj, kurante de unu sxiprando al alia tra largxa, kiel placo, pouxpa placeto; sensone por mi ili umadis per siaj fotiloj kaj vidkameroj, interpusxigxis, sercxante sian idealan vidpunkton. Mi staris supre, nemalproksime de la tuboj --- ili strecxe vibris kaj diskrete grauxlis. Sur mia kolo pendolis necesa laux la legendo «Canon», sed mi pri gxi forgesis. Mi ne deziris vantkuradi. Kiu rigardas tra fotila vidigilo --- tiu vidas nur fokuson kaj kadron, sed mi deziris vidi Stokholmon. Mi sxatas tiun urbon.

Jam tute malhaste ni trarampis preter insuleto Kastellholmen, kie sur maldika masto super rugxbrika kastelo apenaux plauxdis jam delonge poreterne levita flago --- historie oni gxin devis mallevi, kiam Svedio militas; poste ni iomete turnigxis dekstren.

El maldekstra sxiprando malfermigxis proksima, kaj plu egalmezure proksimigxanta fajna petalo de ponto, dislimanta golfon Saltsjön kaj lagon Mälaren --- en flanko, proksima al la Malnova urbo apud enveturejo sur la ponton altis severa kaj fiera sxtona Bernadotte; kaj plue, post konstruajxoj de Kavalira insulo, kiuj cxiuj similis al palacoj, elturnigxinte el malantaux altaj ferdekaj konstruajxoj, klare desegnigxis en strecxa flavo de cxielo ajxura turo de Kavalira kirko. Cxio cxi rememorigis Peterburgon --- kaj estis pli bizara kaj densa, cxar la insuloj estis pli malgrandaj kaj pli ofte jxetitaj en la golfon; kaj la bordoj ie estis malaltaj kaj plataj, kiel cxe ni, sed ie sxvelis supren kiel sxtonaj gxiboj --- kaj domoj estis ekflugantaj cxielen.

Mirinda afero. Por konstrui urbon, tiel similan al cxi tiu, ni militis kontraux ili preskaux kvaronjarcenton. Kaj ili kontraux ni --- por ni ne konstruu. Mezepoko...

Albordigxis ni en la centro mem, cxe kajo Skeppsbron, preskaux sub fenestroj de regxa palaco. La homamaso sur ferdekoj malrapide enrampis internen de la sxipo, kaj mi, nenien hastante, cxarmite cxirkauxrigardante, elfumis ankoraux cigaredon sur mia suprajxo. Mi preskaux jxetis la cigaredstumpon ekster la sxiprandon, kiel mi faris en maro, sed la mano mem ne movigxis. Tio estis same, kiel kracxi en vizagxon de madono de Litta.

«Pravda» estis tiom afabla, ke laux siaj kanaloj rezervis por mi modestan, sed tute komfortan ducxambran apartamenton en unu el hoteloj sur Sveavägen, je du pasxoj de koncerta halo, gxuste kie, kiel oni iam diris al mi, okazas enmanigo de Nobel-aj premioj. Komencigxis krepusko, kiam mi finis dismeti la pakajxojn kaj enrampis en dusxejon. Tre varmega; tre malvarma. Cxio sxajne estis en ordo: kaj sentivaj kranoj, kaj bona premo, sed tutegale io ne konvenis.

Mi visxis min, eliris, vestigxis. Aliris fenestron. Estis ekbrilantaj lumoj, per du densaj kontrauxaj fluoj ruligxis malsupre buntaj auxtoj. Mi jxetis oblikvan rigardon al telefono. Ne, mi ne deziris telefoni tuj. Sur la sxipo mi iel malstrecxigxis, la mara vojagxo ecx tre utilis al mi, mi moligxis, kiel acxa neniofarulo, kaj neniel sukcesis decidi denove impeti al batala ritmo.

Mi sciis: suficxas komenci --- kaj tio estos por longe. Kaj ecx ne endus, versxajne, telefoni el la hotelo. Singardeman dio gardas.

Kvankam dume jxurnaliston Cxernysxov-on, laux cxiuj signoj, neniu observis.

Mi mallevigxis en duonmalplenan drinkejon. Oni acxe ludis iun nekompreneblan muzikon, sed, felicxe, nelauxte. Nehaste mi eltrinkis tason da kafo, elfumis ankoraux cigaredon. Dolcxa neniofarado... Mi eliris sur straton. Hezitis iomete kaj ekiris maldekstren, al luksa Birger Jarlsgatan.

Kiom mi komprenis, gxi estis nomita omagxe de tiu jarlo Birger, kiun siatempe disdrasxis sankta princo Aleksandro. Estas bone, ke la mezepoko finigxis. Mi ne povus vivi en tiu epoko. Eble nur se igxus monahxo. Sed ecx tiuokaze: katolikoj, luteranoj, ortodoksianoj, malnovritanoj --- kaj cxiuj pli pravas ol ceteraj.

Sur la strato nomita laux la gxismorta malamiko de la rusa sanktulo mi acxetis por memoro bananon. Flaris odorantan je dolcxa tropika humido sxelon; per internacia gesto respekte montris al la stratvendisto, dronanta en siaj fruktoj, la dikan fingron --- li kun afektita fiero elsxovis la makzelon kaj levis la nazon: cxe ni cxio estas bonega. Ni disiris, reciproke kontentaj. Kun la banano en la mano mi ekiris plu.

Homoj, homoj, homoj... Homoj cxe vitrinoj, homoj cxe auxtoj, homoj cxe strataj vendotabloj, kaj simple irantaj nehaste, macxantaj gumon, parolantaj, ridantaj... Ne, niaj homoj estas pli belaj. Sed ilia urbo estas pli pura. Iel pli prizorgita, prisarkita.

Kune bruante kaj flagrante per miloj da rugxaj okuloj, ruligxis pretere vespera auxta torento.

La strato venigis min al malgranda gxardeneto, pompe nomata parko. Berzelii Park, sxajne. Mi preteris gxin, kaj cxi tie jam denove estis nemalproksime de akvo. Mi haltis. Gxuste de tiu cxi loko komencigxis mia simpatio al Stokholmo.

Nenien li malaperis dum dek kvin jaroj, mia gisa amiko, kiun mi iam en krepusko misopiniis en unua momento viva. Necesas tre ami sian cxefurbon, por ami gxin tiel gaje kaj sengxene: en brila centro de la granda urbo, de la koro de la norda imperio, ne gravas, ke eksa, starigi rugx-flavan barilon «okazas laboroj», jxeti sur asfalton pezan fermoplaton de kanalara luko, kaj sub la fermoplato enpiki pene malfermantan gxin gisan akvotubiston, tiel, ke sxajnis, kvazaux li elrampas el truo en tero --- kun maldika, osteca, malgaje misformita kaj evidente postdrinka vizagxacxo. Nur unu afero iomete fusxis la impreson --- staranta apude anonco «Humor». Kvazaux sen tiu klarigo iu povus ne kompreni, ke la akvotubisto estas humuro, kaj sxtonigxus pro konsterno. Estis cxi tie ia necerteco de svedoj pri si mem.

Mi deziris viziti ankaux Riddarholmen, Kavaliran insulon, sed la cxielo jam velkis, kaj ecx okcidente tra malvarma verdo de la sunsubiro penetris bluo. Mi staris iomete apud akvo, rememorante, kiel mi kun la amiko sidis sur terlango de tiu cxi holmen, sur benkoj de malfermita podio --- kaj malantaux akva vasto, nehaste ludanta per kvazaux kauxcxukaj respegulajxoj de urbaj lumoj, altis peza, anguloza bastiono de urbodomo, kaj pretere, je du pasxoj de nia bordo, bruante per neforta dizeleto kaj malhele lumante per lanternoj kaj per sola kvadrata fenestreto, tranavigis trivita sxalupo kun pompa nomo «Solaris Rex»... Sed la koro jam malpaciencis. Venis tempo labori.

Mi decideme ekiris al telefono. Mi ne sciis la svedan; Eriko, laux vortoj de la patriarko, ne sciis la rusan. Kaj kiam, levinte la parolilon, de tiu flanko oni respondis per internacia «ha lo», mi demandis, pene akcentinte anglan «r», por tuj komprenigi, en kiu lingvo okazas la konversacio:

--- Eric?

Li tuj komprenis.

--- Yeah...

--- Good day, Eric. I'm from Mihxailo Sergeicx.

Tagoj flugis, kiel folioj laux vento.

La laboro estis skrupula, kaj, gxenerale, tute nekutima por mi. Eriko --- silentema, tre bona kaj fenomene erudicia en sia tereno --- helpis, per kio povis, sen li mi implikigxus rapide kaj senespere; por mi vere cxio igxis atingebla kaj malfermita, laux unua postulo venis sliparoj, dokumentoj, foje ecx kovritaj per diafana membrano kadukaj leteroj, kvitancoj, dagerotipoj... Sed kion Eriko povus fari, se mi mem ne sciis, kion mi sercxas? Iru tien --- ne sciate kien... Dum tutaj tagoj mi sidis cxe terminalo de IRU --- mi memoras, kiam estis kreata la Informa Reta Unuigxo, ni, junuloj, trinkis je gxia sano kaj kantis «Ho, ekiru, IRU!»; en legejoj, kaj ecx en laborcxambroj de fondusoj, malcxifrante malnovan skribmanieron --- en la germana, en la franca; kaj dronis en amasoj da nenion signifantaj faktoj, kaj denove elplongxis sxajne, kaptinte iun fadenon, sed poste la fadeno sxirigxis, aux venigis en senelirejon, kaj mi sercxis alian, kaj cxio estis hazarde, palpe, cxio estis nebule. Kaj tagoj flugis, kaj mi sopiris cxiujn.

Foje al mi sxajnis, ke oni min «pasxtas» --- kaj mi kontroladis min dum tuta tago. Vagis en implikita, kiel intestaro, metroo; eniris kinejon; eniris restoracion. Kredeble, tio nur sxajnis. Vespere mi deziregis testi la apartamenton pri elektronikaj «cimoj», sed mi, nature, havis nenian aparataron, --- aparataro estas rimarkebla afero, jam unua farita trasercxo en la apartamento min malcxifrus; kaj, due, onu auxskultu, mi cxiam silentas. Sed la nervoj estis strecxitaj, kaj dum tiu tago mi pli longe, ol kutime, suferis pro sendormeco. Tro malrapide iris la afero. Kaj cxu iris entute? Foje al mi sxajnis, ke mi estas entute sur malgxusta vojo kaj vane formangxas sxtatajn kronojn. Mi tre deziris informigxi, cxu plivastigxas plu la statistiko de Papazjan, cxu plu okazas en la mondo krimoj, analogiaj al trovitaj de ni --- sed cxi tie tio estis neebla. Mi kuradis en vakuo.

Kaj folioj vere ekflugis, eknagxis, tremante pro malvarmo, laux sulka pro auxtuna vento akvo de strataj markoloj.

Mi konatigxis kun neniu, amikigxis kun neniu.

Mi sopiris.

Mi laboris.

Komence jen Stanjon, jen Lizan mi viziis en homamaso. Poste cxio cxi maloftigxis. Poste cxesis entute. Mi ecx ne povis ekscii, kiel ili fartas, cxu ili estas sanaj...

La kvinan de septembro ni kaj usonanoj lancxis vican paron da gravitiloj. Pri tio min gxissate informadis radio kaj gazetoj. «Nova fazo de tutgloba kunlaborado...»

Neniu minacis al la projekto «Ares».

Same el gazetoj mi eksciis, ke la patriarko revenis al laboro. Oni lin sukcesis elkuraci, li denove povis iradi mem --- malrapide, trenante piedojn, sidigxante por ripozo post cxiuj cent kvindek metroj, sed tamen ne restis katenita al la fotelo, kiun mi tiel bone memoris. Oni bone laboris por tio kaj en Simbirsko, kaj en Peterburga neuxrokirurgia kliniko, kaj en bonega sanatorio «Bilgja» sur norda bordo de Apsxerono... Gxenerale oni skribis kun gxojo kaj simpatio al la patriarko --- foje, kiel al mi sxajnis, tro ekzaltita, malagrabla por normala homo same, kiel ajna sento, vibranta sur rando de histerio. Sed la okazajxo relevis estingigxintan ondon de intereso al la atenco; gazetoj de cxiuj direktoj dum kelkaj tagoj estis inunditaj de versioj. Versioj estis idiotaj. Foje mi legis ankaux pri mi. Sovagxe kontrauxrusa gazeto --- mi ne memoras nomon, sed enmemorigxis eldonkvanto: 637 ekzempleroj --- mirigis siajn sescent tridek sep legantojn per deklaro, ke la malica murdo de la heredonto de la rusa trono estis plenumita laux volo de la patriarko de komunistoj, cxar la grandprinco per sia populareco en popolo kaj per religiemo kontribuis al plifortigo de la ortodoksia kristismo, kion komunistoj penis ne allasi; siavice, la atenco kontraux la patriarko estis puna ago de rusiaj specialaj servoj. Kiel sola pruvo de tio estis donita fakto, ke «eminenta kontrauxspionisto, fama per sia skrupuleco en demandoj de honoro (?) kolonelo de MSxS princo Trubeckoj, partopreninta en enketado de la murdo de la heredonto, post hazarda renkontigxo kun la patriarko en Simbirsko senspure malaperis dum sia estado en montara pensiono «Arhxizo», kaj nek lia edzino, nek amikoj, nek amatinoj povas doni informojn pri lia situo». Amatinoj. Nu, nu. Cxu vere tiuj kanajloj kun siaj demandoj molestis al miaj karulinoj? Mi preskaux cxifis la gazeton. Poste mi relegis la frazon denove. Se jam jxurnalistacxoj elflaris, ke mi ne estas en Arhxizo, veraj detektivoj povas scii multe pli. Mi konsternigxis, kaj la dorso sentigxis ia tre sendefenda.

Foje kun mi penis signifoplene konatigxi cxu kubanino, cxu meksikanino, logxanta en la sama hotelo, kiel mi, aldone ecx sur la sama etagxo. Virinoj bone scias sian aferon, --- vi ne sukcesas kompreni, kio okazas, sed jam kondukas sxin en drinkejon, jam mendas por sxi likvoron, kaj sxi langvore plendas al vi pri soleco, pri krueleco de la mondo, kaj rakontas al vi, kiel vi estas bela. Versxajne, gxis la vivofino mi restos en sxia memoro cxu kiel impotento, cxu kiel pederasto. Se entute restos, certe. Sekvan vesperon mi renkontis sxin en la sama drinkejo kun iu sxejkeska financisto el Arabio. Sxi diris al li la samon, kaj, laux mi, per samaj vortoj --- kaj la sxejkeskulo turnadis helajn olivojn de la okuloj, ofte kaj rapide cxirkauxlekadis per la langopinto, kiel serpento, siajn brunajn sxvelajn lipojn; liaj harozaj fingroj tremetis pro senpacienco, sxprucante muelitajn de fingroringoj cxielarkojn. Komence la meksikanino min longe ne vidis, sed poste, rimarkinte, elegante montris al mi per etfingro kaj ion petole diris al la sxejkeskulo, jxetinta al mi mallongan rigardon; kaj ili ekridis kun sento de plena interkompreno. Tre stulte, sed ili iel rememorigis min pri Liza kaj Stanjo en la tea angulo. La femuroj de la meksikanino estis tre sveltaj. Sxi cxiam movis ilin --- jen unu metis sur la alian, jen male. Sxi same senpaciencis. Mi mendis en la apartamenton litran botelon da Smirnov-a vodko kaj, sidante en sombro kaj soleco, morne eltrinkis du trionojn; defalis en la fotelo kaj ekdormis, sed, versxajne, vekigxinte post du horoj, mi ecx ne memoras, kiel, fintrinkis.

Matene Eriko, vera kamarado, ekmaltrankvilis. Mi iel sukcesis malfermi al li la pordon, sed paroli ne nur en la angla, ecx en la fusxa rusa ne kapablis. Estis plena ebriigxo; estas bone, ke mi min ne vidis kaj ne scias, kiel mi aspektis --- kvankam rekonstrui estas facile, cxu mi ne vidis ebriulacxojn? Kiam mi estas sobra, mi cxiam deziras dispremadi ilin, kiel blatojn, --- tiom ili estas abomenaj. Silentema Eriko komprenis la situacion dum nul sekundoj; li helpis al mi rampi reen al la lito, kusxigis kaj kovris per litkovrilo. «Russian empire is a great country», --- malserene konstatis li, suprenjxetante sur la largxa manplato la malplenan botelon kaj pritakse rigardante jen al gxi, jen al mi. Mi kusxis, kiel sxtipo, kaj per vitraj okuloj observis liajn agojn. Mi ecx palpebrumi ne povis: kun malfermitaj okuloj la kapo turnigxis en unu direkto, kun malfermitaj --- en alia; kaj se palpebrumi, gxi komencis turnigxi en ambaux direktoj samtempe, kaj en tiu sento estis io nepriskribeble monstra. Eriko silente eliris, kaj post kvin minutoj revenis kun bruanta amaso da bieraj ladvazoj sur la manoj. «Russians is a great people, --- konsolis li min, kiel povis, zorgeme subtenante mian kapon per unu mano, kaj per la alia transversxante el la ladajxoj en mian busxon densan, malhelan, sxauxman likvajxon. --- Duke Trubetskoy is a real communist...». Dum kvara, aux eble dum kvina ladajxo mi iomete klarigxis. Larmoj kiel fonto ektorentis el miaj okuloj. Mi sidigxis en la lito kaj komencis krii. «Eric! Oh, Eric! I love them!! I love both of them!! --- mi estis forgesanta prepoziciojn, disvisxanta larmojn per la pugno kaj svinganta la manojn kiel Vinnetu la Estro de apacxoj, per solaj gestoj inspirite rakontanta al samtribanoj, kiel li hieraux demetis skalpojn samtempe de kvin blankvizagxuloj. --- Catch me? I want fuck both!!!». --- «Fuck both vodka and beer? --- trankvile informigxis Eriko, ecx ne movinte la brovon. --- O'kay...» Kaj foriris, tuj reveninte kun ankoraux kvin ladajxoj.

Mi ne scias, kio okazis poste. Mi ne scias, kiel kaj kiam li foriris.

Mi vekigxis cxirkaux la kvina. Rigardante la horlogxon, mi longe ne povis kompreni, cxu estas la kvina matene aux vespere; mi apenaux ne ekiris vespermangxi, sed poste tamen ekkonsciis, ke estas tro mallauxte malantaux la fenestroj. La kapo estis kristale malvarma kaj klara. Kaj tre malmola. Ekzistis nur unu deziro: senprokraste cxesi vivi. Tamen gxi estis nevenkebla. Tristo kaj abomeno pri mi mem tiom superplenigis la animon, ke gxi estis preta tuj eksplodi, tirinte la dekstran manon, per la ungoj dissxiri la vejnojn sur la maldekstra pojno. Abstinenca sinmortigo, estu gxi damnita por cxiam. En tiu stato duono da rusa inteligencio saltadis el fenestroj. Estas bone, ke mi ne estas inteligenciano. Mi lumigis la klosxlampon; nuda, kiel estis, bruigis la ladajxojn, sed ili cxiuj, kanajloj, estis malplenaj kaj lauxlitere gxisseke elpremitaj. Tiam mi eksidis, metinte unu kruron sur la alian, apud gazeta tableto, en molan fotelon, kaj ekfumis, abomene kaj malame rigardante al mia mizere faltigxinta, senforte falinta vira atributo kaj luktante kontraux sovagxa tento firme kapti kaj elsarki tiun acxajxon kun radiko, por jam ne plu turmenti nek bonajn homojn, nek min mem. Jes, venis tempo liberigi ilin. Ili determinu sin. Cxu vere jen tio cxi povas iun gxojigi? Mi ne kredas. Kaj neniam plu kredos. Hela klosxo de la klosxlampo nagxis en nehaste fluantaj grizaj strioj, laux la muroj amase kusxis obskuro. El malantaux la fenestro de tempo al tempo komencis auxdigxi preterfluga susuro de fruaj auxtoj. Post kvina cigaredo dangxeraj por vivo kaj teritoria tuteco akraj egxoj de la kristalo en la kapacxo komencis degeligxi kaj jxelee moligxi. Tiam mi ekstaris, prenis dusxon --- unue tre varmegan, poste tre malvarman; zorgeme razis min, enversxis en min gxis la gorgxo kafon kaj laux matenaj stratoj de Stokholmo vigle ekiris en la arkivon, labori.

Versxajne, la plej grandskala ago de radikaluloj en jaroj, senpere antauxantaj la misteran limon 69--70, estis fiaventuro, eternigita en historio sub nomo «ekspedicio de Lapinski». En gxi, kiel en fokuso, koncentrigxis tuta sensenceco kaj tuta tragika misformiteco de maldekstraj idealoj de tiu tempo, tuta ilia absurda, ne portanta ian ajn pozitivon, detruemo, kaj plena eliminado de tiaj kategorioj, kiel, ekzemple, valoro de homa vivo. Gxi diferencigxis de plejmulto de aliaj, reduktigxantaj, esence, al manie kolorigita per belaj vortoj kanibala babilado, kaj unuigis grandan parton da strebantaj al «justa estonta sociordo» aferemaj homoj --- homoj, kiuj gxenerale cxiam estis pli simpatiaj por mi, ol homoj babilemaj; sed cxi tie la afero estis tia, ke estus pli bone, se tiuj homoj plu babilus, trinkante absinton kaj vizitante malmultekostajn prostituitinojn. Komencigxis gxi, kiel devus cxe tiuj homoj, de mensogo, kaj finigxis, kiel devus, per sango.

Tiutempe Polio vican fojon flamis. Poloj bucxis rusajn sklavigantojn, kiel povis. Responde rusoj komencis bucxi ribeligxintajn polajn banditojn. Sed en animo de ruso, largxa, kiel damnita nia, de Danubo gxis Anadiro, vasto, por cxio trovigxos loko; kaj jen rusaj humanistoj ne nur per mono kaj medikamentoj helpas al senfortigxantaj, kiel tiam oni skribis, en malegala lukto poloj, ne nur per petskriboj kaj gazetaj artikoloj, postulantaj de la caro donaci, por eviti sangon kaj malamon, liberon al la okcidenta provinco --- cxio cxi estas digna, cxio estas estiminda... sed ankaux per armilaro, per partopreno. Kaj jen jam unu, dua, tria rusa luktanto por justa sociordo pafas el polaj trancxeoj per rusaj kugloj al rusaj soldatoj, pensante, ke trafas en la forputrintan carismon --- kvazaux, pafante al homoj, eblas trafi ion alian, krom homoj. Kaj ju pli multaj estas ili, tiuj agemaj, malestimantaj inteligencian babiladon pri moligoj kaj donacoj, des pli stultaj aspektas tiuj, kiuj faras realan, sensangan helpon, des pli facile estas kvalifiki ilian grandanimecon kaj strebon al kompromiso kiel perfidon. Kaj tio okazas en momento, kiam jxus ekiris la kamparana reformo --- nun du trionoj da muskokovritaj korteganoj riprocxas Aleksandron: jen kio okazas pro libero! Dum via patro ja pri tielajxoj oni ecx ne auxdis!... Trioble pravis Tocqueville: por malnovigxinta sociordo la plej dangxera momento venas, kiam gxi penas novigi sin. Kaj oni ankoraux parolas pri historia justeco! Kaj des pli pri gxia neperforta restarigo!

Historie justa estas nur tio, kio obstaklas murdojn. Kaj maljusta estas tio, kio ilin helpas. Jen sola ebla justa aliro --- cetero modeste nomigxas «malpura politika ordo».

Vaporsxipo «Word Jackson» foriris el Southampton la 22-an de marto de la 1863-a jaro. Sur gxi estis armilaro por poloj kaj cent sesdek homoj de diversaj nacioj, pro tiuj aux aliaj kauxzoj decidintaj partopreni batalojn sur flanko de malfelicxaj kaj mizeraj sklavigitoj. Ilin estris polo lauxdevene, kolonelo de auxstria armeo laux servo Lapinski. Estis ankaux iu Demontovicx, laux maniero de jakobenaj tempoj nomanta sin komisaro. Ho sanktuloj, kiel dirus Liza, --- la sxipanaro de la frajtita de Lapinski vaporsxipo tute ne sciis, kien kaj por kio gxi kondukas la sxipon, la humanistoj babilis ian absurdajxon anstataux klarigoj, ecx ne pensante pri tio, ke ili jxetas tute senkulpajn, absolute ne implikitajn en tiun plurjarcentan kverelon homojn al cxiuj dangxeroj de milita fiaventuro! La 26-an de marto cxi tie, en Svedio, en haveno Helsingborg al la batalantoj por prava afero de justa sociordo aligxis Bakunin mem --- li decidis, versxajne, komenci persone starigi vivan ribelan ligon inter rusaj kamparanoj, cxi-foje kun helpo de polaj ribeluloj. Sed du tagojn poste, jam en Kopenhago, aleno trapikis sakon --- la sxipanaro, eksciinte pri la celo de la navigo, simple komplete forlasis la sxipon. La liberemulojn tio ne senkuragxigis; per sama mensogo estis dungita sxipanaro, konsistanta preskaux plene el danoj. Tamen la aleno trapikis la sakon ankorauxfoje. Pri irado de «Word Jackson» oni eksciis en Peterburgo, kaj la sangavida carismo denove montris al la mondo sian brutan vizagxon: anstataux ol, ekzemple, sendi murdistojn, aux renkonti la sxipeton en maro, pli proksime al Rusia bordo, per iu el militaj sxipoj de Balta floto kaj ecx ne mortpafi, certe, per plej granda kalibro, sed almenaux simple aresti cxiujn, kiuj sur gxi trovigxis, la carismo korektege ligigxis kun la potencoj de Malmoo, kien «Jackson» alrampis la 30-an de marto, kun peto internigi la sxipon. Sed kia estis tiu internigo! Terura arbitro! Demontovicx ecx parton de la armilaro sukcesis konservi --- kaj jam la 3-an de junio la neflekseblaj luktantoj, frajtinte velsxipon «Emilia», estrataj de sia Lapinski, denove navigas renkonte al la justa ordo. La vojo al gxi cxi-foje, laux ilia opinio, kusxas tra Litovio, tie ili esperas organizi novan fajrejon de la ribelo. La 11-an de junio ili penis elsxipigxi cxe enirejo al Kurisch-Haff --- tiel nomigxis tiam longa, lauxlitere sxnure etendita lago, disigita de Balta maro per Kursxa terlango. Balta maro iom sxtormis, kun gxi ecx somere ne eblas sxerci. Sed al la armitaj revuloj maro cxiam sxajnas atingi nur genuojn --- ek al paradizo gxis morgaux! Dudek kvar homoj dronis lauxlitere je versto de la bordo, ne scipovante atingi ne nur la justan ordon, sed ecx sablan plagxon. Trivita «Emilia» revenis finfine --- sxajne, post la kunpusxigxo kun tiom «maljusta» realeco la luktantoj komprenis, ke la afero, kiel evidentigxis, okazas serioze, belaj frazoj kaj gestoj finigxis, kaj baldaux post la dronitoj sekvos mortpafitoj kaj, probable, ecx pendumitoj; al ili tia perspektivo ne placxis. Murdi, sendi al morto je nomo de justa ordo --- tio estas sankta devo, cxiam bonvolu. Sed morti mem --- tio estas iom tro. Iel ili gxisrampis Gotlandon --- proksimume kiel mi la pordon de la hotela apartamento, kiam al gxi frapis Eriko --- kaj la 19-an de julio sveda milita sxipo transportis la restintojn reen al Anglio.

Mi ilin ecx ne kompatis. Ho dio, ja se ili estus transportantaj pansojn aux jodon --- mi al cxiu starigus monumenton! Mi penis imagi tiujn restintojn. Kiel ili, atendante svedan korveton, sidas sur kajo de paca, dormema, ludila, kiel kuka dometo, Visby, per kesteca krusto de akre-pintaj tegolaj tegmentoj kuranta supren strat-post-strate, kvazaux sxtup-post-sxtupe, sur altan bordon de Gotlando, kun malgajo rigardas al blua, malvarma ecx somere, antauxlonge finsxtorminta maro, al mevoj, kiel blindigaj buloj de negxoblanka flamo malrapide krucantaj lazuron de cxieloj, trinkas ian acxajxon, kaj pensas... Pri kio? Pri kio do ili pensas? Sxajne, tio estas facile imagebla, ja mi estas homo kaj ili estis homoj; jen la manoj, jen la piedoj, kiel diris Kristo al Tomaso Nekredema --- jen cxielo, jen maro, pri kio cxi tie eblas pensi? Sed la sindromo de Cin furiozis en cxiu el ili --- kaj mi ne povis penetri en iliajn pensojn, kiel ne povis penetri, ekzemple, en pensojn de skizofreniulo, per absolute korektaj, oratoraj frazoj pruvanta: «Ni prenu Kolan duoninsulon, insertu en gxin televidilon, cxirkauxe cxiam tirnu panon --- do, cxu Elio Muromano elkreskos, mi vin demandas?»

Jes, siatempe mi pafis. Tute antauxnelonge pafis, por savi Ramilon. Konkretan homon de konkreta murdanto. Sed, ekzemple, aliri junulon, kiu faris ankoraux nenion malbonan kaj al vi, kaj al viaj proksimuloj, kiu cxi-momente pensas --- kaj tio klare montrigxas sur lia vizagxo --- pri tio, cxu bone elkreskis aveno en gepatraj lokoj, cxu ne truigxis la tegmento de patra grenejo kaj kun kiu nun flirtas najbara Pranjo, kaj kun histeria krio «Vi estas dungito de forputrinta regximo!» aux, ekzemple, «Sanka sklafikanto!» trancxi lian ventron per bajoneto?

Ne imageblas.

Mi sisteme, forgesante pri flugantaj tagoj, fosis en vivoj de tiuj restintaj agemuloj, kaj foje miris, trovante faktojn, atestantajn pri tio, ke ili tamen estis ordinaraj homoj, kaj foje afekciigxis pro tio, kiom forte tamen ilia konduto montris ian perversecon de ilia konscio, malgxustecon de celilo, se eblas tiel diri. Preskaux cxiuj tiel aux alie cxagrenigxis pro la okazinto, multaj penis fari iajn konkludojn, sed plej ofte tiuj konkludoj igis min nur eksvingi la manojn en senforta, kaj, mi pentas, kolera embaraso.

La dudek duan de septembro en miajn manojn trafis letero de Petro Stupak, sendita de li el Southampton al Helsingborg al sia, kiel oni tiam diris, civitana edzino. Havis tiu nerealigxinta murdisto edzinon, kiel evidentigxis; evidentigxis, ke lin oni povis ami, kaj ecx kiel... «Saluton, mia dikulineto! --- skribis Stupak. --- Mi ankoraux plu restos en Britio, kuracigxos kaj ripozos iomete post nia balta vojagxo. Kaj poste mi jam revenos por cxiam, Zinjo. Mensostaton mi havas abomenegan. Nia vojagxo montrigxis malsukcesa, kaj pro tiuj malsukcesoj mi ecx pli ol antauxe ekmalestimis nian homan genton. Kaj speciale --- ne ofendigxu --- nin, rusianojn. Ni pli malproksime ol la propra nazo ne vidas, krom al sia umbiliko, al nenio rigardas. Eblas la gorgxon sxiri --- tutegale neniu auxdas, kaj ecx auxskulti ne deziras. En la kapo estas nur edzino kaj bovino, kaj dum festoj --- drinkejo kaj pregxejo. Kiel mi cxion cxi malamegas! Ahx, se povus mi enblovi en dormantajn homojn noblan fajron de malakcepto de tia, se eblas tiel nomi, felicxo! Por ke furiozo bolu en vejnoj de cxiu, kiel bolas gxi en la miaj! Por ne toleru niaj plugistoj kaj metiistoj sennombrajn maljustajxojn, klininte obeeme la kolojn, sed respondu al unu ofendo --- per cento, al unu bato --- per milo da batoj! Por ke la granda celo de liberigxo el jarcenta jugo gvidu cxiun senton, forgesigante pri malestiminda bonfarto, pri mizeraj virtoj, pri animala zorgo pri familio kaj idaro! Fiero, sendependeco, digno, konstanta strebo al libero --- kie estas ili? Ahx, scienco, scienco! Kiel potenca gxi estas en kreado de novaj masxinoj, kaj kiel senhelpa gxi estas en kreado de nova homo!»

Mi memoras, ke mi ecx la kapon balancis, legante, kaj pensis, ke, laux miaj komprenoj, ricevinte tian leteron, ajna normala virino devus kracxi al la vizagxacxo de la auxtoro kaj ne plu allasi en sian hejmon...

Kaj tiam mi eksentis odoron de mia diablo.

Petro Polikarpovicx Stupak. Li agxis tridek kvin jarojn en la sesdek tria. En la kvindek kvina kun lauxdo li finis Peterburgan universitaton, montrinte elstarajn kapablojn en naturaj sciencoj. Sed la kariero ne konstruigxis --- nobelan divenon Stupak ne havis, kaj krome, li deziris cxion kaj tuj, simple cxar li estas tia. Malpacema, kiel geniulo, diras oni kutime pri tiaj homoj, forgesante, ke plejmulto da veraj geniuloj, kun cxiuj, ofte vere malagrablaj en cxiutageco, strangaj trajtoj, distingigxas per karaktero bondezira kaj ecx liberigxinta de mondaj konkurencaj kvereloj, kaj malpacemaj evidentigxas, cxefe, homoj, kiuj, estante nesxanceligeble certaj pri sia potencialo, neniam okupigxas pri gxia realigo, mergante pli kaj pli profunde en vantan lukton kontraux tiuj, kiuj, laux ilia opinio, obstaklas malfermigxon de iliaj talentoj; kaj poste ili jam mem provokas tiun lukton, sentante en profundo de la animo, ke se gxi estingigxos --- ne restos iaj ajn signoj de la genieco. Gxeneralaj reguloj cxi tie, certe, ne ekzistas --- sed tamen... Stupak evidente opiniis sin geniulo, kaj, ne ekskludeble, povus igxi tia. Lin obsedis stranga ideo: la Universo estas kristalo. Interalie, laux mi, tiu ideo ie reaperadas gxis nun, kaj, sekve, en gxi estas io, kvankam mi, kun mia sxtatsekureca cerbo, ne kapablas kompreni --- kio, sed, kiom mi scias, Stupak unua eldiris en scienco tiun ideon.

Tamen li kun eksterordinara kuragxo, tute revolucia, faris el tiu ideo praktikajn konkludojn: laux la legxo de izomorfeco de kristaloj eblas kreskigi Universon en grando de akvomelono aux de kupolo de la sonorilejo de Ivano la Granda --- estas tutegale, la grandeco dependas nur de tempo de kristaligxo. La universoj estos absolute identaj, kaj, ju malplian universon ni volas kreskigi, des malpli da tempo, nature, gxi postulos; nia Universo estas tial tia granda, cxar gxi longe kreskas. El mia vidpunkto, tio estas pura deliro, sur nivelo de Kola duoninsulo kun televidilo, --- sed deliro tre eleganta, cxi tie konformas ecx diskurado de galaksioj, kvankam Stupak pri gxi scii, sendube, ne povis (la kristalo kreskas, neniaj problemoj); sed samtempe grandeco de atomoj, pri kiuj Stupak same, kredeble, ne povis scii, sendube devus meti minimuman limon al skaloj de kreskigata strukturo, aux mi jam tute nenion komprenas. Se ni volas ricevi Universon en grando de orangxo, steloj en gxi devus igxi multe pli malgrandaj ol atomoj, sed tio jam estas plena absurdo. Sed Stupak-on tiaj detaloj ne gxenis, lin obsedis la principo mem. Li siegxis instancojn kun ultimata postulo: donu multe da mono por eksperimentoj. Kaj kun tio, kiel paneinta fonografo, per unu mallonga teksto eksplikis la ideon: la Universo estas kristalo, kaj laux la legxo de izomorfeco de kristaloj...

Mi perdis semajnon, fosante tra IRU Peterburgajn arkivojn --- estis malgaje kaj amare el cxi tie, el Stokholmo, elvoki sur la vidigilon informojn el la urbo, kie mi logxas, el la universitato, preter kiu mi iradas hejmen post laboro, kaj samtempe havi nek eblecon, nek rajton sciigi la hejmanojn pri mi, ekscii, kiel statas aferoj hejme; sed el Peterburgo mi tiun Stupak-on neniaokaze trovus --- kaj mi penis kompreni, kiajn pruvojn de sia praveco donis la geniulo, aux, almenaux, kiel li klarigis, por kio li bezonas Universon en grando de akvomelono. Vane. Per tiaj bagateloj Stupak sin ne laborigis. La Universo estas kristalo. Laux la legxo de izomorfeco de kristaloj eblas kreskigi Universon en grando cxu de akvomelono, cxu de la kupolo de Ivano la Granda. Donu multe da mono. Punkto. Mi dubas, ke ecx en niaj sataj kaj bondeziraj tempoj la Prezidento de Akademio de Sciencoj aux, ekzemple, ministro de atoma energetiko, auxskultinte enrompigxintan al ili kun tiela deliro orgojlan, sarkasman, arogan junulacxon, donus monrimedojn por tiu temo. Des pli --- dum Nikolao Pavlovicx! Dum la Krimea katastrofo! Ja la granda imperio ne povis fari al si tauxgan fusilon --- ne nur Universojn kreskigi! Ho, Rusio... Nu, kaj forto de agado egalas al forto de kontrauxagado. Anstataux ol almenaux provi iomete pripensi argumentojn, trovi belajn faktojn, kiel farus sur lia loko ajna normala Einstein, cxu auxstra, cxu hebrea, cxu ia ajn, anstataux ol motivi sian projekton per ajna, ecx mensoga por unua momento motivo --- ekzemple, volas mi novan Universon en matraso kreskigi, por la Patrujo ne malsxparu monon, acxetante teon kaj kafon de orgojlaj britoj, sed rekte el la matraso, staranta sur tablo en gepatra Torjxok, cxion cxi eltiru senkoste kaj senlime --- Stupak, kiel tiam estis mode por simpleco de divido de la mondo al blanka kaj nigra, ofendigxis al inerteco de la carismo. Kracxis li al siaj kristaloj kaj okupigxis pri kontrauxregistara agado. Kaj ekruligxis... Kaj Rusio por li tuj igxis «fekejo de la monda civilizo». Kaj Aleksandro, jxus surtronigxinte, igxis «sanga sufokanto de popolaj streboj, jam en unuaj tagoj de sia malpura potenco superinta laux malamego kaj krueleco kontraux sia propra popolo la tutan longan regadon de sia bastarda (?) patro». Kaj la kamparana reformo ial igxis «Vica malpura truko de despotismo, direktita al establo de malpaco inter kamparanoj kaj urbanoj». Kaj tiam veturis mia Stupak al Euxropo...

Post fino de la fiaventuro de Lapinski, singardeme kuracigxinte en iu el kuraclokoj de Suda Anglio, li vere revenis al sia «dikulineto» Zinaida Artemovna Hxristoforova. Kie li sxin, kiel dirus Stanjo, unuafoje «brakumis-kisis», mi ne sukcesis klarigi, kaj ecx ne tre penis, ne tio estis grava. Mi denove, kiel en Simbirsko, subite eksentis min cxashundo, kaptinta spuron --- kvankam kio estas tiu spuro, mi al neniu povus klarigi.

Kvankam promesis Stupak en tiu letero reveni por cxiam, sed post kvar monatoj, ion hxemiuminte --- konservigxis liaj fakturoj, pagataj, strange, de Zinjo, kiu servis cxe iu Helsingborga galanteriisto, kaj tiuj fakturoj montris subite vekigxintan intereson al hejmaj hxemiaj eksperimentoj --- denove fornavigis al Britio. Konatigxinte kun gvidaj britaj hxemiistoj, vizitinte la Regxan societon, kaj, evidente, ne trovinte tion, kion li sercxis --- kaj mi neniel sukcesis kompreni, kion li sercxas --- li denove, laux cxio, kontraux mono de duonmalsate vivanta «dikulineto» ankorauxfoje transnavigis la maron kaj trovigxis en Germanio, kiu tiutempe jam estis movigxanta sur unuan lokon en la mondo en tereno de hxemiaj esploroj. Ie ankaux li, versxajne, kromlaboris --- ja neniel povis Zinjo financi kvin monatojn de lia saltado jen al Berlino, jen al Konigsbergo, jen al Munhxeno; kvankam en cxiu el konservigxintaj liaj leteroj al sxi se ne dua, do tria frazo estis sengxena, sxajnanta al li mem, versxajne, jam tute natura postulo de mono. «Bulketo mia! --- skribis li, kvankam de la bulketo tiutempe restis nur hauxto kaj ostoj, mi vidis, foje sxi trafis al foto, eterniginta konfiditajn al sxi satajn, prizorgitajn, angxelsimilajn infanojn de bonfarta galanteriisto. --- Profesoro Mommsen evidentigxis purega cxarlatano. Mi veturis al Bremeno tute vane. Nun mi denove estas en treega mizero, kaj tuta mia espero estas en vi, karulino. Sed mi sukcesis ricevi tute fidindan informon, ke doktoro Raschke en Munhxeno atingis grandajn sukcesojn en tiu tereno, kiu min kaj vin tiel interesas...»

Pri kio ajn okupigxu tiu Raschke, liaj laboroj apenaux povus en tia situacio tiel interesi la bulketon. Tion mi komprenis el la sekva, lasta ricevita de sxi letero --- kaj, apenaux kompreninte unuajn liniojn, kvazaux ricevis nokauxton, kaj dek minutojn ne povis koncentrigxi, kun senespera doloro rememorante Stanjon, per la tuta korpo sentante, kiel malfacile estas nun al sxi, kaj penante jam ne liberigxi, sed almenaux gxis la fino de la labortago forgesi premantan senton de tio, ke mi estas simila al tiu idea fiulo. «Zinjo! Vi sendis iajn grosxojn kaj skribas, ke pli ne povis. Vi skribas, ke ne plu povos, cxar naskis. Mi jam ne scias, cxu tio estas mia infano aux ne mia, ni ne intervidigxis, kara mia, delonge, do cxio povis okazi --- kaj tio ecx ne tiom gravas. Mi tian pasxon de via flanko taksas kiel perfidon. Servado al granda ideo ne toleras mondan vanton. Nepacigebla batalo por idealoj de estonta liberigxo de popoloj postulas de mi cxiujn fortojn. Antauxe vi tion komprenis, kaj, mi opinias, ne ofendigxos al mi pro tio, ke mi detenu min de pluaj kontaktoj kun vi. Sed gxoju pro mi: mi finfine trovis, kion mi sercxis...»

Tiu letero estis akirita de la arkivo jam en arkivo de polico. Rimarkinte sxangxojn en staturo de la guvernistino, la galanteriisto forpelis la karulinon kun skandalo. Per ia sxparmono sxi ankoraux sukcesis gxisvivi la naskon, sukcesis naski, kaj iomete resanigxinte, ne sukcesis elpensi ion ajn pli bonan, ol prostitui sin. Sperton la dudekokjara rusa idealistino havis nenian pri tiu afero. Pro naiveco sxi trafis al fremda teritorio, kaj sxin trancxmurdis prostituisto de okupantaj tiun teritorion virinoj. Kio okazis al la infanoj, mi ne sukcesis klarigi.

Lauxlitere dispremita, mi sidis, obtuze rigardante al rompigxemaj malgrandaj pagxetoj, kovritaj per pala arabesko de senkolorigxintaj inkoj kaj, forgesinte tutan aritmetikon, kalkulis per la fingroj. Se fine de auxgusto estis kvin, do fine de septembro --- ses... do, naux estos fine de decembro. Gxis la fino de decembro mi devos cxion fini. Morti, sed fini. Kaj reveni. Ne gravas, ke ni kverelis, ke sxi ne volas min vidi, ke eble sxi min jam malamas, ke sxi eble havas iun alian kaj cxiam havis iun alian --- mi devas trovigxi apude. Por ajna okazo. Se sxi bezonos helpon.

Raschke. Raschke, Raschke, Raschke...

Denove, jam ne sciate kioman fojon, mi por ioma tempo sxangxis kadukajn paperojn al terminalo. Mi gxis nun ne povis kompreni, kion sercxas Stupak, sed, kiam la respondo aperis sur mia vidigilo, mi ecx ne miris, nur pensis kun rabobesta kontentigxo: a ha. Sxajne, subkonscie mi tion atendis.

Otto Dietrich Raschke, juna, elstare talenta organika hxemiisto, fine de la kvindekaj jaroj estis levigxanta stelo, al li oni auxguris brilan estontecon. Tamen post proksimume sesdek dua jaro lia aktiveco velkas. Li ne publikigxas, ne partoprenas sciencajn kongresojn kaj kunvenojn, ne subtenas, kaj foje ecx abrupte dissxiras cxiujn kontaktojn kun kolegoj. La kolegoj klacxas kaj malice palpebrumas unu al la alia: la temo de Raschke, kiu aspektis tre alloge, evidentigxis blufo. Li hontas rigardi al niaj okuloj! Kaj Raschke senelire logxas en malmultekosta Munhxena hoteleto, kun nacia akurateco promenas dum ajna vetero de la deka gxis la dekunua matene kaj de la kvina gxis la sepa vespere laux pitoreskaj kajoj de Izaro --- klaraj okuloj, juna revema rideto --- kaj cxiam pli kaj pli ofte vizitas, restante tie gasti por tago, por du, kaj poste ecx por semajno, bienon Alvico, apartenanta al lia mecenato Klauxso Haushoffer. Dum unu el la vesperaj promenoj, en aprilo de la sepdeka jaro, li pereas en ne tute klaraj --- ecx, simple dirante, tute malklaraj --- cirkonstancoj, ne ekskludantaj ies malbonan intencon.

De la sepdeka jaro.

La patrono de sciencoj Haushoffer ekde infaneco ne havis sur la vizagxo reveman rideton. Eble, ecx en la infaneco gxi lin ne vizitis. Tio estis ido de nobela antikva familo, influhava magnato, severa pragmatikulo, unu el gvidantoj de milita partio cxe kortego de bavariaj Wittelsbach-oj. Post kiam en la sesdeksesa jaro Bavario elpasxis sur flanko de Auxstrio en gxia senespera konflikto kontraux Prusio kaj kune kun gxi malvenkis, Haushoffer provizore perdis poziciojn kaj ecx igxis malfavorata --- sed post duonjaro li jam troveblas en Berlino, konfide konversacias kun Bismarck kaj fulmorapide transformigxas en ardan adepton de germana unuigxo. Ekde tiam, kiom kreskis influo de Hogenzollern-oj en Bavario, tiom kreskis ankaux influo de Haushoffer.

Se Rachke postlasus pli da presitaj verkoj, se li deklarus oficiale pri iu sia malkovro, li, probable, enirus historion de scienco kiel unu el patroj de biohxemio. Ekde juna agxo lin interesis influo de organikaj reakciajxoj de diversaj specoj al stato de homa psihxo.

A ha.

Mi povus tremi pro senpacienco, mi povus sxtonigxi kun levita kruro, kiel Timoteo sub siringo en la tago de mia fornavigo. Sed la kapto ne okazis. De Raschke preskaux ne restis spuro --- nur intencoj, nur projektoj...

Sed.

Jen kion li skribas al mia Stupak --- versxajne, responde al iu letero, kiu aux ne konservigxis, aux ne trovigxis. «Vere, mi antauxnelonge okupigxis pri ekstraktado de toksinoj de amanito, provizantaj, laux cxiuj faktoj, konatan al ni ekde antikveco fenomenon de berserkeco. Al mi sxajnis tre alloga afero krei drogon, kiu por iu tempo, kaj eble, ecx por cxiam, obtuzigus en la homo senton de timo. Kiel faciligus gxi, ekzemple, laboron de fajrobrigadistoj, aux akvosavistoj, aux luktantaj por prava afero batalantoj. Tamen pro nedependaj de mi cirkonstancoj mi devis cxesi la laboron kaj forlasi Hettingen-on...» Laux tono de la letero senteblas, ke la juna hxemiisto lauxlitere krevas pro fiero pri sia sagxo kaj siaj atingoj, sed ies forta mano sxtopas lian busxon.

Jen kion li skribas plu: «La ideo de subpremado de bremsaj stimuloj en homa animo kaj, se eblas tiel diri, medikamenta plifortigo de heroa elemento de homa naturo same, principe, ne estas io neebla. Versxajne, antikvaj popoloj konis tiajn naturajn medikamentojn. Jam nun eblus konturi rondon de renkonteblaj en la naturo objektoj, inter kiuj oni devus provi trovi tian drogon. La cxefa malfacilajxo konsistus en tio, kiel gxin ekstrakti, kiel fari stabila, kiel atingi plifortigon de gxia influo por ke rezisti la artefaritan sxangxigxon de valorsistemo povus neniu animo, ecx se tio estus animo, simila al Dia angxelo...»

A ha.

Do, jen kiel intencis Stupak enblovi «en dormantajn homojn noblan fajron de malakcepto».

Kaj la ideo, laux kiu revolucio jam antauxlonge okazus, se homoj ne estus tiom alligitaj al siaj filistraj gxojoj, al edzinoj kaj bovinoj, kaj ne timus jxeti en flamon cxion cxi, kaj poste ecx sin mem, kiel najlo sidis en la kapo de Stupak. Jen kion li skribas al Bakunin, amiko laux la balta vojagxo: «Mihxailo Aleksandrovicx, kara! Vi diras, ke vi organizis "Internacian frataron", sekretan batalan organizon de anarkiistoj, kaj gxojas, kiel eta infano, esperante, ke servos gxi kiel alumeto, destinita flamigi la malnovan mondon. Ne servos gxi, ne flamigos. Dum homoj niaj estas malviglaj kaj facilanimaj, dum ne kapablas cxiu viro, cxiu virino, forgesinte cxion, krom ricevitaj ofendoj, forjxeti momente tion, per kio vivas simplula koro, kaj al plej eta provo de ajna despotismo subpremi ilin respondi per neniiga vengxo, la afero de revolucio estas senespera. Ne helpos frataroj, ne helpos paroladoj. Helpos, kara mia, la granda scienco, kiu finfine komencos servi al la vera afero...»

Tion li skribas somere de la sesdek kvara, jam el Munhxeno, jam intervidigxinte kun Raschke. Kaj poste ili igxas nedisigeblaj amikoj, ili ecx foje promenas kune, kaj la juna hxemiisto pro la nova, ruse malakurata amiko, ecx foje komencas la promenon ne je la deka, sed ecx je la deka kaj tri kvaronoj, cxar la amiko tro longe dormis kaj ne veturis al li gxustatempe. Tiun afekcian fakton notis en sia taglibro juna Gerta Büchner, logxinta kontraux la hotelo de Raschke kaj observadinta liajn cxiutagajn elirojn, sidante cxe sia fenestro.

Kaj en septembro de la sesdek kvara Raschke prenas Stupak-on kun si en Alvicon.

Kaj jaron poste Haushoffer, agitante la registaron de Bavario por aktiva, perforta politiko kaj, speciale, por partopreno en neevitebla, laux lia opinio, kolizio de Auxstrio kaj Prusio, faras en la kabineto de ministroj, dum cxeesto de la regxo, multesignifan misdiron: «Jes, tio estos ankoraux malnova milito. Sed tio ja estos ne lasta milito. Kaj mi jxuras, en novaj militoj ni havos novajn soldatojn. Soldatoj de malamiko igxos niaj soldatoj».

Kaj Rascke restas en Alvico preskaux senelire. Kaj al Alvico el tuta Germanio venas iaj strangaj sxargxoj: pezaj metalkonstruajxoj, potencaj pumpiloj, vaporaj motoroj kaj dinamo-masxinoj, sennombraj hxemiajxoj...

Kaj Stupak jen dum semajnoj ne eliras el Alvico, jen subite elveturas kaj, evidente ne sentante antauxan mankon de monrimedoj, vojagxas laux komunismaj adresoj de Euxropo. Penas interkonsenti kun Engels, sed malsukcesas; en liaj paperoj trovigxas peco de malnetajxo de letero al nesciate kiu: «Frederiko estas stulta kaj pasiva. Homo, intencanta verki "Dialektikon de naturo", nenion komprenas pri la naturo. Homo, alvokanta al perforta forigo de reakcia sociordo, nenion komprenas pri perforto. Kun "Internacio" ni ne havas komunan vojon».

Tamen, kiam en la sepdeka jaro en Euxropo aperas Necxaev, ili renkontigxas kaj momente igxas plej bonaj amikoj. Necxaev post kelkaj semajnoj skribas al Bakunin: «Pecxjo min tute cxarmis. Kia volo, kia skalo! Li rakontis al mi multon tian, kion mi opinius bela fabelo, se li ne donus pruvojn. Baldaux, baldaux laux la tuta mondo, neatendite por niaj malamikoj jen tie, jen tie, kiel fungoj post pluvo, komencos elkreski sentimaj, neadmoneblaj, senkompataj kaj ne detenataj de ajna Kristo batalantoj! Pecxjo promesis al mi grandan artikolon por "Popola revengxo", kie, nature, dirante nenion konkretan, li penos inspiri per tiu perspektivo malfortigxantajn vicojn de nia batalantaro». Gxuste tion, sxajne, Pecxjo ne devus promesi. Kiam estis skribata tiu letero, Pecxjo jam senspure malaperis survoje el Lauxzano al Munhxeno.

En la sepdeka.

Kaj en la sama sepdeka, dum solena festo de naskigxtago de filo kaj heredonto, Karlo Haushoffer, la felicxa patro antaux okuloj de du dekoj da nenion komprenantaj gastoj enmetis en manplatetojn de la jaragxa etulo, trankvile okulumanta la festan tablon, bonanime pepanta kaj faranta vezikojn por gxojo de sinjorinoj, svarmantaj cxirkaux li, absurdan, ecx ne similan al ia ludilo, feran kesteton. Kaj la etulo kunpremis gxin per siaj pufaj angxelaj fingretoj, kaj ektrenis gxin en la busxon, sed la kesteto ne trairis, kaj li devis limigi sin per rongxado de la anguloj. Kun pokalo da cxampano starante super la ido, la fiera kaj brilanta magnato, nenion klariginta al la gastoj nek tiam, nek poste, deklaris: «Filo mia! Vi estas bebo, kaj vi estas nedisputebla posedanto de tiu cxi kesteto. Vi kreskos, kaj igxos posedanto de la kesteto pli granda kaj pli komplika. Kaj kiam vi igxos tute plenagxa, vi, mi kredas, igxos nedisputebla posedanto de la tuta mondo. Mi trinkas je tio!»

Kaj, kiel oni diras, senprokraste eltrinkis.

Kesteto.

Cxu mono? Cxu trezoro? Se li dirus «pli granda kaj pli valora», mi gxuste tiel komprenus. Vortoj «pli valora» cxi tie estus plej konvenaj. Sed en letero de unu el cxeestintaj en la ceremonio sinjorinoj, sendita de sxi al Vieno, al fratino, estis skribite gxuste «pli komplika». Tiel ne eblas miskompreni aux elpensi. La sinjorinon tiu esprimo, laux la letero, miris ne malpli, ol min.

Klauxso Haushoffer vivis ankoraux preskaux dudek jarojn, kaj dum tuta tiu tempo li ne forlasis Alvicon ecx por tago. Gastoj, vizitantaj lian bienon --- kun paso de jaroj ili igxis pli kaj pli malmultaj --- unuvocxe asertis, ke la maljuna politikisto havas lacan, elturmentitan aspekton, kaj li kvazaux cxiam atendas ion.

Ni sidis sur benko de somera podio de Kavalira insulo, kaj nokta lago Mälaren ludis per kauxcxukaj rebriloj de lumoj. Sur transa flanko de la malhela, brilanta glatajxo, sur bordo mem de Kungsholmen, kiel malhela peza ombro altis bastiono de urbodomo, etendinta al cxielo fortan trunkon de cxefa turo. Sxajnis, tuj devus, ridinde bruante, preterkrabli «Solaris Rex». Sxajnis, ke mi ankoraux ne konas Stanjon, kaj sidanta apude homo devos ankoraux konatigi min kun sxi nur post tutaj dek tri jaroj; kaj kun Liza ni nur jxus komencis brakumi-kisi, kaj cxio mirakla estas ankoraux en estonteco. Sxajnis, konversacio devus okazi pri rusia literaturo, pri tio, ke gxi estas nekompareble pli spirita, ol ajna alia, tial la euxropa merkato akceptas gxin nur po eta dozo. «Rigardu, --- devus diri juna kaj stulta mi, --- ili ecx ne scias, kio estas, ekzemple, amo. Ekzistas erotiko kaj ekzistas geedzeco. En la unua plej gravas grandeco de seksorganoj, volumeno de busto, tehxnikeco de plenumo kaj cxio tia. En la dua plej gravas reguligo de posedaj rilatoj, speciale por okazo de morto aux eksedizgxo. Kaj tiel --- cxiam! Vi verkas pri nekonataj al ili aferoj!»

--- Cxio jam estas decidita, --- lace diris mi en la realo, kaj diris jam ne unuan fojon. --- La bileto estas en mia posxo, matene mi elflugas al Munhxeno. Ne bezonas mi sekurigon, ne bezonas defendon. Mi petas nur transdoni tiujn materialojn al Lamsdorf.

--- La risko estas nepravigebla, Alekseo Nikodimovicx, --- vican fojon, kaj same lace, objxetis la atasxeo. --- Sen ajna preparo kaj prilaboro --- en inferon...

--- Tion, ke Alvico estas infero, neniu al mi pruvis. Risko estos multe plia, se ni sen interkonsento kun la germana registaro arangxos iun seriozan operacion sur germana tero. Tio estas barbareco, kaj mi tion ne permesos. Sed se ni komencos interkonsenti --- kiom da tempo ni perdos! Ecx se mi sukcesos persvadi la caron parence komunikigxi kun la germana imperiestro --- tutegale ni perdos ne malpli ol semajnon. En la ideala varianto. Multo povas okazi dum tiu tempo --- de likado de informo gxis novaj murdoj. Krome, okaze de kunaj agoj ni devos kun cxio cxi, --- mi svingis en aero per fleksebla disketo, --- konatigi germanajn kolegojn. Kaj dum mi ne scias, kiomgrade Alvico povas kompromiti la instruon, kiun distribuas mia gazeto --- al tiu konatigo mi ne povas decidigxi. Ne, cxio estas decidita.

--- Kaj kun kia legendo vi intencas...

--- Sen ajna legendo. Obtuza, sed obstina jxurnalisto kiel heroon de unu el historiaj skizoj elektis anarkiiston Stupak. Evidentigxis, ke dum lastaj jaroj de la vivo Stupak ofte vizitis Alvicon. Cxu ne restis cxe vi leteroj, memuaroj, fotoj...

--- Ja pro la sola demando pri Stupak, se Haushoffer lin vere likvidis, vin tie...

--- Ne malbonauxguru. Kiel dirus nun unu mia konatino, vi kreas stabilan vibradon inter nuna vorto kaj estonta evento kaj, tiamaniere, abrupte pligrandigas probablon de nedezirata rezulto. Necesas diri: cxio estos bona, cxio estos bona --- kaj tiam cxio estos bona, --- mi silentis iom. --- Gxuste por tia okazo, fakte, mi petas vin transdoni tutan kolektitan de mi informon al la centro.

--- Pardonu, Alekseo Nikodimovicx, sed... se vi tamen ne revenos?

--- Se mi ne revenos, pensos pri tio, kion fari kun Alvico, jam ne mi, --- mi pauxzis. --- Mi revenos. Vi ecx ne imagas, kiom da devoj mi havas al du tre bonaj plenagxaj kaj al du tute bonegaj etaj homoj!

En malforta lumo de foraj urbaj briloj mi vidis, kiel la atasxeo necerte ridetas responde al mi.

De delto de Barnhusviken, tie, kie gxi enfluas en Mälaren, auxdigxis proksimigxanta, pene graketanta bruo. Mi turnigxis. Inter ni kaj la urbodomo, flagretante per malhelaj lanternoj, malrapide movigxis stumpa sxalupeto. Mi fiksrigardis --- kaj ne kredis al la propraj okuloj. Demonstre kasxante nek gxojon, nek la naciecon, mi knabece eksaltis kaj ekkriis tiel, ke min auxdis duono de la insulo:

--- Cxio estos bona!

La sxalupeto estis «Solaris Rex».


[ Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]

Notoj pri la cxapitro


drakkar ---

Antikva vikinga sxipo.


«Canon» ---

Marko de fotilo.


sankta princo Aleksandro ---

Aleksandro Neva (1220--1263), princo Novgoroda en 1236--1251, grandprinco Vladimira ekde 1252. En la «Neva batalo» en 1240 venkis svedojn, gvidatajn de Birger, tiama reganto (jarlo) de Svedio. Nun Aleksandro Neva estas sanktulo de rusa ortodoksi-kristisma eklezio.


Good day, Eric. I'm from Mihxailo Sergeicx ---

Bonan tagon, Eriko. Mi estas de Mihxailo Sergeicx. (angle)


Iru tien --- ne sciate kien... ---

Frazo el rusa popola fabelo (tiel caro sendas Ivacxjon-stultulon plenumi taskon, elpensitan por lin pereigi).


«pasxtas» ---

T. e. kasxobservas (en slango de specialaj servoj).


«Russian empire is a great country» ---

Rusa imperio estas granda lando (angle).


«Russians is a great people... Duke Trubetskoy is a real communist...» ---

Rusoj estas granda popolo... Princo Trubeckoj estas vera komunisto... (angle).


«Eric!, Oh, Eric! I love them!! I love both of them!! Catch me? I want fuck both!!!» ---

Eriko! Ho, Eriko! Mi amas ilin!! Mi amas ilin ambaux!! Cxu vi komprenas? Mi deziras fiki ambaux!!! (angle).


«Fuck both vodka and beer? O'kay...» ---

Cxu fiki kaj vodkon kaj bieron? O kej... (angle)


la kamparana reformo ---

Temas pri liberigo de kamparanoj el servuto, komencigxinta en 1861.


Aleksandro ---

Aleksandro II (1818--1881), rusa imperiestro (1855--1881).


Tocqueville ---

Alexis Tocqueville (1805--1859), franca historiisto kaj politikisto.


aleno trapikis sakon ---

Aludo al rusa proverbo: «Ne eblas kasxi alenon en sako» (t.e. ne eblas kasxi veron, gxi tutegale iam malkovrigxos, kiel la aleno nepre trapikos la sakon).


Elio Muromano ---

Heroo de antikvaj rusaj legendoj.


«Sanka sklafikanto!» ---

T. e. «sanga sklaviganto», prononcita kun afekta balta misprononco.


sonorilejo de Ivano la Granda ---

Fama belega sonorilejo en Moskvo, sur Rugxa Placo.


la Krimea katastrofo ---

Temas pri Krimea milito, kiam Rusio malvenkis al Britio kaj Francio.


Wittelsbach-oj ---

Sudgermana familio, reginta en Bavario en 1180--1918.


Bismarck ---

Otto von Bismarck (1815--1898), politikisto kaj diplomato de Prusio kaj Germanio, ministro-prezidento de Prusio (1862--1871), kanceliero de Germania Imperio (1871--1890). [ Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]


Cxe disvojigxo, tie, kie auxtosxoseo Munhxeno -- flughaveno sendas mallongan apendicon al eksterurba rezidejo de Wittelsbach-oj, mi eksentis «voston». Rigardante en malantauxvidan speguleton, mi mole bremsis luitan en la haveno «BMW» --- cxi-tieaj patriotoj jam dum tria jaro acxetadis eksklude produktojn de «Bavariaj masxinkonstruaj uzinoj», kaj al alvenintoj ludonis eksklude nur ilin; sekvinta min «Opel» iomete proksimigxis, kaj poste same komencis malrapidigxi. Mi deveturis al vojrando kaj, iomete klinigxinte, knarinte per dekstraj pneuxmatikoj laux sablo, haltis. Mi eliris el la auxto, movante la sxultrojn kaj kubutojn, kvazaux ekzercante sin post longa sidado cxe stirrado, kaj ekstaris je tri pasxoj de la «BMW», kun gxua turisma aspekto admirante velkintan novembran pejzagxon de Bavaria platajxo, randita sude per foraj stakoj de Alpoj, kovrita per malvarma bluo de cxielo kaj blindigaj, malklare fibraj strioj de cirusoj. La «Opel» nedecideme preteris min; en gxi sidis duopo, kaj al mia flanko ili kun evidenta peno ecx ne rigardis, kvankam kio povas esti pli natura --- gliti per indiferente scivolema rigardo laux tiu, kiu veturis antauxe kaj subite malantauxigxis. La knaboj, sxajne, estis fortikaj. Do, tio komencigxis. Ili haltis antauxe, ne malproksimigxinte ecx je cent metroj. Nu, kaj kio plu? Pretere kun mallonga siblo de tempo al tempo veturadis tien kaj reen diverskoloraj auxtoj; dominis, certe, «BMW». Estas strange, ke ili ne prenis tiun markon.

Konscie konfuzante miajn pasxtistojn, mi aroge eksidis rekte sur sekan herbon cxe la vojrando kaj, ne hastante, kun plezuro ekfumis, plu malrapide movante la rigardon dekstren-maldekstren. Vere, estis bele, sen disputoj. Antauxaj pordoj de la «Opel», kiel flugiloj de papilio, malfermigxis samtempe, kaj la pasxtistoj, pri io konversaciante, eliris el la auxto. Tiu, kiu sidis cxe la stirrado, entute estis atleto. Mia flanko, vundita en Simbirsko, iel tuj ekdoloris. Gxi delonge ne rememorigis pri si. Cxu gxi auxtunon sentas, aux sxangxon de vetero, sxercis mi kun mi mem, cxagrenite taksante ampleksojn kaj kapablojn de la sxoforo. La alia pasagxero estas evidenta intelektulo, «generatoro de ideoj». Li estas vestita prude, ecx iomete ceremonie, portas testudajn okulvitrojn. Naskita en Konigsbergo, ne alie. Aux en ia bieno apude. La sxoforo kelkfoje batis per sxupinto laux maldekstra malantauxa pneuxmatiko, montrante al gxi per ambaux manoj kaj ion klarigante al la pasagxero; la pasagxero kun malplezuro kapjesis. Kompatinduloj. Iajn paneojn ili havas, vidu. Spektaklo. Aux mi havas persekutmanion? Tia vosto malcxifreblas dum tridek sekundoj. Bone, ni ludu. Mi finfumis, forjxetis la cigaredstumpon, revenis en la auxton kaj ekruligxis pluen. Kun fajfo mi preterflugis ilin --- la sxoforo, kiu estis fosonta en la pakajxejo, tuj gxin batfermis, ne rigardante al mi kun sama peno, kaj la intelektulo indiferente rigardetis. Senaferaj, bonhumoraj homoj nemalofte inklinas nemalice moketi siajn proksimulojn, kiuj havas malgrandajn, nedangxerajn, sed cxagrenajn malagrablajxojn --- gxuste tion mi montris: kun gaja rideto svingis la manon al la intelektulo kaj lauxte kriis ruslingve en duonmalfermitan fenestron: «Ne cxagrenigxu, knaboj!». Abrupte altigis rapidon gxis cent sepdek. La «Opel», tremetante, rapide sxrumpis en la speguleto. Do, tamen estis persekutmanio.

Ne. Ili preterlasis pompan «Nissan», metinte gxin antaux si, kaj same ekveturis. Infanaj trukoj. Ili ecx ne tre kasxas sin. Simple montras elementan maskigxon por ordo, por ne aspekti tute stulte, aux ecx por mi pli bone ilin rimarku. Kaj kion ili deziras? Cxu premas miajn nervojn? Stultuloj vi estas, knaboj. Post la alterna dejxorado de la edzinoj mi entute ne plu havas nervojn.

Bone, ni ludu plu.

Mi enveturis en Schwabing. Stratoj estis plenaj de auxtoj, observi la voston igxis pli malfacile --- sed de tempo al tempo aperis malantauxe dekliva verda dorso, jam konata gxisnauxze. Mi turnis orienten kaj rapide transsaltis al Bogenhausen. Kaj mia marmoto kun mi. Mi haltis sur ronda placo antaux katedralo Frauenkirche --- bonega specimeno, sendispute, gxi simple kantas per cxiuj linioj; sed, dirante sincere, min gxi tiumomente ne interesis. Gxustatempe rememorinte, ke mi estas korespondanto kaj, kaptinte de sur la malantauxa benko «Canon»-on, mi elrampis el la auxto. La kara amiko bremsis sur transa flanko de la placo. Dum eble dudek minutoj mi vantkuradis cxirkaux la katedralo, rigardante en la objektivon kaj cxagrenite balancante la kapon --- ne, ne konvenas direkto; ne, trancxigxas la bildo... Mi klakis kvar fojon kaj tiel, kaj cxi tiel. La verda dorso obeeme kaj silente, kiel orienta virino, enuis en malforta, truita ombro sub preskaux senfoliigxintaj ulmoj.

Mi ekinteresigxis, tio estis almenaux ia utilo de tiu cxi ludo. Mi plongxis en la «BMW»-on kaj malrapide ekruligxis al Izaro, elsaltante tuj kiam antaux la okuloj aperis io pitoreska --- kaj tuj komencis turni la fotilon, mallevigxi sur genuon, klaki... Sentante sur la nuko pezajn, ecx por momento ne degluigxantajn rigardojn. Kaj mi ankaux sukcesis amuzi min --- ecx, sincere dirante, trankviligi, tiu cxi aroga kaj malkasxa persekutado tamen premis miajn neekzistantajn nervojn --- imagante dolcxan bildon: sidas mi en la mallumigita gastocxambro kun Stanja knabo sur genuo, la fratinetoj kiel du komfortaj kokinetoj instaligxis sur la divano, Pauxlinjo, kiel sxi tion sxatas, mem enmetas en la projekciilon fotojn, kaj mi komentas, iomete balancante la varman etulon per la kruro: «Nu, Pauxlinjo, nun cxi tiun... Jen, karulinoj miaj, Frauenkirche, la dekkvina jarcento, gotiko. Jen, buletoj miaj, Teatina pregxejo, la deksepa jarcento. Jen Gliptoteko, tio estas klasikismo. Jen hotelo "Otton", nomita tiel omagxe al imperiestro Otton Wittelsbach, cxi tie mi logxis... Interese, cxu? Cxu mi estas interesa viro?»

Estas vere interese --- kiu el ili unua batos mian vizagxacxon?

Mi esperas, ke almenaux ne Pauxlinjo.

Mi parkigxis sur duonmalplena haltejo cxe «Otton», en kiu jam en la flughaveno mi mendis apartamenton. La hotelo staris en luksa loko, sur bordo mem de Izaro, cxe meandro, kaj mi denove klakumis du fotojn. Somere «Otton», versxajne, dronis en verdo, sed nun folioj sur kverkoj estis ecx ne oraj, sed lauxnovembre morte-brunaj, kaj pro ventoblovoj skrapis unu la alian, kiel ladaj. Mia pakajxo, versxajne, estis jam en la apartamento --- se oni gxin ne esploras ie; cxio povas esti, se tiel komencigxis. Jen ili, miaj karuloj, kien do mi iros sen ili --- haltis je dekkvin pasxoj de mi, cxe gazeta auxtomato; gazeton ili ekdeziris acxeti, buletoj miaj...

Mi denove movis la sxultrojn, ekzercigxante, kaj cxirkauxrigardis. Amuze. Preskaux sur tiu cxi loko antaux cent tridek jaroj gxibis hoteleto, kie logxis dum lasta deko da jaroj de sia mallonga vivo kompatinda Raschke. Sed, verdire, kial kompatinda? Toksinon de amanito li, vidu, bezonis. Por obtuzigi senton de timo cxe luktantaj por prava afero batalantoj... Mi opinias, ke tiu batalanto, kiu frapis la hxemiiston laux la nuko, prenis cxe la pantalono kaj jxetis trans parapeto de la kajo en glacie malvarman Izaron, estis absolute konvinkita pri praveco de sia afero.

Tamen li estis ne Lapinski, ne Tkacxov, ne imperiestro Nikolao Pavlovicx. Kompatindulo, unuvorte.

Kaj la domo, kie logxis kaj skribis sian taglibron, tiel helpintan al mi, Gerta Büchner, ankaux malestas. Oni gxin delonge malkonstruis. Por gxardeneto antaux «Otton». Kaj la kverkoj jen kiel jam elkreskis.

Mi ekiris al la hotelo, preskaux auxtomate jxetinte vican rigardon al la pasxtistoj --- kaj preskaux stumblis; kaj afekta gapo, kiun mi komencis montri por plia versimileco, simple klakfermigxis per si mem.

La intelektulo estis koncentrigxinte elprenanta el la auxtomato «Pravda»-n. Kaj sur lia rekta dorso, direktita miaflanken, kvazaux neona reklamo flamis: «Cxu vi vidas? Mi acxetas "Pravda"-n!» Plue --- plie. Li tuj malfermis la gazeton, kaj, kvazaux plene absorbita de legado, nenion rimarkante cxirkauxe, malrapide ekiris miaflanken. Estis groteska spektaklo: largxaj, kiel veloj, konataj folioj kun rekonebla de versta distanco tiparo de la titolo, ricevis subite maldikajn prusajn krurojn kaj iris al mi. La intelektulo preskaux tusxis mian sxultron per papera rando --- mi konsternite deflankigxis; kaj li, plu sorcxite rigardante al la dua gazetstrio, ien inter artikolaj titoloj «Grimacoj de merkato» kaj «Hidroponiko en Tajmiro --- estos!», malrapide, strecxite preteriris kaj malproksimigxis en unu el aleoj de la gxardeneto. Li evidente montris al mi ian signon --- sed kian? Ke mi estas malcxifrita? Sed por kio? Aux tio estas vica etapo de psihxologia premado? Kvazaux sekvante en turista malstrecxiteco flugon de pigo, mi movis la rigardon maldekstren, al la ronda dorso de «Opel» --- la atleto, kruciginte la manojn sur la stirrado kaj metinte sur gxin la kapon per nuko al mi, demonstre dormetis. Mi decidigxis.

La intelektulo, obstine sxajnigante, ke de la Tajmira hidroponiko dependas tuta lia estonteco, sukcesis foriri je sepdek pasxoj antauxen kaj preskaux trairis la gxardeneton survoje al aleo sur transa flanko de la cxirkauxanta «Otton»-on verda zono. En la gxardeneto mankis homoj; la nuboj, kiujn mi kun tia plezuro kontemplis du horojn antauxe, igxis kontinua bula maso, sxtopinta la firmamenton --- pro tio igxis krepuske kaj iel malvarme... Ahx, dio mia, ja ne pro la nuboj al vi estas malvarme, diris mi al mi mem, kaj tiu konjekto min kuragxigis. Mi ekiris post la intelektulo. Kaj kiam li, ne gxisirinte dek pasxojn gxis Tirpitz-aleo, haltis, mallevis la gazeton kaj turnigxis, rigardante tra la testudaj okulvitroj rekte al mi, mi cxirkauxglatigis min per la manplatoj --- tute senkulpa gesto, mi kvazaux kontrolas, cxu ne cxifigxis la kostumo, cxu ne estas ie neatenditaj faltoj, sed profesia okulo tuj komprenos, ke mi demonstras maleston de armiloj kaj en la posxoj, kaj sub la akseloj, kaj kie ajn. Li, evidente hastante, faldis «Pravda»-n --- preskaux cxifis, por sukcesi, dum mi iras --- kaj ripetis mian movon. Mia animo iomete malpezigxis. Ja mi jam estis preta al io ajn --- cxu plongxi en arbustojn, cxu balanci pendolon sur paca vojeto, supersxutita de seka foliaro... Aliflanke, kion li timu, li ja estas sur sia tero, kaj li ne estas sola --- oni facilege povas pafi en mian dorson, aux el la samaj arbustoj elsalti kaj sxpruci en mian vizagxon iun acxajxon; aux entute... enblovi iel noblan fajron de malakcepto de simplulaj gxojoj kaj malestimon al edzinoj-bovinoj...

Versxajne, mirindan senton de libero kaj sendependeco devas havi homo, por kiu cxio cxi vere nenion signifas kompare kun la propra persono kaj zorgeme vartita manio de nepacigebla lukto por ia bucxa idealo. Sxajne, gxuste tian staton de libero en pasintaj tempoj oni nomis heroeco. Ne imageblas...

Kaj kiel, versxajne, abomene kaj triste estas por tia homo, libera, vivanta nur por si mem kaj por la lukto, se almenaux unu tago lia pasos sen kvaronumo, sen perforto, sen perfido de iu normalulo por la idealo... Ja tiuj kvaronumoj kaj perfidoj estas la sola afero, per kiu li firmigas sian pozicion en la mondo. Alia spuro ne restas.

Mi aliris proksime al la intelektulo kaj haltis. Klare demandis ruslingve:

--- Vi, sxajne, volas ion diri al mi?

Li kapjesis.

--- Jes, --- same ruslingve respondis li. --- Mi gxojas, ke vi tiel rapide kaj tiel gxuste min komprenis.

La lingvon li posedis bonege. Misprononco estis ne pli forta, ol, ekzemple, de Kruus.

--- Mi vin auxskultas, --- diris mi.

Li iomete silentis.

--- Cxu mi havas honoron paroli kun korespondanto de gazeto «Pravda» Alekseo Nikodimovicx Cxernysxov?

--- Vere tiel.

Li denove silentetis.

--- Sed, eble, kun kolonelo Aleksandro Lvovicx Trubeckoj?

--- Eble, --- indiferente respondis mi, sed mia koro fakte stumblis. Kie do mi tiel eraris?

Li etendis la manon kaj konsole tusxis mian kubuton.

Kaj subite li ridetis al mi. Sur osteca mallargxa vizagxo, preskaux duone kasxita sub la okulvitroj, la rideto montrigxis neatendite milda kaj hela.

--- Ne cxagrenigxu, kolonelo. Vi ne faris profesiajn erarojn. En tio, ke ni malcxifris vin, ne estas ecx peceto da via kulpo, --- li suspiris. --- Vi neniel povis scii, same kiel ne povis tion scii ankaux tiuj, kiuj vin sendis, ke vilao Alvico delonge vokas nian atentan intereson, kaj la Munhxena nodo de IRU antaux multaj jaroj estis ekipita per malgranda auxtomata aldonajxo.

Li denove suspiris, kaj en tiu suspiro evidente montrigxis faciligxo. Sxajne, vokante kaj atendante min, li same tro nervozigxis, kaj nun estis poiomete malstrecxigxanta. Versxajne, li gxojis, ke cxio finigxis sen miskomprenoj.

--- Tuj kiam de ie ajn venas demando, en kiu figuras «Alvico» aux «Haushoffer», al respektiva terminalo en Berlino tuj iras informo pri tio, kia demando venis, de kie, kio estas sendita responde. La unuan signalon ni ricevis antaux pli ol monato. Kvin semajnoj suficxis por kompreni, kio estas tiu Cxernysxov, tiom interesigxanta pri Alvico. Des pli, ke karaktero de viaj demandoj praktike ne lasis ajnajn dubojn pri tio, rilate de kiu enketo ili venas. Interesigxi pri sektoj de komunistoj-murdistoj povus, plej probable, homo, okupigxanta pri iu terorisma ago en sfero de moderna komunismo.

Lerte, diable. Vere, supozi, ke ili cxi tie interesigxas pri nuna Haushoffer, estis neeble.

Sed kiuj, fakte, estas tiuj ili?

--- Se vi deziris nur konversacii, por kio estis tiu observado? --- singarde demandis mi. --- Mi nervozigis vin, vi --- min...

Li iomete kunpremis la lipojn, poste respondis:

--- Jes, versxajne, mi kulpas antaux vi. Sed mi simple ne trovis alian manieron komprenigi vin, ke mi scias, kio vi estas, kaj deziras renkonti kun vi, sed pri la renkonto tute ne insistas. Se vi opinius pli konvena por vi eviti tiun konversacion --- mi ne trudus gxin. Mi jxuras per honoro, ni ne havas ajnan deziron enmiksigxi vian laboron, aux, des pli, obstakli gxin. Se miaj agoj sxajnis al vi sentaktaj --- mi elkore petas vin min pardoni.

Li iomete klinis la kapon, poste relevis. Preskaux sen hezitoj mi etendis al li la manon.

Poste li montris al mi legitimilon kun imperia aglo sur la kovrilo, kaj, jam ne tiom strecxite, diris:

--- Mi estas laboranto de kvara sekcio de Departemento de imperia sekureco Heinrich von Kreuwitz. Laux rango mi egalas al vi. Laux titolo mi estas iomete malpli alta, barono.

--- Cxu Orienta Prusio? --- demandis mi.

--- Cxu rimarkeblas? --- respondis li per demando, kaj en lia vocxo sonis trankvila fiero. --- Jes, vi divenis. Do... Cxu ni, eble, trinku po krucxo da biero? Cxi tie estas tute proksime...

--- Pardonu, barono, sed mi tiom longe ne satdormis en Stokholmo, kaj tre lacigxis en la vojo. Mi timas, ke ecx biero nun estas malutila al mi. Ne opiniu, pro dio, mian rifuzon demonstra.

--- Tiuokaze, estas mi, kiu ankorauxfoje petas pardonon de vi, princo. Tiu maldeca hasto, kun kiu mi provokis nian renkontigxon, klarigeblas nur per timo, ke vi jam hodiaux provos viziti Alvicon, sed mi tute ne volis perdi eblon konversacii kun vi anticipe. Cxu vi ne estas kontraux promeno laux la parko?

--- Tute ne.

--- Mi forprenos de vi ne pli ol duonhoron.

--- Mi estas en via dispono, barono.

Ni malrapide ekiris laux unu el flankaj vojetoj.

--- Vi, sendube, pli ol mi scias pri tio, kio okazis kaj okazas en Alvico, --- komencis la barono. Mi interrompis lin:

--- Mi donas al vi vorton de komunisto... vorton de nobelo, se vi preferas --- mi nenion scias pri tio!

Li iomete macxis per maldikaj lipoj. Subita ventoblovo de lia flanko surprize alportis al mi delikatan odoron de bona kolonjakvo.

--- Kiel vi deziras, sed tiuokaze mi formulu tiel: vi konjektas pri pli multa. En mia dispono estas nur tiu informo, kiun vi ricevis laux IRU --- sed en la via estas ankaux tiu, kiun vi ricevis en la arkivo de Socialisma Internacio, kaj tiu, kiu, nesciate kiel, entute direktis vian enketon al vojo de historiaj esploroj. Mi ja tute ne imagas, kiaj strangaj motivoj vin direktis al tio. Kaj mi demandas vin pri nenio. Kiam kaj pri kio sciigi min, kaj cxu sciigi entute --- dependas nur de vi.

--- Mi timas, ke mi ne povos tion decidi, dum ne finos la enketon.

--- Mi estis certa, ke vi respondos gxuste tiel. Por ni, tamen, sxajnas nedisputebla, ke en vilao Alvico antaux cent tridek jaroj estis farita iu malkovro. Siatempe mi skrupulege analizis cxiujn fakturojn de Klauxso Haushoffer, cxiujn mendojn, faritaj de li en diversaj uzinoj de tiama Germanio, sed venis al nenia konkludo. Aux li estis konstruanta ian hermetikan bunkron, plej probable, subteran. Aux li estis konstruanta laboratorion, kie li povus sintezi batalajn venenajxojn --- jam en tiu okazo li tre superis sian tempon, kvankam, vidas dio, tute ne en tia afero, kiun mi povus admiri. Aux... sed mi ne lacigu vin, cxiuj cxi supozoj ne kostas ecx rompitan grosxon, kiel oni diras en via lando. Tiel aux alie, iu treege grava rezulto estis atingita, cxar, se gxi ne estus atingita, Haushoffer ne liberigxus de siaj sciencistoj... Ja ankaux vi estas konvinkita, princo, ke kaj Raschke, kaj Stupak estis likviditaj laux ordono de Haushoffer, kiam ili donis al li cxion, kion povis, cxu?

--- Jes, --- konfesis mi, --- mi estas konvinkita.

--- La rolo de Stupak, tamen, por mi estas tute malklara, --- diris von Kreuwitz. --- Raschke, jugxante laux cxio, jam de la fino de la kvindekaj jaroj gxuis favoron de Haushoffer, plene dependis de lia financa subteno kaj laboris por li.

--- Sed tamen gxuste Stupak estis inspirinto de tiu projekto, kiu igxis tiom serioza laux siaj rezultoj, ke devigis Haushoffer-on murdi la sciencistojn. Pardonu, barono, sed mi malsxatas tiujn euxfemismojn: «liberigxi», «likvidi»... Murdisto --- murdas, kaj fino.

--- Vi pravas.

--- Kronologio de la eventoj aspektas jene. Unue Haushoffer trovas Raschke-n, prenas lin sub sian protekton, kaj izolas de la scienca mondo. Kion donas Raschke al Haushoffer? Li, sxajne, penas sintezi drogon, kiu senigus homon je timo.

--- Jes, jes, gxuste tiu temo altiris la atenton de Haushoffer al Raschke.

--- Kaj gxi same altiris al li Stupak-on. Stupak, obsedita de mania ideo elvoki revolucion per altigo de agresemo de homo...

--- Ahx, jen kiel? --- ne detenis sin von Kreuwitz.

--- Cxu vi tion ne sciis?

Li mallonge ridetis:

--- De kie? Estu singarda, princo. Se vi ne deziras rakonti al mi ion, pli bone rakontu nenion. Mi tre malmulte scias.

--- Bagateloj, barono, bagateloj. Ni estas kolegoj. Kaj, kiel mi komprenas, timas la samon. Stupak esperis je tio, ke Raschke provizos lin per necesa drogo, sed Stupak havis ian sian planon, la hxemio de Raschke estis nur gxia parto. Ja gxuste renkontigxo de Stupak kun Raschke donis la fajreron! Gxuste post tio, kiam ili ambaux komencis viziti Haushoffer-on, al Alvico ekiris mendoj, pri kiuj vi menciis!

--- Jes, versxajne, tiel, --- penseme konsentis von Kreuwitz. --- Kaj gxuste post la murdo de ambaux sciencistoj Haushoffer tute serioze komencas paroli pri potenco super la mondo.

--- Ahx, cxu ankaux vian atenton altiris tiu frazo?

--- Sendube!

--- Kio estas tiu kesteto, kiel vi opinias, barono?

--- Mi ne havas ecx plej etan ideon.

Ni silentis iom. Vento estis plifortigxanta; folioj skrapis unu la alian sur arboj kaj kun rata susuro rampis laux tero.

--- Unuvorte, --- revenis al la interrompita linio de la konversacio la barono, --- kvankam cxe Haushoffer, jugxante laux cxio, io ne rezultis, aux rezultis ne tiel, kiel li kalkulis, ni timas, ke la kreitajxo de Raschke kaj Stupak, kio ajn gxi estu, prezentas minacon por la moderna mondo.

--- Kolektitaj de mi faktoj, --- respondis mi, --- kvankam mi ne povas, bedauxrinde, diri, kian karakteron ili havas, konfirmas viajn timojn.

--- Jen kio, --- iom pauxzinte, diris von Kreuwitz. --- Des pli. Tiuokaze, ni vere faras saman aferon, princo. Sed, kun cxiuj cxi abstraktaj --- cxiuokaze, laux mia amplekso de informoj --- timoj, ni havas nenian pretekston, por skrupule trasercxi Alvicon aux pridemandi logxantan tie senelire Alberton Haushoffer-on, kiu, sendube, estas malsana... cxiuokaze, tre stranga homo.

--- Cxu li estas pranepo?

--- Imagu --- nepo... Antaux du jaroj ni, plene malesperigxinte, decidigxis al tia malnoblajxo, kiel sekreta sendo en la vilaon de niaj homoj en aspekto de elektromuntistoj, sxangxantaj en la bieno elektrodrataron.

--- Cxu nenio?

--- Nenio. Ordinara bieno. Kadukigxanta.

--- Cxu la subtera bunkro?

--- Estas neniaj spuroj. Tio ne signifas, certe, ke gxi tie malestas. Signifas nur, ke ni trovis neniajn gxiajn spurojn. La agentoj havis tre malmultan tempon... Sed foje al mi sxajnas, ke mi, dum multaj jaroj okupigxanta pri tiu problemo, estas simple maniulo. Paranojulo.

--- Mi ne povas tuj dispeli tiujn viajn dubojn, barono, sed, mi ripetas, la materialo, kolektita de ni, viajn delongajn timojn pli konfirmas, ol kontestas.

--- Mi dankas. Do... Mi iris al la renkontigxo kun vi kun unu propono, nun mi havas du. Mi komencu de la unua. Kiel mi komprenas, vi havas necesan pretekston, por penetri en Alvicon, cxu?

--- Ne la plej bonan, sed, se oni malhavas fiskpaperon, oni skribas sur la simpla.

--- Pardonu... ha, tio estas proverbo. Mi komprenis. Okaze de bona fluo de eventoj vi, ni esperu, eliros el la pordego de Alvico multe pli informita, ol enirante tien.

--- Mi deziras tion kredi.

--- Cxu mi rajtas peti vin pri afablajxo konatigi min kun tio, kion vi sukcesos ekscii?

--- Barono, mi bonege komprenas viajn sentojn. Sed nun mi povas diri nek jes, nek ne. Cxio dependos de tio, kion mi ekscios tie.

Von Kreuwitz, rigardante sub siajn piedojn, mallauxte fajfetis tra la dentoj. Batis per la piedo iun brancxeton.

--- Sxajne, mi komprenis. Al Alvico vin kondukis enketo de unu murdo kaj de unu murdatenco. Kaj la unua, kaj la dua aspektas, kiel politikaj agoj. Vi venis cxi tien tra biografio de ano de frukomunisma sekto de murdistoj. Vi mem estas komunisto. Vi timas, ke ricevita en Alvico informo faros baton kontraux via religio.

--- Mi ne nur timas --- mi treege maltrankvilas pro tia ebleco.

--- Bone. Tio estas sankta afero... Ne eblas ion ajn kontrauxdiri. Krom tio, ke, se post la reveno vi opinios necesa konatigi la imperian sekurecon kun la ricevitaj informoj, aux almenaux kun ia parto de ili, ni estos treege dankaj al vi.

--- Mi promesas al vi atenti interesojn de la imperia sekureco laux miaj fortoj, barono.

--- Dankon. Nun la dua. Mi konfesu, gxis mi ne konatigxis kun vi, princo, tiun varianton mi ecx ne intencis pripensi, gxi min ne maltrankviligis. Ni supozu, ke vi ne eliros el la pordego de Alvico.

Al li mi ne povis diri: «Ne malbonauxguru, ne kreu stabilan vibradon...» Mi nur kapjesis:

--- Ni supozu.

--- Kiaj instrukcioj estas donitaj al viaj homoj por tiu okazo?

--- Mi havas cxi tie neniajn homojn.

Io tremeris en la vizagxo de von Kreuwitz.

--- Cxu vi iras sen sekurigo? --- singarde demandis li.

--- Jxurnalisto Cxernysxov, kiel privata persono, sercxante materialon por siaj skizoj, tute povus viziti Alvicon je propra risko, --- mi kuntiris la sxultrojn. --- Entrepreni ion pli grandskalan sen skrupula diplomatia preparo estus treege maletike rilate al Germanio kaj al germana krono. Tra mia atasxeo en Stokholmo mi tion kategorie malpermesis. Oficiala interkonsentado okupus tro longan tempon, dum cxiu tago, eble, minacas per nova krimo.

Von Kreuwitz glitis laux mi per rapida atenta rigardo kaj senemocie jxetis:

--- Vi estas nobelo.

--- Ne gravas.

--- Sed, en tiu okazo, mia dua propono ricevas ecx pli grandan sencon. Ni povus opinii vin samtempe kvazaux ankaux nia sendito. Tiuokaze, se vi ne informos pri vi dum, ni diru, kvin...

--- Dek.

--- Cxu ne tro longe?

--- Al mi sxajnas, ke tio estas ne tiu okazo, en kiu necesas hasti, kalkulante horojn.

--- Estu laux via deziro. Dum dek tagoj, ni, unue, ricevus deziratan pretekston bone trasercxi Alvicon --- ja tio estas ne sxerco, malaperis homo, ecx alilandano, ecx jxurnalisto; kaj due... aux... --- kaj li subite konfuzigxis, ecx iomete rozkolorigxis, --- pli gxuste, unue... eble sukcesus helpi al vi en embarasa situacio.

Mi nevole ridetis --- kaj li ridetis per sia neklara hela rideto responde al mi.

--- Mi dankas kaj estas flatita, --- diris mi. --- Se viaj plenrajtoj suficxas por fari tiajn interkonsentojn, ni opiniu, ke tio estas nia komuna operacio.

Sur lia vizagxo respeguligxis faciligita kontento.

--- Tiuokaze, mi faris cxion, --- diris li. --- Mi tre gxojas pro la renkontigxo.

--- Mi same. Kaj mi tre dankas vin.

--- Dek tagojn ni kalkulu...

--- De la hodiauxa vespero.

--- Bone. Trovi min al vi estos facile kaj persone, kaj telefone. Hotelo «Otton», numero 236.

--- Kaj la mia estas 235! --- ne sukcesis mi deteni min.

Kun absolute senemocia aspekto von Kreuwitz diris:

--- Kia neatendita koincido.

Mi, subridinte, nur balancis la kapon.

--- Kaj nun, princo, mi havas honoron adiauxi. Vi, versxajne, jam delonge deziras ripozi. Kaj mi devas senprokraste raporti al Berlino pri la rezultoj de la renkontigxo, tie oni senpacience atendas. Mi tutkore deziras al vi sukceson.

--- Mi penos plenumi la deziron, barono.

Ni forte manpremis nin reciproke; poste von Kreuwitz turnigxis kaj, rekta kiel najlo, ekiris al sia verddorsa auxto kun mallerte cxifita «Pravda» en la maldekstra mano. Ni kelkfoje iris preter rubujoj, sed al li, eble, sxajnis maldece forjxeti la gazeton en mia cxeesto. Sekaj brunaj folioj, supersxutantaj la vojeton, disflugadis el sub liaj piedoj. Mi bedauxris, ke mi nun ne havas fotilon cxe la mano.

Kaj jen, buletoj miaj, kontrauxspionisto de Germana Imperio, tre digna kaj afabla homo. Cxu vere, estas interese?

La bieno Alvico trovigxis je tridek kvin verstoj for de Munhxeno, en komforta, izolita valo. Kiam mi alveturis, estis jam preskaux nokto. Vento kuris en la valo, kiel en tubo; gxi cxifis kaj skuis sekajn balailetojn de herboj, bruis, trasxirigxante preskaux nudajn kronojn de arboj de malnova neprizorgita parko. Kaj la domo mem de la bieno ecx en densa krepusko de novembra vespero ne povis kasxi sian kadukecon, maljunecon kaj, sxajnis, ian nerazitecon. Kvankam iam gxi estis, versxajne, luksa.

Maljuna virhundo, lamante per malantauxa maldekstra piedo, kalvigxinta kaj malgaja, eliris el mallumo al la lumo de auxtolanternoj kaj silente flaris antauxan radon. Mi gardeme, por hazarde ne kontuzi gxin, malfermis la pordeton kaj eliris. Miaj piedoj iomete sxvelis. Gxenerale mi lacigxis dum tiuj cxi monatoj. Pasigis duonhoron cxe stirrado --- kaj jam la muskoloj spasmas. Mi bezonus ripozon. Domagxe, somero jam finigxis, sed al maro ni ne trafis. Kaj ien en alian duonglobon veturi estus por ni, plej probable, tro multekoste. Fu, kia maro --- ja sxi baldaux naskos! Nur cxio estu bonsukcesa... La hundo, levante nudajn orelojn, brilante per malsekaj okuloj, flaris mian piedon kaj ekgrumblis. Bruis vento.

--- Nu, ne insultu min, ne insultu, --- diris mi paceme.

La hundo levis la kapon kaj rauxke bojis unu fojon. Sen ajna kolero --- simple, versxajne, informis la mastron pri mia apero.

Sur dua etagxo eklumis fenestro. Mi staris senmove, kaj la hundo staris senmove. Tute mallumigxis, kaj la mallumo elaste premis al la vizagxo per vento; de tempo al tempo auxdigxis osteca frapado de nevideblaj brancxoj. La hela fenestro malfermigxis, kaj sur kadukan balkonon --- mi neniam decidigxus ekstari sur gxin, gxi povus fali en ajna minuto --- eliris longa nigra silueto.

--- Kiu estas cxi tie? --- kriis li. Mi sciis la germanan malpli bone, ol von Kreuwitz --- la rusan, sed ne estis alia eliro.

--- Mi dezirus vidi sinjoron Alberton Haushoffer! --- lauxte respondis mi, levinte la vizagxon kaj alportinte unu manplaton kiel sontubon al la busxo. --- Mi venis el Svedio, por lin vidi. En la bieno ne estas telefono, kaj tial mi...

--- Ne estas kaj neniam estos, --- respondis la silueto de la balkono. --- Atendu, mi tuj mallevigxos. Himmler, tio ne estas fremduloj.

La lasta frazo evidente estis por la hundo. Stranga nomo, pensis mi, kasxante la manojn en la posxojn. La manplatoj malvarmigxis pro vento.

Eklumis lampo super la enirejo, priluminte fendigxintan cxizitan pordon kaj kondukantajn al gxi sulketigxintajn sxtupojn, baritajn per klinigxinta metala balustrado. Ekknaris interne riglilo, kaj unu pordoklapo pene malfermigxis. La hundo nehaste levigxis laux la sxtupoj kaj, haltinte, turnis sin al mi. En blanka, morteca lumo de pendigxinta lampo estis videble, kiel ventoblovoj tauxzas restajxon de senkolorigxinta hararo sur gxia dorso. En la kalvajxoj malagrable, internece, videblis rozkolora hauxto.

La homo elpasxis el la pordo.

--- Kial vi staras? --- demandis li. --- Levigxu cxi tien. Mi malvarmigxas.

Mi haste ekiris post la hundo.

La homo estis alta, maldika kaj gxibeta. Kaj tre maljuna. Kaj tre similis iun, mi neniel sukcesis rememori, kiun. Tralasante min en la domon, li iomete desxovigxis, krocxigxis al io per la piedo aux simple mallerte mispasxis, kaj preskaux falis. Mi sukcesis subteni lin cxe la kubuto.

--- Dankon, --- seke diris li. La hundo peteme rigardis al la mastro, la elsxovita lango facile tremetis. --- Cxu vi deziras scii, pri kio ni parolos? --- demandis la maljunulo la hundon. --- Malnova kutimo, cxu?

La hundo mallonge, pete jelpetis.

--- Venu, --- decidis la maljunulo, kaj la hundo tuj transiris la sojlon. --- Mi estas Alberto Haushoffer. Kion vi deziras?

En pli mola lumo de la antauxcxambro mi subite komprenis, kiun similis la posedanto de Alvico, kaj pro tiu malkovro mia dorso malvarmigxis.

La maljunulo havis vizagxon de Kislenko.

Ne, ne en tiu senco, ke ili estis similaj. Tute ne similaj. Sed mi ne povis liberigxi de sento, ke la sama kruela kaj longa malfelicxo, kies brulvundo sxajnis al mi sur la renversita vizagxo de la mortanta tehxnikisto en la fora, restinta en la junio, Tjuratama malsanulejo, lasis siajn spurojn ankaux sur la longa vizagxo de Haushoffer. Nur la maljunulo sukcesis trapasi gxin, konservinte sanan menson.

Aux almenaux gxian parton. Mi rememoris la vortojn de Kreuwitz. Jes, la posedanto de la bieno vere estis stranga homo, tio videblis per unua rigardo. Sed nigra cindro de sufero, enigxinta cxiujn liajn porojn, kunpremigis mian koron.

Al tiu homo mi ne povis mensogi.

--- Via prononco ne estas sveda, --- diris Haushoffer.

--- Rusa, --- respondis mi.

--- Jam tio estas interesa.

La hundo staris cxe la piedo de la mastro kaj esploreme rigardis min. Kaj la maljunulo rigardis. Cxiu de sia alto: la hundo de malsupre, la maljunulo de supre.

--- Mi estas kolonelo de MSxS de Rusio Trubeckoj, --- trankvile diris mi, ial precize sciante, ke de tio, cxu mi diros nun veron aux ne, dependos cxio. Inklude mian vivon. Kaj eble, ne nur mian. --- Mi enketas vicon de misteraj krimoj. Lige kun tio mi havas por vi, sinjoro Haushoffer, kelkajn demandojn. La germania registaro pri mia vizito al vi estas informita.

La hundo denove malfermis la busxegon, elsxovis la langon kaj brue, ofte ekspiris. La maljunulo tre longe rigardis al mi silente, kaj mi neniel povis kompreni, kion signifas lia rigardo, kaj estis preta al cxio.

Cxu sukcesos li cxi tie, en hejmaj muroj, murdi min tiel, ke mi ne sukcesos ion ajn kompreni?

Plej probable, jes.

Ekdoloris la flanko.

--- Ni iru, --- diris la maljunulo.

Ni iris profunden de la domo tra kvar cxambroj, lokitaj unu post la alia, kaj en cxiu el ili la maljunulo por momento haltis cxe pordo, estingante lumon. La hundo, klakante per ungegoj laux pargeto kaj de tempo al tempo iomete glitante, kuretis apude. En kiu el tiuj cxambroj forpasinta Klauxso donacis al la unujara patro de tiu cxi maljunulo misteran sceptron de nerealigxinta regxeco? Luksa kaduko... kaduka lukso...

Laux terure blekanta, skuigxanta spirala sxtuparo ni levigxis sur la duan etagxon.

--- Cxu vi ne timas iri cxi tie? --- demandis mi.

--- Mi jam nenion timas.

--- Sed se falos ne vi, sed iu el tiuj, kiuj venas cxi tien?

--- Cxi tien neniu venas.

--- Sed se falos via hundo?

La maljunulo haltis. Tiu penso, evidente, ne venis en lian kapon antauxe. Li turnis la kapon al la hundo: kompatinda Himmler, jelpetante pro strecxo, kun peno pusxadis la maljunan korpon de sxtupo al sxtupo kaj rigardis al la posedanto petege kaj riprocxe.

--- Cxu vi bedauxrus mian hundon?

--- Certe.

--- Kiel gxi rilatas al vi?

--- Neniel. Mi simple bedauxrus.

La maljunulo ekiris plu, grumblinte:

--- Gxi iras cxi tie unuan fojon dum tri jaroj.

Ni venis en tiun cxambron kun balkono, el kiu li aperis komence. Tie estis finbrulanta kameno. Cxe granda ovala tablo peze lokigxis trivitaj plusxaj foteloj, ili agxis ne malpli ol cent jarojn. La maljunulo movis la manon:

--- Sidigxu en iun ajn. Cxu portovinon, konjakon? Vodkon?

--- Glaseton da konjako, se eblas.

La maljunulo turnigxis al mi de malhela sxranko, kiu kun malfermita klapo sxajnis senfunda, kaj subite ruze, junule duonfermis la okulojn.

--- Por bona homo mi nenion sxparas, --- diris li en la terura, sed tute komprenebla rusa. Versxajne, tiel mi diris al Iraklo «didad gmadlobt».

La glaseto da konjako vere necesis al mi. Mi lacigxis kaj ial frostotremis. Kaj tre nervozigxis. Tiu cxi maljunulo similis al estro de subplanka bando de teroristoj, kiel mi --- al azteka imperiestro.

Ni gustumis la konjakon. Milda, rozkolora lumo de staranta sur tablorando eksmoda lampo estis miksigxanta, sed ne povis finmiksigxi kun etendigxanta orangxkolora lumo de la kameno. Duoblaj ombroj kusxis sur la muroj, unu estis senmova, alia malagrable pulsis kaj dancis.

--- Mi estos kun vi absolute sincera, kaj se mi ion preterlasos, tio estos nur por koncizeco, --- diris mi. --- La krimoj, kiujn mi enketas, havas vicon da apartigaj trajtoj. Tio estas, unue, nemotiviteco aux pseuxdomotiviteco. Due, ili cxiam estas ligitaj kun abrupta, per nenio klarigebla levigxo de agresemo de la kriminto, gxi lauxlitere similas frenezigxon. Trie...

Tre koncize, menciante neniujn nomojn, kaj donante neniujn faktojn, mi eksplikis al la maljunulo kauxzojn, pro kiuj mi venis. Li longe silentis, turnante en la fingroj la delonge malplenigitan glaseton. Poste balbutis, rigardante en vakuon:

--- Do, ili tamen eliradas... Kiel stulte!

Mi silentis, sed interne de mi kvazaux turnigxis viandmuelilo. Haushoffer prenis la botelon kaj plenigis sian glaseton gxis randoj.

--- Je via sano, sinjoro Trubeckoj.

--- Kaj je vi, sinjoro Ha...

--- Ne, ne! Mi ne rilatas al tio. Je vi, --- li eltrinkis unuglute. --- Vi estas unua honesta laboranto de speciala servo, kiun mi renkontas en mia vivo, --- li visxis la anguletojn de la eklarmintaj okuloj per la eta fingro. --- Ja venadas cxi tien iuj --- ripari drataron. Aux, anstataux la maljunulo, kiu alveturigas nutrajxojn, venas brava oficiro, kiu ecx la veston de veturigisto ekvidis unuan fojon je kvin minutoj antaux tio, kiam venis al mi por maskobalo... «Via veturigisto ekmalsanis, sendis min»... Kaj mem, dum mi dismetas la pakajxojn, rapide trarigardas la alojn. Ridinde kaj abomene. Kaj ofende. Por homo, kiu dum naux jaroj interrilatis kun gestapo, tiuj grimacoj de paradiza polico...

--- Kio? --- ne komprenis mi.

Li pauxzis, rigardante el sub la frunto.

--- Pardonu. Mi kutimis konversacii kun mi mem. Uzante vortojn, konatajn nur al mi mem.

--- Kial paradiza?

Li versxis por si ankoraux. Mi faris gluton. Tenante la glaseton cxe la vizagxo mem, li diris:

--- Certe, paradiza. Ja vi ecx ne scias, ke vi vivas en paradizo. Vi havas proprajn malfacilajxojn, proprajn malfelicxojn, proprajn malsanojn, ecx proprajn krimulojn --- kaj vi ecx ne imagas, ke cxio cxi estas... paradizo.

--- Dume mi ne komprenas vin, sinjoro Haushoffer, --- singarde diris mi.

--- Certe. Sed tamen vi, sxajne, atingis vian celon. La patro multajn fojojn avertis: se Ivano komencas ion fari, vere forgesinte pri dangxero --- jen kiel vi prezentigxis al mi --- li cxiam atingos sukceson. Cxiam. Sed Hitler... --- li ne findiris, kaj nur neglekte, ecx malestime, svingis la manplaton en aero. Pauxzis. --- Finfine, mi baldaux mortos, kaj infanojn mi ne havas. Kaj se tiu ajxo, --- penseme aldonis li, --- vere estas tiom dangxera... Pri gxia sorto decidu vi. Mi jam ne kuragxas.

Mi silentis. Mi simple ne havis, kion diri, mi ne komprenis lin, ecx kiam komprenis cxiujn vortojn. Kaj li subite rektigxis en la fotelo kaj senpasie demandis:

--- Cxu vi amas vian landon?

Tiam rektigxis mi.

--- Mi estas rusa oficiro! --- mi timas, mia vocxo estis tro akra. Kun malsana homo oni ne devas tiel paroli. Sed Haushoffer nur amare ekridis.

--- Brave! --- li glutis konjakon. --- Jen tiajn oficiretojn Bela Kun centope dronigis en Krimeo, vivajn...

En Krimeo? Rusajn?

Li evidente deliris.

--- Cxu al vi estus malagrable vidi vian patrujon en, mole dirante, malbela aspekto?

Mi detenis min. Diris:

--- Certe, malagrable.

--- Mi konsolu vin: ni ankaux estas gxisorele en merdo. Sed ni havis pli da felicxo: vi nin venkis. Kvankam, se vi nin venkus solaj, tio estus fino. Felicxe, ekzistis ankaux aliancanoj... Tamen en la purgatorio cxiuj estas egalaj.

--- Mi vin ne komprenas, --- mallauxte rememorigis mi. Li rekonsciigxis --- kaj tuj glutis konjakon. Mi demetis duone malplenan glaseton. Li diris:

--- Jes, per du vortoj cxi tion ne eblas rakonti, --- li pauxzis, kvazaux ion rememorante, kaj poste prononcis en la terura rusa: --- Estas pli bone unu fojon vidi, ol sep fojojn auxdi, --- kaj, preninte la botelon cxe gorgxeto, levigxis.

La hundo, kusxinta cxe liaj piedoj, ekstaris. Klare klakis la ungegoj.

--- Kusxu, Himmler! --- kriis la maljunulo. La hundo mallonge jelpetis, kaj poste obeeme kusxigxis. Kaj denove --- nur gxemis la vitroj pro vento, kaj de tempo al tempo hurlis ie, turmentante animon, fumtubo. La maljunulo mizere ridetis.

--- Kompatinda hundo. Gxi ecx ne suspektas, kian acxan nomon gxi havas. Sed al mi estas agrable. Kvazaux mi finfine estras tiun vampiron, sed ne li min... Ni iru, Trubeckoj, --- kaj li tuj ekiris reen al la sxtuparo. Himmler nelauxte bojetis, lastan fojon penante rememorigi pri si, sed la maljunulo ecx ne turnigxis. --- Ni iru! --- ripetis li.

Laux la sama kaduka sxtuparo ni mallevigxis sub la unuan etagxon, en subteretagxon. La maljunulo malsxlosis unu el pezaj pordoj, tusxis sxaltilon, kaj cxeno de malhele-flavaj lampoj eklumis, forkondukante rigardon malproksimen, laux tuta longo de senfina, sxtopita per kaduka meblaro koridoro. Foje necesis ecx trapusxigxi, iri flanke, por ne krocxigxi al elstarantaj piedoj de fotelo, renversita sur trivitan sofon, aux al rusta sxlosilo, senforte pendanta el serurtruo de kesto de grandega komodo, sub kiun, anstataux unu el piedoj, estis metitaj libroj de agxo ne malpli ol cent kvindek jaroj... Ni iris gxis fina muro. La maljunulo iomete staris senmove; sxajne, li ankoraux hezitis. Poste li skuis la kapon --- kaj mi subite komprenis, ke gxuste nun li fine decidis lasi min viva.

--- Ankaux mi scipovas esti nobla kaj honesta, --- diris li. --- Krome, mi opinias, ke gxuste vin mi atendis dum cxiuj cxi jaroj.

Li strange, kvazaux dancetante surloke, kelkajn fojojn malritme premis al granda malhela ovalo --- spuro de brancxero --- ornamanta randon de unu el plankaj tabuloj, limantaj la finan muron. Prem'-prem'... prem'-prem'-prem'-prem'... prem'... prem'-prem'-prem'... La muro kun neatendita facileco movigxis kaj derampis dekstren. Malfermigxis malgranda kuba ejo, en kies plafono apenaux flagretis duonsfera blanka lampo. La muroj estis, sxajne, krudferaj; antauxhistorie sovagxe etendigxis per vertikalaj vicoj sxvelajxoj de nitoj.

--- En la antauxa jarcento oni ne scipovis multon, kion oni scipovas nun, sed unu aferon ne eblas kontesti. Tion, kion ili scipovis, ili faris fidinde, por jarcentoj. Mi petas, --- kaj la maljunulo faris per la mano geston, tralasantan min antauxen.

Mi eniris la feran kubon.

La maljunulo sekvis min kaj denove faris dancon per unu piedo. La muro preskaux sensone reekstaris sur sian lokon, kaj nia peza krudfera lifto malrapide, iomete tremetante, akompanate de obtuza bruo, subite auxdigxinta deekstere, ekmovigxis malsupren.

Ni mallevigxis, eble, sub sepdek aux okdek metroj. La lifto abrupte haltis. Dum sekundo nenio okazis, kaj poste unu el gxiaj muroj vaste malfermigxis, kun abomena metala knaro turnigxinte sur angula akso.

Kaj ekstere jam brulis lumo. Vasta subtera halo malkovrigxis antaux miaj okuloj; post la subridetanta maljunulo mi pasxis antauxen kaj trovis min sur mallargxa metala kornico, cxirkauxanta la halon laux perimetro sur duono de alto de la planko gxis la plafono.

Preskaux tutan volumenon de la halo okupis staranta meze krudfera monstro --- absurde kaj mallerte grandega, same trastebita per vertikalaj linioj de nitoj, cxirkauxitaj per disirantaj plektajxoj de dikaj kaj maldikaj, rektaj kaj artikaj tuboj.

Pleje gxi similis al nekredeble granda vaporkaldrono. Gxi tuj rememorigis pri mirakloj de scienco de tempoj de Jules Verne. Cxi tie, cxe la lifta muro, la kornico iris je dek metroj de gxi, sed cxe aliaj tri flankoj gxi kontaktis, igxante pli largxa, kaj tie gxin sxtopis iaj nekredeblaj, prahistoriaj regaparatoj: manometroj, stangoj, radoj, teniloj, prismaj periskopoj, ecx pli aldonante al la giganto aspekton de ia monstra vapormotoro. Kaj mi iel tuj komprenis, ke --- jen gxi, tiu «kesteto pli granda kaj pli komplika», pri kiu antaux la gastoj menciis, sxvelante pro gloramo kaj fiero, Klauxso Haushoffer.

La maljunulo kun bondezira scivolemo rigardis al mi.

--- Vi bone vin tenas, Trubeckoj, --- diris li. --- Sed, mi vetas, vi ecx ne konjektas, kio estas tio.

Min subite brogis konjekto.

--- En cxi tiu ajxo oni faras homojn agresemaj.

--- Diable, vi preskaux divenis. Sed ecx vi ne imagas ilian skalon. En cxi tiu ajxo oni FARIS homojn agresemaj. Por cxiam. Ni iru, --- kaj li ekiris laux kornico, iomete balancigxanta, iomete zumanta pro pasxoj. Mi sekvis lin.

«Trovu ilin kaj mortigu».

Kiun? Cxu jen tiun, muelitan de la vivo, duonfrenezan maljunulon? Kiun?

Ni aliris al densa mallonga tubo de unua periskopo. Haushoffer kun rimarkebla peno desxovis feran sxirmilon, kaj sur kontrauxan brikan muron versxigxis blindiga luma makulo; en radio, trabatinta krepuskan aeron, nagxis, kiel steloj, polveroj. Sur rongxita vizagxo de Haushoffer pli akre desegnigxis faltoj, blankaj rebriloj kusxigxis sur la antikvajn aparatojn. Duonfermante la okulojn, Haushoffer tiris al si pendantan sur krada dissxovebla konzolo diskan kasedon kun sxangxeblaj lumfiltriloj; iomete turnis gxin, elektante, kaj per la manplato forte frape surmetis unu el la filtriloj sur la periskopon. La furioza radio, impetanta el infera fajrujo de la «kaldrono», estingigxis.

--- Bonvolu, --- diris Haushoffer, iomete depasxinte flanken de la periskopo, levis al la busxo la botelon kaj faris gluton.

En nigra senfunda abismo pendis ronda, iomete hirtita bulo de fajro. Dum kelkaj sekundoj mi afekciite palpebrumis --- la okulo malrapide adaptigxis al trancxa lumo --- kaj la memoro senorde jxetigxis de unu asociajxo al alia, penante kompreni, al kio tio similas...

--- Kaj se pli largxe --- do jen tiel, --- diris Haushoffer kaj, mallerte alpreminte la konjakon sub la akselo, per ambaux manoj iomete turnis largxan gradigitan radon, cxirkauxintan la korpon de la periskopo.

La bulo fulmorapide sxrumpis, igxis guto. Kaj malproksime flanke de gxi, en densa, nekredeble densa kaj, sxajne, senlima mallumo al la okulo subite sxajnis apenaux rimarkeblaj fajreroj. Du... tri...

En plena konfuzego mi rigardis al Haushoffer.

--- Tio... tio...

--- La Suna sistemo, malgranda kristalo, --- rauxke diris Haushoffer kaj denove glutis el la botelgorgxeto.

Interne de mi cxio sxirigxis. Sekundon poste kvazaux paralizanta veneno ekfluis laux miaj vejnoj, unu mia mano, kusxinta sur la tubo de la periskopo, senforte deglitis de gxi kaj ekpendis. Post ankoraux momento gxin sekvis la alia. Mi freneze ekdeziris sidigxi.

--- Do, cxu li tamen sukcesis?..

--- Jes. Stupak kreskigadis tion de la sesdek sesa gxis la sesdek nauxa. Kaj poste cxio estis tute simpla. Entute la ideo simplas, kiel a-bo-co. Por prepari necesan por venenigo de almenaux unu miliono da homoj kvanton da drogo de Raschke, la tuta hxemia industrio de tiama Germanio devus labori dum pli ol sepcent jaroj. Sed se tuta planedo Tero havas radiuson dek ok milimetroj, --- Haushoffer sxancelis la gluglintan botelon al la kaldrono, kaj poste, por la movo ne malsxparigxu vane, en revena sxancelo alportis la botelon al la busxo kaj faris gluton, --- suficxas per ordinara friza dissxprucigilo dispolvigi en la atmosfero unu solan laboratorian guteton, kaj la afero estas farita. Cxar Stupak pleje revis pri forigo de rusia carismo, do li, nature, sxprucigis rekte super euxropa Rusio. Nu, kaj poste ventoj, pluvoj kaj tajdoj disportis laux la tuta planedo, certe, laux Euxropo --- unuavice... Komenca potenca rezulto de la ensxprucigo, disiginta ilian historion disde la nia, estis Franci-Prusia milito kaj Pariza komunumo, gxuste ili donis komencan eksplodon de via statistiko... Ahx jes, ja cxiuj cxi nomoj por vi estas sensencaj sonoj. Nu, ne gravas, mi konatigos vin kun ilia historio.

Li eksilentis, iel tre kompreneme kaj tre malgaje rigardante en mian vizagxon. Mi penis kolekti pensojn. Jen al vi sekreta sekto. Sed tamen...

--- Tamen mi ne komprenas.

--- Atendu, Trubeckoj, atendu. Mi simple ne scias, kiel mi rakontu al vi pli koncize kaj pli simple. Cxu vi deziras? --- li subite etendis al mi la botelon. Mi preskaux rifuzis, sed neatendite komprenis, ke mi sovagxe deziras. Mi silente prenis de li la botelon kaj faris grandan gluton. Post momento varmega ondo batis mian stomakon, kiel mara ondego apudbordan sxtonon, kaj la kruroj preskaux tuj cxesis tremi.

--- Tio estis ne simple kreo de alternativa mondo. Pro tia celo ili ne malsxparus fortojn kaj monon. Ili kreis stablon, sur kiu ili intencis refari nian mondon. Sed, kiel tio kutime okazas, post la kreo de la stablo cxiu ekdeziris torni sur gxi ion sian.

Li postuleme etendis la manon; mi fordonis al li la botelon, kaj li faris gluton. Kaj mi, komencinte post la unua konsternego rimarki detalojn, ekvidis subite sub la regpanelo tutan monton da malplenaj boteloj.

--- Do, kiam Gorbiger en Germanio komencis en la dudekaj jaroj instrui, ke Tero kaj Suno trovigxas interne de glacia sfero, kaj ekzistas neniu kosmo, kaj steloj kun galaksioj estas elpensitaj de judaj astronomoj kun celo trompi popolon kaj ricxigxi, li estis ne tiom malprava. Versxajne iajn pecetojn da informo li elpremis el la patro... Por ili, --- li denove sxancelis la botelon en direkto de la kaldrono, kaj la botelo denove alvoke gluglis; li pensis dum momento, sed poste decidis ne trinki cxi-foje, --- la kosmo vere ne ekzistas. Simple tiu infera ajxo transsendas al ili en respektiva skalo bildon de tio, kio cxirkauxas nin cxi tie. Ho, Trubeckoj, kiel mi ridegis, kiam usona «Pioneer» --- tiuj stultuletoj sendis gxin en profundan kosmon kun mesagxo, vidu, al aliaj civilizoj! --- komencis, kvazaux musxo kontraux vitron, batigxi kontraux muron de la kaldrono. Nur ne zumis... Mi devis meti sur min cxiujn zorgojn pri tio, kion gxi sendas al Houston... --- Haushoffer, rememorinte, ankaux cxi-foje ekridis; sed liaj konveksaj maljunulaj okuloj ploris.

--- Cxu Teron eblas vidi grandskale?

--- Certe. Nur filtrilon sxangxu. La periskopoj estas moveblaj... sed poste, poste! --- senpacience kriis li, vidinte, ke mi penas movi dikan pezan tubon. --- Vi ankoraux sukcesos satvidi. Auxskultu, Trubeckoj, ja mi baldaux mortos. Cxu vi volas, mi testamentu al vi Alvicon? Se vi deziros --- fordonu al Rusio, aux donacu al UNo, aux vi mem ludu cxi tie, kiel mi ludas jam dum duonjarcento. Tio allogas... --- mediteme aldonis li.

Mi ne respondis. Li movetis hauxton de la frunto, sulkigante kaj malsulkigante gxin; la brovoj tirigxis, kiel sur gumfadenoj. Versxajne li jam iomete ebriigxis.

--- Ili ecx kreivan menson havas tute alian, --- plendis li. --- Ekzemple, gravitilojn ili povus malkovri samtempe kun ni --- post la laboroj de Einstein pri kampo. Sed en iliajn kapojn ecx ne venis ideo fosi en tiu direkto. Kaj mi diros al vi, kial. Tial, ke tiuokaze cxiuj landoj dum flugoj devas uzi komunan reton, gxi estas unu por cxiuj. Ecx dum konfliktoj en nenies kapo venus penso malutili al gxi --- cxar li mem suferos gxuste en sama grado, kiel la malamiko. Sed tie oni konstruas grandegajn mugxantajn flugilhavajn sxtipojn, pli kaj pli grandajn kaj terurajn, ili forbruligas amason da brulajxo, de tempo al tempo falas kaj pereigas amason da senkulpaj homoj, trabrulas per cxiu flugo je-en tiajn, --- li dismovis la manojn kaj preskaux faligis la botelon, --- mortajn koridorojn en oksigena parto de la atmosfero, ne atingas, krom maloftaj esceptoj, ecx mil kilometrojn dum horo, --- sed cxiu el ili flugas memstare! Dependante de neniu! Suverene!!

Li etendis al mi la botelon; mi negative balancis la kapon. Li tuj glutis mem.

--- Mi povas multe trinki, --- sciigis li kaj apogigxis per libera mano sur la regpanelon, rekte sur iajn muze-aspektajn ciferplatojn --- precize, kiel horlogxoj de epoko de Ludoviko XIV. --- Ne maltrankvilu pri mi.

Ni silentis iom. Per la okulrando mi rigardis en la periskopon. La guto flamis. Haushoffer iomete turnis la kapon kaj longe rigardis per haltintaj okuloj al brile-nigra, nitita muro de la kaldrono. Mi ne komprenis lian rigardon.

Sxajne, por ioma tempo li forgesis pri mi.

--- Kaj viaj krimoj... Mi timas, Trubeckoj, ke cxi tie nenion eblas fari, --- mallauxte diris li subite, plu rigardante al la kaldrono. La duone malplenigxinta botelo oblikve pendis en lia senforte mallevita mano. --- Nur forbruligi tiun cimujon al la diablo, je-en gxi, la rado de ventolado, kial mi gxin ankoraux ne turnis...

Mi silentis. Mi ne volis interrompi fluon de liaj pensoj, kiom ajn gxi estu senorda. Li sciis respondojn al cxiuj miaj demandoj, sed mi ne sciis, kiajn demandojn fari.

--- Homo estas nur parto de kristala strukturo. Relative negranda kaj plej dinamika. Kiam tia kristaleto komencas speciale forte vibri, preskaux certe gxi vokos resonancan vibradon en izomorfa al gxi kristalo. Stupak tion teorie antauxdiris, gxuste pri tio li kalkulis. En ekstreme stresa stato --- cxefe temas pri stresa pereo --- se por la vibranta kristaleto trovigxas analogo, proksima laux vico da bazaj psihxaj parametroj, la kristaleto, iniciatinta la vibradon, transjxetas cxiujn siajn trajtojn al tiu, kun kiu gxi resonancas. Cxar la ensxprucigo de la drogo de Raschke provizis la homojn en la kaldrono per preskaux konstanta estado sur limo de streso, la transjxeto de individuoj devus iri preskaux eksklude de ili al ni. Genia plano.

Li subite rememoris pri la botelo. Takte, sed tre netrudeme etendis gxin al mi. Mi negative turnis la kapon. Kaj li tuj faris grandan gluton.

--- Principa skemo estas tia! --- deklaris li kaj iomete sxanceligxis. --- En la kovilo estas kreskigata homaro, trovigxanta, rezulte de totala psihxohxemia prilaboro, en stato de seninterrompa lukto de cxiu kontraux cxiu kaj cxiuj kontraux cxiuj. Kun ajna preteksto, sur ajna nivelo! Neniaj, ecx la plej konvinkaj, alvokoj al paco kaj kunlaboro, kiujn eldiras kelkaj neinflueblaj de la prilaboro personoj --- cxiam ekzistas frakcio de homoj, ne influeblaj de iu drogo --- restas vanaj, cxar la medikamenta influo paralizis certajn centrojn en cerboj de la plimulto. La plej sukcesaj el tiuj alvokoj, male, estas tuj uzataj por provokado de novaj konfliktoj. Ekzemple: ni vivu pace. Konsentite! Cxiujn, kiuj malhelpas al ni vivi pace --- al pendumilo! Cxu vi, kiel mi vidas, ne volas vivi pace? Kaj vi? Al pendumilo! --- li eksilentis, malfacile spirante. Sur lia frunto aperis gutoj de sxvito. Li evidente malkutimigxis multe paroli. Kaj --- evidente volis.

--- En tiaj kondicxoj stresa vibrado de pereantaj kristaloj cxiam plioftigxas, kaj, sekve, plioftigxas transjxeto de kripligitaj individuecoj al ni, cxi tien. Kaj cxi tie ili, nature, dauxras sian lukton, cxar ilia konscio jam estas formita. Lukton kontraux jam tute nekompreneble kiu. Almenaux kontraux iu, kiu similas tiean malamikon, --- li haste glutis. --- Tamen, eblas kontrauxa efekto. Stupak pri gxi ne konjektis. Mi trovis gxin nur antauxnelonge, legante iliajn artikolojn... Post ekzemplo de tiea usonano Moudy igxis mode pridemandi homojn, travivintan klinikan morton, pri iliaj sentoj. Kaj, imagu, multaj rememoris staton de resonanco kun sia cxi-tiea psihxogxemelo. La plej ridinda... --- li ekridis kaj tuj glutis, --- la plej ridinda estas tio, ke ili pensas, ke renkontas dion! Ili nomas gxin «lumporta estajxo», «radia densajxo de bonkoreco», kaj tiel plu. Ni tiom diferencas de ili, imagu! Ili ecx imagi ne povas, ke ili por iaj momentoj nur kunigxas kun si mem, renkontas sin mem, nur normalajn, ne venenitajn! Jen vi --- ordinara... rusa oficiro, --- patose prononcis li, kun evidenta ironio imitante min, --- kun viaj zorgoj, klopodoj kaj malsanoj. Sed se via tiea gxemelo, mortante, resonancus kun vi, kaj kuracistoj sukcesus revenigi lin al vivo, li estus certa, ke cxi tie li intervidigxis preskaux kun Kristo mem! En pala krono el rozoj... --- kun terura sarkasmo aldonis li en la terura rusa, kaj mi denove, jam pluran fojon, ne komprenis, al kio li aludas. --- Oni diras, post tiaj renkontigxoj homoj tie igxas pli bonkoraj... elportas ion el cxi tie, --- li suspiris. --- Entute cxio evidentigxis multe pli komplika, ol opiniis la patroj-fondintoj. Kaj laux viaj vortoj, Trubeckoj, laux via statistiko, povas okazi neplena subpremo, kaj nekunigxo, kaj, cxefe, elpremado fare de normala kristalo de valorsistemo de la nenormala en la subkonscion... Cxi tie mi malmulton povas diri. Gxis hodiauxa vespero mi estis certa, ke mi estas la sola, kiu eliris el tie.

Li malgaje kaj iel konfuzite ridetis.

--- Mi estis ekzekutita en la kvardek-kvara, --- konfesis li. Tiel singxenema knabino povus konfesi pri sia amo. Mi ne interrompis. Li pauxzis. --- Himmler decidis, ke la patro estas tro sendependa, tro influas al Hitler... La patron li ne kuragxis atenci, sed oni prenis min, por bridi la patron, se aperos neceso... Kaj poste la masxino ekfunkciis per si mem. La patro ecx ne sciis, li eksciis nur en la kvardek-sesa! Kaj mortigis sin... Sed cxi tie li ne aperis. Versxajne, ne trovigxis analogo. Amuze, ja li estis ankaux cxi tie, li mem ankoraux estis en Alvico, naskita en la mil-okcent-sesdek-nauxa Karlo Haushoffer, cxi tie li mortis je tri jaroj poste, ol tie --- sed ne estis analogo por si mem. Kaj ecx la morton de sia malgranda kristalo li ne sentis. Eble, mortigante sin, la patro estis tro trankvila. Li cxion jam delonge travivis.

Mi silentis.

--- Ili ne dividis la stablon, Trubeckoj! --- elkriis li, kaj desxirinte la manon de la regpanelo, kaptis min cxe la sxultro. --- Tiel cxiam okazas al banditoj! Iajn ajn belajn vortojn ili diru! Tio estas kriterio! --- li, hastante, glutis el la botelo. --- Kiam du homoj luktas por altaj celoj, kaj tiuj celoj estas diversaj... se la celoj vere estas direktitaj al bono, tiuj homoj cxiam trovos kompromison. Strebo ne malutili ilin devigos! Sed se ili komencas bucxi unu la alian, cxar cxiu gxuste sian celon opinias la sole alta --- do, ilia celo estas mensogo, trompo de homoj, kaj vera celo estas, kiel de trogloditoj: depreni fremdan mangxajxon kaj sxtopi per gxi sian ventron, --- li pauxzis por restarigi spiron. --- Rascke decidis, ke li ricevis idealan eksperimentan standon. Li ecx ne komprenis, ke tiuj polveroj malsupre estas homoj, ke ili revas kaj suferas same kiel ni. Li volis provi sur tuta planedo jen unu drogon, jen alian... Stupak decidis, ke li ricevis bienon por kreskigo de neflekseblaj revoluciuloj, ecx je grosxo ne taksantaj kaj vivojn de malamikoj, kaj vivojn de amikoj. Li estis certa, ke pereante tie sur barikadoj, ili venos cxi tien kaj tiam arangxos inferon por ekspluatantoj. Nu, kaj la avo... Li decidis, ke la sorto donacis al li sxancon igxi regxo de la mondo. Necesas nur arangxi masakron. Necesas nur, ke kiel eble plej multe da homoj tie, --- li montris al la kaldrono, kaj, perdinte balancon, denove kaptis mian sxultron; ni ambaux iomete sxanceligxis, --- mortu kun krio «Vivu Haushoffer!» Tiam ili rekonsciigxos cxi tie kun la sama krio. Estas tre simple, havante kontakton kun gxemelo cxe jen tiu regpanelo! Jam en la dekkvara jaro la juna generalo, ricevinta iam malgrandan kesteton donace de la patro, famigxis per siaj militaj kaj politikaj antauxdiroj. Germanio malvenkis. Sed Haushoffer jam famigxis kiel granda mago. Li trovis kaj trejnis Hitler-on. Li elpensis por li svastikon, cetere... Ha, vi ja ne scias, kio estas svastiko...

--- Budhisma simbolo, --- singarde diris mi. --- Kiom mi scias, ecx budhismaj monahxejoj sur mapoj estas signataj per svastiko.

--- Jes, --- mediteme diris Haushoffer. --- La patro trompis ilin per Tibeto, Sxambalo... Ja ne povis li diri, de kie li reale ricevas informon! Tio sxajnis ecx pli oportuna --- gxis certa tempo riskigi en politika ludo peonon Adolfon, dum li mem tenas cxiujn fadenojn. Sed denove cxio malsukcesis. La informo estis, sed la reala potenco elglitis...

Li finfine desxirigxis de mia sxultro kaj, necerte turnigxinte sur kalkanumoj, turnis sin al la kaldrono kaj denove apogigxis sur la regpanelon. Li ebriigxis. Sed mi jam sciis la cxefan: li ne deliris.

--- Kaj ja ne nur la informo, --- balbutis li, kaj tiam mi kun teruro kaj kompato komprenis, ke li gxis nun suferas pro la malsukceso de la patro, kaj sekve, ankaux de si; kaj se li havus fortojn, se li scius, kiel --- li rekomencus cxion. --- Ankaux rimedoj de influo ekzistis... nu, almenaux la sondiloj, per kiuj oni observas eventojn tie. Dum lasta tempo ili komencis ilin rimarki, tamen... ili atribuas ilin, --- li malgaje subridis, --- al aliplanedanoj. Ni-fo! --- nekompreneble elkriis li kun plena triumfo. --- Kaj cxu vi scias, kial? --- li malfelicxe ekskuis la kapon. --- Malsukcesis ili --- kial? Tial, ke la drogo de Raschke efikis tro bone. Vi ecx ne povas imagi, ruso, kiaj nun ili tie estas bastardoj, kiel maldigne kaj fie tiras cxion nur al si, al si, al si... Ecx Hitler ne sukcesis vere unuigi ilin, ecx Stalin, cxiuj nur sercxis, kie akapari por si... ha, vi ecx ne scias, kio estas Stalin, --- li per jam nefirma mano sxovis en la busxon la gorgxeton de la botelo, sed iomete mistrafis, kaj strieto de konjako ekfluis laux lia mentono. --- Rusa oficiro! --- patose kriis li kaj ekridegis. Kaj poste, jxetinte la balancigxantan kapon malantauxen, denove glutis, cxi-foje pli sukcese. Visxis la lipojn per maniko de jxerzo.

--- Kaj tial mi nun nur petolas, --- diris li, subridinte kaj palpebruminte al mi kun ebria ruzeco. Li almetis unu manplaton al la busxo kiel duonon de sontubo, same kiel mi antauxnelonge cxe la enirejo, kaj balbutis per tomba vocxo: --- Ne movigxu. Ne timu. Kun vi parolas reprezentanto de galaksia humanoida centro...

La mallevis la manon. Denove konfuzite kaj kulpe rigardis al mi tra floko de maldensaj grizaj haroj, pendigxinta sub la nazon.

--- Kaj foje... --- kaj subite kun malamego li piedbatis la amason da malplenaj boteloj, kaj gxi disruligxis kun surdiga vitra sonoro, --- foje mi tiom ebriigxacxas cxe la regpanelo... Poste ecx ne povas rememori, kion faris. Nur el gazetaj sensacioj foje sukcesas elkalkuli. Ber-r-rmuda triangulo! --- nekompreneble diris li, kvazaux sakris. Kaj eksilentis.

Nun li eksilentis por longe. Mi rigardis al lia moligxinta vizagxo kun larmaj okuloj, kaj mi kompatis lin, kaj devus foririgi lin dormi. Sed li staris gxibetigxinte kaj foje iomete sxanceligxante.

--- Ruso. Prenu gxin. Eble, vi ion elpensos. Kaj min tiu kovilo de flamaj luktantoj por netusxebleco de di-donita potenco, por liberigo de laborista klaso, por afero de Lenin-Stalin, por pureco de arja raso, por sindetermino de malgrandaj, sed fieraj popoloj, por demokratio, por usona revo... jam nauxzas.

En mian kapon, elaste serpentumante, enrampis glacimalvarma penso, pro kiu mia spiro haltis kaj mi denove ekdeziris eksidi.

--- Auxskultu, Alberto, --- mi penis paroli trankvile kaj tre klare, --- sed cxu ekzistas garantio, ke ni ne estas en kaldrono?

Li ne movigxis.

--- Vi nomis ilin purgatorio, kaj nin --- paradizo. Sed ie do devas esti ankaux infero. Aux infero estas ili, kaj purgatorio --- ni, sed tiam... estas io ankoraux pli alte? Kaj entute, kial nur tri sxtupoj?

Li ne movigxis. Mi jam komencis pensi, ke li ne auxdas, ke li ekdormis, starante. Sed li subite abrupte, preskaux falinte sur la dorson, levis la gorgxeton, sxovis en la busxon, kaj, lauxte glutante, fintrinkis la konjakon --- kaj poste, largxe levinte la manon, kun tuta forto jxetis la botelon al la kaldrono. Kun sonoro, surdiga en fermita silento de la subtera halo, la botelo eksplodis, kaj vitropecoj, malmole frapante kontraux baroj, disflugis en diversajn flankojn.

--- Ekzistas abismoj, --- rauxke diris Haushoffer, kun teruro fiksrigardante min per sangozaj okuloj, --- en kiujn estas pli bone ne rigardi. Cxu vi komprenis, ruso? Se vi ne volas frenezigxi.

La enketo estis finita.

Mi ne trovis ilin kaj ne murdis. Kaj mi ne sciis, kiel preventi novajn krimojn de elirantoj el la infero. Sed decidi sorton de la kaldrono devis ne mi. Mi devis urgxe reveni kaj alarmi...

Sed mi ne revenis.

Mi havis dek tagojn.

Sub gvido de Alberto mi sidis cxe la periskopoj, cxe translaciilo de sondiloj, lernante nekomplikan sistemon de regado, kaj rigardis, rigardis en tiun abismon. Mi devis almenaux iomete koni gxin --- por havi propran opinion en estontaj disputoj. Gxi signifos nemulte --- ne pli, ol ajna alia. Sed gxi devas esti.

Mi eksentis nauxzon dum la tria tago.

Sed mi ne povis min desxiri. Mi timas, ke tieaj logxantoj notis dum tiuj tagoj abruptan kreskon de aktiveco de aliplanedanoj.

Mi hontas konfesi: mi, ne sciante mem, por kio, sercxis min.


[ Antauxa cxapitro ] [ Sekva cxapitro ]

Notoj pri la cxapitro


«voston» ---

T. e. kasxobservadon (en slango de specialaj servoj).


Kaj mia marmoto kun mi ---

Citajxo el fama kanzono de van Beethoven kun vortoj de von Goethe.


Tkacxov ---

Petro Nikiticx Tkacxov (1844--1885), rusa revoluciulo, publicisto.


balanci pendolon ---

Termino el slango de specialaj servoj, signifanta rapidajn balancajn movojn de la korpo por eviti trafan pafon de kontrauxulo.


Bela Kun ---

Bela Kun (1886--1938), hungara komunisto, partoprenis rusian civitanan militon.


En pala krono el rozoj ---

Citajxo el poemo de granda rusa poeto Aleksandro Blok (1880--1921) «Dek du» (1918): «En pala krono el rozoj antaux ili iras Jesuo Kristo». (Ili estas dek du revoluciaj rugxgvardianoj).


[ Antauxa cxapitro ]

Avo Bazilo, en cxiama sia flikita vesto kun sola butono sur vata, ia gulag-aspekta pantalono, kiel cxiam, sidis sur benketo antaux la lernejo, fumis memfaritan cigaredon kaj auxskultis pepantan transistoran ricevilon.

--- Nu, fino, fek'! --- kun infaneca gxojo salutis li min. --- Fino venis al Kauxkazo!

--- Kio okazis? --- demandis mi, rigardinte al la horlogxo. Gxis komenco de la leciono restis ankoraux iomete pli ol kvaronhoro; mi eksidis apud la avo, prenis el la posxo sxparitan antauxhieraux, cxifitan kaj dissxutantan tabakajn pecetojn cigaredon, kaj la avo gasteme permesis al mi bruligi gxin de la sia, por mi ne malsxparu alumeton. Bona animo.

--- Do, kio ja, fik', --- klarigis li, kiam mi ekfumis. --- Irako, sxajne, al Azerbajgxano kiel humanitaran helpon vendis atoman bombon. La armenacxoj, klara afero, ekkriis. La diasporo kolektis monon kaj de Kravcxuk acxetis submarinon kun raketoj. Per helikopteroj transportis gxin, fek', al Vorotano. Navigi tie gxi ne povas, malprofunde, sed kusxas meze de la rivereto kaj lukojn movas, jen tuj, fek', pafos. Sxevardnadze diris, ke cxio cxi, merde, estas intrigoj de Rusio...

Mi penis enspiri la fumon pli profunde, sed tabako sxutigxis en la busxon el tuj malsekigxinta kaj disfalinta malforta papera cigaredpinto. Mi devis kelkajn fojojn kracxi.

--- Per la fingro korektu, --- konsilis la avo, interesite observanta miajn agojn. El la ricevilo sxutigxis obtuza rapidparolado: «Saraevo... Bosnio... vica sanga akcio de kolumbia mafio... "rugxaj kmeroj" rompis interpacigxon... novaj pereintoj en Somalio... Angolo... kunpusxigxo sur limdifina linio inter Cxehxio kaj Slovakio, estas pereintoj... nepacigebla opozicio... vica eksplodo de rasaj popolekscitoj en Florido... batado de turkaj elmigrintoj en Munhxeno... eksplodita auxtobuso kun israelaj civitanoj... eksplodita ankoraux unu supermerkato en Londono...»

Novajxoj.

Alvenis Dimcxjo, sxoforo de lasta en Virico sxargxauxto.

--- Saluton, inteligencio! --- diris li.

--- Saluton! --- hxore respondis mi kaj la avo.

--- Kaj mi hieraux aliplanedan flugteleron vidis, --- sciigis Dimcxjo, diligente korektante multenombrajn zipojn sur sia jako. --- Jen tiel super Oredejxo gxi trairis malalte kaj al Peterburgo forfajfis.

--- Ne mensogu, fikulo, --- severe diris la avo. Liaj okuloj haltis, li ecx etendis la kolon. --- Jen, putino, denove flugas.

Ni turnigxis. Flanke de lensovetaj pozicioj, malrapide irante kontraux vento, glitis malgranda bela blanka disko. Ecx ne disko, sed io simila al duflanke konveksa lenso. Laux rando de supera konveksajxo, proksime unu al alia, iris vico de malhelaj rondoj --- cxu vidlukoj, cxu simple ornamajxo.

--- Ehx! --- domagxe diris Dimcxjo. --- Se mi povus gxin per «Stinger» fiki!

--- Do, pro kia kaco vi gapas, fek'?

Dimcxjo cxagrenite grimacis.

--- Antaux du tagoj mi la mian en Tosno intersxangxis al du boteloj da «Agdamo». Drinki deziregis --- ne povis rezisti!

--- Nu, cxu trinkis? --- kun vigla intereso demandis avo Bazilo.

--- Unu eltrinkis, sed en la alia, fik', trovigxis akvo! Mi tiun komerciston se renkontos --- la testikojn desxiros!

--- Ne renkontos vi lin, --- grumblis la maljunulo. --- Ili dufoje sur sama loko ne komercas.

La flugtelero foriris malantaux arbareton.

La radiricevilo informis: «...pridiskuto de tagordo de la kongreso. Laux vico da demandoj evidentigxis seriozaj malkonsentoj, kaj la deputitoj disiris por tagmangxo, ne veninte al unueca opinio...»

Eksonis sonorilo kaj mi, dejxetinte la cigaredstumpon, ekstaris.

--- Semu racian, bonkoran fervore, --- tuj diris Dimcxjo, --- semu, vin dankos la blatoj elkore... Sukceson, Aleksandro Petrovicx.

--- Kaj al vi ses futojn sub antauxaj radoj, --- respondis mi per afablajxo al afablajxo.

En la lernejo estis malmultaj homoj. Nur etuloj kuradis ie, akre kriante en anguloj --- sed pli agxaj geknaboj estis maloftaj. Estas strange, ke entute ankoraux iu frekventas. Ja abundas aferoj. Unuj trapenetras en Pusxkinon, en Tosnon, ecx en Lubanjon al bazaroj. Aliaj --- jam tute spertaj --- faras noktajn rajdojn laux fremdaj teritorioj en Pulkovo, por sxteli ion el stokejoj aux el deponejoj, aux kapti panan sxargxauxton, finfine. Triaj honeste perlaboras sian panon sur Oredejxa limo. Mankas tempo por lernado...

El necesejo auxdigxis sovagxa tintado de gitaro kaj hxora kantado --- la knaboj provludis, preparigxis festi Tagon de sendependeco. Mi iomete stumblis sur sxtupo, fiksauxskultante. A ha, mi konas tiun kanton, gxi estas amatora. Nomigxas «Smolnyj». Gxi ne tute aktualas, certe --- sed kion eblas postuli de la knaboj, se ecx la granda literaturo ne movigxis plu ol insultado de komunistacxoj? La knaboj honeste, malespere penante superkrii unu alian, sed kvazaux speciale ne trafante ecx unu noton, kantacxis laux motivo de «Cxe via peronet'» de Malinin:

Cxe via palacet'
Mi pensis pri marksismo,
Cxe via palacet'
Mi rememoris gxin,
Cxe via palacet'
La rev' pri komunismo
Reekflamigxis, sed
Vi forfikigis gxin!

Mi ekiris plu. Necesas ankoraux provludi kaj provludi.

Hodiaux mia oka «a» klaso konsistis el kvin homoj. Tri knabinoj kaj du knaboj.

Manjo Mjakisxeva, belulino, nacia fiero de Virico. Dum lastaj monatoj sxi paradis en tute kapturniga kompleto --- bonega importa pantalono, jaketo, cxiam butonumita tiel, ke gxi tegis sxian korpon; cxiuj sciis, ke sxi ne malsxparis ecx kopekon. Al petolaj demandoj pri deveno de la kompleto Manjo, modeste ridetante, respondadis: «Trovis». Vere, sxi gxin trovis en auxgusto sur plagxo --- iu stultulino-peterburganino, el lastaj frenezaj turistoj, ne sciantaj, kioma jaro nun estas, decidis bani sin en romantika soleco, komprenu, en matenigxa nebulo... Manjo komencis almezuri la pantalonon, kaj la stultulinon, kiam tiu komencis tro indignigxi, ofendigxinte dronigis; volumeton de krimromanoj de Chase, kusxintan sub la jaketo, sxi intersxangxis en Pavlovsko kontraux paro da higienaj tamponoj, kaj la vestajxojn prenis por si.

Tanjo Kokovceva, la plej gaja homo en la klaso. Mi subrigardis antauxnelonge, kiel dum lasta kontrollaboro pri algebro sxi elesploradis cxe najbaroj, kiom estos kvinoble sep, kaj ne kredis, ke ecx tridek kvin. Nur informigxinte cxe la tria --- pli gxuste, cxe la kvara, cxar la tria mem ekdubis kaj, montrinte maloftan en niaj tempoj honeston, ne prenis sur sin respondecon suflori --- sxi, balancante la kapon kun miro, enskribis en la kajeron la rezulton. Sed tri abortojn sxi eltenis, sxajne, sen ajna malutilo por la sano. Tre fidinda kamarado.

Stella Jesxko --- mi nenion povas diri pri sxi, simple nenion. Mi ne auxdis de sxi ecx unu vorton. Laux mi, sxi estas kretenino, infano de alkohola koncipo. El unu klaso al alia sxin oni transigas, indikante en atestoj egalmezuran, homogenan, se eblas tiel diri, vicon da trioj. Ja ne decus indiki duojn; kien sxi poste kun duoj trafos? Kvankam, tamen, ankaux kun trioj? Cxu ne estas tutegale?

Nu, kaj fratoj Gusev. Seriozaj batalantoj. Unu el ili --- mi jam ne memoras, kiu --- en antauxa jaro venis al leciono kun pistolo «Makarov».

Mi estis malfermonta la busxon, sed Vencxjo Gusev, komforte duonkusxanta cxe unua tablo el maldekstra vico --- la brakoj apogigxis per kubutoj al la malantauxa tablo, la piedoj, unu super la alia, estis elstarigitaj en trairejon inter la tabloj, la jako estis malbutonumita kaj distirita de potenca brusto --- pigre antauxis min.

--- Ni, Aleksandro Petrovicx, venis diri, ke ni ne plu intencas frekventi viajn lecionojn.

Mi silentis iom. Poste sidigxis cxe mian instruistan tablon kaj diris:

--- Bone, geknaboj. Donu tiuokaze al mi viajn poent-kajerojn, mi tuj enskribos triojn por la duonsemestro, kaj ni finu kun tio.

--- Kia vi estas placxulo, --- diris Tanjo. --- Permesu al mi vin kisi!

--- Iomete pli poste, --- respondis mi. --- Unue ni faru niajn aferojn.

Jugxante laux cxio, ili estis agrable mirigitaj de mia konsentemo. Sxajne, ili preparigxis al serioza batalo.

Mi enskribis triojn, kaj indikis ilin ankaux en klasa libro. Tanjo, honesta knabino, prenante de mi sian poent-kajeron, klinigxis, amike alpremigxis per la busteto al mia sxultro, kaj sxmace kisis mian vangon.

--- Nur la lipsxminkon visxu poste, --- diris sxi, revenante al sia loko.

--- Dume gxi restu, --- respondis mi. --- Al mi tiel pli placxas.

Ili komencis nehaste kolekti siajn ajxojn. Kocxjo Gusev jxetis sur la sxultron rimenon de sia eluzita cilindra «Pumo».

--- Atendu minuton, geknaboj, --- diris mi. --- Nun, kiam cxiuj formalajxoj estas ordigitaj, kaj vi ne povas atendi ian ajn insidon de mi, mi simple volas demandi: kial?

--- Ahx, ja por kio al ni... --- komencis Kocxjo, sed Vencxjo interrompis la fraton.

--- Atendu, Kocxjo, cxu vi estas pugo aux viro, --- diris li. --- Ja la instruisto homan konversacion proponas.

Li residigxis. Tiam eksidis ankaux ceteraj.

--- Iu el granduloj, kiu gxuste, vi devas pli bone scii, diris: historio instruas nur pri tio, ke gxi pri nenio instruas. Ni inklinas opinii tiun aserton vera. Aparte por tiu cxi feka lando, en kiu instruistoj de historio kaj de ceteraj sciencaj komunismoj de generacio al generacio ricevis salajron eksklude por tio, ke nenion sciis, nenion povis, kaj nur perfortis infanajn cerbojn per sensencajxo.

--- Penson nebuligadis! --- konfirmis Kocxjo.

--- Cxu la solan? --- demandis mi.

Manjo, la plej inteligenta, komprenis, kaj ekridis.

Mi cxirkauxrigardis ilin. Kion mi povis respondi? Li pravis kaj ne pravis. Mi povus diri, ke historio instruas pri multaj veraj aferoj tiujn, kiuj kapablas lerni; ekzemple, pri tio, ke la okazantan nun oni devus ne allasi per ajna prezo, ja tio okazis ankaux antauxe, kaj cxiam finigxis same --- gxuste terura malalfabeteco de politikistoj, komparebla, eble, nur kun ilia sintrotakso «Mi ja estas pli sagxa, ol tiuj, kiuj estis antauxe», malligas iliajn petolemajn manojn. Sed por dekkvinjaruloj la okazanto dum lastaj kvin--sep jaroj estis la sola konata de ili formo de ekzistado, iele ili adaptigxis al gxi; se detrui tiun adaptitecon, ili, junaj, pereos. Mi povus skribi sur la nigra tabulo plej elementajn formulojn, priskribantajn dinamikon de socia entropio, kaj ili pruvus, kiel duoble du: ju malplia estas socio, des malpli da variantoj de evoluo gxi havas kaj des malpliajn, sekve, gxi havas sxancojn elvivi --- sed la geknaboj malbone memoras, kiom estas duoble du. Kaj mi demandis nur:

--- Kion vi deziras lerni?

--- Manbatalon, --- tuj komencis kalkuli per fingroj Vencxjo. --- Tion ni faras, sed necesas pli. Jen, antauxnelonge ni unu afganiulon dungis, li nin dresas...

Vi diris. Ne «instruas», ne «trejnas» --- «dresas». Ho, historio. Kiu diris «Vi diris»?

--- Pafadon, --- fleksis duan fingron Vencxjo, --- tion ni ankaux penas, sed katastrofe mankas municio.

--- Eksplodan metion necesas studi, --- vocxis Kocxjo.

--- Midzadon bone ellerni, --- zorgeme diris Kokovceva. Kocxjo subridis kaj degne diris:

--- Vi, Tanjo, nur pri fikado pensas.

Sxi, rapide turninte sin al li, ekbrilis per venka rideto.

--- Algebro necesas, bedauxrinde, --- diris Mjakisxeva, --- alie en vendejoj ajna kanajlo trompos --- vi ne sukcesos ecx furzi.

--- Jes, eble, --- penseme konsentis Vencxjo.

--- Kaj cxu vi opinias, ke tio suficxas por vivo? --- demandis mi.

--- Por vivo gxuste tio necesas.

--- Tio suficxas por morto, Vencxjo, --- diris mi. --- Nur por morto. Unue, eble, ne via. Poste, tutegale, cxu pli, cxu malpli frue, --- por via. Tio suficxas nur por mallongtempa elvivado.

--- Scienca komunismo estas cxio cxi, Aleksandro Petrovicx, --- respondis Vencxjo. --- En la realo cxio estas simpla. Kiu elvivas --- tiu vivas. Alian manieron vivi ankoraux neniu elpensis.

Li ekstaris, kaj tuj, kun bruo desxovante segxojn, levigxis cxiuj. Kiel vera gvidanto, li tralasis cxiujn ceterajn antauxen, kaj kiam la cxambro, iel adaptita por klaso, malplenigxis, li denove rigardis al mi kaj kuragxige ridetis.

--- Ne cxagrenigxu, Aleksandro Petrovicx, --- diris li. --- Ni persone vin ecx estimas. Sed via fako nin nauxzas. Antauxe almenaux unufoje dum gxenerala sekretario sxangxigxis programo, sed nun --- entute cxiu la sian propagandas. Kaj ja al cxiuj jam delonge estas klare, ke aliajn li insultas, cxar por si, amata, lokon purigas. Jen, dum Micxjo kiel oni Stalin-on damnis. Diris al la popolo longe atenditan veron! Kaj kio rezultis? Denove por tiu Stalin homoj pereas. Patro mia somere iris al demonstracio por tiu feka USSR --- do, batis oni lin per «demokratigilo» al la kolo mallerte --- li tuj mortis, nur sukcesis diri: flagon nian, rugxan, levu pli alte, ili vidu... Kiu vidu, por kio --- diablo lin scias. Eble, al Dio sur cxieloj li rakontos, sed ecx tio --- apenaux.

Li ankoraux iomete staris apud la pordo --- mirinde, sed li min kompatis! Bonega tamen knabo kreskas.

--- Gxis revido, --- diris li.

--- Gxis revido, Vencxjo, --- kun simpatio diris mi. --- Se en estonta duonsemestro vi sxangxos vian opinion --- mi, kiel juna pioniro, cxiam pretas.

--- Kion vi diras, Aleksandro Petrovicx! Vintre cxi tie tiaj aferoj komencigxos! --- kaj li eliris.

Tio, jugxante laux cxio, estis vero. Metinte la manojn malantaux la dorson, mi nehaste aliris fenestron. En griza lumo de malhela malfrua mateno tra nudaj brancxoj de betuloj el la dua etagxo klare videblis plumba strio de Oredejxo kaj laborantaj homoj sur nia bordo. La bildo klare rememorigis pri konataj laux kronikfilmoj bildoj de sindonema laboro de sovetiaj malfrontaj virinoj en la kvardek unua jaro. Fosajxoj, kontrauxtankaj bariloj, pafaj punktoj...

Dum la somero feraj kohortoj de sovhxozo «Lensoveta», fortigitaj per du dekoj da cxecxenaj profesiaj murdistoj, kiujn la direktoro de la sovhxozo dungis en tiel nomata Sankt-Peterburgo, promesinte fordoni al regataj de Cxecxenio brokantistoj tutan rikolton de sovhxoza brasiko, premis kaj premis niajn gvardianojn, gxis tiuj ne deiris al la rivero. Granda estas Rusio, sed mankas loko por malofensivo --- jen gxi, la vilagxo, la hejmoj malantaux la dorsoj. Sed estis klare, ke, tuj kiam Oredejxo kovrigxos per glacio, lensovetanoj penos konkeri la riverlimon.

Unue dolcxe kantanta Gorbacxov dum unua Karabahxa pusxo anstataux peni defendi tiujn, kiuj, sendepende de politika orientigxo, bezonis defendon, komencis ludon, kalkulante, ke tiu osto en gorgxo de du landoj devigos ilin eterne turni sin al Moskvo, kiel al arbitraciulo --- kaj per tio demonstris, ke la centro, komencinte perdi sencon kun forigo de milita timigilo, definitive degeneris, kaj «kiu kuragxos, tiu cxion mangxos». Poste igxis klare, ke la sxtato ecx en plej eta grado ne respondecas pri siaj impostopagantoj, kaj sekve --- politike ne ekzistas, zorgante nur pri si, kiel ajna strata spekulisto, kaj lasante ceterajn savi sin, kiel ili povas; tio nomigxis longe atendita disponigo de ekonomia memstareco. Poste, dum Bocxjo, elpremante Micxjon, petegis cxiujn preni tiom da suvereneco, kiom ili povos, fine krevis la ekonomio, kaj evidentigxis, ke ricevi ion necesan eblas nur sxangxinte tion kontraux io, necesa al aliaj; kaj por tia natura intersxangxado minimume necesas ion posedi. Kaj la plej mallonga vojo al plena posedo de tio, kio estas cxe viaj manoj, jam estis montrita --- sindetermino gxis plena apartigxo. Kaj kiam cxiuj samtempe akaparis, kion sukcesis, kun infanece sadista malica gxojo penante ankoraux pli dolorigi najbarojn kaj demonstri al ili sian neceson: Jen, provu vivi sen niaj terpomoj! kaj jen, veturu sen benzino! kacon en vian busxon, anstataux nia ligno, se vi malbone kondutos! Sebastopolon konstruis ukrainaj kozakoj, kaj fino! --- sur cxiuj niveloj komencigxis, disvolvigxante de tago al tago cxiam pli furioze, senfina, pure imperiisma redivido de la mondo.

Historio...

Tremetante kaj ecx frapante per la dentoj pro humida trapenetranta vento, mi ekiris hejmen. Evidente estis falonta negxo. Ja gxi jam falis kelkajn fojojn, kaj denove degelis. Koto, koto, koto...

Kaj hejme mi ne povis trovi varmon. Nur eble gxistrinki sxparitajn antauxhieraux cent kvindek gramojn da surogata spekulista vodko.

Malrapide pasxante tien-reen laux la cxambreto kaj rigardante al sxvelintaj, defalintaj en anguloj tapetoj, mi sucxetis gxin el glaso. La likvajxo estis dolcxeta kaj nauxza. Kaj tute ne varmigis.

Tro malplene estis hejme. La filo, unuajara soldato, en antauxa auxtuno pereis en Uglicxo, kiam partio «Carido Dimitro» deklaris cxefurbigon de la urbo kaj provis arangxi pucxon; eksa instrukciisto de Jaroslavla urba komitato de komunisma partio Roberto Necxiporenko, nun prezidento de Jaroslavla regiono, rilatanta treege negative al cxiuj elmontroj de naciismo kaj separatismo sur sia teritorio, decideme dronigis la pucxon en sango, per unua ondo sendinte al pereo junajn soldatojn. Kaj la edzino foriris jam antaux kvar jaroj. Kiam cxe sxi oni trovis trihxomonadojn, sxi deklaris, ke mi sxin infektis; dio scias, en tiu somero mi vere fikadis kleran senedzan somerlogxantinon, enuantan cxi tie duope kun filo, sxaka miraklinfano, iel tiel okazis, sed fakte, kiam mi vizitis kuraciston, kun granda peno ne vominte pro konversacioj de atendantaj sian vicon gejunuloj, oni nenion trovis cxe mi --- tamen mi obeeme glutadis trihxopolon, pro kiu mi ial terure deziregis dormi, kaj ankaux la edzino sxajne elkuracigxis, sed post tri monatoj cxio, krom la somerlogxantino, ripetigxis; tiam sxi, dirinte al mi cxion, kion oni diras en tiaj okazoj, kolektis miajn ajxojn, kaj elpelis el la logxejo...

Gxuste tiam malaperis cxiuj paperoj, rilataj al la lasta scienca laboro, kiun mi penis fari, --- hastante, mi ilin ne kunprenis, kaj poste, esperante, ke cxio iel normaligxos kaj donante al la edzino tempon resobrigxi, ne hastis veni por forpreni ilin. Al mi, tromemfida stultulo, sxajnis, ke dum tie konservigxas io mia, almenaux paperujo, almenaux raza sxmirilo, ne cxiuj fadenoj estas sxiritaj, kaj kiam mi decidis, ke atendis suficxe, evidentigxis, ke tie jam estas alia viro kaj cxiuj miaj restajxoj jam delonge estas forjxetitaj... Kvankam tio estas tro lauxte nomita: scienca laboro. Ne por scienco --- por mi mem mi penis respondi al la demando, dum jaroj turmentanta min: kial evoluo de Euxropo kaj Rusio, pli-malpli egalmezure iranta en direkto de gxenerala humanigxo, subite en la sepdekaj jaroj de la antauxa jarcento abrupte rompigxis, komencinte doni cxiam pli kaj pli kriplajn eksplodojn de krueleco, kiuj kronigxis poste per la milito, kaj pro gxi --- per la Oktobra Revolucio, kaj pro gxi --- per la Tria Imperio, kaj pro gxi --- per la termonuklea kontrauxstarado kaj tiel plu? Ecx militojn oni nun faras tute alie, ecx politikaj murdoj igxis aliaj --- ne por io konkreta, sed pro gxeneralaj, principaj ideoj, ne en vivan homon ni pafas, sed en simbolon de tio aux cxi tio... Kvazaux la diablo elcxenigxis.

Cxu gxuste tiam trovis unu la alian, kiel du nudaj elektrodratoj, elpensita, spekulacia perforto el teoriaj marksismaj libroj kaj praktika, volupta perforto de duonkrimuloj, duonfrenezuloj --- trovis kaj komencis dissxuti fajrerojn, bruligante cxion cxirkauxe? Cxu pro evoluo de demokratioj gxuste tiam unuafoje en historio igxis socie gravaj vastaj amasoj de malsupraj tavoloj, kresko de kies graveco evidente antauxis kreskon de ilia kultureco; sentinte sian novan pezon, ili, malsame de antauxaj tempoj, cxesis peni imiti la eliton kaj primokis gxiajn cxefajn valorojn kaj zorgeme elsarkis ilin el propra konscio, kaj inter tiuj valoroj estis tiaj dum jarcentoj kultivataj nocioj, kiel honoro kaj estimo al kontrauxulo... Mi ne scias. Da respondoj estis dekoj --- kaj neniu. Historio...

En la pordon oni memfide frapis. Ne fintrinkinte, mi metis la glason sur la tablon kaj ekiris por malfermi.

Tie staris du fortikaj viroj en jakoj de metalistoj kaj kun frizajxoj de pankoj.

Interne de mi cxio sxirigxis. Kaj, tre stulte, --- mi gxislarme domagxis nefintrinkitan vodkon.

Sed fintrinkos jam ili.

--- Sinjoro Trubnikov? --- seke kaj tre korekte demandis unu el la metankoj.

--- Jes, tio estas mi, --- senvive konfirmis mi. La dua metanko ekridis:

--- Estis Trubnikov, igxis Truikov!

La unua ne atentis lin. Desxovinte min, ili eniris. La unua komencis ion sercxi en siaj posxoj, la dua kiel mastro cxirkauxiris mian cxambreton. Ekvidis la glason; prenis, kirlis, flaris abomene, kaj per unu movo renversis en sian busxon. La unua ecx tion tute ne atentis. Li finfine trovis sian notlibreton kaj foliumis kelkajn pagxojn.

--- En la lecionoj vi kelkajn fojojn asertis, ke en plenumo de la oktobra renverso de la mil-nauxcent-deksepa jaro krom judoj, kartveloj kaj latvoj partoprenis ankaux kelkaj reprezentantoj de la rusa nacio?

--- Jes, --- diris mi. --- Tio estas historia fakto.

Li cxagrenigite balancis la kapon. Kracxis al la fingro kaj foliumis ankoraux unu pagxon. Ili foliumigxis ne flanken, sed supren.

--- Vi ankaux eldiris dubon pri ebleco konstrui justan socian ordon en unu aparta Virico?

Tiel damni bolsxevistojn kaj tiel ripeti la plej frenezajn iliajn idiotajxojn...

--- Eldiris, --- kiel Giordano Bruno, konfirmis mi.

Li ensxovis la notlibreton reen en la posxon kaj faris per la mano senesperan geston: se tiel, nenion eblas fari.

--- Vi atencas al cxefaj sanktajxoj de la popolo, --- diris li kun mola riprocxo. --- Vi subfosas gxian kredon je denaska bonkoreco de rusa nacia karaktero kaj gxia certeco pri morgauxo. Vi devos veturi kun ni.

Ni eliris el la domo. El fenestroj oni gapis, kelkaj ecx platigis nazojn je vitroj. Juna patrino, montrante al mi per la fingro, ion arde klarigis al sia knabeto, tuj forgesinta pri sia ludila lokomotivo: se vi malbone kondutos, al vi okazos samo. Ni aliris la sxargxauxton. Dimcxjo kun plezuro fumis, sidante sur sxtupeto; ekvidinte nin, li forturnigxis kaj, penante ne rigardi al mi, ekstaris, per fingroklako forjxetis cigaredstumpon kaj ekrampis en la kajuton.

--- En la karoserion, --- nelauxte ordonis la unua metanko.

En la karoserio mi lokigxis kun la dua --- tiu, kiu sxercis. La unua eksidis al Dimcxjo, en la kajuton.

Freneze mugxante pro strecxo, la sxargxauxto ekskuigxis laux vojsulko, sxprucante fontanojn de koto kaj preskaux renversigxante sur aparte krutaj terbuloj. Cxe vojturno ni malavare superversxis onklinon Avdotjan, kiu strecxege trenis laux bula kota vojrando plenan je mono gxardenan cxareton --- jugxante laux la direkto, sxi iris en la panvendejon, tute vane iris. Likva koto per sxmacaj bovaj platkukoj falis sur senorde faligitajn unu sur alian paketojn da monbiletoj.

--- Avdotja! --- kriis mi, duon-sontube almetinte unu manplaton al la busxo. --- Pano jam antaux horo kaj duono finigxis!

Sxi eksvingis la manojn, kaj, kvazaux subhakita, sidigxis sur teron.

Ni veturis preter sensxeligxinta, klinigxinta domo de milicio; sidigxinte sur sxtupeton antaux la enirejo, pri io vigle disputis sergxento en nova, sed jam cxifita kaj eluzita uniformo de Fortoj de Gardado de Socia Ordo de Rusio, malavare cxirkauxsxutita per dukapaj agloj, sxultrornamoj, trikoloraj flagetoj --- kaj maldika popeto el pregxejeto, antauxnelonge remalfermita post okdek jaroj da bolsxevista regximo. Sur tero apud la sergxentaj piedoj staris botelo --- sxajne, de viskio. Sendube, el novembraj donacoj. Iel tre simile ekrigardinte al la pretersaltanta sxargxauxto, kaj poste ankaux al mi en la karoserio, la konversaciantoj, tamen, reagis diverse: la sergxento ekridetacxis, lerte transjxetis glason el la dekstra mano en la maldekstran kaj minacis al mi per la fingro de la dekstra; la popeto, kompate kuntirinte la lipojn, balancis la kapon, kvazaux cxagrenigite, zorgeme metis glason sur la sxtupon kaj per largxa gesto faris al mi krucosignon.

Ni alveturis al korto malantaux granda porkobreda bieno, kaj mi komprenis, ke espero malestas.

Ni haltis. Mi aliris randon de la karoserio, kaptis la barilon, sed la sxerculo nelauxte vokis el malantauxe:

--- Hej!

Mi lasis la barilon kaj rektigxis, turnigxinte al li. Li, subridinte, batis mian vizagxon. Per piedoj supren mi elfalis trans la randon de la karoserio kaj por sekundo, versxajne, perdis konscion pro kontuzo de la nuko.

Mi rekonsciigxis. Ekmovigxis, penis turnigxi sur la ventron. Sukcesis. Kracxante sangon, mi komencis ekstari sur la manojn kaj la piedojn; la manoj glitis en glacimalvarma koto. Mi klare memoras, kiel koto elpremigxadis inter disigitaj fingroj. Cxio fluis kaj sxanceligxis. Tiam mi ricevis baton sub la ripojn. Per boto, versxajne. Lumo estingigxis, kaj aero en la mondo denove por ia momento finigxis. Kaj kiam mi denove povis spiri kaj vidi, ili jam estis ensxovantaj min en sakon. Ne dirinte ecx vorton, ecx ne plu batante, ili dronigis min en fekejo.

Kaj, jam sufokigxinte en malluma malvasto de la sako, superversxita de abomena likvajxo, ekfluinta internen, mi komprenis finfine, kial la mondo, kie mi pasigis preskaux duonjarcenton, dum cxiuj regximoj kaj virinoj estis por mi fremda.

Ankoraux unu senkapigita ansero ekflugis finfine en sian cxielon.

Tristo estis tia...

Tia...

Tia tristo.

Plauxd'-plauxd'-plauxd'. Sed kien plu? Aux --- jam?

En la busxo sxvelis neelteneble abomena miksita gusto de putra vodko kaj likva merdo.

Mi eksidis sur la lito, mallevis la piedojn sur tapisxon. El la spasme ektreminta stomako io elversxigxis en la busxon; mi apenaux retenis, glutis reen.

En la dormocxambro estis krepuske kaj senkolore. Malantaux largxa venecia fenestro, duonkasxita de kurtenoj, flagris grize decembra tago.

Mi revenis al «Otton» frumatene. Telegrafis necxifritan depesxon al MSxS: «La enketo estas finita. La antauxtimoj ne konfirmigxis. Cxio estas ecx pli komplika. Serioza problemo por tuta monda komunumo. Mi postulas senprokrastan kunvokon de la Sekureca Konsilio de UNo. Por plirapidigo de la proceduro mi petas klopodi antaux la caro pri kunhelpo. Trubeckoj. Hotelo "Otton", Munhxeno, Germana Imperio».

Poste mi sendis analogian mesagxon al la patriarko.

Poste mi levigxis al von Kreuwitz kaj, preninte de li vorton de honoro, ke li silentos, gxis mi ne faros raporton al SK, rakontis pri cxio.

Von Kreuwitz fajfetadis tra la dentoj, poste kun forta misprononco diris «Tio estas ter-rura» --- kaj, danke preminte mian manon, tuj foriris, por komunikigxi kun Berlino kaj proponi subteni la iniciativon de Rusio pri urgxa kunvoko de SK.

Atinginte finfine mian apartamenton, mi prenis dusxon --- unue tre varmegan, poste tre malvarman --- kaj kusxigxis dormi.

En Alvico mi preskaux ne dormis, mankis tempo.

Kaj, dum kelkaj momentoj vere estadinte por Trubnikov lumporta estajxo, mi vekigxis en malespero kaj tristo.

Homoj, homoj, kion do vi faras...

Oni frapis la pordon, kaj mi eksaltis. Por ia momento sxajnis, ke tio estas la metankoj.

Pro abrupta movo la stomako denove faris sovagxan kapriolon.

Mi surjxetis hxalaton kaj eliris el la dormocxambro en la gastocxambron. Diris:

--- Bonvolu!

La pordo takte malfermigxis duone, kaj oficisto de la hotelo, ridetante gxis la oreloj, diris, sxovinte en la fendon la kapon kaj pladeton:

--- Korespondajxo al via princa mosxto!

Cxiuj jam sciis. Mi largxe subskribis la depesxojn per vera familinomo, kaj dum tri horoj, kiam mi dormis, pro penoj de, versxajne, vestibla posxtistino, la tuta etato estis informita, ke en ilia hotelo logxas nekonate, en aspekto de korespondanto de «Pravda», rusa princo.

--- Dankon. Metu sur la tablon, --- diris mi, ekfumante. Sed la fumo min ecx pli nauxzis. Mi haste estingis la cigaredon. Ne sidigxante, komencis trarigardi la posxtajxon.

Jes, la hotelaj oficistoj havis kauxzojn ekscitigxi. La caro mem informis min, ke estas subskribita la ordono pri ordenado de mi per Andreo Unuevokita. Kaj aldonis kelkajn varmajn gratulajn frazojn. Kaj aldonis, ke, tute fidante mian senton de respondeco, li, ne atendante rakonton pri detaloj de la afero, jam interparolis kun la cxefministro kaj la prezidanto de Dumo, kaj ili triope, komunikigxinte kun la gxenerala sekretario de UNo, tiel konvinke konversaciis kun li, ke tiu promesis organizi kunsidon de SK jam postmorgaux.

«Mi gxojas pro vi, --- skribis la patriarko, --- kaj aligxas al cxiuj gratuloj, per kiuj oni vin jam versxajne supersxutis. Mi senpacience atendas vian elpasxon en UNo. Mi esperas, ke cxiuj viaj agoj, inklude estontajn, servos kiel ekzemplo de komunisma etiko. Mi esperas pri baldauxa persona renkontigxo».

Kaj poste estis vasta fakso de Liza; sxi preferis neglekti konvenciojn, kaj sendi la tekston malfermite, anstataux ol skribi leteron, kiu irus al Munhxeno dum ne malpli ol tagnokto kaj sendube jam ne trovus min cxi tie. Mi pensas, la fakso vokis specialan intereson de la hotelaj oficistoj. Sed ni jam nenion timis.

«Sacxjo, kara mia, saluton, kiel mi gxojas! Finfine venis de vi mesagxo, ja ni cxi tie tute elturmentigxis. Dankon al Ivano Volfovicx, li tuj al mi telefonis. Kaj ni cxi tie same havas okazajxojn. Stanislava naskis iomete tro frue, ja estas unua nasko, kaj ecx en tia agxo (nur ne komprenu kiel aludon, ke sxi por vi estas tro maljuna), --- kvazaux pro simpleco ensxovis sxi, --- do, antauxhieraux sxi naskis du gxemelojn, knabon kaj knabinon. Gxoju kaj fieru. Estis suficxe malfacile, sed cxio bonsukcesis. Kaj kiel mi pregxis por vi cxiuj! Hieraux mi kun Pauxlinjo ilin vizitis. Ili estas tiaj bonaj! Kaj, honestan vorton, tiom similas al vi, ke mi ecx envias. Sacxjo, cxu, eble, ankaux ni iun nasku? Mi estas preta. Oni konstruas domon sur kvar anguloj, do, estu kvar. Aux cxu vi jam la kvaran havas, nur mi kaj Stanislava ne scias? Mi sxercas. Vi ja cxion-cxion al mi rakontis, cxu? Pauxlinjo tiel serioze penis varti la etulojn, kaj ludi kun ili, kaj rigardis, kiel Stanislava mamnutras ilin. Sed ni, certe, dume ne diras al sxi, ke ili estas viaj. Cxi tie necesos ankoraux ion elpensi. Same kiel kun ilia familinomo. Kaj tiu strangulino, cxu vi scias, kion sxi elpensis? Sxi nomis ilin per mia kaj via nomoj. Mi deziras, sxi diris, ke vi ankaux en sekva generacio estu nedisigeblaj. Morgaux ili eliras hejmen. Kaj nun, pardonu, mi ne povas skribi plu --- mi kuru al sxi diri, ke vi retrovigxis, ja sxi same maltrankvilis, kaj eble ankaux sxi deziros skribi al vi du liniojn. Mi vin kisas, Sacxjo. Mi atendas vin. Mankas iu por konversacii, kaj mi vin cxiam vidas en songxoj, mi ecx vekigxas pro tio, ke komencas gxemi. Revenu plej baldaux. La edzino. P. S. Vin jam dum semajno atendas letero el Brazilo. Mi metis gxin meze de la tablo, kaj cxiun tagon forblovas polvon. Mi esperas, ke tio ne estas bombo?» Kaj tuj, en sekva linio, sed per alia skribmaniero --- iomete neegala, evidente la mano ankoraux estas malforta: «Sacxjo, amata, saluton. Mi cxiam sciis, ke al vi cxio estos bone kaj sukcese, tial foje al mi estis ecx abomene vidi, kiel vi cxiuj maltrankvilas kaj sekretas. Tamen, mi vin gratulas --- kaj vi gratulu min. Mi tiom dankas vin pro ili. Por tuta vivo. Tia felicxa mi neniam estis. Nu, eble nur kiam vi min unuafoje brakumis-kisis, sed ecx tiam malpli, pardonu. Ni vin atendas». Unue sxi skribis «Mi», poste forstrekis grase, per du strekoj, sed gxuste tiel, ke estu facile legebla tiu «Mi», kaj supre skribis «Ni». Mi subridis, sentante, ke mi preskaux ploras pro troa emocio. Tamen sxi estas iomete afektema.

Mi legis --- kaj la nauxzo trankviligxis, kaj morta Trubnikov poiomete revivigxis kaj igxis mi.

Kion vi faras, homoj. Amikoj... sinjoroj, kamaradoj... fratoj kaj fratinoj... Ho dio, ecx unu vorto en tiu kesto ne restis ne malhonorigita, ne sanganta!

Kun la letero en la manoj mi aliris la fenestron.

Randita de kajoj, envolvita de gxardenoj, fluis Izaro. Altis Alpoj malproksime. Kaj delikata lunarketo apenaux rimarkeble flagris en pala cxielo de vintra tago. Baldaux aperos steloj.

Bela, senlima, vokanta mondo --- kaj vi, ne auxdante la vokon, mortadas en tiu damnita kesto! Venu al ni! Ja vi ne estas kreajxoj de infero --- vi estas bonkoraj, zorgemaj, kuragxaj, ecx honestaj foje, mi vidis, nur vi cxiuj estas venenitaj, ho dio, de nordamerika prezidento gxis afgana dusxmano, cxio cxe vi estas desxovita, miscelita; kaj tial cxio funkcias vane, ecx malutile. Sed ja ne solaj maniuloj alflugas cxi tien --- jen Haushoffer, jen Trubnikov, jen sennombraj aliaj, pri kiuj ni ne scias gxuste tial, ke ili ne komencis murdi, sed komencis vivi kun ni, kiel ni. Do, en tio estas nenio neebla!

Mi denove komencis relegi la leteron, kaj pro sindonemaj vortoj, tiaj diversaj cxe diversaj homoj, en mi pli kaj pli firmigxis certeco, kiu sola donas fortojn vivi --- dieca certeco pri tio, ke cxiuj ni, cxiuj, estos kune longe-longe. Ni vivos longe-longe. Eble, kiel cxiam asertas Liza, --- eterne.

Morgaux ili eliras el la akusxejo. La kunsido de SK en la plej bona okazo estos postmorgaux. Mi sukcesos tragliti. Mi dezirus hodiaux, certe, konversacii cxe vinglaseto kun von Kreuwitz, li evidentigxis bonega viro. Sed, kiel oni diras, tie estas pli forta magneto.

La peza tapisxo obtuzigis pasxojn. Sensone, kiel dia angxelo, mi aliris al telefono kaj levis la parolilon.

--- Frauxli... pardonu, Fräulein! Kiam vi havas la plej proksiman flugon al Peterburgo?

Mi amas.


Komarovo,
decembro de 1992


[ Antauxa cxapitro ]

Notoj pri la cxapitro


Kravcxuk ---

Tiama prezidento de Ukrainio.


Sxevardnadze ---

Prezidento de Kartvelio.


Virico ---

Virico (Vyrica) --- vilagxo apud Peterburgo.


«Stinger» ---

Portebla kontrauxavia raketa pafilo.


«Agdamo» ---

Malmultekosta vino, simila al portovino.


Semu racian, bonkoran fervore,
semu, vin dankos la blatoj elkore...
---

Ironia parafrazo de famaj versoj de granda rusa poeto Nikolao Alekseevicx Nekrasov (1821--1878):

Semu racian, bonkoran fervore,
Semu, vin dankos pro tio elkore
Rusa popol'!...

Smolnyj ---

Tiel nomigxas palaco de eksa instituto Smolnyj, en kiu dum sovetia epoko lokigxis Peterburga/Leningrada komitato de komunisma partio.


Malinin ---

Populara rusa kantisto de 1980--1990-aj jaroj; estas fama lia sxlagra romanco «Cxe via peronet'».


afganiulo ---

Tiel oni nomas en Rusio veteranojn de Afgania milito.


Micxjo ---

Gorbacxov.


«demokratigilo» ---

Tiel ironie oni en Rusio nomas kauxcxukan polican bastonegon.


la kvardek unua jaro ---

Unua kaj eble la plej malfacila jaro de la Granda Patruja Milito (1941--1945).


sovhxozo ---

Sxtata agrokultura entrepreno en sovetiaj kaj postsovetiaj tempoj; mallongigo de «sovetskoe hxozjajstvo» --- «soveta mastrumajxo», distinge de «kolhxozo» («kollektivnoe hxozjajstvo», t.e. «kolektiva mastrumajxo») --- agrokultura kooperativo.


Granda estas Rusio, sed mankas loko por malofensivo ---

Aludo al fama frazo, dirita en 1941 al soldatoj, pereontaj dum defendado de Moskvo: «Granda estas Rusio, sed mankas loko por malofensivo: malantauxe estas Moskvo».


Karabahxa pusxo ---

Temas pri eble unua grava interetna konflikto interne de disfalonta Sovetio: tiu inter Armenio kaj Azerbajgxano pri Karabahxo.


Bocxjo ---

Jelcin.


preni tiom da suvereneco, kiom ili povos ---

Fifama frazo de Jelcin, kun kiu li alparolis al gvidantoj de federaciaj respublikoj.


Last-modified: Fri, 26 Jul 2002 06:23:02 GMT